Aleksandro donis tritagan ripozon al sia armeo, pasinta jam plurajn milojn da stadioj. Skoltoj raportadis, surĉevalaj taĉmentoj liveradis kaptitojn. Ĉio estis atestanta pri grandega amasiĝo de la malamika kavalerio, kiu akumuliĝis kiel nubo en distanco nur je kelkaj parasangoj. Aleksandro ne hastis. Li deziris fari finan baton al la tuta armeo de la persoj, sed ne persekuti sur senfinaj ebenaĵoj ties apartajn taĉmentojn. Se Dario ne komprenas, ke necesis komenci batali jam ĉe Eŭfrato, se li laŭ ekzemplo de siaj prauloj esperas al multnombreco de siaj armeoj, — des pli bone. La sorto decidiĝos en tiu ĉi batalo. Por la makedonoj ĉiuokaze, ĉar malvenko signifas pereon de la tuta armeo.
— Ĉu ne eblis retiriĝi? — demandis la atente aŭskultinta hetajro. — Saviĝis ja iam dek mil helenaj militistoj el proksimume la sama loko?
— Ĉu vi parolas pri la «Anabazo» de Ksenofonto? Tiam la helenaj dungosoldatoj retiriĝis, ne estante ĉirkaŭitaj de malamikoj, kaj des pli de tiom multaj, kiel la persoj ĉe Gaŭgamelo.
— Do, la danĝero estis granda?
— Tre. Okaze de malvenko — morto aŭ sklaveco por ni ĉiuj.
Tais pensis, ke ŝiaj divenoj en la templo de Kibela estis ĝustaj.
Leontisko daŭrigis la rakonton.
Giganta amasiĝo de kavalerio antaŭ la tendaro de la makedonoj miregigis kaj timigis eĉ la plej spertajn militistojn. Malproksime kiel grizaj fantomoj hantis batalaj elefantoj, unuafoje renkontitaj de la makedonoj. Brilis sub la suno orumitaj kirasoj kaj lancoj de la «Senmortuloj» — la persona gvardio de Dario, rajdantaj per densa vico sur mirinde altaj ĉevaloj. Laŭ buntaj vestoj spertaj homoj rekonadis partojn, sogdojn, baktrianojn, eĉ skitojn-masagetojn el trans la granda rivero de Azio Oksoso. Ŝajnis, ke la armeego trakuros kiel tempesto, kaj sub hufoj de sennombraj ĉevaloj trovos sian morton la aŭdaca militistaro, kuraĝinta invadi la fremdan landon tiel malproksime, al la limo inter la stepo kaj la labirinto de montaj vicoj.
Vespere, en lumo de la subiranta suno, la tutan ebenaĵon pristernis ruĝa polvo, kaj la timo eĉ pli forte ekposedis la makedonojn. En milita konsiliĝo Parmenio, la estro de la tuta kavalerio, kaj aliaj militestroj komencis peti Aleksandron bati nokte, kiam la rajdistoj de la persoj ne havos avantaĝon super la makedona infanterio. Aleksandro malakceptis la proponon kaj difinis la batalon tuj post la sunleviĝo, sed ne pli frue, ol la militistoj estos manĝigitaj. Ptolemeo subtenis la amikon, kvankam la granda stratego eĉ en soleco restadis senhezita. Ekkuŝinte, li rapide kaj firme ekdormis. Poste Hefestiono rakontis al Leontisko pri konsideroj de Aleksandro. La militestro vidis kaj sentis, ke la timo ĉiam pli forte ekposedas la militistojn, sed faris nenion, por dispeli ĝin. Li prenis la timon sur sin, montrante trankvilon, neordinaran eĉ por li. Aleksandro sciis, ke homo estas plej danĝera por malamiko, ĝuste kiam li estas timigita, sed multjara trejno kaj milita disciplino devigas lin teni sian lokon en la vicoj de kamaradoj. La armeo sciis, kio estos okaze de malvenko. Por Aleksandro tio anstataŭis kaj ardajn parolojn, kaj laŭtajn promesojn.
Sed nokte, kiam homoj ne sentas komunan subtenon, ne vidas militestrojn, la timo povus helpi al la persoj kaj perturbi tiun desperan batalan impeton, kiu devis kapti kaj la infanterion, kaj la kavalerion de la makedonoj. La kalkulo de Aleksandro montriĝis plene prava.
Ne elprovita en milito, ne akordigita en komunaj bataloj, la giganta armeo de Dario, ĵetiĝinte al la makedonoj, kreis en la centro nekredeblan tumulton kaj ĥaoson. La maldekstra alo de Aleksandro sub komando de Parmenio, kie batalis Leontisko kun siaj tesalianoj, estis dispremita de la persa kavalerio kaj parte retiriĝis post provizorajn fortikaĵojn de la makedona tendaro. Parmenio dufoje petis helpon, Aleksandro silentis. Leontisko eksentis, ke venas la fino. La tesaliaj rajdistoj, decidinte altpreze vendi siajn vivojn, batalis despere, ne cedante al premo de la malpezaj ĉevalaj trupoj de la persoj. La fortikaj, larĝbrustaj tesaliaj ĉevaloj furioze ronĝadis la stepajn ĉevalojn, puŝadis kaj batadis ilin per la hufoj. Tiutempe en la centro de la batalo en terura tumulto la makedona infanterio-falango paŝon post paŝo moviĝadis antaŭen, kojne entranĉiĝante en la amason de la kontraŭulo, tiom densan, ke Dario sukcesis uzi nek elefantojn, nek ĉarojn kun serpaj tranĉiloj, destinitaj por falĉi malamikojn dum rapida veturo. Aleksandro same ne povis enkonduki en la batalon sian pezan kavalerion — la hetajrojn — kaj, jam eksidinte sur Bukefalon, kio ordinare signifis atakon, devis atendi, ne respondante al la vokoj de Parmenio.
Finfine la falango sukcesis profunde eniĝi en la centron. La malpeza kavalerio de la persoj retiriĝis dekstren, kaj en la kreiĝintan breĉon batis la hetajroj. Ili dispremis la «Senmortulojn» kaj ree, kiel en la batalo ĉe Iso, trafis antaŭ la proksimulojn de la persa reĝo.
La «Arĝentaj Ŝildoj», pravigante sian batalan gloron, kure ĵetiĝis al la malfortiĝinta ordo de la persoj. La ŝildistoj, speciale elektitaj homoj de elstara forto, batis la kontraŭulon per siaj ŝildoj. La persoj rompis la ordon, malkovrante la nedefenditajn flankojn por glavoj de la makedonoj.
Dario, ekvidinte la trarompiĝon de la hetajroj, ekrapidis sur ĉaro for de la centro de la batalo. Post lin turniĝis la «Senmortuloj». Ĉe la aloj la batalo daŭris kun nemalfortiĝanta furiozo. Aleksandro kun parto de la hetajroj trabatiĝis al Parmenio en la maldekstran alon, tuj pliboniginte la staton de la tesaliaj rajdistoj de Leontisko. Flanko ĉe flanko kun Aleksandro, rabia en batalo, Leontisko dispremis kaj deĵetis la kontraŭulon.
En polvaj nuboj neniu rimarkis iom-post-ioman retiriĝon de la persoj. Neatendite komenciĝis ilia amasa fuĝo. Surĉevala armeo forkuras multe pli rapide ol infanterio. Ie en la dekstra alo la frakianoj kaj agrianoj-montaranoj de Aleksandro estis ankoraŭ batalantaj kontraŭ la ofensivantaj sogdoj kaj masagetoj, sed la ĉefaj persaj fortoj jam estis fuĝantaj sud-orienten preter la maldekstra alo de la makedona armeo. Aleksandro ordonis al Parmenio kaj Leontisko, kiel al la plej taŭzitaj en la batalo, resti sur la batalkampo, kolektante vunditojn kaj akiraĵon, kaj li mem kun parto de la rezervo impetis persekuti la fuĝantojn. La militistoj, senfortigitaj de la terura batalo, povis sekvi ilin nur ĝis la rivero. La militestro mem ĉesigis la persekuton, kiu kvankam ne neniigis la retiriĝantojn, tamen devigis ilin en paniko forlasi ĉion iom pezigantan la ĉevalojn. La batalakiro evidentiĝis eĉ pli granda, ol ĉe Iso. Krom valoraĵoj kaj armilaro, vestoj, tendoj kaj luksaj ŝtofoj, la makedonoj unuafoje akiris batalajn elefantojn, ĉarojn kun serpaj tranĉiloj, tendojn el blanka felto, ornamitajn per arĝento.
Ne donante tempon por festi la venkon, Aleksandro post kvinhora ripozo impetis pluen al la sudo, ordoninte al Parmenio iri malantaŭe kun la tuta kolosa trajno kaj kaptitoj. Ĝuste tiam Leontisko falis pro senfortiĝo. Sed Dario ne ekiris suden al la ĉefaj urboj de sia reĝlando, sed forkuris nord-orienten, en montojn. Duafoje Aleksandro trovis lian forlasitan ĉaron kaj armilaron, tamen ne ekpersekutis lin en labirinto de montaj krestoj kaj fendoj, sed turnis sin suden al Babilono, Suzo kaj Persepolo, doninte al la armeo kelkajn tagojn da ripozo kaj distribuinte la akiraĵon. Ptolemeo estis sendita kun taĉmento por skoltado, kaj tiam li petis Leontiskon sendi iun por preni Tais-on.