Выбрать главу

Tiu ĉi templo (kiel klarigis la pastrino, konstruita laŭ modeloj de plej antikvaj sanktejoj de Mezopotamio — la lando de ebenaĵoj) staris en la centro de ronda ebenaĵo, fermita de montoj sude, okcidente kaj norde kaj malfermita nur oriente, al Eŭfrato. Kun la supra superkonstruaĵo kaj la piedestalo la templo atingis grandan alton. Homoj, alirantaj kaj alveturantaj el la valo, de malproksime vidis la sanktejon. Dum alproksimiĝado la konstruaĵo kreskadis, pendante super la homoj kaj premante ilin per sento de senvaloreco antaŭ la potenca diino kaj ŝiaj servistoj…

Tais kun speciala ĝuo estis pririgardanta la ĉirkaŭaĵon, eble, unuafoje eksentinte influon de alto al la homa konscio. Fremdiĝo disde ĉio, tumultanta malsupre, sento de propra neatingebleco, de eblo ĉirkaŭpreni per rigardo grandan spacon — ĉio estis en alia maniero, ol en montoj. Tie homo, leviĝinta sur alton, estis parto de la naturo, ĉirkaŭanta lin, dum ĉi tie la artefarita konstruaĵo orgojle elstaris meze de senaltaĵa ebenaĵo, deŝiriĝante de la natura grundo kaj donante al la homoj, troviĝantaj en ĝi, senton de supereco, pureco kaj sendependeco. Malproksime oriente, trans polva nebulo kuŝis la valo de Eŭfrato, kaj norde malhelis la kanjono de ĝia alfluanto — granda rivereto, sur la montopasejo al kiu staras la eta templo de Iŝtar Persa, estinta malafabla al gaja, ekscitita pro rajdo Tais…

La silenton rompis la ĉefpastro, dirinta ion en lingvo, nekonata al la hetajro. La pastrino neglekte tiris sin en sia profunda fotelo kaj demandis, ĉu deziras la gastino daŭrigi la ekkonon de la misteroj de la Patrino de la Dioj. Al la respondo de Tais, ke ŝi nokte sentis sin venenita kaj se la «ekkono» iros tiel plu, do ŝi ne eltenos, la pastrino subridis severe kaj aprobe, agnoskinte, ke al ŝi oni donis tro fortan ŝmiraĵon, ne kompreninte, ke la helenino dubinde kutimiĝis al tiaj drogoj. Poste ili estos pli gardemaj.

Por prokrasti la respondon (rekta rifuzo al mastroj de sankta loko estis neallasebla), Tais demandis pri senco de la kostumo de la superaj pastrinoj kaj de ilia divido en du grupojn.

— Tio ne konsistigas sekreton, — diris la ĉefpastrino, — la ruĝaj pastrinoj servas tage kaj simbolas la tagajn fortojn de Kibela, kaj la nigraj — la noktajn. En Libio kaj Helenujo oni nomas ilin Lamioj — akompanantinoj de Hekato. Oni opinias, ke tiu, kiu ricevis amon de tia pastrino, aliĝas al la fortoj de Kibela-Rea, en via lingvo — Geo. Dum la tuta vivo lin akompanas sano, fortuno kaj bona idaro. La arto de la pastrinoj, speciale de la nigraj, estas super ĉio, kion povas doni mortema virino, ĝi estas inspirita de la Granda Patrino kaj firmigita per ŝia potenca forto.

— Kaj ĉu ajna viro povas atingi tion?

En la okuloj de la ĉefpastrino ekbrulis flamo kiel ĉe sovaĝa besto. Tremo trakuris la dorson de Tais, sed ŝi ne mallevis la rigardon.

— Ajna! — respondis la pastrino. — Se li estas ne kripla, sana kaj sufiĉe forta.

— Kiel oni determinu, ĉu sufiĉe?

— Ĝuste por tio servas la vesto-reto. Ĝi estas tre firma kaj, por ekposedi la pastrinon, necesas disŝiri la reton per la manoj. Nur neordinare forta kaj furioza homo en fajro de freneza pasio kapablas al tio.

— Kaj se ne kapablas kaj ne disŝiros?

La ĉefpastrino kliniĝis al Tais kaj mallaŭte diris:

— Tiam puno de Kibela falos sur lin. Se li deziris ruĝan pastrinon de tago — ŝi krios, kaj la malsukcesulon oni kaptos, kastros sur la altaro antaŭ Kibela kaj faros lin templa sklavo, se li restos viva. Nigra pastrino — Lamio — neniun vokas. Firme brakuminte la fuŝan edzon, ŝi donas al ŝi kison de Kibela, enpikante tranĉilon jen ĉi tie, — la pastrino metis la fingrojn sur kaveton post la maldekstra klaviklo.

— Kian sencon enmetis la Granda Patrino en tian kruelecon?

— Nur tre fortaj, belaj, certaj pri si herooj venas, por iĝi amatoj de la Tago kaj la Nokto. Naskiĝas infanoj, kaj la knabinoj iĝas superaj pastrinoj, kaj la viroj — gardistaro de la sanktejo. Ĉu vi rimarkis, kiom fortaj ili estas, kiel grandaj estas iliaj lancoj kaj pezaj iliaj glavoj?

— Mi rimarkis, ke belegaj estas ankaŭ la superaj pastrinoj, kvazaŭ speciale elektitaj. Sed ĉu la senco estas nur en ricevo de idaro por la templo? Inter miloj eblas trovi kaj elekti nemalbonajn, — kontraŭis Tais.

— Vi, probable, estas tro saĝa por neinicito, — kun facila moko («Kiel Iŝtar», — pensis Tais) diris la pastrino. — Certe, la vera senco estas ne en tio. Kun jarcentoj malfortiĝas la raso de la homoj, kaj la pasia frenezo de Kibela-Aŝtoret-Atargatis jam ne absorbas ilin, kiel en la pasintaj tempoj. Kibela ŝatas flamon de pasia furiozo, same kiel Afrodito — amon…

Tais pensis pri Urania. La pastrino daŭrigis:

— Servado de niaj junulinoj mergas homojn en la naturon, unuigante ilin kun ĉio vivanta, nutrata de Rea-Kibela. En tio estas la feliĉo kaj la sorto de la viro, alian vojon ne donis la dioj. Viroj trovas sin kaj faras tion, por kio ili estas destinitaj. Se ili montriĝas maltaŭgaj, la Granda Patrino vokas ilin reen al si, por renaskigi ilin al la vivo pli bonaj. Kaj la viroj iras al ŝi, ne ekkoninte amaron de maljuniĝo, en flama juneco.

— Kial vi estas certa, ke malfortiĝas la homoj? — siavice kaŝante mokon, demandis Tais, kaj la pastrino subite ekridis.

— Rigardu ankoraŭfoje al la figuro de Kibela-Rea en la antikva statuo, kaj vi komprenos, ke nur nesatigebla deziro povas serĉi tian figuron, kaj nur neordinara forto kaj fortikeco povas esperi esti ŝia parulo…

Tais rememoris la neordinaran povon en limoj de harmonia proporcio, radiatan de la statuo de Rea, kaj ne povis kontraŭdiri.

— Kaj kie loĝas la nigraj kaj la ruĝaj? — demandis ŝi, ŝanĝante la temon.

— Ili ne forlasas la templon, dum estas junaj. Nemalofte ili edziniĝas al altrangaj homoj aŭ vojaĝas, okupante altajn postenojn en aliaj, malpli gravaj temploj de Rea. En certaj tagoj de monato ili iradas bani sin en sankta lago, kaj ve al tiuj viroj, kiuj iĝos rompantoj de ilia trankvilo.

— Kaj se renkontiĝos virino? — La hetajro komprenis, pri kiu lageto temas.

— Al virino oni nenion faras. Nur en tiu okazo, se la malfeliĉulino rompis purecon de la sankta akvo, ŝin atendas morto!

— Kaj ĉu la pastrinoj loĝas tie? — hastis demandi Tais, almontrante la sudan alon de la templa konstruaĵo, kies plata tegmento situis sur la nivelo de la planko de la ĉefa templo.

— Vi divenis! Ĉu vi deziras viziti ilin?

— Ho ne! Kaj kio estas en la norda alo?

Ree sovaĝa flamo ekbrilis kaj estingiĝis en la rigardo de la virino.

— Ĝuste tien mi deziras konduki vin ĉe la sunsubiro. Sed antaŭe vi faros ĵuron sur la altaro de Kibela-Rea, ĵuron de silento. La antikvaj sekretoj de la Granda Patrino estas konservataj de ni. La ritoj de la nememoreblaj tempoj, transportitaj ĉi tien antaŭ jarmiloj el Likaonio kaj Frigio, donas forton al la servistoj de Aŝtoret.

En la sanktejo, tute senhoma en tiu ĉi horo, la hetajro ĵuris gardi la sekreton. La mastrino de la templo verŝis al ŝi trinkaĵon. Tais depaŝis kun timo.

— Ne timu, tio estas ne la hieraŭa! Vi bezonos kuraĝon, kiam vi vidos la sekreton. Memoru, ke la Granda Patrino estas la regantino de la bestoj… — La lastaj vortoj, diritaj per streĉita flustro, vokis en la hetajro malklaran timon. Ŝi eltrinkis la tason per unu gluto.

— Bonege! Nun akceptu la donacon, — kaj la pastrino etendis al Tais du lekitionojn — flakonetojn el lakte blanka vitro, dense fermitajn per ŝtopiloj el valorega intens-rozkolora hinduja turmalino. Sur unu el la lekitionoj estis elĉizita luna serpo, sur la alia — okpinta stelo.