Laŭ antikva vojo tra Edomo en Damaskon, la trupoj iris ĝis Tiro — la ĉefa loko de kunveno de la armeoj. Estis komenciĝanta la unua etapo de la vojo, longa je kvar kun duono da miloj da stadioj, kiel nombris spertaj gvidistoj kaj vojskoltoj.
Tra dezertaj altebenaĵoj, tra montoj, kovritaj de densaj arbaroj, tra valoj kaj bordoj iris tiu vojo, vidinta militirojn de multaj popoloj, forgesitajn sangajn batalojn, fuĝadon kaj malfeliĉan iradon de sklavigitoj. Hiksosoj, asirianoj, persoj — multaj strebadis dum jarmiloj trafi en fekundan kaj riĉan Egiptujon. Eĉ skitoj el la malproksima oriento, de la kaŭkazaj teritorioj, pasadis ĉi tie, atinginte la limojn de Egiptujo.
La piediraj taĉmentoj de elitaj militistoj, uzante centojn da ĉaroj, forkaptitaj disde la persoj, ne dezirante forlasi la akiritajn riĉaĵojn, jam sendis sian havaĵon en Tiron kaj mem foriris tien. Aleksandro kun lia karaktera fulmrapideco antaŭis Ptolemeon kaj troviĝis jam en Tiro.
Tais diris al Ptolemeo, ke ŝi ne deziras uzi ĉaron. Dentfrakasa skuado de tiuj veturiloj sur ŝtonaj montaj vojoj malgajigus la tutan vojaĝon. La makedono konsentis kaj ordonis venigi Salmaaĥ-on, por ke spertuloj pririgardu la ĉevalinon antaŭ la longa veturo. Venis ankaŭ Leontisko — probable, la plej bona spertulo pri ĉevaloj en la tuta armeo de Aleksandro. Dum kelkaj tagoj, inklude la pasigitajn sur la ŝipo, en manĝon de Salmaaĥ oni aldonadis linsemon, por purigi la intestaron. Nun ĝia malhel-cindra hararo, kiun bonege purigis paflagonaj ĉevalistoj, brilis kiel malhela silko.
Leontisko movis la ungojn laŭ la dorso de Salmaaĥ, forte premante. La ĉevalino tremeris kaj ektiris sin. La tesaliano sursaltis ĝin kaj ekrajdis laŭ la valo. Egalmezura frapado de la hufoj igis spertulojn aprobe balanci la kapojn, tamen la estro de la tesalia kavalerio revenis malkontenta.
— Skua troto! Rigardu — la antaŭaj hufoj estas kvankam pli rondaj, tamen ne pli grandaj ol la postaj. La piedartikoj estas tro krutaj — ĝi baldaŭ fortretos la hufojn sur ŝtonaj vojoj de Sirio…
Tais, alkurinte la ĉevalinon, brakumis ĝin je la kolo, preta defendi sian favoratinon.
— Malvero! Ĝi estas bela, vi mem admiris ĝin en la festo. Vidu, kiel ĝi staras — piedo linie al piedo.
— La kruroj estas iom tro longaj, prefere estus malpli…
— Sed kia larĝa brusto!
— Jes, sed iom tro mallarĝa postaĵo. Krome vidu — ĝi havas longan kaj etenditan ingvenon, je tuta mano kaj ankoraŭ je du fingroj. Kvankam vi estas malpeza, sed se vi irados po dudek parasangoj, do al ĝi ne sufiĉos spirado.
— Antaŭ ĉio ne sufiĉos al mi. Aŭ ĉu vi komparas min kun vi mem?
La tesaliano ekridegis, la vertikala sulko sub lia nazradiko glatiĝis, la kuntiritaj sencedaj brovoj leviĝis, kaj la atenanino ekvidis en la minaca militisto tute junan homon, preskaŭ knabon. Male al la spartanoj, kalkulantaj maturecon nur ekde la tridekjara aĝo, la makedonoj komencadis servi kiel militistoj ekde dek kvar — dek kvin jaroj kaj ĝis dudek kvin jaroj iĝadis harditaj, ĉion spertintaj veteranoj. La estro de la tesalia kavalerio, evidente, same estis juna veterano, kiel multaj superaj estroj de Aleksandro.
— Pardonu min. Vi estas alligita al via ĉevalino, kiel devas esti ĉiu vera rajdisto. Kaj Salmaaĥ estas tute nemalbona ĉevalo. Tamen, se vi veturos en Azion kun ni, vi devus provizi vin per alia ĉevalo, kaj Salmaaĥ restos ĉe vi, almenaŭ por dancoj.
— De kie mi prenos alian ĉevalon! — diris Tais, ofendita pri sia ĉevalino. — Des pli — pli bonan, ol mia belulino…
Ŝi plaŭdfrapis Salmaaĥ-on al la kruta kolo, kaj tiu strabis per la malbonkora okulo al Leontisko, kvazaŭ komprenis, ke oni ĝin mallaŭdas.
Leontisko interŝanĝis rigardojn kun Ptolemeo, kaj la makedono mansvingis al iu.
— He, venigu la ĉevalon al sinjorino Tais!
La hetajro nenion sukcesis demandi, kiam de ie aŭdiĝis cizela hufofrapado. Knabo, retenante rufan kun kupra nuanco virĉevalon, elrajdis antaŭen kaj apenaŭ sukcesis haltigi la ardan ĉevalon, fleksiĝinte malantaŭen kaj tirante la kondukilojn per tuta sia pezo.
Tiu virĉevalo estis tuta kupre rufa, sen eĉ eta makulo, ĝi brilis fajrere. Sed la tondita kolhararo kaj la vosto, pufa, maldika ĉe la radiko, la tute nigraj kaj blue rebrilantaj okuloj kaj hufoj mirinde beligis la animalon. La atenanino neniam vidis ĉevalojn de tia koloro.
Al Tais tuj ĵetiĝis en la okulojn la plilongigita korpo kun krutaj flankoj kaj kruroj, pli mallongaj, ol de Salmaaĥ, la antaŭaj kun hufoj pli grandaj, ol de la postaj. Longa malkruta skapolo, longa postkolo, larĝa gropo — ĉiuj ĉi virtoj estis evidentaj eĉ por nespertulo. La levita kapo kaj la alte portata vosto donis al la ĉevalo speciale fieran aspekton. Pro la larĝaj plenblovitaj naztruoj la muzelo de la ĉevalo ŝajnis serioza, preskaŭ kolera. Sed sufiĉis rigardi en la grandajn bonkorajn okulojn de la animalo, kaj la timo perdiĝis. Tais kuraĝe aliris al la virĉevalo, preninte la kondukilojn el la manoj de la knabo, karesis ĝian kolon, kaj la rufa virĉevalo eligis mallongan, facilan henon.
— Ĝi agnoskas vin! — kontente ekkriis Ptolemeo. — Do, posedu ĝin! Mi delonge serĉis por vi Enetan ĉevalon de tiaj kvalitoj, kiaj renkonteblas en unu el cento de la plej pursangaj.
— Kia estas ĝia nomo?
— Boanergo (Ido de Tondro). Ĝi aĝas ses jarojn, kaj ĝi estas bone trejnita. Eksidu, provu.
Tais demetis militan mantelon, per kiu ŝi ĉirkaŭvolvis sin kontraŭ vento, ankoraŭfoje karesis la rufan virĉevalon kaj sursaltis sur ĝian dorson. La ĉevalo kvazaŭ atendis tion kaj tuj ekiris per larĝa, svinga troto, ĉiam pli rapidigante la kuron. Mirinde — post la troto de Salmaaĥ Tais preskaŭ ne sentis puŝojn. La ĉevalo estis balanciĝanta de unu flanko al la alia, batante per du hufoj samtempe. La interesita atenanino rimarkis, ke la ĉevalo movas samtempe ambaŭ piedojn de unu flanko — la antaŭan maldekstran kun la posta maldekstra, la antaŭan dekstran kun la posta dekstra. Tio estis amblulo — speco de ĉevaloj, sur kiuj Tais ankoraŭ ne rajdis.
Ravita de la kuro de la amblulo, Tais turniĝis, por sendi rideton al la grandaj spertuloj pri ĉevaloj, kaj nevole pli forte kunigis la genuojn. La sentema ĉevalo impetis antaŭen tiel, ke la atenanino retrokliniĝis, kaj ŝi devis por momento apogi sin per la mano sur la gropo de la ĉevalo. Ŝia forte elstarinta brusto kvazaŭ kuniĝis en unu strebo kun la etendita antaŭen kolo de la amblulo kaj kun flokoj de la longa kolhararo. Ondo de la libere subligitaj nigraj haroj ekstriiĝis laŭ vento super la ventumile flirtanta nigra vosto de la rufa ĉevalo. Tia por ĉiam restis Tais en la memoro de Leontisko.
Kvazaŭ dezirante montri, al kio ĝi kapablas, la rufa amblulo kuris pli rapide ol vento, glate portante la korpon kaj balanciĝante de unu flanko al la alia. Ĉiam pli ofta iĝadis frapado de la hufoj, sed ne malpligrandiĝis la spano de la iro, kaj al Tais ŝajnis, ke la tero mem kuras sub la piedojn de la mirinda ĉevalo. La sentema orelo de dancistino ne povis kapti eĉ unu eraron en la preciza ritmo, kiu rememorigis al la hetajro la duontintan ritmon de la danco de menadoj en la festo de Dionizo, — du batoj por unu tinto de gutoj de rapida klepsidro, uzata por kalkulo de tempo en dancoj.
La rufa amblulo elĵetadis la antaŭajn piedojn, kvazaŭ strebante preni pli da spaco. Tais, pleniĝinte je tenero, karesis ĝian kolon, kaj poste komencis gardeme reteni la impeton de la ĉevalo. Boanergo obeis ne tuj. Nur post kiam Tais forte kunpremis ĝin per la genuoj, ĝi komprenis spertecon kaj forton de la rajdantino kaj obeis al ŝi sen plua prokrasto. Kiam la amblulo ekiris paŝe, la atenanino eksentis, ke ĝia irmaniero estas malpli oportuna por tia rajdo, malgraŭ la tuta agrableco de la troto. Larĝe paŝante per unu flanko de la korpo, la virĉevalo kvazaŭ serpentumis sub la rajdantino, devigante ŝin iomete turniĝi jen al unu, jen al la alia flanko. Por rigardi antaŭen, Tais devis direkti moviĝojn de la malsupra parto de la korpo per facilaj turnoj de la torso samtakte kun la moviĝo de la virĉevalo. Tio ne ŝajnis laciga al la fleksiĝema dancistino, sed tamen ŝi irigis la amblulon rapidege al la tendaro, alflugis al la grupo de spertuloj kaj haltigis la ĉevalon ĝuste en tiu momento, kiam ili intencis desalti flanken.