— Kiel plaĉas al vi Boanergo? — demandis Ptolemeo.
— Tre!
— Ĉu nun vi komprenas, kio estas ĉevalo por malproksimaj vojaĝoj? Ĝi trairos trote tridek parasangojn. Kvankam sirianoj havas proverbon, ke ĉevalino pli bonas, ol virĉevalo, ĉar ĝi similas al serpento: pro varmego ĝi nur plifortiĝas, — tamen ĝi ne havas konvenan staturon.
— Jes! Rigardu al larĝeco de la gorĝo de tiu virĉevalo, rigardu, kiel alte ĝi portas la voston — ĝi ĝis la randoj plenas je vivoforto, — diris unu el la spertuloj. — Tia ĉevalo ne aĉeteblas kontraŭ tuta talanto, ĉar ĝi estas raraĵo.
— Tais same estas raraĵo! — diris Leontisko. — Interalie, kiu rimarkis…
— Mi, — elpaŝis antaŭen juna loĥago, — kaj la sinjorino, kaj la virĉevalo estas samkoloraj! Nur la okuloj estas malsamaj!
— Ĉu mi meritas pardonon? — demandis Ptolemeo.
— Pro kio? — miris la hetajro. — Tamen, se vi kulpas, pri tio vi scias mem. Tutegale vi meritas. Kaptu! — Kaj Tais desaltis rekte de sur la ĉevalo en brakumon de Ptolemeo, kiel ŝi plurfoje faris kun Menedemo. Sed se la potenca spartano staris roke, do Ptolemeo, malgraŭ tuta lia forto, ŝanceliĝis kaj preskaŭ faligis la hetajron. Ŝi retenis sin, nur forte ĉirkaŭpreninte lian kolon.
— Malbona antaŭsigno! — ekridis Tais. — Vi min ne retenos.
— Retenos! — memcerte ĵetis Ptolemeo.
Tais liberiĝis el liaj manoj, alkuris la amblulon kaj, tenere karesante ĝin, kisis la varman, molan muzelon.
Boanergo paŝis kelkfoje, fleksis la kolon kaj facile puŝis Tais-on per la kapo kun mallonga obtuzigita heno, pli ĝuste ronko. Ne eblis pli klare komprenigi, ke Tais plaĉas al ĝi. Laŭ signo de Ptolemeo sklavo donis al Tais pecon de miela hordea flano, kaj ŝi, senbridiginte la amblulon, manĝigis ĝin per la frandaĵo. Manĝinte, la virĉevalo frotiĝis je ŝia ŝultro, kaj, kiam oni estis forkondukantaj ĝin, al Tais ŝajnis, ke ĝi, retrorigardinte, palpebrumis al ŝi, tiom ruza estis ĝia muzelo.
Malgraŭ ĉiuj penoj de Ptolemeo, la antaŭaj rilatoj kun Tais ne renaskiĝis. La arda, petolema kaj kuraĝa knabino, ŝajninta al la makedono ideala amatino, cedis la lokon al alia virino, ne malpli kuraĝa, sed kun pli granda interna forto kaj mistera en siaj interesoj. Ili ne koincidis kun la interesoj de Ptolemeo mem, sagaca praktikulo kaj bona stratego. Per avido al scioj Tais rememorigis al li Aleksandron mem. Forte enmemoriĝis al Ptolemeo unu nokta konversacio, kiam li penis interesigi Tais-on pri politiko.
Longe rezonante pri ideoj de Platono, Aristotelo, atena demokratio, sparta milita ŝtato, li diris pri neceso de kreo de nova urbo, pli brila kaj glora, ol Ateno. La posedaĵo de Aleksandro jam iĝis forta imperio, okupante la tutan bordon de la Interna maro ekde Helesponto ĝis la libiaj bordoj. Neniu el la antaŭaj ŝtataj establoj: civito (urbo-ŝtato), monarĥio, oligarĥio konvenis al tiu ĉi regno — nenio, krom tiranio, tio estas regado de unu homo, potencanta per milita forto. Sed tiranio estas nedaŭra, milita feliĉo estas ŝanĝiĝema, eĉ pli hazarda estas la vivo de militestro, des pli de tiom arda batalisto, kiel Aleksandro. Necesas jam nun fari klaran planon de konstruado de la imperio de Aleksandro, sed la reĝo eĉ ne pensis pri nomo de sia ŝtato…
Ptolemeo rimarkis, ke Tais enuas kaj aŭskultas nur pro ĝentileco. Responde al lia afekta indigno Tais trankvile diris, ke ĉiuj ĉi pensoj ŝajnas al ŝi nematuraj. Oni ne fantaziu anticipe pri elpensitaj ideoj, sed faru tion, kio estas pli bona por la homoj nun, en la efektiva momento.
— Por la homoj? Por kiuj homoj? — incitite demandis Ptolemeo.
— Por ĉiuj!
— Kiel por ĉiuj?! — La makedono stumblis, ekvidinte indulgan rideton, glitintan en la vizaĝo de la hetajro, kaj subite rememoris, ke la samon diris al li Aleksandro en siaj rezonadoj pri homonojo — egaleco en racio de ĉiuj homoj.
La vojo sencede iris al la nordo. Pli ofte renkontiĝadis insuloj de arbaroj, per verdaj fortikaĵoj altantaj meze de grizeta maro da veproj sur deklivoj. Por Tais ekde la infanaĝo estis kutimaj malmolaj, skrapantaj densejoj de arbustaj kverkoj, pistakujoj, mirtoj. Same kiel en Helenujo, renkontiĝadis plektokreskaĵoj de nigratrunkaj arbutoj, malhelaj bosketoj de laŭroj, kie la aero estis sufoka eĉ dum freŝaj tagoj. La atenanino ŝatis altajn pinojn, larĝbranĉajn, longpinglajn, kun mola tapiŝo de pinglaro kaj oblikvaj sunaj radioj, trairantaj arbajn kronojn. Kiam la vojo ekiris tra krestoj kaj plataj pintoj de montovicoj, la militistaron ĉirkaŭis praa potenco de antikvaj cedraj kaj abiaj arbaroj. Dikegaj, tuberaj trunkoj de abioj, kun rektaj branĉoj, klinitaj malsupren, kiel ĉe piceoj, ŝirmadis la tutan mondon, kreante fermitan, duonmalluman regnon de silento kaj fremdiĝo. Tra ilia brilanta malmola kaj mallonga pinglaro estis apenaŭ penetranta la potenca siria suno. La vojo sinuadis inter grandegaj, orgojlaj kaj krudformaj arboj, cedante al la arbaraj gigantoj. Neforgeseble impresis la atenaninon jam la unua renkontiĝo kun bosko de libanaj cedroj. Ĝis nun nur kverkoj kaj tre grandaj pinoj, kreskantaj en sanktaj lokoj, sugestis al Tais pian senton. En boskoj kaj arbaroj, kiel ajn grandaj estus fojfoje la arboj, ili perdadis sian apartecon, iĝadis amaso, el kiu la okulo kaptadis nur apartajn trajtojn, sume konsistigantajn bildon de arbo.
Sed ĉi tie ĉiu cedro estis persono, kaj multego da kolosaj arboj ne estis kunfandiĝanta en unu impreson de arbaro. Vicon post vico rimarkindaj, unikaj gigantoj estis alproksimiĝantaj, permesante pririgardi sin, kaj malaperadis malantaŭe post sinuoj de la vojo.
Trunkoj, dikaj ĝis dek ulnojn, kun skvamoj de kruda, sed ne dika ŝelo, samkoloraj kun la hararo de Salmaaĥ, estis kvazaŭ degelantaj pro sia propra pezo, per tuberoj kaj ŝvelaĵoj enradikiĝante en la ŝtonecan grundon. La cedroj komencadis branĉiĝi tre malalte, sinuante per grandegaj branĉoj de plej bizara formo. Serpentoj, hidroj, drakoj desegniĝadis sur la blindiga ĉielo. La arboj rememorigis al Tais pri hekatonkiroj — la centmanaj filoj de Geo, ribelintaj kontraŭ la ĉielo per sia tuta peza forto.
Malsupre sur deklivoj videblis pli sveltaj arboj, restintaj post la hakiloj de la fenicaj ŝipkonstruistoj kaj de la biblosanoj, provizintaj lignon por la Salomona templo. Tiuj gigantoj staris rekte, nemalofte disbranĉiĝante je du pintoj kaj disĵetante la potencajn branĉojn al neĉirkaŭprenebla vasto. Milionoj da malgrandaj branĉetoj, lanuge kovritaj de mallonga malhel-verda, fojfoje blueta pinglaro, etendiĝis horizontale, kreante platajn arabeskajn tavolojn, kiuj vicon post vico, simile al ŝtuparo de arboloĝantoj — driadoj, estis leviĝantaj supren.
Ptolemeo klarigis, ke ĉi tie estas nur senvaloraj restaĵoj de iam potencaj arbaroj. Pli norde ili iĝas ĉiam pli vastaj kaj majestaj, speciale en la Taŭraj montoj de Kilikio, en Suda Kapadokio kaj en Frigio. Tais, aŭdinte pri arbaroj, detruitaj ĉi tie, subite pensis, malgraŭ sia amo al belaj ŝipoj, ke eĉ tiuj gravegaj produktoj de la homaj manoj ne valoras unu forhakitan giganton. Neniigi kolosan arbon ŝajnis atenco de la homo al la sanktaj rajtoj de Geo, la nutristino, la ĉiodona. Sendube, tio devis esti punata per speciala malfavoro de la patrino-Tero. Ĉi tie la puno montriĝis en sennombraj sunbruligitaj montovicoj, kies ardigitaj ŝtonoj tage kaj nokte eligadis sufokan varmegon…
Preterinte la cedran boskon, la vojo elirigis la makedonan taĉmenton sur ŝtupegon de krutaj helrokaj montoj kun malabunda vegetaĵaro, striitaj de vertikalaj malhelaj ripoj, similaj al elstaraĵoj sur urbaj muroj. La vojo estis aliranta al la maro.