Tradancite du rondojn, la atenanino subite sendis Salmaaĥ-on galopi. Hesiona furioze ekfrapis la tamburinon, kaj la makedonoj, ĉiuj estante bonegaj rajdistoj, ekkriegis en la ritmo de la kuro.
Imitante la legendajn stiganorojn[22], Tais dum rapidega galopo ekstaradis sur unu genuon, turnadis la vizaĝon al la vosto, sterniĝadis sur la dorso, brakumante la larĝan krutan kolon de la ĉevalino.
La hetajro ree baŭmigis la ĉevalinon, Salmaaĥ ekturnis sin rapide kaj bele, farante po du turniĝojn al diversaj flankoj. Krioj de admiro fariĝadis ĉiam pli laŭtaj. Kuraĝigita de ili, Tais irigis la ĉevalinon per egalmezura troto kaj ekstaris je la tuta alto sur ĝia dorso, tenante sin je tufo de la longa kolhararo kaj senriproĉe ekvilibrante.
Sklavoj nerimarkite sternis sur la korto pezajn palmajn tabulojn. Tais ree eksidis sur la ĉevalinon, ĉesis rideti, ŝia vizaĝo serioziĝis. La tamburino de Hesiona komencis dialogon de sonoroj kun frapoj, ruliĝante en ritmo de fiera danco. Kaj Salmaaĥ, obeante al la genuoj de la hetajro, frapadis per ĉiuj kvar hufoj al la resonanta ligno. Du, kvar batoj per la antaŭaj piedoj, poste paŝoj malantaŭen, ree sonora rulado de la antaŭaj… Du, kvar, ok, dek du — paraj batoj estis plirapidiĝantaj, la ĉevalino jen impetadis antaŭen, jen eksidadis malantaŭen. Tais retrofleksiĝadis arke, celante la mamojn al la malhela ĉielo.
Hesiona jam ne kapablis stari kviete, dancis sur la loko, per ĉiuj fortoj skuante la tamburinon! La ĉevalino same komencis salteti, kiel en galopo, batante samtempe per tri piedoj, subĵetante la gropon kaj ree levante la kapon.
Subite Tais desaltis de sur la dorso de Salmaaĥ. Apogiĝante sur la ĉevalino per la dekstra mano, ŝi komencis plenumi strangan ritan dancon. Leviĝante sur la fingrojn de la dekstra piedo, la hetajro alte levadis la maldekstran, kaptadis ties maleolon per la maldekstra mano, etendita antaŭen. Antaŭ la hufoj, frapantaj la tabulojn, la korpo de Tais desegnis triangulon per fleksita korpa pafarko, kvazaŭ fermitan supre literon «gamma». Poste ambaŭ manoj etendiĝis sur la nivelo de la ŝultroj samtakte kun forta fleksiĝo de la korpo, kaj la dekstra piedo transiris en la pozicion de la maldekstra. Kaj ree por momento desegniĝis triangulo, dum Salmaaĥ estis moviĝanta cirkle, preta turniĝi per la alia flanko. Tiam Tais surflugis la dorson de la ĉevalino kaj deglitis de sur ties alia flanko, ripetante la triangulon de la stranga danco. Seninterrompa muĝo staris sub la markezo. Leontisko ĵetis sin antaŭen. Lin haltigis Nearĥo… Ptolemeo ŝajnis ekstere trankvila. Firme kunkroĉinte la manojn, li estis alpremanta ilin al la brusto, ĵetante rigardojn al la tesaliano. Eĉ Aleksandro leviĝis kaj preskaŭ kunpuŝiĝis kun Lizipo, apoginta sin je kolono apud la tablo. La fama skulptisto estis observanta tiel, kvazaŭ de tio dependis tuta lia vivo, la ŝanĝiĝeman ludon de muskoloj de la ĉevalino kaj la rajdantino, jen kuniĝantaj en unu peno, jen kombinantaj ritmojn de la moviĝo de la homo kaj la kvarpiedulo. Lasta salto de Salmaaĥ — kaj denove Tais estis sur ĝia dorso, kaj la baŭmigita ĉevalino riverencis al ambaŭ flankoj. Poste Tais starigis la ĉevalinon sur la genuojn, kun la kapo al Aleksandro, kaj mem, desaltinte sur la teron, salutis lin. La muĝo de admiro plifortiĝis tiom, ke Salmaaĥ ekstaris, alpremis la orelojn, kaj, strabante per la okulo, komencis retropaŝi al malaltaj arboj malantaŭ la «scenejo». Ĝian bridon subkaptis Hesiona.
Aleksandro manvokis Tais-on. Sed la hetajro kovris sin per franĝa egipta mantelo kaj forkuris. La mordantan ĉevalan ŝviton necesis forlavi kiel eble plej rapide, kaj vestiĝi por la festeno.
La ĉevalisto estis ankoraŭ promeniganta la varmigitan Salmaaĥ-on malantaŭ la arbusta barilo de la ĝardeno, kaj Tais jam aperis sub la markezo en oranĝa ĥitono kun tri rubandoj — blua, blanka kaj ruĝa, enplektitaj en la nigran densaĵon de ŝiaj krispaj haroj.
Antaŭ ol Ptolemeo aŭ Leontisko sukcesis ion diri, la hetajro alvenis al Aleksandro. La reĝo de la makedonoj prenis ambaŭ ŝiajn manojn, kisis kaj sidigis ŝin al tripieda helena tableto inter si kaj larĝŝultra ĝibeta homo kun mallonga barbeto, ĉirkaŭanta la maldikan vizaĝon, kun saĝa kaj laca rigardo.
— Rigardu al ŝi bone, Lizipo!
Tais tremeris kaj turnis sin al la fama skulptisto, forlasinta Helenujon, por akompani la junan venkinton de la persoj. La skulptisto brakumis Tais-on je la ŝultroj, rigardante en ŝian vizaĝon kun senceremonieco de pentristo aŭ kuracisto. La hetajro ekvidis, ke li tute ne estas ĝibeta, sed nur ŝajnas tia pro kutimo kliniĝi antaŭen, atente fiksrigardante.
— Por kio, reĝo? — Tais ne povis alparoli la makedonon per la nomo, kvankam ŝi sciis, ke Aleksandro aĝas nur dudek kvar jarojn, nur je unu jaro pli, ol ŝi. Tian potencan forton ricevis la juna militestro, ke eĉ la aŭdaca atenanino humiliĝis antaŭ li. Ĝenerale familiareco ne estis en ŝia karaktero.
— Aleksandro deziras, — respondis Lizipo anstataŭ la reĝo, — ke mi iam faru vian statuon en aspekto de reĝino de amazonoj. Ekde la infaneco li revadis ripeti la historion de Tezeo kaj Hipolita, sed kun ĉagreno eksciis, ke la rajdistinoj de Termodonto antaŭlonge malaperis, restis nur la legendo. Tamen vi hodiaŭ montriĝis vera ilia heredantino. Vidu, kiel voras vin per la okuloj nia heroo Leontisko!
Tais kliniĝis antaŭ Aleksandro en afekta petego:
— Indulgu, ho reĝo! Miloj da pentraĵoj sur vazoj, lutroforoj, leŭkifoj, sur freskoj kaj bareliefoj de temploj jam dum tricent jaroj montras, kiel bravaj helenaj militistoj venkas, buĉante amazonojn, kaptas ilin. Ĉu vi rimarkis, ke la amazonoj plejparte estas eĉ senĉevalaj, por neniel alti super la viroj?
— Kion vi subkomprenas? — kun intereso demandis Lizipo.
— Ajnajn vazojn, ruĝfigurajn, nigrafigurajn de la tempo de la unua olimpiko kaj eĉ antaŭ tio. Pentristojn ajnajn — famajn kaj nefamajn: Eŭfronion, Eŭĥarideson, Andokideson, Arĥesilaon, ĉu eblas memori ĉiujn?! Kaj ĉie herooj Tezeo, Heraklo, Aĥilo trenas je la haroj malfeliĉajn amazonojn, batas per klaboj falintajn sur la genuojn, enpikas en iliajn brustojn glavojn kaj lancojn. Malmulte mi vidis bildojn, kie amazonoj estas montritaj sur ĉevaloj, kiel ili devas esti, eĉ malpli — kie ili trafas virojn en batalo.
— Nu, tio ja estas sur vazoj, des pli sur antikvaj! — kontraŭis Lizipo.
— Tute ne! Rememoru la rabon de Antiopa en la bareliefoj de la templo de Apolono! Kaj nia Partenono!! Ĉu vi vere forgesis la grandan pentraĵon de Mikono en la pinakoteko de Ateno, en la maldekstra alo de Propileo, kie helenaj militistoj senkompate batas amazonojn. Ĝi estis pentrita antaŭ jarcento aŭ pli.
— Kion do vi volas diri per tio? — kuntiris la brovojn Aleksandro.
— Kiam vira fiero estas vundita, vi komencas elpensi fabelojn por praviĝo. Kaj artistoj penas montri tiun mensogon kiel eble plej versimile.
— Por kio do artistoj faras tion? — diris Lizipo.
— Ja ili estas viroj same! Kaj por ili same estas neeltenebla eĉ penso pri virina supereco.
Nerimarkite alirinta Leontisko ekaplaŭdis.
— Kion vi admiras? — malbonkore demandis Ptolemeo.
— La saĝon de la amazono. Kaj la veron.
— Ĉu vi vidas ĉi tie veron?
— Almenaŭ en tio, ke nur de la amazonoj ĉiuj ĉi malvenkoj, kiujn tiom volonte montradis atenanoj, ne forprenis kuraĝon, kiel de la beotoj kaj de la atenanoj. Temiskiron, ilian ĉefurbon, prenis Heraklo, parto de la amazonoj pereis ĉe Ateno, tamen ili venis al la muroj de Trojo por batali kontraŭ la helenoj. Tion al ili ne povas pardoni la posteuloj de tiuj, kiujn la amazonoj batadis, timigante per sia nesentemo al vundoj!
Aleksandro gaje ekridis, kaj Ptolemeo ne trovis, per kio kontraŭdiri al la tesaliano. Lizipo demandis Tais-on:
— Diru, kial al vi venis la ideo elpaŝi en la hipogineso nuda?