— Vi tiel ĝuis la akvon, kvazaŭ plej bonan vinon, sinjorino, — diris Likofono. — Kaj mi ekdeziris same…
— Iru, kaj vi konvikiĝos, kiom tio estas pli bona, ol vino. Mi estos ĉe la ĉevaloj. — La hetajro frapis la kolon de Boanergo, samtempe karesante la muzelon de ĵaluze strabanta Salmaaĥ.
La tesaliano forlasis la armilaron kaj la militan zonon nur sur la bordo mem. Tais aprobe pririgardis lian bonegan muskolan figuron, harmoniantan kun belo de la vizaĝo.
— Ĉu vi ne havas edzinon? — demandis ŝi Likofonon, kiam la militisto, satbaniĝinte, surgrimpis la pinton de la monteto.
— Ankoraŭ ne! Ĉe ni oni ne edziĝas antaŭ dudek kvin jaroj. Antaŭ la milito mi ne povis, kaj nun mi ne scias, kiam mi trafos hejmen. Eble, entute ne trafos…
— Ĉio estas en la manoj de la dioj, sed, mi pensas, ili devas favori vin. De vi devenos bonaj infanoj!
La militisto ruĝiĝis, kiel knabo.
— Sed mi ne deziras voki malfeliĉon… — rekonsciiĝis la atenanino. — Fojfoje enviemaj estas la dioj… Ĉu ni veturu?
Salmaaĥ kaj Boanergo ekkuris rapidege, tuj kiam eliris el la sabloj. Por bone ekzerci la ĉevalojn, Tais turnis ilin al la vojo norden, kaj, trarajdinte ĉirkaŭ parasangon, leviĝis sur montopasejon en transversan valon de alfluanto de Eŭfrato. Kurbabranĉaj larĝaj kverkoj ĉirkaŭis moskokovritan kvarkolonan portikon, kiu estis azilo por statuo de Iŝtar Kutitum el glate polurita griza ŝtono. La verd-oraj krizolitaj okuloj brilis en ombro. La iom ostvanga skita vizaĝo, kadrigita de tonditaj haroj, malleviĝantaj sur la ŝultrojn, tenis malestiman esprimon.
En profundo de la portiko post la statuo mallarĝa pasejo estis kondukanta en etan kelon, bone prilumitan per larĝaj embrazuroj sub la tegmento. En niĉo de la orienta muro super nigriĝinta ligna altaro estis enmuntita plateto el bakita argilo kun tre konveksaj skulptaj bildoj. Nuda diino staris, dense kuniginte la krurojn, finiĝantajn per ungegaj strigaj piedoj kaj levinte sur la nivelon de la vizaĝo la manojn kun la polmoj, turnitaj antaŭen. En la maldekstra mano estis klare skulptita nodo de ŝnuro. Post la dorso de la bildo strigaj flugiloj estis malleviĝantaj ĝis la mezo de la femuroj, spuroj de la plumaro videblis super la maleoloj.
La diino staris sur la dorso de leono, malantaŭ kiu kuŝis ankoraŭ unu leono, kun la kapo direktita al la alia flanko, kaj ĉe la flankoj la malsuprajn angulojn de la plateto okupis grandegaj strigoj, multe pli grandaj, ol la leonoj.
Ĉe la malsupra rando skvamaj elstaraĵoj simbolis montaron. La tuta skulptaĵo estis farbita per intensaj koloroj: la ruĝa por la korpo de la diino, la nigra — por la leonaj kolhararoj. En la plumaroj de ŝiaj flugiloj kaj de la strigoj alternis nigraj kaj ruĝaj plumoj.
En entazo de la korde rektigita korpo de la diino, en ŝiaj minacaj kunuloj, en la teruraj piedoj kaj flugiloj al Tais ŝajnis io timiga, tuj malaperinta en admiro pri ŝia korpa belo. La sveltaj fortaj kruroj, la tre altaj duonsferaj mamoj, similajn al kiuj Tais vidis nur en Kretaj aŭ malfruhelenaj skulptaĵoj, la mallarĝaj koksoj kaj la krutaj femuroj — ĉio estis kunfandita en harmonian bildon, plenan je pasia forto. La diino estis pli deloga, ol Aŝtoret-Iŝtar, agresema en la virina potenco super la bestoj kaj homoj, pli minaca ol Rea-Kibela, pli mistera, ol Artemiso kaj Afrodito.
Tais malalte riverencis al la antikva skulptaĵo, promesis alporti al ŝi florojn kaj retiriĝis pli rapide, ol decus.
Poste, kiam la atenanino pridemandis la ĉefpastrinon pri la stranga flugilhava diino, ŝi eksciis, ke ĉe temploj de la Patrino de la Dioj en tempoj de antikvaj reĝoj de Mezopotamio ekzistis apartaj sanktejoj de Iŝtar-Kutitum, al kiu oni kultis kune kun la reĝino de noktoj, diino Lilito, kiu estas nur unu el la aspektoj de la Granda Patrino: Lilito estas la diino de servo al vira amo, kaj la ŝnuro en ŝia mano estas simbolo de tiu devo.
Tais rememoris rakonton de Herodoto pri babilonaj ritoj de servado al la Granda Diino, kiam la plej bonaj virinoj de la urbo vizitadis templojn de Aŝtoret, por tie fordoniĝi al fremdlandanoj. Kiel signon de sia servo ili ĉirkaŭvolvadis dikan ŝnuron ĉirkaŭ la kapo.
Verŝajne, Iŝtar-Kutitum metis komencon al la siria kaj fenica diino Kotito, opiniata la regantino de la freneza pasio.
Sed ĉe la unua renkontiĝo Lilito ne ŝajnis al ŝi bondezira. Penante forpeli aŭguran antaŭsenton de malbono, Tais pelis la amblulon per freneza troto malsupren en la pinan boskon. Ĝuante rapidecon, varman venton kaj freŝecon de la banita korpo, Tais alrajdis la templon de la Granda Patrino, fordonis la kondukilojn al Likofono kaj dankis la militiston. Ekde la momento, kiam ili eliris el la lago de Kreskanta Luno, kiel nomis ĝin Tais, la tesaliano konservadis silenton, kvazaŭ sorĉita.
La fenicino plene rekonsciiĝis de la influo de la drogo. Ŝi diris, ke venis senditino de la ĉefpastrino kaj lasis bronzan diskon. Kiam la sinjorino ripozos, ŝi frapu ĝin. La senditino venos denove kaj kondukos en la templon. La hetajro sulkiĝis. Ŝi tute ne deziris iri en la loĝejon de la potenca diino. Ŝi antaŭsentis novajn elprovojn.
La bela, klara kaj petola ĝojo de dioj kaj homoj — Afrodito diferencis de la minaca, nevenkebla Patrino de la Dioj, ne kontraŭstarante al ĝi, sed ankaŭ ne konsentante. Unu estis la profundo de la fruktodona Tero, kaj la alia — kiel flugo de vento sur nuboj…
Tais tagmanĝis, laŭkutime, kune kun la sklavino. La fenicino, ŝatinta manĝi, preskaŭ ne tuŝis la manĝaĵon. Silenta, kun mallevitaj okuloj ŝi kuŝigis la hetajron kaj komencis masaĝi al ŝi la krurojn, lacigitajn de rajdado. Tais kaŝe rigardis al la sklavino kaj finfine demandis:
— Kio okazis al vi, Za-Aŝt? Ekde la hieraŭa vespero vi estas tute konfuzita. Ĉu vi tro multe trinkis da veneno?
La fenicino subite ĵetis sin sur la plankon kaj, firme kunpremante la genuojn de la mastrino, pasie flustris:
— Forpermesu min en la templon, sinjorino. Ili diras, ke post jaro da elprovoj mi fariĝos pastrino — por servi al Aŝtoret-Kibela, kiel ili.
Mirigita Tais eksidis.
— Ĉu nomis la pastrinoj la elprovojn? Eble, ili estas tiaj, ke vi ne deziros eĉ pensi pri la templo? Eble, oni devigos vin servi al Kibela ekde la plej malalta grado, doniĝi al ĉiu vizitanto…
— Por mi estas tutegale! Mi nenion timas! Nur mi restu ĉi tie kaj servu al tiu, kies potencon mi spertis hieraŭ kaj al kies forto mi obeis!
La atenanino atente rigardis al sia sklavino, antaŭe sarkasma, kolera kaj skeptika, kaj nun ekbrulinta per ardo kaj kredo, kiel en dekkvar-jara aĝo. Eble, la mojro — la fato — de la fenicino venigis ŝin por servado en la templo? Se ŝi trovis sin ĉi tie, do tio estas egala al renkontiĝo kun amo. En tiaj okazoj Tais neniam kontraŭis, perdante belajn sklavinojn kaj ree trovante ilin, kun ĝojo pretajn servi al la hetajro, onidiro pri kies malfermita animo disiris pli vaste, ol ŝi pensis. Tais ekhezitis. Ŝi ĉiam estis gardema en decido de la sorto de siaj homoj. Krome, nun Za-Aŝt estas sola ĉe ŝi. Ĉu eblos ĉi tie en la izolita templa urbeto trovi anstataŭanton por Za-Aŝt? Kaj Tais balancis la kapon, nek rifuzante, nek konsentante.
— Atendu. Unue mi ekscios, kiel oni traktos vin, poste mi serĉos, per kiu anstataŭigi vin.
— Vi ne rifuzas, ho, mi dankas vin, sinjorino! — la fenicino salte ekstaris, ekscitita.
— Ne hastu ĝoji! Ankoraŭ nenio estas decidita, — avertis Tais, sed ne malentuziasmigis la fenicinon, kiu komencis froti ŝin kun duobla energio. — Diru, Za-Aŝt, — penseme demandis Tais, turniĝante sur la dorson, — ĉu vi ne vidas alian vojon en la vivo, krom servado al la Patrino de la Dioj? Vi estas saĝa kaj bela, kaj ke la sorto faris vin sklavino, tio povas ŝanĝiĝi… en la templo, tamen, sklaveco estas plej malbona, ĉar senlima estas la potenco de Kibela.