— Antaŭ ĉio, pro konformo al la legendoj. La veraj amazonoj, dediĉitaj al Artemiso junulinoj de Termodonto, vivintaj je mil jaroj antaŭ ni, ĉiam bataladis kaj rajdadis nudaj sur ĉevaloj sen ŝvitkovriloj. La absurda elpensaĵo, ke ili kvazaŭ forbruligadis unu mamon por arkpafado, estas malĝusta almenaŭ tial, ke ne ekzistas eĉ unu antikva bildo de senmama amazono. La stiganoroj pafadis aŭ rekte antaŭ si super la oreloj de la ĉevalo, aŭ, preterante la malamikon, ili turnadis sin kun la vizaĝo al la vosto kaj pafadis de sur la ĉevala gropo. Verajn amazonojn vi povas vidi sur malnovaj klazomenaj vazoj kaj krateroj. Tio estas fortikaj, eĉ diketaj nudaj junulinoj, rajdantaj sur fortaj ĉevaloj, akompanataj de barbaj ĉevalistoj kaj hundoj. La ioniaj kaj kariaj virinoj, kutimiĝintaj al libero, ne povis paciĝi kun la kruda konkero fare de la doriaj invadintoj. La plej kuraĝaj, fortaj, junaj foriradis norden, al Ponto-Eŭkseno, kie kreis la civiton de Temiskiro. Tio estis ne etno, sed sanktaj virgulinoj de Artemiso, poste de Hekato. Malkleraj historiistoj kaj pentristoj konfuzis ilin kun la skitinoj, kiuj same estas bonegaj batalistinoj kaj rajdistinoj. Tial tre ofte amazonojn oni montras vestitaj de la piedoj ĝis la kapo, en skita vesto aŭ kiel kapadokianinojn kun iliaj mallongaj eksomidoj.
— Vi devas instrui historion en Likeo aŭ Akademio! — ekkriis mirigita Lizipo.
Gajaj lumetoj ekbrilis en la okuloj de Tais.
— El Likeo mi apenaŭ sukcesis fuĝi, konatiĝinte kun Aristotelo…
— Al mi li nenion rakontis pri tio, — interrompis ŝin Aleksandro.
— Kaj ne rakontos — pro la sama kaŭzo, pro kiu oni pentras batadon de amazonoj. Sed diru, ho skultpisto, ĉu aŭdis vi iam, ke virino instruis plenaĝajn virojn pri io, krom amo? Eble nur Sapfo, sed kiel al ŝi venĝis la viroj! Kaj ni, hetajroj-amikinoj, ne nur distras, konsolas, sed ankaŭ instruas virojn, ke ili scipovu vidi en la vivo belon…
Tais eksilentis, kvietigante la ekscititan spiradon post la longa parolo, kaj la ĉirkaŭaj viroj kun malkaŝa intereso rigardis al ŝi, ĉiu en sia maniero pripensante la diritan.
— Kaj ankoraŭ, — ekparolis Tais, turnante sin al la skulptisto, — vi, kies nomo ne senkaŭze estas «Liberiganta ĉevalojn», komprenos min, samkiel ili ĉiuj, — la hetajro almontris en direkto de Leontisko kaj la makedonoj, — regantoj de ĉevaloj. Kiam vi rajdas laŭ danĝera vojo aŭ rapidas en furioza galopo, ĉu ne malhelpas al vi persa ŝvitkovrilo aŭ alia substernaĵo? Kaj se inter vi kaj la ĉevala korpo estas nenio, ĉu ne kuniĝas en unu moviĝo viaj tendenoj kaj muskoloj kun la ĉevalaj, laborantaj akorde kun la viaj? Vi respondas al plej eta ŝanĝiĝo de la kura ritmo, sentas nedecidemon aŭ kuraĝon de la ĉevalo, komprenas, kion ĝi povas… kaj kiel firme tenas vin la hararo ĉe subita puŝo aŭ stumblo de la ĉevalo, kiel precize respondas tiu al ordono de la fingroj de viaj piedoj aŭ al turno de la genuoj!
— Laŭdon al la vera amazono! — ekkriis Leontisko. — He, vinon je ŝia sano kaj belo! — Kaj li levis Tais-on sur la flekso de la brako, kaj per la alia mano alportis al ŝiaj lipoj kalikon kun valorega roza vino. La hetajro gustumis, merginte la fingrojn en liajn mallongajn tonditajn harojn.
Ptolemeo afekte ekridis, apenaŭ retenante elŝiriĝantan ĵaluzon.
— Vi bone parolas, mi scias, — diris li, — sed tro entuziasmiĝas, por esti verema. Dezirus mi scii, kiel eblas igi furiozan ĉevalon senti tiujn etajn fingrojn, — li neglekte tuŝis la piedon de la hetajro en malpeza sandalo.
— Demetu la sandalon! — postulis Tais. Ptolemeo obeis, ne komprenante.
— Kaj nun mallevu min sur la plankon, Leontisko! — Kaj Tais streĉis la piedon tiel, ke, apoginte sur la dikfingro de la piedo, ŝi ekturniĝis sur la glata planko.
— Ĉu vi komprenis nun?! — ĵetis ŝi al Ptolemeo.
— Per tia fingreto, se bati trafe, eblas senigi je idaro, — ekridis Leontisko, fintrinkante la vinon.
La simpozio daŭris ĝis la mateno. La makedonoj iĝadis ĉiam pli ebriaj kaj senĝenaj. Aleksandro sidis senmove en valorega fotelo de faraono el nigra ligno kun oro kaj eburo. Ŝajnis, li revis pri io, rigardante super la kapoj de la festenantoj.
Ptolemeo etendadis al Tais la avidajn manojn. La hetajro forŝoviĝadis laŭ la benko al la fotelo de Aleksandro, ĝis la granda reganto mallevis sur ŝian ŝultron sian pezan kaj fidindan manon.
— Vi laciĝis. Vi povas iri hejmen. Lizipo akompanos vin.
— Kaj vi? — subite demandis Tais.
— Mi devas esti ĉi tie, kiel devas ankoraŭ multon, sendepende de tio, ĉu mi ŝatas tion aŭ ne, — mallaŭte kaj, kiel ŝajnis, bedaŭre respondis Aleksandro. — Mi dezirus alion…
— Reĝinon de la amazonoj, ekzemple! — diris nesciate el kie aperinta Lizipo.
— Mi pensas, ke la amazonoj, dediĉintaj sin al Artemiso kaj al la sola celo de la milito por sia memstareco, estis tute sentaŭgaj amatinoj. Kaj vi, ho reĝo, ekkonus nenion, krom malfeliĉo, — diris la hetajro.
— Ĉu malkiel kun vi? — Aleksandro kliniĝis al Tais, kiu ruĝiĝis, kiel knabino.
— Ankaŭ mi ne estas por vi. Vi bezonas reĝinon, regantinon, se entute povas virino esti apud vi.
La venkinto de persoj ĵetis atentan rigardon al Tais kaj, nenion dirinte, forpermesis ŝin per movo de la mano.
Kune kun la skulptisto ili eliris en la ĝardenon, kaptinte momenton de kolera disputo inter la ebriiĝintaj proksimuloj. Tuj kiam ili iĝis en ombro de arboj, Lizipo mallaŭte demandis:
— Ĉu vi estis inicita de orfeistoj? Kia estas via sekreta nomo? Ĉu multe estis malkovrite al vi?
— Malmulte, — sincere konfesis la hetajro. — Kaj mia orfeisma nomo estas Tiju.
Eksciinte pri la delosa filozofo, Lizipo perdis sian malfidemon kaj konsilis al Tais porti trikolorajn rubandojn en profundo de Persujo. Lizipo estis konvinkita, ke la definitiva venko super la persoj estas baldaŭa kaj Aleksandro estas senceda en atingo de tiu giganta celo.
La zoroastristoj en Persujo kultas la bonon en aspekto de vira diaĵo Ormuzdo, eterne batalanta kontraŭ la malbono — Arimano. La vesto de Ormuzdo havas la samajn tri kolorojn de Muzo — blankan, ruĝan kaj bluan.
— Mi devas renkontiĝi kun vi, tuj kiam Dario estos definitive venkita, kaj mi aranĝos por mi en Persujo konstantan atelieron. Vi estas malfacila modelo por artisto. En vi estas io rara, — finis la skulptisto.
— Sed ĉu mi ne maljuniĝos ĝis tiam? — ekridis Tais.
— Stulta, vi ne konas Aleksandron! — respondis Lizipo.
Hejme atendis Hesiona, fuĝinta el la simpozio pli frue, kune kun Nearĥo. La ravita kretano gratulis Tais-on pri la senekzempla sukceso, kaj la tebanino ĝoje dancis tra la ĉambro ĉirkaŭ ili ambaŭ.
— Tiu kavaleriestro — li tute, tute estas trafita de Eroso! — kun ridego rememoris Hesiona. — Vi konkeris faman heroon, simile al Hipolita!
Tais petis Nearĥon rakonti, per kio gloriĝis Leontisko.
En la batalo ĉe Iso Aleksandro iĝis premfermita en la ĉeborda valo fare de grandegaj trupoj de la persoj. Ilia kavalerio, kelkoble pli granda, ol la kavalerio de la makedonoj, ĵetis sin de la montetoj sur la bordon, transiris la rivereton kaj atakis la dekstran flankon de la armeo de Aleksandro, konsistantan el la tesalia kavalerio. Aleksandro ĵetis por helpo frakiajn rajdistojn kaj bonegajn Kretajn arkpafistojn sub komando de tre sperta militestro Parmenio.
La tesalia kavalerio sukcesis teni la maran bordon ĝis kiam la gvardio de Aleksandro — la peza kavalerio de «kamaradoj»-hetajroj kaj ŝildistoj preparis teruran baton en la centron de la persaj trupoj, fuĝiginte Darion kaj garantiinte la venkon.
Pro heroeco en la batalo sur la mara bordo la tesaliaj rajdistoj meritis rajton la unuaj prirabi Damaskon sub komando de Parmenio. Evidentiĝis, ke en Damasko estis kolektita la tuta ekipaĵo de la persa armeo: ĉaroj, sklavoj, mono kaj trezoroj. Tial Leontisko nun posedas nemalgrandan riĉaĵon. Lin rekompencis ankaŭ Aleksandro inter la ceteraj, bone montrintaj sin en la batalo, dividinte inter ili tri mil talantojn, akiritajn sur la batalkampo en la persa tendaro.