— Heleninoj ĉi tie bonege dancas, — ekkriis Eositeo, — sed mi atendas vian elpaŝon! — kaj mastrece brakumis Egesiĥora-n.
Tiu obeeme alpremiĝis al liaj ŝultroj, kontraŭdirinte:
— La unua estos Tais. Kaj vi eraras, se vi pensas, ke aŭletridoj dancas bone. Vidu, kune kun perfektaj moviĝoj ili havas nemalmulte da krudaj, malbelaj pozoj, la linio de la danco estas senorda, tro diversa. Tio ne estas la plej alta arto, kiel ĉe la egiptinoj. Tiuj estas super laŭdoj.
— Mi ne scias, — grumblis Eositeo, — mi, verŝajne, ne ŝatas dancon, se en ĝi ne estas Eroso.
— Estas, sed ne en tiu formo, kiun vi komprenas, — enmiksiĝis Tais.
La aŭletridoj malaperis el la halo. Verŝajne, la aranĝanto de la simpozio decidis, ke ankoraŭ ne venis tempo flamigi pasiojn per vino kaj virinoj. Antaŭ la festenantoj aperis kelkaj diverse vestitaj junuloj kaj maturaj viroj. Estis okazonta elpaŝo de poetoj. Eositeo ekkuŝis sur la kuŝejo kaj fermis per la mano la okulojn. Tais kaj Egesiĥora deiris de siaj lokoj kaj eksidis ĉe la ekstera flanko de la tablo. La poetoj apartenis al la «ciklistoj», dediĉintaj sin al la ciklo de la homeraj legendoj. Ili kuniĝis en rondan ĥoron kaj kantis poemon pri Naŭsikao, akompanante sin per abruptaj frapoj al kordoj de du liroj. Imitante Lesĥon Mitilenan, la poetoj strikte observadis kantecon de la heksametra formo kaj absorbis la aŭskultantojn per forto de la versoj pri la heroaĵoj de Odiseo, kiuj ekde infanaĝo estis proksimaj al ĉiu aŭtoĥtono — natura heleno. Tuj kiam eksilentis la lastaj vortoj de la ritma deklamado, antaŭen elpaŝis gaja junulo en griz-blua vesto kaj nigraj sandaloj kun alta, «virina» plekto de la rimenoj sur la maleoloj. Li evidentiĝis poeto-rapsodo, alie kantisto-improvizisto, akompananta sin per citaro.
La rapsodo alproksimiĝis al Tais, kliniĝis, tuŝinte ŝiajn genuojn, kaj gravmiene rektiĝis. Malantaŭe al li alvenis liristo en malhela ĥitono, kun eksmoda densa barbo. Obeante al kapsigno de la junulo, li frapis la kordojn. La forta voĉo de la rapsodo disflugis en la halo, konstruita kun kompreno de akustiko. La poemo — prikantado de belaĵoj de Tais, fojfoje malmodesta, — kaŭzis gajan ekscitiĝon de la gastoj. La rapsodon oni komencis alkanti, kaj la poetoj-ciklistoj denove kuniĝis per ditiramba rondo kaj servis kiel voĉa akompano. Ĉiu nova epiteto fine de strofo de la improvizita himno, subtenata de dekoj da fortikaj gorĝoj, tondris tra la halo. Anaitis — flamiganta, Targotelea, Anedomasta — aŭdac-brusta, Kiklotomerion — rondfemura, Telgorion — ĉarmulino, Pantorpa — donanta la plej grandan ĝuon, Tolmeropis — aŭdac-okula…
Eositeo aŭskultis, kuntirante la brovojn kaj ĵetante rigardojn al Egesiĥora. La spartanino estis ridanta kaj svinganta la manojn pro admiro.
— La haroj de Tais, — daŭrigis la poeto, — estas dek ojmon melanos kianojo (dek strioj de nigra ŝtalo) sur la kiraso de Agamemnono! Ho sfajropigeon, telkterion (ĉarmoplena)! Kikloteresone…
La pluaj vortoj dronis en batala muĝo de Eositeo:
— Ho mia Ĥrizokoma Egesiĥora! Leŭkopoloa — rajdanta sur blankaj ĉevaloj! Ho filetor eŭneĥis — belŝultra amatino! Meliboa — dolĉo de la vivo!
Tondro de aplaŭdoj, rido kaj aprobaj elkrioj superbruis ilin ambaŭ. La konsterniĝinta rapsodo rigidiĝis kun malfermita buŝo. Tais ekstaris, ridegante kaj etendante ambaŭ manojn al la poeto kaj la akompanisto, kisis tiun kaj la alian. La barba liristo retenis ŝian manon, per la okuloj montrante al la ringo de la delosa filozofo.
— Morgaŭ vespere vi estos en la templo de Nejto.
— Kial vi scias?
— Mi akompanos vin. Kiam mi venu kaj kien?
— Poste. Nun mi devas danci por ĉiuj.
— Ne, ne devas! — ordoneme deklaris la barba akompanisto.
— Vi diras sensencaĵon! Kiel mi povas? Mi devas danki pro la rapsodio, montri al la poetoj kaj al la gastoj, ke ili ne vane kantis. Oni tutegale devigos…
— Mi povas liberigi vin. Neniu petos, nek devigos!
— Mi dezirus vidi la neeblaĵon.
— Tiuokaze eliru, kvazaŭ por alivestiĝi, staru iom en la ĝardeno. Vi povas ne ŝanĝi la veston, neniu deziros vian dancon. Mi vokos vin…
Insistaj krioj «Tais, Tais!» estis plifortiĝantaj. Brulante pro scivolemo, la atenanino disĵetis la manojn, kvazaŭ dirante pri preteco al danco, kaj elkuris en flankan pasejon, fermitan per peza kurteno. Spite al la konsilo de la barbulo ŝi ne malleviĝis je kvar ŝtupoj en la ĝardenon, sed restis observi, iomete deŝovinte la densan ŝtofon.
La barbulo fordonis la liron kaj faris signon al alkurintaj asistantoj.
— Dum Tais preparas sin, mi montros al vi miraklojn de orientaj landoj, — laŭte deklaris li. Apud la tabloj oni starigis du vitrajn globojn. Rondaj speguloj reflektis sur la globojn faskojn da radioj de helaj lumigiloj. Ekbrulinte per ora lumo, la globoj komencis turniĝi pro rimenetoj, movataj de la asistantoj. Facilaj frapoj al la metalaj speguloj plenigis la halon per egalmezure vibranta longa sono, kvazaŭ venanta el malproksime. La barbulo dismetis la manojn, kaj tuj du grandegaj incensiloj estis metitaj dekstre kaj maldekstre. Li direktis al la gastoj la brilantajn okulojn kaj diris:
— Kiu volas vidi Tiĥe-n, la diinon de feliĉo, kaj peti de ŝi plenumon de deziroj, tiu rigardu seninterrompe al ajna el la globoj kaj ripetu ŝian nomon samtakte kun la sono de la speguloj.
Baldaŭ la tuta halo iĝis ĥore ripetanta: «Tiĥe, Tiĥe!» La globoj turniĝis ĉiam pli rapide. Subite la barbulo ŝovis ambaŭ manojn en sian ledan zonon kaj elŝutis du plenmanojn en la incensilojn. Akre odoranta fumo disvastiĝis tra la halo, subkaptita de facila aera fluo tra kurtenoj de pordaj embrazuroj. La barbulo depaŝis malantaŭen, ĉirkaŭrigardis la amason de festenantoj kaj ekkriis:
— Jen antaŭ vi estas Tiĥe en arĝente teksita vesto, kun denta ora krono sur la rufaj haroj! Ĉu vi vidas ŝin?
— Vidas! — La forta ĥoro de voĉoj montris, ke ĉiuj gastoj ekpartoprenis la strangan ludon.
— Do, kion? Ĉu dancon de Tais aŭ favoron de Tiĥe?
— Tiĥe, Tiĥe! — same akorde ekmuĝis la gastoj, etendante la manojn al io nevidebla por Tais.
La barbulo ree ĵetis incenson sur la braĝojn, faris kelkajn strangajn gestojn — kaj la homoj rigidiĝis. Tiam li abrupte turnis sin kaj paŝis post la kurtenon. Tais apenaŭ sukcesis forŝanceliĝi de la kurteno. La barbulo mallonge diris:
— Ni iru.
— Kaj ili? — mallaŭte demandis ŝi la misteran homon, subkomprenante la gastojn.
— Rekonsciiĝos baldaŭ. Kaj tiuj, kiuj staris pli malproksime, atestos, ke oni vin malakceptis, vokante Tiĥe-n.
— Ĉu ŝi vere montriĝis al ili?
— Ili vidis tion, kion mi ordonis.
— Kie vi ekposedis la arton tiel regi homamason?
— La setep-sa-on oni delonge scias en Egiptujo, kaj mi krome vizitis Hindujon, kie oni posedas tiun arton pli bone.
— Do kiu vi estas?
— Amiko de tiu, kiu atendas vin morgaŭ post la sunsubiro. Ni iru, mi akompanos vin ĝis la hejmo. Ne konvenas por Tais promeni nokte sola.
— Kion mi timu apud tia reganto de homoj?
— Estas tute ne tiel, sed dume vi ne komprenos tion. Mia potenco konsistas nur en kulturita volo, kaj ĝin oni povas uzi nur en konvena kaj preparita momento.