Выбрать главу

— Kiel eblas! Mi ne povas akcepti tiajn multekostajn aĵojn! — ekkriis Tais.

— Venteto (bagatelo)! — respondis la ĉefpastrino. — La templo de la Granda Patrino estas riĉa kaj povas fari eĉ pli riĉajn donacojn al la plej belaj virinoj, ĉar ili mem estas valoraĵoj, kreitaj de Rea por ŝiaj propraj celoj. Sed vi ne demandis, kio estas en la flakonoj. En tiu ĉi, — ŝi montris la lekitionon kun la stelo, — estas la drogo, kiu estis solvita en la trinkaĵo, donita al vi hieraŭ. Se vi deziros iam kaj kun iu sperti la tutan povon de Aŝtoret-Kibela en la aspekto de Anaitis — ses gutojn en tason da akvo kaj trinku duope. Tiu ĉi — kun la Luno — liberigos vin de la efiko de la unua. Se vi trinkos nur ĝin, ĝi faros vin malvarma, kiel la fora Luno. Ne pli ol tri gutojn, alie vi povos malvarmiĝi por ĉiam… — La pastrino ekridis akre kaj nebonkore, alkondukis la hetajron al niĉo en flanka muro kaj elprenis el tie brilantan nigran rondon, kiel komence ŝajnis al Tais — el vitro. Ŝi ekvidis en ĝi sian spegulaĵon same klare, kiel en ordinara spegulo el arĝentumita bronzo.

— Tiu spegulo estas ne vitra, sed ŝtona kaj estis farita en tiuj tempoj, kiam la homoj konis nur ŝtonon. Metalaj ercoj servis al ili nur por eternaj farboj, ĉar ankaŭ tiam oni jam pentradis bildojn sur muroj. En tiun spegulon rigardis virinoj antaŭ multaj jarmiloj, kiam ekzistis nek Egiptujo, nek Kreto… Prenu ĝin kiel donacon!

— Vi donacas al mi duan valoregan aĵon, por kio? — demandis Tais.

— Kune kun la lekitionoj, entenantaj venenon. Belo kaj morto ĉiam estas kune, ekde kiam aperis la homo.

— Morto por kiu?

— Aŭ por tiu, kiu havas belon, aŭ por tiu, kiu prenas ĝin, aŭ por ambaŭ kune.

— Ĉu ne eblas alie?

— Ne eblas. Tia estas la ordo de la Patrino de la Dioj, kaj ne ni pridiskutu ĝin, — severe, preskaŭ minace diris la regantino de la templo.

— Mi dankas vin! Via donaco vere estas super ĉiuj valoraĵoj!

— Kaj ĉu vi ne timas?

— Kion?

— La sekretojn de la Granda Patrino, ĉu ne? Do ni iru!

Ĉe la norda flanko de la sanktejo en la planko nigris grandega aperturo, en la centro okupita de dika kolono. Laŭ ĝia cirklo estis spirale malleviĝanta ŝtona ŝtuparo. Malabunde prilumita pasejo kondukis en templon de aspekto, neniam vidita de Tais. Ĉe ambaŭ flankoj de la pasejo larĝaj brikaj benkoj estis dense kovritaj per naturaj kornoj de gigantaj virbovoj — uroj, fleksitaj krute, kun proksimiĝantaj supre vertikalaj finoj. La kvadratan malaltan ĉambron de la sanktejo en trumoj inter krudaj ruĝ-terakotaj duonkolonoj ornamis bonege elfaritaj virbovaj kapoj el ŝtono aŭ argilo kun naturaj kornoj. La kornoj de la virbovaj kapoj sur la okcidenta muro staris supren en la ura maniero, sur la norda — estis fleksitaj malsupren, kaj sur la orienta — estis larĝe disirantaj per horizontale ondaj akraĵoj, kiel ĉe la sovaĝaj bovoj de Mezopotamio. Strangan, malbonpromesan, eĉ timigan impreson estis faranta tiu ĉi sanktejo el nememoreblaj tempoj. Grandegaj kornoj elstaris ĉie: sur nealtaj kvadratsekcaj fostetoj kaj sur longaj benkoj, malfaciligante moviĝon laŭ la templo. Konturaj freskoj de ruĝa okro desegnis virbovajn figurojn sur la muroj, plej proksimaj al la enirejo. Inter la kapoj de virbovoj estis fiksitaj muldaĵoj de virinaj mamoj de sangruĝa koloro, en kies cicojn oni ial enmetis bekojn de nigraj grifoj aŭ longdentajn kraniojn de musteloj. Post la unua ejo troviĝis la dua, malpli granda, kun akrapinta niĉo en la norda muro. Tri kornaj virbovaj kapoj, vertikale situantaj unu super la alia, estis kronitaj per figuro de la diino, ŝvebanta super ili, larĝe disĵetinte la manojn kaj la piedojn. Ĉe ambaŭ flankoj de la niĉo nigris du pasejoj.

La kornoj per io maltrankviligis Tais-on, kaj subite klara rememoro prilumis ŝian menson. Samaj simboloj, sed ŝtonaj, pligrandigitaj ĝis titanaj ampleksoj, markis sanktajn lokojn sur Kreto. La atenanino vidis sur unu el bone konserviĝintaj freskoj bildon de sanktejo, tre simila al tiu, en kiu ŝi troviĝis nun. Tie same diversampleksaj kornoj baris iajn fakojn de ofera ĉambro, montrita sur la fresko. Sed ĉi tie la naturaj kornoj de sovaĝaj virbovoj ŝajnis speciale malbonsignaj kaj per forto de impreso ne cedis al la gigantaj ŝtonaj kornoj, elstarantaj el sub la tero sur Kreto. Por Tais iĝis tute klara profunda ligo de la antikvega religio de la Granda Patrino en Azio kaj de la kredo de ŝiaj prauloj sur Kreto.

La skulptaĵoj de virbovoj en la sanktejo ŝajnis speciale teruraj. Ili ne estis similaj al la obtuzmuzelaj Kretaj gigantoj kun iliaj altaj, supren celitaj kornoj.

La virbovoj de la antikvega sanktejo estis montritaj kun malalte mallevitaj longaj kapoj, kun grandegaj kornoj, direktitaj antaŭen. Ili aŭ estis kuniĝantaj super la frunto kun terure fleksitaj supren akraĵoj, aŭ estis larĝe disigitaj kaj fleksitaj kiel kurbaj tranĉiloj. Sendube, tio estis alia raso, kaj la atenanino pensis, ke kun tiuj minacaj estaĵoj, kvazaŭ tute strebantaj al batalo, apenaŭ iĝus sukcesa la sankta Kreta ludo kun virbovoj.

La ĉefpastrino haltis, fiksaŭskultante. Profundaj, basaj, ritmaj sonoj de hipatoj — la ekstremaj kordoj de la plej malalta tono en citaroj — aŭdiĝis el malproksime, interplektiĝante kun virinaj voĉoj, ĝemoj kaj krioj. La koro de Tais maltrankvile ekbatis en antaŭsento de io terura. La pastrino levis torĉon de sur kornohava soklo, bruligis ĝin per braĝo, bruletanta sur la altaro, kaj eniris en la maldekstran pasejon. Ankoraŭ unu longa koridoro, malhela, kiel subteraĵo, kaj Tais trafis en vastan konstruaĵon sur nivelo de la templa ĝardeno.

Neniam kaj al neniu rakontis Tais pri tio, kion ŝi vidis ĉi tie, kvankam ĉiu momento por ĉiam restis en la memoro. En Egiptujo ŝin frapis freskoj en la subteraĵo de Mortintoj, montrantaj Tiaŭ-on, aŭ la Padon de la Nokta Suno, — la inferon de la egiptoj, kiun ilia fantazio lokis sur la transan, nevideblan flankon de la Luno. Sed tio estis nur bildoj, kaj ĉi tie, en la templo, konkuranta per antikveco kun la ŝtona spegulo, la neordinaraj ritoj de la Granda Patrino, same dekmiljare antikvaj, estis okazantaj reale, estis plenumataj de vivaj homoj.

Fortigita per la trinkaĵo de Rea, Tais eltenis la spektaĵon ĝis la fino. Ĉiuj kvar ŝtupoj de la nekredebla procedo pasis antaŭ ŝiaj okuloj, iom post iom klarigante sian kaŝitan sencon. La radikoj de la Tero-Geo kaj de ĉio loĝanta sur ĝi malleviĝas en abismon de ĥaosaj kirloj, furiozantaj sub Tartaro, en terura obskuro de Erebo. Simile al tio la radikoj de la animo same leviĝas el la mallumo de la praaj sentoj, kirle turniĝantaj en la sino de Kibela. Tiujn sentojn, obskuron kaj timojn necesas travivi, por liberiĝi de ilia kaŝita potenco, liberigante ilin antaŭ la okuloj de la virinoj — samtempe viktimoj kaj partoprenantoj de la granda kuniĝo kun la radikoj de la tuta naturo en ties aspekto de Ananko — neevitebla neceso. Sed komprenante la sencon de la antikvaj ritoj, Tais ne povis akcepti ilin. Tro malproksime disiris la streboj de Urania disde la malhela potenco de Kibela-Anaitis.

Malfrue nokte, akompanata de nigra pastrino, ŝi venis en sian provizoran hejmon afekciita, laca kaj premata. Za-Aŝt ne dormis, atendante la sinjorinon. La okuloj de la sklavino ŝvelis pro larmoj, la manplatoj, vunditaj per la ungoj, same ne evitis atenton de Tais. Ŝi ne havis fortojn por pridemandi, sed falis sterne sur la kuŝejon, rezigninte eĉ laviĝon. Kaj la letero de Ptolemeo restis nelegita ĝis la mateno.

Tais ne sukcesis ekdormi. La fenicino same turniĝadis, suspiradis, ĝis la hetajro vokis ŝin al si.

— Eksidu kaj rakontu, kio okazis. Ĉu vin ofendis Likofono?

Za-Aŝt silente kapjesis, mordante la lipon, kaj malhela profundo de ŝiaj okuloj ekbrulis per kolero.

— Mi vokos lin, kiam venos la tago, kaj petos la loĥagon puni la tesalianon.

— Ne, ne, sinjorino! Li faris nenion, kaj mi ne plu deziras vidi lin.