Выбрать главу

— Kion vi diras, patro?!

— Vi aŭdas, Tais. Ĉu ne estas egale — la virina diino aŭ Apolono, Artemiso aŭ Asklepio? La vivo sur la tero sen timo, bela, etendiĝanta longen kaj larĝen, kiel hela, marmorkovrita vojo — jen kio iĝis mia revo kaj zorgo.

— Kaj ĉu vi venis el Deloso en Egiptujon…

— Por ekscii la radikojn de nia kredo, la originon de niaj dioj, por kompreni, kial ĝis nun la helenoj vivas sen kompreno de devoj kaj celoj de homo inter aliaj homoj kaj en la ĉirkaŭanta ekumeno. Vi komprenis jam, ke en Egiptujo oni ne serĉu leĝojn de moralo — ili ne ekzistas en la religio de la antikvaj ĉasistoj, konserviĝinta ĉe la terkultivistoj de Nilo. Sed ekzistas aliaj popoloj… — La filozofo eksilentis, movinte la manon laŭ la frunto.

— Vi laciĝis, patro, — Tais leviĝis, tuŝis kun riverenco al liaj genuoj.

— Vi komprenis! Miaj fortoj malmultiĝas. Mi sentas, ke mi ne revidos mian Deloson kaj ne skribos ĉion, kion mi eksciis en Egiptujo.

— Ne penigu vin, ripozu, manĝu ĉi-tieajn rozkolorajn vinberojn kaj bongustajn fruktojn de dornaj palmoj, — zorgeme diris la hetajro, kaj la maljunulo ridetis.

— Jes, jes, mi alportos al vi en la sekva fojo. Kiam vi permesos al mi viziti vin denove?

Ne ricevinte respondon, Tais solece ekiris laŭ la malhelaj pasejoj, kiuj timige rememorigis al ŝi la travivaĵon en la Labirinto.

La lumo kaj ardo de la tagmezo batis al ŝi per varmega ondo, la morna zumado de la «kvindektaga vento» ŝajnis komence eĉ agrabla. Sed jam vespere en sia trablovata domo, en maltrankvila kurado de ombroj de lucernoj, ŝancelataj de la trablovo, Tais ekdeziris ree veni en mallumon de la templo, al la stranga maljuna heleno, doninta al ŝi unuafoje dum la vivo helan trankvilon de abnegacio. Estinte juna knabino, Tais vidis en sonĝo Afroditon Urania-n. La sonĝo, ripetiĝinta kelkfoje dum la lastaj jaroj, rememoriĝis tieclass="underline" Tais, nudpieda kaj tute nuda, leviĝadis laŭ ŝtuparo de senfina larĝo al verda muro el densaj mirtaj arboj, glitadis tra iliaj interplektiĝantaj branĉoj kaj eliradis al lumo — hela, sed ne penetranta, varma, sed ne arda, disverŝita simile al mielo sub la nekredeble blua ĉielo. Ŝi alproksimiĝadis al statuo de Afrodito Urania. La diino el duondiafana roza rodosa marmoro, penetrita de ĉiela lumo, deiradis de sur la piedestalo kaj ĉirkaŭvolvadis la ŝultrojn de Tais per la brilanta brako de neimagebla belo. Urania rigardadis en la vizaĝon de Tais. Kirlo de sentoj kaj pensoj ringe volviĝadis en ŝi kiel kvietigita serpento. Sento de neordinara ĝojo kaj trankvilo superplenigadis la junan hetajron. Ŝi ne ŝatis tiun sonĝon — kun fluo de jaroj ĉiam pli akra estis kontrasto inter la pura paco de amo, iranta de Urania, kaj la furioza arto kaj laboro de tiu amo, kiu konsistigis la gloron de Tais, la klera hetajro kaj la fama dancistino de la plej scianta popolo en la mondo, kia opiniis sin la atenanoj. Kaj jen la ĝoja trankvilo, spertita antaŭe nur en la duoninfanaj sonĝoj pri Urania, venis al Tais reale dum la renkontiĝo kun la maljuna filozofo. Tamen, samkiel en la sonĝo, post la foriro el la templo malaperis ankaŭ la feliĉo de anima paco…

Kaj en Memfiso estis disvastiĝantaj onidiroj pri la dieca filo de la makedona reĝo Filipo. Aleksandro sieĝas Tiron, ties loĝantoj persistas, sed lertaj inĝenieroj de la makedonoj decidis krei terkolon inter la kontinento kaj la insulo, sur kiu staras la urbo. Pereo de la antikva fenica haveno estas neevitebla. Kiam Tiro falos, tiam, krom Gazao, neniu plu povos rezisti al la venka Aleksandro. Lin oni devas atendi en Egiptujo.

La floto de Aleksandro, fortranĉante Tiron, penetras ĉiam pli malproksime suden, kaj antaŭnelonge helena ŝipo, irinta al Naŭkratiso, renkontis kvin ŝipojn, onidire estratajn de Nearĥo mem.

Egesiĥora fariĝis aroga kaj maltrankvila, kio antaŭe ne okazadis al la lakonino, per fortikeco konkuranta kun Artemiso, la enkorpiĝo de la sano. Eble, la varmega libia vento kun sia ne malkreskanta forto penetradis en la animojn de la homoj, farante ilin malpaciencaj, rapide juĝemaj, sentaktaj kaj malĝentilaj. Tais antaŭlonge rimarkis, ke ŝi eltenas varmegon pli facile, ol Egesiĥora. La vento de Seto malpli influis ŝin, kaj ŝi penis malpli ofte renkontiĝi kun la amikino, por senintence ne kaŭzi kverelon. Duope kun la fidela Hesiona aŭ kun Menedemo Tais venadis sur la bordon de la rivero. Tie ŝi longe sidadis sur flosanta varfo, facile balancata de la fluo. Abundo de fluanta akvo hipnotadis la helenojn, kaj ĉiu mergiĝadis en siajn pensojn, profundajn, kaŝitajn, ofte malklarajn…

Foje Tais ricevis inviton de la delosa pastro, transdonitan buŝe de knabo — akolito de la templo de Nejto. Kun emocio preparis sin Tais dum mateniĝo de la sekva tago, surmetinte modestan veston. Ŝi decide malakceptis Hesiona-n kiel akompanantinon kaj restis necedema, malgraŭ ŝiaj larmoj. La delosa filozofo sidis sur ŝtupoj, malleviĝantaj al Nilo, absorbita de kontemplado de la hodiaŭa mirinde kvieta tagiĝo.

— Ĉu vi estis en Tebo, tiu, kiun ni, helenoj, nomas Diospoliso? — renkontis li la atenaninon per demando kaj post jesa klino de ŝia kapo daŭrigis: — Ĉu vi vidis tie la bazon de la ora rondo, kiun ŝtelis Kambiso antaŭ du jarcentoj dum konkerado de Egiptujo?

— Vidis. Oni klarigis al mi, ke la rondo estis el pura oro, je tridek ulnoj diametre kaj ulnon dika. Ĉu povis esti tielaĵo?

— Jes. La rondo pezis ĉirkaŭ tridek mil talantojn. Kambiso bezonis kvin mil kamelojn, por forveturigi ĝin dishakita en dek mil pecojn en Persujon.

— Por kio oni fandis tiom sensencan mason da oro?

— Stulte, sed ne sensence. La plej granda faraono-konkeranto deziris pruvi al la tuta ekumeno eternecon de Egiptujo, de ties potenco, de ties kredo en la granda rondirado de aĵoj. La surtroniĝo de potenculoj-viroj, dioj kaj herooj, kondukis al despera deziro de eterniĝo. La virinoj scias, kiel frakasebla estas la vivo, kiel proksima estas la morto, dum la viroj revas pri senmorteco kaj murdas senfine pro ajna preteksto. Tia estas la antikva kontraŭdiro, ĝi estas nesolvebla. Kaj la homo kreas por si, por aliaj, se li povas, do por la tuta lando fermitan rondon, kie li estas en la centro, kaj supre estas la ĉiopova kaj minaca dio.

— Kion oni deziras atingi per tio?

— Neŝanĝeblon de la regado kaj prospero por la reĝoj kaj altranguloj, firmecon de la kredo por la pastroj, stabilecon en pensoj de la popolo, senesperan obeemon de la sklavoj.

— Kaj ĉu tial Egiptujo traportis sian kredon tra jarcentoj?

— Ne nur Egiptujo. Ekzistas regnoj, fermiĝintaj en si por konservo de siaj reĝoj, dioj, ritoj kaj vivo por jarmiloj. Mi nomas ilin rondaj. Tia estas Egiptujo, ankoraŭ estas Persujo, Sirio. Okcidente estas Romio, kaj tre malproksime en la Oriento — la Meza regno de flavhaŭtaj mallarĝ-okulaj homoj.

— Kaj ni, Helenujo? Ĉu ni havas la komprenon, ke ĉio fluas?!

— Komencante ekde Kreto, tuta Helenujo, Ionio, kaj kun ni ankaŭ Fenicujo estas malfermitaj regnoj. Por ni ne estas rondo, ŝlosanta la vivon. Anstataŭ ĝi estas spiralo.

— Mi aŭdis pri la arĝenta spiralo…

— Ĉu vi scias? Ankoraŭ ne venis tempo por paroli pri tio. Grandega estas la regiono de heredaĵo de la malaperintaj idoj de Minoo. En Libion okcidenten etendiĝas ĝi kaj multe pli malproksime orienten, kie je dekmiloj da stadioj trans Hirkanio kuŝas antikvaj urboj. Kaj trans Parapamizo, post dezerto Araĥozio, ĝis rivero, nomata Induso. Oni diras, ke de ili restis nur ruinoj, simile al Kreto, sed la malfermita animo de tiuj popoloj vivas en aliaj homoj post jarmiloj.

— Por kio malkovras vi al mi tiun scion, patro? Per kio povas mi, servistino de Afrodito, helpi al vi?

— Vi servas al Eroso, kaj en nia helena mondo ne ekzistas pli pova forto. En via potenco estas renkontiĝoj, konversacioj, sekretaj vortoj. Vi estas saĝa, forta, sciema kaj revas leviĝi spirite — viaj sonĝoj pri Urania…