Выбрать главу

— Jes, jes!

Rulaĵoj de papiruso, de pergameno, pristrekitaj tabuletoj kuŝis sur masivaj kestoj, anstataŭantaj tablojn. Nur unu larĝa tablo kun kvinpintaj steloj kaj spiraloj — helbluaj sur la fono de la griza ŝtona tabloplato — estis okupanta la mezon de la ĉambro. Al ĝi kondukis la atenaninon la delosa filozofo kaj sidigis kontraŭ si sur maloportunan egiptan tabureton. La filozofo longe silentis, persiste rigardante al Tais. Kaj, strange, mirinda trankvilo disverŝiĝis en tuta ŝia korpo, plenigis la animon per ĝojo de diafana meditemo. Tais ekfartis tiel bone, ke ŝi per la tuta koro ektiris sin al la serioza, neridetema, vortavara maljunulo.

— Vi mirigis min per la rimarko pri la bestodioj de Egiptujo, — diris la filozofo. — Kion vi scias pri religio? Ĉu oni inicis vin pri iuj sekretaj ritoj?

— Neniam. Mi nenion scias. — Tais deziris esti modesta antaŭ tiu homo. — Mi estas hetajro ekde la juneco kaj servis en neniu templo, krom tiu de Afrodito Korinta.

— De kie do scias vi, ke la dioj leviĝas kune kun la homo? Ja tio signifas, ke la homo trovas la diojn en si, kaj pro tiaj konvinkoj vi estus en danĝero, kaj tre serioza.

— Vi vane opinias min tiom saĝa, ho saĝulo. Simple mi… — Tais eksilentis, spirante emocie.

— Daŭrigu, mia filino. Mi, ne havanta idojn, ne vane emas nomi vin tiel. Tio atestas pri proksimeco de niaj animoj.

— Mi, studante mitojn, ekvidis, kiel la dioj de Helenujo ekde la antikveco ĝis niaj tagoj iĝadis iom post iom pli bonkoraj kaj bonaj. Artemiso, ĉasistino kaj murdistino, iĝis kuracistino. Apolono, ŝia frato, komencis antikve kiel senkompata punisto, murdisto, avida kaj enviema, kaj nun li estas hela dio-vivdonanto, antaŭ kiu oni kliniĝas ĝoje. Mia diino — Afrodito — en antikvaj temploj staris kun lanco, kiel Atena. Nun estas Urania, portanta al la homoj sanktan ĉielan amon, — la vangoj de Tais ruĝiĝis, kaj la okulojn nebuligis ŝia neplenumebla revo.

La pastro-filozofo rigardis al ŝi eĉ pli tenere, kaj Tais kuraĝiĝis.

— Kaj mi legis Anaksagoron. Lian instruon pri «Nus» — la monda racio, pri eterna lukto de du kontraŭaj fortoj: la malbona kaj la bona, la amika kaj la malamika. Antifonton, kiu instruis, ke la homoj estas egalaj, kaj avertis la helenojn kontraŭ malestimo al fremdaj popoloj… — Tais stumblis, rememorinte la proprajn erarojn, pro kiuj ŝi preskaŭ pagis per la vivo. La filozofo divenis.

— Kaj vi mem ne sukcesis venki tiun malestimon, — diris li, — ĝuste pro kio vi trafis al la krokodiloj.

— Mi ne povis kaj ne povos akcepti sensencan kulton de dioj en besta aspekto: de kriplaj hipopotamoj, abomenaj zuĥosoj, stultaj bovinoj, sencerbaj birdoj. Kiel povas saĝaj homoj, eĉ entute ajnaj homoj kun sobra prudento…

— Vi forgesis, pli verŝajne, ne scias, ke la religio de la egiptoj estas je kelkaj jarmiloj pli aĝa, ol la helena. Ju pli profunde en obskuro de jarcentoj, des pli malhele estis ĉirkaŭ la homo kaj en lia animo. Tiu mallumo reflektiĝis en ĉiuj liaj sentoj kaj pensoj. Sennombraj bestoj minacis al li. Troviĝante en potenco de hazardo, li eĉ ne komprenis la sorton, kiel komprenas ĝin ni, la helenoj. Ĉiu momento povis esti la lasta. Per senfina vico iradis antaŭ li ĉiuhoraj dioj — bestoj, arboj, ŝtonoj, rojoj kaj riveroj. Poste iuj el ili malaperadis, aliaj iĝis potencaj kaj konserviĝis ĝis niaj tagoj. Sed ĉu multa tempo pasis post kiam ni, la helenoj, kultis la riverojn, tiom gravajn en nia malmultakva lando?

— Sed ne bestojn!

— Ankaŭ arbojn kaj animalojn.

Por miro de Tais, la pastro-filozofo rakontis al ŝi pri la kulto de sanktaj cipresoj sur Kreto, ligitaj kun Afrodito. Sed pleje frapis ŝin la antikva kulto de diinoj en aspekto de ĉevalinoj. Demeter mem, aŭ la Kreta Rea, estas montrita kun ĉevala kapo en la sanktejo de Figalio sur rivero Nedo en Arkadio. La sankta ĉevalino havis specialan potencon nokte kaj servis kiel heroldino de pereo. Nek la filozofo, nek Tais povis konjekti, ke pli ol du mil jarojn post ilia renkontiĝo, en unu el la plej disvastiĝintaj lingvoj de la mondo terura nokta vizio, koŝmaro plu nomiĝos «nokta ĉevalino»[12].

La diino-ĉevalino transformiĝadis en trivizaĝan diinon-muzon. Tri ŝiaj vizaĝoj estis respektivaj al Medito, Memoro kaj Kanto. Nur poste, kiam la inaj diaĵoj cedis al la viraj, la trivizaĝa Muzo iĝis Hekato, kaj la Virgulinoj-Muzoj multiĝis ĝis naŭ kaj iĝis obeantaj al Apolono, la gvidanto de la Muzoj.

— Nun mi komprenas, kial la antikvaj nomoj de nimfoj kaj amazonoj sonas kiel Leŭkipa — blanka ĉevalino, Melanipa — nigra, Nikipa — venka, Ajnipa — mizerikorde mortiganta ĉevalino.

— Kaj poste, kiam la animalaj diaĵoj perdis sian valoron, la nomoj ŝanĝiĝis, — konfirmis la filozofo. — Jam en la tempo de Tezeo estis Hipolita, Hipodamia — regantino, dresantino de ĉevaloj, tio estas heroinoj-homoj, sed ne nimfoj, imitantaj animalan aspekton, ĉi tie same okazis leviĝo de la religio, kiel vi ĝuste rimarkis.

— Sed tiuokaze… — Tais stumblis.

— Parolu, al mi vi povas diri ĉion.

— Tiuokaze kial la aspekto de la Diino-Patrino, la Granda Diino, estas tenera kaj karesa, kvankam ĝi estas multe pli antikva, ol la viraj dioj-murdistoj?

— Vi ree eraras, perceptante ŝin nur kiel diinon de amo kaj fekundo. Ĉu ne aŭdis vi pri menadoj — ebriigitaj per sanktaj folioj duonfrenezaj virinoj de Tesalio kaj Frakio, kiuj en sia furiozo disŝiradis en pecojn ŝafidojn, kapridojn, infanojn kaj eĉ virojn, kiel sangan oferon de ilia ekstazo. La virinoj frenezis, svingante per abiaj branĉoj, ĉirkaŭvolvitaj de hedero — la signo de Artemiso aŭ Hekato. Samo estis ankaŭ en Ateno dum Lenajoj — la festo de «sovaĝaj virinoj» en tagoj de vintra solstico de la monato Posideono. La vizaĝo de la diino-detruantino, la diino-morto estis kontraŭmetata al la aspekto de la patrino. Kiel kunligilo inter ili servis la aspekto de la amo — la sola, kiun vi konas.

Tais almetis la fingrojn al la tempioj.

— Tro saĝe por mi. Ĉu vere en la foraj malhelaj tempoj eĉ virinaj diinoj estis same ferocaj, kiel poste la viraj dioj?

— Ferocaj — ne. Senkompataj — jes, kiel la vivo mem, ĉar kio ili estis, se ne reflektiĝo de la vivo, de la superaj fortoj de la sorto, potencanta same kaj super la dioj, kaj super la homoj… senkompataj kaj mizerikordaj samtempe.

Tais sidis, konsternita kaj silenta. La filozofo ekstaris kaj metis la grandan varman manplaton sur buklojn de la necedemaj haroj sur ŝia frunto. Denove neordinara trankviliĝo disverŝiĝis en la korpo de la hetajro, fido kaj sento de plena sekureco plifortigis akrecon de ŝia percepto.

— Aŭskultu atente, Tais-atenanino. Se vi komprenos, kion mi diros al vi, vi iĝos mia spirita filino… Kredi eblas je ĉio ajn, sed kredo iĝas religio nur tiam, kiam ĝi kunplektiĝas kun reguloj de la vivo, kun takso de agoj, kun saĝeco de konduto, kun rigardo en la estontecon. Ni, la helenoj, estas ankoraŭ tre nematuraj — ni ne havas moralon kaj komprenon de homaj sentoj, kiel en la fora Oriento. Neniam maturiĝos ĝis religio la kredo de egiptoj, sed ni tamen havas filozofojn, vi mem nomis du, forgesinte Platonon kaj ankoraŭ kelkajn saĝulojn…

— Platonon mi ne forgesis. Sed la granda saĝulo, kreante sian planon de ideala ŝtato, forgesis pri la virinoj kaj ilia amo. Al mi ŝajnas, ke li agnoskis nur amon inter viroj, kaj tial mi ne opinias lin normala homo, kvankam li estis fama filozofo, olimpika luktisto kaj ŝtata aganto. Sed vi pravas, mi forgesis Aristotelon, kvankam mi konas lin persone, — enigme ridetis Tais.

La delosano sulkiĝis.

— Ne. Tiu scianto de naturaj fenomenoj estas ne malpli sovaĝa en moralaj demandoj, ol la egiptoj. Vi povas ekskludi lin. Pli gravas alio: nur en la komenco de sia apero ajna religio vivas kaj regas la homojn, inklude la plej saĝajn kaj fortajn. Poste anstataŭ kredo okazas interpreto, anstataŭ virta vivo — ritoj, kaj ĉio finiĝas per hipokriteco de pastroj en ilia lukto por sata kaj honora vivo.

вернуться

12

angle: nightmare (trad.).