— Ho Leontisko! Haltigu ilin por minuto! — kapmontris ŝi al la severaj pastroj, aliris al Za-Aŝt kaj kun peno demetis ŝiajn manplatojn disde la punca vizaĝo. — Ĉu ili vin jam punis? Pro kio? Ĉu vi fartas malbone? Diru tuj!
El senlige hastaj vortoj Tais komprenis, ke la fenicinon oni devigis fari ion neelteneblan, ŝi rifuzis, oni sendis ŝin en la templon de Anaitis kaj post dua ribelo lokis ĉi tien — kiel pordistinon kaj unuan distraĵon de lacaj pilgrimoj.
— Kio estis en la templo de Anaitis? Ĉu la unua ŝtupo de la sakramentoj?
— Jes. Ili intencis devigi min partopreni en la dua. — Za-Aŝt denove kaŝis la vizaĝon, tremerinte pro malpacienca frapo de la lancoj, abrupte mallevitaj de la pastroj sur la teron.
— Kompatinda! Malbona pastrino fariĝis el vi! Necesas savi vin!
— Ho sinjorino! — En la voĉo de la fenicino nun estis multe pli da petego, ol en ŝiaj petoj forpermesi ŝin en la templon.
Tais, ne riskante plu reteni la pastrojn, ekiris pluen. La ĉefpastrino kune kun la pastro renkontis ilin ne en la templo, sed sur la malsupra verando — nova signo de respekto. Leontisko riverencis al ŝi kaj, imitante Tais-on, akceptis sur la frunton ŝmiron de aroma oleo. Poste li malligis grandan ledan sakon, kiun li garde portadis dum la tuta vojo, kaj vokis lanciston, trenintan la duan. Sur larĝan elstaraĵon de la soklo de la templo elŝutiĝis amaso da oraj kaj arĝentaj ĉenoj, braceletoj, grandaj juvelŝtonoj, arte forĝitaj valoregaj diademoj. El la dua sako kun obtuza peza frapo elŝutiĝis oraj fandaĵoj.
— Tio estas nur parto. Tuj oni alportos ankoraŭ kvar talantojn — la pastroj ne kutimiĝis porti tiajn pezaĵojn.
La ĉefpastrino profunde suspiris, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis pro avido — vere la donaco de Aleksandro estis reĝa.
— Ni zorgis ĉi tie pri nia bela gastino, — karese diris ŝi, — mi esperas, ke ŝi estas kontenta, ĉu?
— Kontenta kaj danka, gloron al la Granda Patrino, — respondis la hetajro.
— Ĉu povas mi ankoraŭ ion fari por vi?
— Povas, ho regantino de la templo! Redonu al mi mian sklavinon, fenicinon Za-Aŝt.
— Sed vi ja interŝanĝis ŝin…
— Jes, tiel. Sed nun mi vidis ŝin ĉenita ĉe la pordego. Ŝi ne adaptiĝis en la templo.
— Tial ŝi estas punita. Paciencu, ŝi adaptiĝos aŭ… — La ĉefpastrino ne findiris.
Tais rigardis al Leontisko, kaj tiu sen vortoj komprenis ŝin.
— Eble, mi haltigu la lastan paron de tiuj, kiuj portas la oron, — kvazaŭ en medito diris li.
— Ne haltigu! — levis la manon la ĉefpastrino post nelonga pripensado. — La sentaŭga fenicino ne kostas eĉ centonon. Vi povas rericevi vian obstinan sklavinon!
— Mi dankas vin! — denove riverencis Tais kaj, kaŝinte la rideton, adiaŭis la potencan regantinon de la fama templo.
Za-Aŝt, forgesinte pri ĉio, kun krio «Vi estas ĉi tie, mia belulino!» — ĵetis sin al Salmaaĥ, priverŝinte ties dorson per larmoj. Unu el la militistoj donis al ŝi belan ĥlamidon kaj sidigis sur la ĉevalan dorson. En la sama ordo la tesalianoj elrajdis el la korto, kaj Tais por ĉiam forlasis la loĝejon de Kibela, la Granda Patrino kaj la Regantino de la Bestoj.
Ĉapitro X. Akvoj de Eŭfrato
La polva ĉielo per arda kupra kaldrono falis sur la brulantan stepon. La ĉevala taĉmento de Leontisko transiris sur la maldekstran bordon de Eŭfrato, kaj ekiris suden transverse al granda rivera sinuo, paralele al la antikva «reĝa vojo» el Efeso en Suzon. Okcent stadioj estis ĝis la buŝo de la rivero, enfluanta en Eŭfraton el la oriento. Tie atendis grandaj boatoj. Eŭfrato povis porti grandajn ŝipojn, kaj la sola malavantaĝo de la vojo laŭ la rivero malsupren ĝis Babilono estis ĝia sinueco. La distanco estis pli ol duoble granda, sed eblis navigi senhalte, dum tutaj diurnoj. Irado sur boatoj ŝparadis ĉevalojn, liberigante ilin de ŝarĝo. Eĉ tiaj fervoraj ĉevalistoj, kiel la tesalianoj, volonte konsentis kun la plano de sia estro.
Likofono ankoraŭ ne povis fari surĉevalan transiron. La kamaradoj decidis veturigi lin ĝis Babilono kaj akiris ĉaron. Tais ordonis al Za-Aŝt akompani la tesalianon. La fenicino kolere brileris per la okuloj al Eris, kiu elpremis ŝin el la koro de la sinjorino. Sed Tais altiris al si la ofendiĝintan fenicinon kaj flustris al ŝi kelkajn vortojn. Tiu ruĝiĝis, mallevis la okulojn kaj obeeme komencis fari oportunan liton por transportado de la junulo. Pleje Tais maltrankvilis pri Eris. La pastrino antaŭe rajdis tre malmulte, se entute rajdis, kaj bremsi la harditajn rajdistojn pro la sklavino la atenanino, certe, ne povis. La eksa nigra pastrino, kuntirante la mornajn brovojn, ĵuris ne embarasi la mastrinon. Hezitinte, Tais decidis cedi Boanergon al la sklavino, kaj mem rajdi sur Salmaaĥ. Ŝi konsilis al Eris subteni la krurojn en fleksita stato helpe de rimeno, surĵetita sur la ŝultrojn kaj alfiksita al ambaŭ maleoloj. La persan ŝvitkovrilon oni kovris per maldika aspra ŝtofo, liverata el la Oriento, kiu konservadis ardigitan haŭton. Konusaj atenaj sunaj ĉapeloj ĉi tie ne taŭgis pro vento. La virinoj decidis ĉirkaŭvolvi la kapojn per turbanoj el nigra ŝtofo. Tiun konsilon donis al Tais militistoj de Leontisko, adaptiĝintaj al ardo de mezopotamiaj ebenaĵoj. La varmego premadis eĉ la helenojn, amikajn kun la suno, kaj la makedonojn, harditajn per militiroj. Kiel ĉiam, prepariĝado kaj misoj prokrastis la ekiron. Anstataŭ la horoj de sunleviĝo, la taĉmento ekiris ĉe la alte staranta suno, kiu, kiel kolera reganto, strebis fleksi la neadmoneblajn homojn en sklava obeemo.
Varmego verŝiĝadis de la ĉielo per pezaj kaskadoj, kies sencedan faladon interrompadis nur blovoj de vento, portanta el la ĉirkaŭanta stepo odoron kaj ardon de flamo.
Tais sur Salmaaĥ kaj Leontisko sur neĝblanka Kanto rajdis apude. La naztruoj de la hetajro plenbloviĝadis, enspirante ardan kaj amaran sekan aeron. La horizonto, dronanta en ŝanceliĝanta varmega nebulo, ŝajnis senlima post la duonmallumo de la sanktejo kaj post la pezaj muroj de la templo de Kibela. Aŭdaca ĝojo estis superpleniganta Tais-on, kiel liberigitan prizonulinon. Ŝi deziris kanti, karakoli, baŭmiginte Salmaaĥ-on, fari ian petolon. Retenante ridon, ŝi aŭskultis Leontiskon. La kavaleriestro komence rakontadis diversajn ridindajn aventurojn, okazintajn dum la iro al Gaŭgamelo, kaj poste absorbiĝis en priskribo de la granda batalo.
La makedona armeo komence iris tra elmortinta lando. Norde de Mezopotamio ebenaĵoj estis preskaŭ senhomaj. Nemultaj brutobredistoj, nomadintaj sur tiu ĉi vojo, aŭ disfuĝis, aŭ plej probable foriris en la montojn antaŭ la veno de la somera varmego. Skoltoj raportadis pri akumuliĝo de la malamikoj trans Tigriso. Fidela al sia strategio, Aleksandro hastis transiri la riveron. Ili pasis preter Ninevo, unu el la plej antikvaj urboj de la tuta ekumeno. De sur altaj muroj, duone detruiĝintaj dum multaj jaroj sen riparado, amaseto da homoj estis observanta la armeon. Inter ili per buntaj vestoj distingiĝis pastroj de antikvaj dioj. Aleksandro ordonis ne tuŝi la urbon. Ĝia mizera loĝantaro ne konsistigis danĝeron. La minaca malamiko staris antaŭe. De Ninevo la makedonoj deflankiĝis pli al la nordo — al montetoj kun bona paŝtaĵo kaj ankoraŭ ne sekiĝintaj rojoj kun pura akvo. Aleksandro strebis atingi orientan rivereton, fluantan el la nordo, en kiu sufiĉis akvo, por trinkigi la tutan armeon. La rivereto estis enfluanta en la alfluanton de Tigriso, irantan el la nord-oriento. Ĝuste sur tiu ĉi alfluanto Dario kolektis sian grandegan armeon. Kiam la militistaro de la makedonoj, moviĝanta sen hasto (la granda militestro ne deziris lacigi la militistojn), aliris la rivereton ĉe malgranda loĝloko Gaŭgamelo, Ptolemeo rimarkis, ke arko de malaltaj montetoj norde similas al antaŭaĵo de ĉaro — arbelo. La kromnomo, registrita en kronikoj de la ekspedicio, post jarmiloj konfuzadis historiistojn. Laŭ la suda vojo, je ducent stadioj for de Gaŭgamelo, inter malplena ebenaĵo kaj rokoj situis fortikaĵo Arbelo.