— Kvankam, probable, Ptolemeo havas eĉ pli da riĉaĵo. Tiu militestro estas saĝa kaj pacienca, scipovas kolekti kaj atendi. Mi opinias, ke estos li, kiu posedos vin, sed ne Leontisko, flama, kiel Aleksandro, — finis sian rakonton la kretano.
Tais nur skue levis la kapon sub ruza kaj amanta rigardo de Hesiona.
Ankoraŭ ne venis la unua monato de printempo — Muniĥiono, sed Tais denove trafis sur la ŝipon de Nearĥo kune kun sia amikino kaj Salmaaĥ. Ili estis navigantaj laŭ la orienta branĉo de Nilo tra Bubasto ĝis la Unua kanalo, kiu estis elfosita laŭ ukazo de Dario kaj kunigis Egiptujon kun la Eritrea maro kaj Persujo. Antaŭ tricent jaroj la kanalon ordonis fosi egipta faraono Neĥo, ĝuste tiu, laŭ kies ukazo fenicoj faris senekzemplan maristan heroaĵon, ĉirkaŭirinte tra la sudo tutan Libion, de Egiptujo ĝis la Heraklaj Kolonoj, kaj ree venis en Egiptujon. Tamen la laboro de egiptaj sklavoj restis nefinita. Nur post du jarcentoj Dario la Unua, disponante grandegan kvanton da militkaptitoj, finis la vojon ekde la Nila branĉo ĝis Sukoto, kuŝanta sur la Amaraj lagoj antaŭ la Golfo de Herooj — mallarĝa debranĉiĝo de la maro inter la Arabia kaj la Sinaja dezertoj. En Sukoto Tais forlasis la ŝipon de Nearĥo kaj unuafoje disiĝis de Hesiona por longe, eble, por ĉiam. Nearĥo direktis sin al Eŭfrato por konstrui floton, por ekiri al Babilono post ordono de Aleksandro. En siaj profunde pripensitaj planoj la granda militestro tamen konsideris ankaŭ eblon de malvenko. En tiu okazo Aleksandro ne deziris ripeti la malfacilan Anabazon — la militiron de helenoj al la maro tra montoj kaj stepoj de Kapadokio kaj Armenio. La helenajn dungosoldatojn tiam neniu persekutis. Sed se foriri, havante sur la ŝultroj armeon de persoj, do ne eblos konservi siajn militistojn kaj la propran vivon. Aleksandro opiniis, ke la solvo estos retiriĝi al Eŭfrato, surŝipigi la militistaron kaj fornavigi disde la persekutantoj… Okaze de venko Nearĥo devis veni en Babilonon. Ĝuste tie intencis renkontiĝi ambaŭ amikinoj.
La lastan nokton antaŭ la veno al Sukoto ili pasigis sen dormo en la ĉambro de Tais. Malvarmeta sinaja vento penetradis tra dikaj kurtenoj, ŝancelante malhelan flamon de lumigilo kaj devigante la amikinojn pli dense alpremiĝi unu al la alia. Hesiona rememoris la jarojn, pasigitajn ĉe Tais, la ridindan ĵaluzon de Klonaria al la «serpentidino», gajan petolemon de la fama hetajro — tiam preskaŭ knabino, kaj nun tiom brila en sia reĝineca belo. Tais negis sian imagitan grandecon kaj rememorigis pri la vere dieca Egesiĥora. Ili ambaŭ ĝissate ploris, malĝojante kaj pri la spartanino, kaj pri la propra disiĝo.
El post malaltaj kaj mornaj orientaj montetoj leviĝis la blindiga suno, kiam sur la varfon estis ĵetitaj albordigaj ŝnuroj. Tuj aperis Ptolemeo en arĝente brodita fenica mantelo, kun tuta amaso da siaj kamaradoj. Ili salutis la venintojn per laŭtaj krioj, kiuj timigis Salmaaĥ-on, kiel en la memfisa simpozio. La ronkantan ĉevalinon, batantan per la antaŭaj kaj la postaj piedoj, Tais mem transirigis sur la varfon kaj transdonis al spertaj ĉevalistoj. Tais kaj Hesiona ne ekvidis malpurajn kurbajn stratetojn de la urbeto, ankoraŭ malplena pro la milito. Oni ekveturigis ilin sur ĉaro laŭ la norda bordo de negranda sala lago, al la oriento, kie sur ŝtupego de la valo situis la tendaro de la superaj estroj de Aleksandro.
La neevitebla simpozio finiĝis frue — Nearĥo hastis. Ĉe la noktomezo Tais kun la okuloj, ŝvelintaj pro larmoj, revenis el la adiaŭa festeno en preparitan por ŝi luksan tendon, kiu apartenis antaŭe al iu persa altrangulo.
Neniam pensis la hetajro, ke tiel forta iĝos malfeliĉo de disiĝo kun ŝia eksa sklavino. Ankoraŭ ne kuraciĝis la vundo pro la perdo de Egesiĥora kaj Menedemo. La atenanino sentis sin speciale soleca ĉi tie, sur la dezerta deklivo, antaŭ vojaĝo en nekonataĵon.
Kvazaŭ diveninte ŝian animstaton, malgraŭ la malfrua horo, al ŝi venis Ptolemeo. Li distris Tais-on per rakontoj, kaj ŝi ree metiĝis sub ĉarmon de lia saĝo, lerta parolo, mirinda observemo. Ekde la komenco de la vojaĝo la makedono skribadis vojan taglibron, per avaraj, precizaj registraĵoj fiksante mirindajn eventojn. Se kretano Nearĥo rimarkadis precipe naturon de maraj bordoj, do Ptolemeo superis ne nur kiel militisto, sed ankaŭ kiel esploristo de moroj kaj vivo de popoloj de konkeritaj landoj. Kaj certe, grandan parton de atento Ptolemeo donadis al virinoj, al moroj de amo kaj geedziĝo, kio same forte interesis ankaŭ Tais-on. Li rakontadis pri teruraj popoloj, loĝantaj profunde de Sirio kaj Arabio. Ili tre malalte taksas virinojn, opinias Afroditon Pandemos la diino de malĉasto, ne komprenante ŝian altan donacon al la homoj. Ili ne komprenas, ĉar timas la amon, antaŭ kiu ili sentas sin neplenvaloraj kaj, evidente, kriplaj, ĉar ili strange timas la korpan nudecon. Ĝuste ĉe ili la virino ne rajtas eĉ antaŭ la edzo montriĝi nuda. Neplenvaloraj en Eroso, ili estas avidaj pri manĝo kaj juvelaĵoj kaj tre timas la morton, kvankam ilia vivo estas obtuza kaj malbela. Nur imagu, ili ne komprenas desegnaĵojn kaj pentraĵojn, ne kapablas rekoni bildojn. Estas senutile paroli al ili pri belo, kreita de pentristo. Tiel vivas ili sur randoj de dezertoj, sen ĝojo, en militoj kaj malpacoj.
— Do, ĉu ili tute malakceptas virinojn? — miris Tais.
— Tute ne! Ili soifas havi ilin kiel eble plej multe. Fajro de deziro bruligas ilin senĉese, ĉar ili penas subpremi ĝin per perversoj kaj ruzo. Ilia krudeco en amoraj aferoj ŝajnas al ni bruta. Eĉ iliaj kantoj, kiuj devus prikanti Eroson, estas malpuraj. Ekzemple, por heleno malbona odoro de homo estas abomena. Sed tiuj barbaroj ĝuas odoron de ŝvito de siaj amatinoj. Ilin altiras ankaŭ neordinara kriplaĵo de korpo aŭ karaktero.
— Mi kompatas ilin, — malgaje diris Tais, — sed, eble, ili estas kuraĝaj en batalo, ne fordonante siajn sentojn al virino, belo kaj amo?
— Male, ili estas malkuraĝaj en aferoj de ĉasado, rajdkonkurado kaj bataloj! Iliaj edzinoj estas sklavinoj, ili povas eduki nur sklavojn. Tia estas repago pro iliaj malkleraj kaj timigitaj virinoj.
— Vi pravas! — ekflamis Tais. — Tre liberaj estas la lakoninoj, kaj neniu pli kuraĝa, ol la spartanoj kiel popolo, ekzistas en la mondo. Ilia heroeco estas legenda, samkiel la gloro de iliaj virinoj.
— Povas esti, — malvolonte konsentis Ptolemeo kaj, rimarkinte la oran ĉeneton sur la kolo de la hetajro, demandis severe: — Ĉu aldoniĝis steletoj post la mia?
— Certe. Sed malmulte — nur unu. Mi maljuniĝis.
— Estus bone, se ĉiuj tiel maljuniĝadus, — grumblis Ptolemeo. — Montru! — Kaj, ne atendante, mem eltrenis la ĉeneton eksteren.
— Dek du radioj! Kaj «mu» en la centro — ĉu estas same dek du, aŭ tio estas la nomo?
— La nomo kaj la nombro. Sed ĉu ne tempas — post la montetoj jam tagiĝas?
Ptolemeo malafable eliris ne adiaŭante. Tais ankoraŭ ne vidis lin tia kaj nekomprene levis la ŝultrojn, plonĝante sub la malpezan, varman kovrilon kaj rezigninte eĉ la vesperan masaĝon, kiun intencis fari al ŝi la nova sklavino. Tiu junulino el Kipro, aĉetita en Sirio, pravigis la moknomon, donitan al la kipraninoj. «Ŝtuparetoj» oni nomis ilin pro servileco, kun kiu ili submetadis la dorsojn al siaj sinjorinoj, kiam tiuj suriradis sur ĉaron. Ŝi ne plaĉis al la atenanino, kaj Tais decidis adiaŭi ŝin. La dua sklavino — kolera kaj fiera fenicino, simila al pastrino de nekonata dio, sukcesis konkeri estimon de sia sinjorino kaj, siavice, komencis montri al ŝi sian simpation. La mornaj okuloj de Za-Aŝt rimarkeble varmiĝadis, haltante sur Tais, speciale kiam la sinjorino ne povis vidi ŝian rigardon. La tutan sekvan tagon Tais pasigis en sia tendo. La morna ĉirkaŭanta valo ne ekscitis intereson, kaj la tuta granda taĉmento de makedona kavalerio estis febre prepariĝanta al plua iro. Ĉiam estis alirantaj novaj centoj, kolektitaj el makedonoj, provizore disloĝiĝintaj en la Delto sur la konkeritaj fekundaj terenoj.