Выбрать главу

Dum la vojo hejmen la gajeco forlasis la hetajron, kaj ŝi eksopiris, kiel la tesaliano en la antaŭa tago. Ĉu tion faris magio de la persa diino?

Baldaŭ Tais trovis la kaŭzon de sia meditemo. Ial post la vizito de Iŝtar naskiĝis timo pri la bela militisto. Kio estos, se la junulo decidis peti amon de la nigra pastrino, sciante nenion pri la kuprakoraj leĝoj de Kibela? Sed ili ja devas averti neofiton, kio minacas al li? Alie tio estas ne nur kruele, sed ankaŭ fie! Tais decidis sen voko veni al la ĉefpastrino kaj pridemandi ŝin. Sed vidiĝi kun ŝi evidentiĝis malsimple.

Post vespermanĝo la hetajro malfermis la internan pordon de sia loĝejo en la longan koridoron, leviĝantan al la sanktejo. Ŝi ĝisiris nur la fermitan bronzan kradon kaj frapis, vokante la alkatenitan pordistinon. La falinta pastrino elrigardis el sia niĉo, almetis la fingron al la lipoj kaj nege ekturnis la kapon. Tais ridetis al ŝi kaj obeeme turniĝis malantaŭen, fiksinte en la memoro malsatan brilon de la okuloj de la kondamnitino, ŝiajn kavajn vangojn kaj ventron. Ŝi sendis la fenicinon kun manĝo. Za-Aŝt revenis ne baldaŭ. Nur post longaj persvadoj, kompreninte, ke oni ne subaĉetas kaj ne perfidos ŝin, la pordistino prenis la manĝon. Ekde tiam la fenicino aŭ Tais mem manĝigadis ŝin dufoje dum tago, eksciinte la tempon, kiam ne estis risko renkonti templajn servistojn.

Pasis kelkaj tagoj. En la templo oni kvazaŭ forgesis pri la gastino, kaj Tais atribuis tion al elreviĝo de la ĉefpastrino. Ŝi ne sukcesis obeigi la hetajron kaj varbi ŝin al la servado de Kibela-Aŝtoret, ne sukcesis interesigi ŝin pri sekretoj de la Patrino de la Dioj. Obskuro, krueleco kaj suferoj vokadis sencedan reziston en la animo de Tais. Ŝi plu promenveturadis jen kun la variolmarkita militisto, kiun la kamaradoj ial moknomis Onoforbos — azena paŝtisto, jen kun la estro mem — loĥago. Malgraŭ la tento, Tais nur unufoje kuraĝis bani sin en la mirakla lageto de la Kreskanta Luno, ne pro timo esti kaptita — de tio ŝin savus rapideco de Boanergo, sed por ne fari ofendon al la servistinoj de Rea. Za-Aŝt ĉiam petis permeson akompani la mastrinon kaj kun ĉiu tago iĝadis pli silentema. Tais jam decidis liberigi la sklavinon.

Tagoj estis pasantaj, sed sciigoj el la oriento ne venadis. Ie tie, en senfine vastaj stepoj kaj labirintoj de montetoj, perdiĝis la armeo de Aleksandro. Tais trankviligadis sin per konsideroj, ke simple ne estis taŭga okazo por letero. Tamen eĉ onidiroj, ĉiam iel atingantaj militistojn, ne venadis el trans Eŭfrato. Tais eĉ ĉesis rajdi, ne vizitadis la templon kaj preskaŭ nenion manĝadis. Nokte ŝi ofte kuŝadis sen dormo, ekdormante nur ĉe sunleviĝo. Tiom forta maltrankvilo ne estis karaktera por la sanplena atenanino. Ŝi atribuis ĝin al la malbonsigna etoso de la sanktejo de Kibela. Se ne estus la averto de Ptolemeo, Tais jam antaŭlonge forlasus tiun ĉi «azilon», des pli ke la templo de Rea tute ne estis azilo por iu ajn. Sufiĉis nur ekkoni pli proksime ĝiajn ferocajn servistinojn, por kompreni, kia sorto atendas la «nobelan gastinon» okaze de malvenko kaj pereo de la armeo de Aleksandro. La manpleno de la eskorto estos buĉita fare de potencaj gardistoj subite, dum dormo, kaj Tais mem estos sendita en la malsupran templon perlabori monon por la Patrino de la Dioj. Okaze de rezisto — nu, ĉi tie estas multaj lokoj, kie necesas alkatenita gardisto. Kaj tio estas la plej bona okazo. Kaj en la malplej bona… Tais kun tremo rememoris la sakramentojn de Anaitis, kaj frosto trakuris ŝian dorson. Kvazaŭ respondante al ŝiaj pensoj, aŭdiĝis malforta frapo al la pordo el la templa koridoro. Tais salte ekstaris, fiksaŭskultis. Vokinte Za-Aŝt-on, Tais singarde demandis, alproksimiginte la vizaĝon al la lintelo:

— Kiu?

— Sinjorino… malfermu… je la nomo de… — La voĉo rompiĝis. Tais kaj la sklavino rekonis Likofonon. La hetajro impetis por preni lampionon, kaj la fenicino malfermis la pordon. Trans la sojlo sen fortoj por levi la kapon, priverŝita per sango, kuŝis la juna militisto. La forta hetajro entrenis Likofonon en la ĉambron, kaj Za-Aŝt riglis la pordon kaj laŭ ordono de Tais ekkuris plenrapide por voki la makedonojn.

Likofono malfermis la okulojn, malforte ridetis al la hetajro, kaj tiu rideto de mortanto tranĉegis ŝin per neeltenebla rememoro pri la morto de Menedemo.

El la maldekstra ŝultro de la militisto elstaris konata al Tais ponardo de pastrino de la Nokto, per senkompata kaj firma mano enbatita ĝis la tenilo mem. La ponardo trabatis kune kun la vesto ankaŭ larĝan oran kolieron, kojnumiĝinte inter la ĉeneroj. Tais, kiel ĉiu helena virino, iom kompetentis pri vundoj. Likofono ne povis vivi kun tia vundo, des pli rampi laŭ la longa pasejo, kvankam malsupren. Io estis malĝusta! Malgraŭ la sango, plu malrapide fluanta el sub la ponardo, Tais ne kuraĝis elpreni la armilon antaŭ veno de la loĥago, kiu, kiel sperta militisto, estis kaj ĥirurgo kaj veterinaro de sia taĉmento.

La militistoj ne atendigis sin. Post la fenicino enkuris tuta deko kun nudaj glavoj kaj lancoj. La militistoj levis la tesalianon, kuŝigis sur la liton, kaj la loĥago, malserene balancinte la kapon, kiam li ekvidis la vundon, komencis palpi la ŝultron de Likofono. La vundito ekĝemis, ne malfermante la okulojn, kaj la veterano subite montris la dentojn en ĝoja subrido.

— Kio, ĉu ne morte? — sufokiĝante pro maltrankvilo, demandis Tais.

— Bela militisto ĉiam estas favorato de Afrodito! Vidu, la ponardo batis ĉi tien, kaj se ĝi irus rekte, do ĝi trapikus la koron. Sed Likofono bele vestis sin, surmetis pezan kolieron. La ponardo, disŝovinte unu el la ringoj, deflankiĝis al la dorso kaj trairis inter la ripoj kaj la skapolo. Se ne estus distranĉita la tendeno, do kun tia vundo eblus batali — per la dekstra mano. Sed la knabo perdis tro multan sangon. Preparu multe da vino kun varma akvo, por trinkigi lin! Donu tuj puran tolaĵon.

Ne perdante tempon, la loĥago ordonis al du militistoj teni Likofonon je la ŝultroj, forviŝis sangon de sur la tenilo de la ponardo, oportune prenis ĝin kaj, apogiĝinte per la maldekstra mano sur la ŝultron, per potenca ŝiro elprenis la armilon. Strida kriego elŝiriĝis el la junulo, li leviĝetis, elorbitiginte la okulojn, kaj ree falegis sen konscio sur la liton, malsekiĝintan pro la sango. La loĥago kunigis la randojn de la vundo per la fingroj, trempitaj en vinagro, forlavis ĉirkaŭe la sangon kaj dense vindis per strioj de disŝirita lina stolo, alliginte la brakon al la korpo. La tesaliano kuŝis mute kaj indiferente, movetante la sekajn nigriĝintajn lipojn. Laŭ signo de la centestro Za-Aŝt komencis trinkigi Likofonon, kiu glutadis akvon kun vino senfine. La estro de la militistoj rektiĝis, viŝis ŝviton de sur la vizaĝo kaj akceptis kalikon da vino, alportitan de Tais. La vazo ekiris vice laŭ rondo.

— Kiu lin tiel? — diris unu el la militistoj la demandon, kiu interesis ĉiujn. Tais penis klarigi la morojn de la templo, la renkontiĝon de Likofono kun la nigra pastrino kaj evidentan nesufiĉon de fortoj de la junulo. Probable, la tesaliano ne konsciis, ke li nur antaŭnelonge resaniĝis post vundo.

— Do, kulpas ambaŭ flankoj kaj neniu. Kondiĉo estas kondiĉo! — diris la loĥago. — Se vi komencis — faru, se ne povas — ne komencu! Tamen li restis viva, juna azeno. Por mi tio estas ĝojo, Likofono estas bona militisto, nur malfortas pri virinoj. Sed mi pensis, ke la knabo ĉirkaŭ ŝi turniĝas, — fingromontris li Za-Aŝt-on.

— Ne, ne, ne! — la fenicino elsaltis antaŭen, brilante per la okuloj.

— Lasu, katino! Se vi enamiĝis, do silentu! — interrompis ŝin la estro de la militistoj.

Za-Aŝt intencis respondi, kiam subite aŭdiĝis akra frapo per io malmola al la pordo el la templo.

— Venas la persekuto! — ial gaje subridis la loĥago. — Malfermu la pordon, Pilemeno!

La militisto, starinta apud la pordo, obeis. Enrompiĝis tuta grupo da nigraj pastrinoj kun torĉoj, gvidata de la estrino, kronita per ora diademo. Apud ŝi iris en larmoj tiu nigra pastrino, kiu estis veninta por voki Tais-on kaj konkeris Likofonon.