— Ni veturu malsupren! — Kaj, ne rigardinte al la hetajro, pelis sian ĉevalon.
En flanka alo de la tendo de Aleksandro brulis nehelaj lumigiloj. La laca militestro kuŝis sur larĝa kaj malmola lito, aŭskultante Tais-on. Li vokis al si la gastinon antaŭ la ekiro de la armeo, post kiam li malpermesis al ŝi danci antaŭ la militestroj. Tais admiris ekbrilojn de subita, impeta scivolemo en liaj okuloj sub la masiva malkruta frunto, kiam li levadis la pezan kapon de sur la submetita kubuto.
La ŝildo de Aleksandro, nigra pro malnoveco, pendis super lia kuŝejo. Aleksandro ne forlasadis ĝin ekde tiam, kiam li prenis ĝin en templo en ruinoj de Trojo, kaj pendigis anstataŭ ĝi la sian. Pezeco de la ŝildo atestis pri aparteno al la potenca heroo, kies figuro ekde la infaneco entuziasmigadis la makedonan reĝidon. Sed Aleksandro portis en sia animo domaĝan elreviĝon, spertitan de li kaj de multaj antaŭ li sur la monteto de Iliono. Ĉi tie batalis ĉiuj herooj de Iliado. Tion oni malfacile povis imagi, starante antaŭ la malgranda monteto. Certe, pasis preskaŭ jarmilo, tamen gigantaj temploj de Egiptujo, palacoj de Kreto kaj urboj de Fenicujo aĝas eĉ pli! Aleksandro paciĝis kun la perdo de la infanaj fantazioj pri Trojo, nur kiam komprenis, ke kun ĉiu jarcento plimultiĝas homoj sur la vizaĝo de Geo, larĝiĝas limoj de la ekumeno kaj ĉiam pli grandajn farojn postulas vere grandiozaj aferoj. Li superplenumis la revon de sia patro Filipo kaj de la militema Izokrato[23]. Nun, se li sukcesos plene frakasi Darion kaj konkeri Persujon…
Tais kvazaŭ divenis liajn pensojn, demandinte:
— Kaj kiam vi neniigos Darion kaj malfermos la vojon en Azion, kio estos tiam?
— Orienten, ĝis la oceano! — respondis Aleksandro, sentanta neklarigeblan fidon al la atena hetajro.
— Ĉu longa estas la vojo?
— Ĉu vi scias pri la diafragmo de montoĉenoj, dividantaj la firmaĵon?
— Iomete scias.
— De ĉi tie ĝis ties orienta fino — la kabo Tamaro sur la plej malproksima rando de la firmaĵo — estas tridek mil stadioj.
— Ioĥeajra (sagoĵetanta Artemiso)! Kaj necesas pasi tion, senĉese batalante?
— Estas ne tiom multe. Por veni ĉi tien el Memfiso, vi jam traveturis pli ol kvar mil stadiojn. Mi pensas, ke post la venko super Dario tie ne restos granda armeo. Dum jaro aŭ jaro kaj duono mi atingos bordojn de la oceano, kie estis ankoraŭ neniu mortemulo kaj eĉ senmortulo… krom Helioso…
Penetrema rigardo de Aleksandro ne trovis en Tais atendatan admiron. Ŝajnis, la hetajro enpensiĝis.
— Ĉu tio estas via kovata revo?
— Jes! Ekde la juneco ĝi obsedas min. Nun mi staras ĉe sojlo de ĝia realiĝo.
— Sed kiom da miloj da homoj pereos, pristernante vian vojon per kadavroj? Ĉu meritas tion la mistera kabo? Probable, nuda roko sur bordo de senviva oceano?
La granda militestro ekridis — neatendite kaj ĝoje.
— Virino, eĉ la plej saĝa, ĉiam restos malproksime pensanta. Sama estis ankaŭ Aspazio de Periklo…
— Se li aŭskultus ŝin, li ne finus siajn tagojn en malgloro!
— Ni ne rememoru erarojn de granduloj. Sed vi kalkulas nur tretitan herbon, ne vidante gregon, kreskantan sur ĝi!
— Mia menso vere estas malgranda. Mi ne komprenas vin, reĝo!
— Tio estas tiel simpla! Mi mortigos nur tiujn, kiuj kontraŭas al antaŭeniro de mia militistaro. Ĝi pasos, kiel erpilo, egaliganta homojn. Ĉu ne diris vi mem pri tio, ke bonaj homoj ĉie similas, ĉu vi ne admiris mian kontraŭagon al la instruisto — Aristotelo? Mi pensas, ke saĝaj homoj ĉie estas indaj, kaj homonojo — egaleco en racio — devas kunigi Persujon, Hindujon, Helenujon kaj Egiptujon, Italion kaj Fenicujon. Fari tion eblas nur per milita forto…
— Kial?
— Tial, ke regantoj kaj tiranoj, militestroj kaj arĥontoj timas perdi siajn rajtojn en la nova ŝtato, dissolviĝi inter multego da plej indaj. Ili devigos siajn popolojn batali. Obeigi ilin eblas, nur rompinte iliajn fortikaĵojn, mortiginte la militestrojn, preninte la riĉaĵojn.
— Kaj ĉu vi kapablas fari tion en la grandega vasto de la ekumeno?
— Nur mi. La dioj faris min nevenkebla ĝis la morto mem, kaj la ekumeno estas ja ne tiom senlima, kiel mi jam diris al vi. Mi trairos al Parapamizo trans la tegmenton de la mondo, ĝis Induso kaj plue suden ĝis la oceano, kaj Nearĥo ĉirkaŭmezuros la bordojn ekde Babilono ĝis renkontiĝo kun mi sur la rando de la tero.
— Aŭskultante vin, mi kredas al la instruo de la hebreaj saĝuloj! — ekkriis Tais. — Ĉe ili sefirot — la racio, alie la Koro — Bina — estas la ina elemento. La saĝo, aŭ Ĥokma — la vira. Kun vi mi komprenas, ke, dum la virinoj estas la racia ordo, do la saĝo, detruanta ĝin, estas vere vira!
La filozofian rezonadon de Tais rompis apero de Nigra Klejto. Li ĵetis rigardon al la atenanino, kaptis apenaŭ rimarkeblan kapjeson de la militestro kaj diris:
— Al vi insiste strebas iu saĝulo. Li diras, ke li posedas gravan aparaton (sub tiu nomo la makedonoj subkomprenadis batalmaŝinojn) kaj povas rakonti pri ĝi nur al vi. Kaj vi morgaŭ forlasos la tendaron…
— Jen kiel! Ili scias eĉ pli frue, ol mi mem! Evidente, tio vere estas saĝulo aŭ granda meĥanikisto. Li eniru.
Diketa homo de negranda alto, kun rapidaj okuloj eniris, malalte riverencante, suspekteme pririgardis Tais-on, trovis, evidente, ke tiom bela virino, sendube, estas stulta, kiel beota ŝafino, kaj surgenuiĝis antaŭ Aleksandro.
— Kia do estas via aparato kaj kie ĝi estas? — demandis la reĝo.
— Dume nur ĉi tie, — la veninto montris al la frunto kaj al la koro.
— Kial do vi aŭdacis…
— Ne koleru, ho reĝo! La ideo estas tiom simpla, ke krei la aparaton estas afero de duonhoro kaj de plej simplaj manoj. — La inventinto elprenis el faldoj de la vesto masivan, tre akran kaj dentigitan kupran najlon, longan je epidamo[24]. — Necesas preni larĝajn cedrajn tabulojn kaj prisemi ilin per tiaj najloj. Cento da tiaj tabuloj, disĵetita antaŭ defendantoj, haltigos ajnan plej furiozan atakon de kavalerio, kaj ja eblas fari ne unu, sed multajn centojn. Ili estas malpezaj por transportado kaj simplaj en uzado. Ĉu vi imagas, kiom efika estas tia defendo? Ĉevalo, surpaŝinta la najlon, deŝiros la piedon, nur lasinte la hufon, kaj surpaŝinte per ambaŭ piedoj, falos kaj deĵetos sian rajdanton. Kaj tiu, se la tabuloj estos sternitaj sufiĉe bone, same falos sur najlojn — kaj fino, li ne plu leviĝos de sur dentigitaj najloj, mortante per terura morto. Por viaj militistoj restos nur preni la armilaron kaj ornamaĵojn… Tre simpla kaj tre efika defendo.
— Vere, tre simpla kaj efika, — malrapide diris Aleksandro, atente pririgardante la inventinton. Per angulo de la okulo la reĝo ekvidis abomenon sur la vizaĝo de Tais, kiun la atenanino eĉ ne penis kaŝi. — Ĉu vi sola elpensis tielaĵon? Ĉu krom vi neniu scias?
— Ne, ne, ho granda venkanto! Mi diras nur al vi… Mi pensis, ke nur vi povos taksi tutan signifon de tio, kion mi elpensis! Kaj — rekompenci…
— Jes… rekompenci, — penseme kaj mallaŭte diris Aleksandro, kaj subite liaj okuloj ekbrulis per kolero: — Estas aferoj, kiujn rajtas transpaŝi nek mortemuloj, nek eĉ dioj. La vera sorto decidiĝas en honesta batalo de plej bonaj kun plej bonaj… Klejto! — kriis li tiel, ke la inventinto, antaŭe leviĝinta de sur la genuoj, ree falis antaŭ la reĝo.
La giganto kiel kirlo enkuris en la tendon.
— Prenu lin kaj mortigu, ŝtopinte la buŝon, tuj!
Krioj de la inventinto malantaŭ la tendo rompiĝis. En veninta silento Tais malleviĝis al la piedoj de Aleksandro, ravite rigardante al li demalsupre kaj karesante per la manplatoj profundajn cikatrojn sur liaj nudaj genuoj. Aleksandro metis la manon sur ŝian nukon, sub la pezan nodon de haroj, kaj intencis levi la atenaninon por kiso. Ekster la tendo aŭdiĝis gajaj voĉoj, voko de Nigra Klejto, rido de Hefestiono. Eniris proksimuloj de Aleksandro, inter ili ankaŭ Ptolemeo.