Выбрать главу

— Kien? — maltrankvile demandis la loĥago.

— Al Aleksandro, — lakone respondis Tais, kaj la militisto faciligite suspiris.

— Kaj Likofono?

— Ni lasos lin en la urbeto, pripagos la flegadon.

— Bonege, sinjorino.

Sed ne pasis eĉ tri tagoj, kiam ĉio ŝanĝiĝis. Malfrue vespere, kiam Tais jam intencis dormi, kaj Eris estis kombanta ŝiajn densajn krispajn harojn, el la flanko de la urbeto aŭdiĝis krioj, ekflagris torĉoj. Tais elkuris sur la verandon en mallonga ĥitonisko, ne atentante nordan venton, kiu blovis jam dum kelkaj tagoj. Freneza frapado de hufoj aŭdiĝis en la pina bosko, reflektiĝis de la eksteraj muroj de la templo de la Granda Patrino. Lavango da rajdistoj sur masivaj partujaj[25] ĉevaloj, alte tenante torĉojn super la kapoj, alrajdis al la domo de Tais. Inter ili estis ankaŭ makedonoj de ŝia taĉmento, diferencantaj disde la polvokovritaj, sunbruligitaj novvenintoj per sia pureco kaj per tio, ke ili surĉevaliĝis tuj post vekiĝo, nevestitaj.

Rajdisto, brilanta per oro, sur neĝblanka ĉevalino alveturis al la ŝtupoj mem de la verando.

— Leontisko, ho Leontisko! — Tais impetis al li. La estro de la tesalia kavalerio lerte subkaptis ŝin kaj levis al si sur la ĉevalinon, forĵetinte la ekfumintan torĉon.

— Mi venis por kunpreni vin, atenanino! Gloron al Aleksandro!

— Venko! Do, venko, Leontisko! Mi sciis! — nevolaj larmoj subite ekruliĝis laŭ la vangoj de Tais. Ŝi brakumis la tesalianon je la kolo kaj kovris per kisoj. Leontisko kisis ŝin mem kaj, levinte per la potencaj manoj, sidigis sur sian ŝultron. Levita super ĉiuj, Tais gaje ridis, kaj la militistoj ravite ekkriegis, frapante per la ŝildoj kaj svingante la torĉojn.

Grandega militisto kun amaso da rufaj haroj, flirtantaj sub vento, sur alta griza virĉevalo, ekvidis sur la verando konsternitan Eris-on, alrajdis al la barilo kaj laŭte invitis al si. Eris rigardis al la mastrino, tiu kapjesis, kaj la junulino per kuraĝa salto trafis en brakumon de la rajdisto. Imitante Leontiskon, la giganto sidigis Eris-on sur la ŝultron. La eksa pastrino leviĝis pli alte ol Tais sub nova eksplodo de admiro.

La tesalianoj ekrajdis ĉirkaŭ la sanktejo, kriegante, svingante torĉojn sub tintado de armilaro, bruo de hufoj kaj ŝildoj. Sur la tegmenton de la sanktejo elkuris ĉiuj servistinoj de la templo, estrataj de la ĉefpastrino. Ĝoja, jubilanta Tais sukcesis rimarki maltrankvilon, kiun vokis inter la pastrinoj la apero de Eris sur la ŝultro de la militisto. La regantino de la templo faris iajn abruptajn movojn per la manoj, kaj subite la verando malpleniĝis. La hetajro nur subridis, komprenante elreviĝon de la ĉefpastrino, antaŭ kies okuloj ŝian viktimon, kondamnitan al humiligo kaj sklaveco, oni portis antaŭ la templo kiel diinon! La procesio revenis al la domo de Tais, kaj ambaŭ virinojn, ne mallevante sur la teron, oni garde transdonis sur la manoj en la domon. Ĉi tien eniris Leontisko, la rajdistoj estis forpermesitaj. Nur du proksimuloj restis atendi, malrapide promenigante la ŝaŭmkovritan ĉevalinon.

— Do, ĉu venko, kara?

— Plena kaj fina! Dario estas frakasita, lia grandega militistaro estas dispolvigita. Ni mortigis dekojn da miloj, ĝis ni senfortiĝis kaj faladis sur la kadavrojn, ne ellasante el la manoj glavojn kaj lancojn. Tuta Persujo kuŝas antaŭ ni malfermita. La Reĝo de Reĝoj nun estas Aleksandro, ido de senmortaj dioj!

— Mi nur antaŭnelonge komprenis, ke konkeri Azion kapablas nur elektito de la sorto, titan-simila heroo, kiel Aĥilo.

— Kaj mi tion vidis! — mallaŭte diris la tesaliano, peze malleviĝante en fotelon.

— Ĉu vi tre laciĝis? Ĉu vi ripozos ĉi tie? Eris donos vinon kaj nuksojn en mielo kun kremo — tio estas la plej fortikiganta manĝo!

— Mi manĝos kaj ekveturos. Oni starigis al mi tendon ĉe la rando de la bosko, tie, kie estas ĉiuj miaj homoj.

— Kiom da ili estas?

— Sesdek rajdistoj, cent kvindek ĉevaloj.

— Ĉu vere vi venis nur por mi?

— Nur. Post la granda batalo, kiam denove gloriĝis miaj rajdistoj, mi kuŝis du tagojn kvazaŭ en dormo. Aleksandro decidis, ke mi bezonas ripozon, kaj sendis ĉi tien por preni vin.

— Kaj li mem?

— Kaj li mem iras kun la tuta armeo rekte al Babilono.

— Kaj ĉu ni veturos tien?

— Certe. Ni nur donos ripozon al la ĉevaloj — ja mi tragalopis la tutan vojon, tiel mi deziris revidi vin.

— Ĉu longe?

— Cent parasangojn!

Tais sen vortoj dankis la militiston per longa kiso, demandinte:

— Ĉu la vojo de Aleksandro ĝis Babilono estas longa?

— Iomete pli longa…

— Jen Eris! Manĝu kaj trinku. Mi drinkos kun vi je la venko!

— Ĉu al vi komencis servi la subtera regno? — demandis Leontisko, glutante vinon kaj pririgardante la novan sklavinon.

— Tiu historio estas interesa, sed longa. Mi esperas, dum la vojo estos tempo por rakonti ĝin kaj aŭskulti pri la granda batalo.

— Estos! — certigis la tesaliano, haste maĉis manplenon da nuksoj, kuiritaj en mielo, kaj leviĝis. Tais akompanis lin ĝis la ŝtupoj de la verando.

Leontisko reaperis post la ripozo en tia luksa armilaro, kian ne priskribis eĉ Homero mem. La ore brilanta, sunbruna rajdisto en blankaj silkoj sur la mirakla blanka ĉevalino ŝajnis duondio. Kaj kvankam profunda falto estis trairanta la frunton inter la brovoj, kaj la angulojn de la buŝo ĉirkaŭis duobla sulko, la mallarĝigitaj okuloj, helaj kaj sentimaj, estis gaje ridantaj.

— Kiel bela estas via ĉevalino! Kvazaŭ la titanino-fantomo Leŭkipa! Kaj kiel ĝi nomiĝas? — ekkriis la ravita hetajro.

— Melodio.

— Kanto! Kiu nomis tiel bele?

— Mi. Ĉu vi memoras, estas rivero Melos, kiu kantas, fluante sur sonorantaj ŝtonoj. Mia Melodio kuras — kvazaŭ fluas kaj lirlas rivero…

— Vi estas poeto, Leontisko!

— Simple ŝatanto de ĉevaloj! Kaj tio estas por vi. — La tesaliano malvolvis kaj donis al Tais veston de persa reĝidino. La hetajro malakceptis ĝin, dirinte, ke ŝi ne deziras vesti sin per fremdlanda kostumo, kaj surmetis nur diademon el raraj ŝtonoj, brilerantaj sub la suno per miloj da fajroj. Sur la kolo ŝi lasis la bluan kolieron de la templo de Rea, kaj la maleolojn, kiel por danco, ornamis per sonorantaj periscelidoj el elektrono kun turkiso.

Ŝi petis venigi al ŝi Salmaaĥ-on anstataŭ Boanergo kaj aĥis, kiam ŝi ekvidis sian ĉevalinon — en ora rimenaro, kun rubando, ornamita per grandaj turmalinoj, de sama mirinda roza koloro, kiel sur la donacitaj al ŝi flakonoj de Kibela. Sur la ŝvitkovrilo kuŝis felo de rara besto kun nigraj strioj — tigro.

La kinepodojn — la piedajn brosojn de la ĉevalino ornamis brilantaj sub la suno arĝentaj braceletoj kun tintiletoj. Salmaaĥ kvazaŭ sentis belecon de sia vesto kaj fiere paŝis, tintante per la hufoj, same kiel aliranta al ŝi Tais, kies piedaj braceletoj tintis ĉe ĉiu paŝo.

La militistoj kaj kolektiĝinta ĉe la templo amaso da urbetanoj salute ekkriegis, kiam la atenanino lerte sursaltis la ĉevalinon, baŭmigis ĝin kaj turnis. Tais kaj la tesaliano devis veturi en la templon, por oferi al la Granda Patrujo malavarajn donacojn, ne tiom pro la azilo por Tais, kiom pro la sukcesa militiro tra ŝia posedaĵo.

Eskorto el tridek militistoj estis akompananta Leontiskon kaj Tais-on, veturantajn flanko ĉe flanko laŭ la larĝa vojo al la ĉefa enirejo de la sanktejo de Kibela. La tesalianoj kantis, kaj Tais petis ilin frapadi al la ŝildoj samtakte kun la batala kanto. Sub tiuj ritmaj frapoj la hetajro igis Salmaaĥ-on danci, majeste karakolante, kiel sub reĝino. Admiro de la rajdantoj kaj de la homamaso, kuranta ĉe la flankoj, estis senlima. Kiel en tago de granda festo, la gardistoj malfermis la pordegojn en ambaŭ muroj. La batalema kavalkado eniris en la unuan korton. Ĉi tie Tais kaj Leontisko deĉevaliĝis kaj, renkontitaj de pastroj-lancistoj, ekiris al pordeto en malalta barilo, apartiganta la pavimitan korton disde aleo da cipresoj, en kies fino troviĝis ĝiba ponteto kaj ŝtuparo, transĵetita super la ĝardena baseno rekte sur la malsupran terason. Trans la pordeto al ili alproksimiĝis nuda pordistino. Ŝi kunigis en la mano siajn densajn harojn, trempis ilin en arĝentan tasegon kun aroma akvo kaj ŝprucigis al la enirantoj. Subite ŝi ekkriis kaj fermis la vizaĝon per la manoj. Tais rekonis sian fenicinon.

вернуться

25

adjektivo, derivita de la nomo de antikva skita popolo partoj, loĝinta en Partujo, en nuna Irano (trad.).