Vento, pura kaj malvarma, ĉe sunleviĝo alflugis el orientaj ebenaĵoj, enŝiriĝis tra la malfermita pordo kaj la fenestraj embrazuroj kaj vekis la frostiĝintan atenaninon. Tais apenaŭ retenis ĝemon, sentante doloron en ĉiuj muskoloj kvazaŭ post senĉesa rajdado je dudek parasangoj. La primorditaj lipoj ŝvelis, la mamojn ne eblis tuŝi. Tais trovis Za-Aŝt-on en la najbara ĉambro sur tapiŝo el plektita kano, disĵetiĝintan, kvazaŭ en febro. Vekita, ŝi neniel povis rekonsciiĝi, rigardante al la sinjorino ĉu time, ĉu furioze. Malvarma kolero kreskis ankaŭ en Tais mem, en la pensoj sendanta al korvoj la templajn ritojn, kiuj tiom interesis ŝin antaŭe, kaj la insidajn pastrinojn de Astarto, intence donintajn al ŝi fortan drogon, por ke la adorantino de Afrodito spertu la forton de la Granda Patrino.
Ŝi trinkigis la fenicinon, frotis ŝiajn tempiojn per refreŝiga oleo. Finfine, Za-Aŝt, apenaŭ moviĝante, prenis varman akvon, lavis kaj masaĝis Tais-on kaj mem definitive rekonsciiĝis. El la templo oni alportis manĝon — feliĉe tre simplan: mielon, lakton, flanojn, sekajn vinberojn, kien ne eblis almiksi ankoraŭ iun venenon.
Manĝinte, Tais refortiĝis, malleviĝis al la bosko kaj ekiris por revidi sian gardistaron, loĝigitan ekster la templo. Ŝi plirapidigadis paŝojn, sentante renaskiĝon de la fortoj, kaj, finfine, ĝojante per la tuta korpo, ekkuris. Post turniĝo de la vojo la hetajro preskaŭ trafis sub ĉevalajn hufojn. Kvin rajdistoj estis rapidantaj renkonten, kondukante per ŝnuroj du ĉevalojn en persaj ŝvitkovriloj. Unu el ili prancis kun strida heno. Tais rekonis Salmaaĥ-on nur post kiam la ĉevalino vokis la mastrinon, kaj miris pri sia distriĝemo, atribuinte ĝin al efiko de la veneno. Boanergo, kiu kuris apud Salmaaĥ, mallaŭte salutis Tais-on, kvazaŭ ĝeniĝante montri emociojn. Salmaaĥ, alpreminte la orelojn, penis piedbati ĝin, malhelpante al ĝi alkuri al la mastrino. La amblulo afable tralasis la ĉevalinon antaŭen kaj subite mordis ĝin je la gropo. Salmaaĥ ĵetiĝis antaŭen kaj trakuris pretere, kaj Boanergo haltis rekte antaŭ la atenanino. Sen longa medito Tais saltis sur ĝian dorson, elprenis la kondukilon de la kondukanto. Boanergo ekmoviĝis kun tia rapideco, ke tuj lasis malantaŭe la tutan kompanion. Tais trarajdis ĉirkaŭ unu sĥenon, enprofundiĝinte en la boskon, kaj haltigis la rufulon, forte kunpreminte ĝin per la genuoj, karesante la larĝan kolon. La estro de la gardistaro — loĥago (centestro), atinginte ŝin, severe rimarkis, ke ĉi tie, en la nekonata lando, oni devas nek iri, nek veturi sola. Al gaja ŝerco de la hetajro la makedona veterano malgaje respondis, ke li laŭdas ŝian kuraĝon. Tamen li devos baldaŭ forlasi la vivon, ankoraŭ ne resaniĝinte de vundoj kaj ne partopreninte en nova glora batalo.
— Kial? — ekkriis Tais.
— Ĉar vin oni ŝtelos aŭ murdos. Tiam por mi restos nur peti la kamaradojn pikmortigi min pro la malgloro, ke mi ne sukcesis gardi vin, kaj por eviti ekzekuton, kiun elpensos Ptolemeo… eĉ ne li, nia dieca Aleksandro mem!
La sincereco de la maljuna militisto hontigis la hetajron. Ŝi ĵuris per la stiksa akvo, ke ŝi estos obeema. Ŝi ne intencas malproksimiĝi de la templo eĉ sur ĉevalo. «Tiuokaze sufiĉos unu militisto, — decidis la estro, — li sukcesos gardi retiriĝon, dum Tais rajdos por voki helpon». Tuj juna gestioto Likofono, bela, kiel Ganimedo, transsidiĝis de sur sia ĉevalo sur Salmaaĥ-on, obeintan al la rajdisto, kaj ekrajdis al la domo de la makedonoj por preni armilaron. La kvar kamaradoj ĝisatendis lian revenon, kaj kun deziro de sano al la bela gardatino ili ekrajdis por kuniĝi kun la sep ceteraj makedonoj, promenigantaj la ĉevalojn sude de la templo. Tais konis la akompananton laŭ la kuna vojaĝo en Hierapolon, kaj plurfoje rimarkadis liajn admirajn rigardojn. Ridetinte al li, ŝi direktis la amblulon orienten, kie pinoj estis malaltiĝantaj kaj maldensiĝantaj, kaj estis komenciĝantaj montetoj da sablo kun ĉapoj de tamarikoj. Je kelkaj stadioj antaŭe ondoj de sablaj tuberoj estis ĉirkaŭantaj grandan bosketon da nekonataj arboj, similaj al poploj. Tais subite ekdeziris viziti la izolitan densejon, ŝajne kaŝantan ion malpermesitan. La ĉevaloj honeste penis, dronante en sablo, ĝis alproksimiĝis al speciale granda monteto. Tuj kiam la rajdantoj atingis ties pinton, ili ambaŭ eligis krion de mirego. Per blua serpo aliĝante al la bazo de la monteto, brilis eta lago da purega akvo. Tie, kie la lago estis pli profunda kaj ombro de altaj arboj sterniĝis sur la akva surfaco, densa turkisa koloro ĉarmis, allogante, kiel giganta juvelaĵo. Vento el la oriento ne alflugadis ĉi tien, kaj kanoj, per verda duonrondo brakumantaj la bluan akvon, apenaŭ balancis la maldikajn pintetojn. La venintoj ne rimarkis spurojn de homoj, Tais arde ekdeziris bani sin en tiu ĉi belega loko. La vegetaĵaro atestis pri sensala akvo. Ĉe la nord-orienta fino de la lago — la «korno de la serpo» — bolis fontoj, elirantaj tie.
— Rajdu malsupren, nur nemalproksime, — diris Tais al Likofono, — manĝigu la ĉevalojn, kaj mi banos min kaj venos al vi.
La juna tesaliano nege balancis la kapon:
— Tie kreskas hipofonto — herbo-ĉevalmurdisto. Necesos averti la kamaradojn, por ke ili ne paŝtu tie la ĉevalojn.
Post la tuberoj sur glata ebenaĵo estis ŝanceliĝanta pal-verda maldik-tiga herbo, montriĝante per strioj inter arbustetoj de artemizio kaj altaj faskoj de aĥnateroj. La tapiŝo etendiĝis ĝis fora pina arbaro laŭlonge de la rando de antaŭmontoj, kovritaj de kverkoj.
— Tiam tenu la ĉevalojn, ne permesu al ili malleviĝi al la lago. Ni ne scias, kia akvo estas tie…
— Kaj por vi, sinjorino Tais…
La atenanino trankvilige levis la manon.
— Mi provos, antaŭ ol plonĝi. Vi prefere alligu la ĉevalojn al arbo. — Kaj Tais kun gaja kanto glitis laŭ kruta sabla deklivo, apenaŭ haltinte ĉe la rando de la akvo, demetis la sandalojn, provis per la piedo, poste ĵetis la akvon al sia vizaĝo. Pura, malvarma, fonta akvo. Jam delonge Tais ne vidis ĝin tiom multe post la ŝlimaj riveroj Nilo kaj Eŭfrato. Kiel vera helenino, ŝi tre aprezis bonan akvon. Kun ĝoja ŝriko la hetajro ĵetis sin en la vitrecan turkisan profundon, tranaĝis la mallarĝan lageton, elsaltis sur malprofundaĵon de blanka sablo, ree komencis plaŭdi, finfine direktis sin al la norda «korno». Ĉi tie leviĝanta fluo de subteraj fontoj subĵetis ŝin, poste, kvazaŭ rulante en molaj gigantaj manegoj, ektrenis malsupren. Tais ne ektimis, sed emerĝis, ekkuŝinte sur la dorso kaj larĝe svingante la manojn. La fontoj evidentiĝis ne malvarmaj. Tais ludis iom sur bolantaj akvaj kupoloj, poste, laciĝinte, revenis sur la profundan lokon kaj ree ekkuŝis sur la dorso. Tiel ŝi naĝadis, plonĝadis kaj plaŭdadis, forlavante ĉiujn koŝmarojn de Anteroso, ĝis malpacienca heno de la amblulo rememorigis al ŝi pri la tempo. Refreŝiĝinta kaj feliĉa, Tais surgrimpis la monteton, kie sub la arbo lokiĝis la ĉevaloj kaj ŝia akompananto. Laŭ ruĝo de la vangoj kaj facila konfuziĝo Tais komprenis, ke la juna militisto estis gvatinta ŝin.