Выбрать главу

Je paŝo malantaŭe en ombro de la niĉo sur sama ŝtonpecego staris skulptaĵo de dio-viro kun krude tajlita ŝpat-simila barbo. Bronzaj radoj kun larĝaj cirkloj estis apogantaj ambaŭ piedestalojn. Dum grandaj lunaj festoj tiuj pezegaj ĉaroj estis iel mallevataj en la korton de la templo. Poste Rea-n-Astarton veturigadis leonoj, kaj la dion-viron, kies nomon Tais ne distingis, — sanktaj bovoj.

La ĉefpastrino, ne deziranta aŭ ne scipovanta paroli en la kojneo, senvorte malfiksis la agrafojn de la ĥitono de Tais, mallevinte ĝin ĝis la zono. El malhela profundo de la sanktejo rapide kaj senbrue eliris du grupoj da pastrinoj, junaj, kun koncentritaj, mornaj, preskaŭ minacaj vizaĝoj, mirinde elektitaj laŭ alto kaj koloro de la haroj. Ili viciĝis ĉe la dekstra kaj la maldekstra flankoj de la statuo de Kibela-Rea, kaj Tais sukcesis pririgardi ilin proksime. Tiuj, kiuj staris dekstre, ĉiuj havis malhel-rufajn «fenicajn» harojn kaj anstataŭ vesto estis de la kolo ĝis la genuoj ĉirkaŭvolvitaj per reto, simila al fiŝista, el dikaj ruĝaj fadenoj, plektita ĝuste laŭ la figuro. Nigra ĉeno kun kvadrataj eroj-bukoj estis kuntiranta anstataŭ zono tiun ĉi neordinaran kostumon. Ĉe la kolradiko la reto estis fiksita al same nigra larĝa rimeno kun metala skeleto. Nigraj braceletoj fiksis la reton super la genuoj kaj sur la manradikoj. La haroj, tonditaj kiel ĉe sklavinoj, ĵetitaj malantaŭen kaj torditaj per streĉa nodo, kadris la malaltajn larĝajn fruntojn, substrekante malbonkoran flamon de la malhelaj okuloj.

La pastrinoj apartenis al malsamaj popoloj, sed similis unu al la alia ne nur per la koloro de la haroj, sed ankaŭ per strikta reguleco de la vizaĝoj, per perfekteco de la fortaj korpoj, per sama alto, ne pli granda ol de averaĝa helenino…

Maldekstre staris virinoj kun malhel-bronza haŭto, nigraharaj, en nigraj pli dikaj retoj, kun zonoj, braceletoj kaj ĉirkaŭkolaj ligaĵoj el ruĝa bronzo. Per sovaĝa flamo brulis iliaj brilaj persistaj okuloj. En pezaj nodoj de iliaj longaj haroj elstaris oraj teniloj de ponardoj. La pastrinoj estis kun intereso pririgardantaj la kuprakorpan faman hetajron. Tais komence ridetis al ili, sed eĉ ombro da responda subrido ne glitis en la mornaj rigardoj de la servistinoj de Astarto-Rea-Kibela.

La ruĝaj pastrinoj staris, tenante la manojn sur la nivelo de la ŝultroj, kun la manplatoj, direktitaj antaŭen. La nigraj — almetinte al la krutaj femuroj la manplatojn de la brakoj, alpremitaj al la korpo, kaj demetinte flanken la fingrojn.

La plej dekstra ruĝulino garde donis al la ĉefpastrino malgrandan oran vazon. La ĉefpastrino trempis en ĝin la etfingrojn kaj ŝmiris Tais-on super la brovoj per ruĝa oleo kun odoro pikanta kaj freŝa. La kapo de la atenanino facile ekturniĝis. Ŝi malklare rememoris ie aŭditan rakonton pri la ruĝa oleo de Aŝtoret, kies unu draĥmo kostis fabelan monon.

La nigra pastrino, starinta maldekstre, donis tason el kalcedono. Nur nun Tais rimarkis, ke ĉe ĉiuj, la nigraj kaj la ruĝaj, la ungoj estis kovritaj per akrigitaj platetoj de elektrono, brilantaj kiel etaj speguloj. La ĉefpastrino elprenis el la taso iomete da malhela ŝmiraĵo, kruce strekis per ĝi Tais-on inter la mamoj, sub ili, kaj ĉirkaŭstrekis la cicojn. Sur la haŭto aperis blueta spuro. Tais maltrankviliĝis, ĉu ne restos makuloj.

Plu senvorte la pastrino malagrafis la kolieron kun oraj steloj, pririgardis ilin kaj unuafoje ridetis. Ŝi demetis de si neordinare belan kolieron el ĉielbluaj beriloj, enmetitaj en helan oron. Tais faris protestan geston, la pastrino ne atentis ĝin, ĉirkaŭvolvante la kolon de la atenanino per la beriloj. Ŝi ĉirkaŭprenis per la manoj la maldikan figuron de la hetajro, ankoraŭfoje ridetis kaj agrafis la stelan kolieron sur ŝia talio. Ankoraŭ unu svingo de la maldikaj fingroj, kaj blua sago montriĝis laŭlonge de la vintro de Tais. La pastrino depaŝis, klakis per la manplatoj. Tuj oni alportis al ŝi krateron kun iu trinkaĵo. Ŝi gustumis, ordonis al Tais trinki iom, kaj la vazo ĉirkaŭiris ĉiujn ruĝajn kaj nigrajn pastrinojn, da kiuj Tais kalkulis dek ok, po naŭ ĉe ĉiu flanko. Ili estis silente pririgardantaj la gastinon. Tais konfuziĝis pro la atentaj kaj tre seriozaj okuloj, el ĉiuj flankoj celitaj al ŝi sen riproĉo aŭ aprobo, simpatio aŭ malamikeco.

— Okazis gravaĵo, — subite ekparolis helene la ĉefpastrino kun klara eolia prononco, — nia gastino portas antikvan signon de virina mistero kaj forto, literon «mu», — ŝi almontris la stelan kolieron, transloĝiĝintan sur la talion de la hetajro. — Tial mi inicas ŝin en la superan gradon. Konduku ŝin en la loĝejon, preparitan anticipe. — Kun tiuj vortoj la pastrino kisis Tais-on per la febre varmegaj kaj sekaj lipoj kaj ripetis la diritan en lingvo, nekonata al la atenanino.

Du pastrinoj, starintaj ĉe la ekstera flanko de la spaliro, la nigra kaj la ruĝa, aliris al la hetajro, respekte riverencinte, agrafis la ĥitonon kaj garde prenis ŝin sub la brakoj. Ekridinte, Tais liberiĝis kaj ekiris inter la du virinoj, ne forgesinte riverenci al la statuo de Rea.

Tre longa koridoro inter dikaj muroj estis malkrute iranta suben. Ĝi rememorigis al la hetajro egiptajn templojn. Por momento sopiro pri la pasinteco, ankoraŭ tiom viva en la memoro, tranĉis ŝian koron. En la fino de la koridoro olea lampo estis malhele prilumanta masivan kupran kradon, barantan la pasejon. La nigra pastrino eligis siblan fajfon. Tintis ĉeno, ĉe la krado aperis virino, tre simila al la nigra pastrino, sed sen reto, zono kaj braceletoj, kun garbe malordigitaj haroj. Ŝi malfermis la kradon, ŝirmante la vizaĝon, kaj retiriĝis al la muro. Tais ekvidis, ke la virino estas alkatenita al la muro per malpeza ĉeno.

— Ĉu tio estas sklavino? — demandis la hetajro, forgesinte, ke ŝiaj akompanantinoj povas ne scii la lingvon de la helenoj. — Ŝi similas al… — Tais almontris la nigran pastrinon.

Facila rideto unuafoje glitis sur la vizaĝo de la nigra, sed respondis la ruĝa, kun peno trovante vortojn de la kojneo.

— Ŝi estas pastrino, punita, kompatis, ne mortigis!

Pliajn klarigojn la pastrino ne deziris fari. Peza kverka pordo baris eliron el la koridoro. La ruĝa pastrino trifoje frapis, kaj la pordo malfermiĝis, blindiginte per taga lumo. Ĝin malfermis Za-Aŝt, nuda kaj kun malligitaj haroj.

— Ĉu oni ordonis al vi ĉi tie iradi tiel? — moke demandis Tais, ĉirkaŭrigardante la fenicinon.

— Pardonu, sinjorino, mi ne havis tempon por vestiĝi. Ili kondukis min ĉi tien tra la malsupra templo kaj demetis la veston…

— Por kio?

— Ili komencis min pririgardi, kiel en bazaro.

Kvazaŭ konfirmante ŝiajn vortojn, la ruĝa pastrino aliris al la fenicino, palpis ŝiajn ŝultrojn kaj brakojn. Tais indigne forpuŝis la senceremonian virinon, per elokventa gesto ordonante iri for. La fenicino frapfermis la pordon kaj ŝovis la pezan riglilon.

Ĉiuj aĵoj de la hetajro jam kuŝis sur tapiŝoj en la dua ĉambro, eliranta sur malfermitan terason. La ŝtuparo estis malleviĝanta al la vojo sub altaj pinoj. La loĝejo, disponigita al Tais, troviĝis sur la ekstera flanko de la templaj muroj, kaj la pasejo kun la krado, evidente, trais ilin.

Tais profunde enspiris la sekan aeron, saturitan de odoroj de pina rezino kaj artemizio. Ŝi sentis sin malsana — tielaĵo ankoraŭ ne okazis al ŝi. Senĉese turniĝadis la kapo, brulis la brusto kaj la ventro, ŝmiritaj per la blua drogo. En la buŝo restis adstringa gusto de la templa trinkaĵo. Frosto trakuradis laŭ la dorso. Tais revenis en la ĉambrojn, ne kapabla ĉirkaŭrigardi kaj esplori. Malklare, kvazaŭ en duondormo, ŝi rimarkis strangan brilon de la okuloj de Za-Aŝt, intencis demandi, ĉu oni donis ion al ŝi en la templo, sed, prenita de subita langvoro, falis sur la kuŝejon inter kusenoj kaj kovriloj kun fremda odoro. Tais ekdormis momente, ekstaradis en maltrankvilo, faladis, ree kaptita de dormo. Vico de vizioj kaj sentoj de nespertita forto, pli klaraj, ol la vivo mem, estis turmenta. La sorĉa ŝmiraĵo aŭ la trinkaĵo, aŭ ambaŭ kune vokis en la hetajro amoran strebon de nevenkebla forto. Tais kun timo eksentis la propran korpon kiel ion apartan, plenigitan per sovaĝaj deziroj, kiuj katenis la racion kaj la volon, koncentris ĉiujn fortojn kaj sentojn de la korpo en unu fokuso de ĝia virina naturo. Profundega arda obskuro, sen brilo de lumo kaj malvarmeto, ĉirkaŭis Tais-on. Ŝi ĵetiĝadis, ĝemadis kaj turniĝadis en monstraj sonĝoj, kiajn ŝi antaŭe ne povis imagi eĉ en la plej arda revo. Teruro antaŭ la abismo, malfermiĝinta en ŝi mem, kelkfoje vekadis ŝin. Tais ne konis kontraŭvenenon de la veneno, kiun donis al ŝi la pastrino. La ebrio venkadis ŝin, flamo furiozis en la korpo, brulanta pro la ŝmiraĵo. Tais malleviĝadis ĉiam pli malalte en siaj deziroj, enkorpiĝante en praajn mitajn heroinojn — Leda-n, Filarenipa-n, Pazifaon. La hetajro langvoris sub pezo de la malhelaj fortoj de Anteroso. Se ŝi ne estus spirite hardita de orfeistoj, ŝi impetus en la templon de Rea por petegi la diinon pri liberigo. Dum vica vekiĝo ŝi, ŝanceliĝante kaj tremante, atingis la skatolon kun kuracaj drogoj kaj fuŝe pistis en vino pecojn de seka suko de papavaj butonoj. Eltrinkinte tutan tason, Tais baldaŭ forgesiĝis en obtuza nebulo de dormo sen memoro kaj vizioj…