Выбрать главу

— Kiam ŝi diris al vi?

— Antaŭ la mezo de la unua nokta deĵoro. Proksimume antaŭ ses horoj.

— Artemiso Agrotera! Sola nokte sur senhoma pado, inter ŝakaloj kaj hienoj. Krome tute senfortigita de la taga veturado?!

— Nenio okazos al via nigrulino! Kiel ŝi ekkuris! Mi rigardis post ŝin — ŝi kuras ne malpli bone ol iuj ĉevaloj…

Leontisko ekridegis. Tais zorgeme mordadis la lipojn, retenadis sin kaj subite same faciligite ekridis, ial certa, ke en la aventuro kun Eris ĉio finiĝos bone.

Kaj vere, ili atingis la fuĝintinon nur je du parasangoj disde la fina celo de la vojaĝo. De sur malalta monteto, de kie estis komenciĝanta malleviĝo en la larĝan valon de la alfluanto de Eŭfrato, Tais ekvidis malproksime kurantan Eris-on. Blankan ĥitoniskon super la genuoj — ŝian solan veston — flirtigis la dorsovento, la kapo, ĉirkaŭvolvita per nigra ŝtofo, estis fiere levita. La nigra pastrino egalmezure balanciĝadis, kaj estis videble, ke ŝi scias artifikojn de glata, daŭra kurado. Tais bedaŭris, ke ne vidis, kiel ŝi kuris nokte, sub la malnova luno, simila al la sentima diino, Artemiso mem. Iom superstiĉa rilato al la nova servistino estis ekposedanta la hetajron.

Tais kun Leontisko baldaŭ atingis ŝin kaj ordonis eksidi sur Boanergon. Dum la nokto kaj duono de la tago Eris trakuris ĉirkaŭ dek kvar parasangojn, kaj, stranga afero, ŝiaj hieraŭaj vundoj kuraciĝis. Ŝi sukcesis ripozi ĉirkaŭ kvar horojn sub tamarika arbusto, antaŭ ol ŝin atingis la rajdantoj, kaj nur la elfrotitaj sandaloj montris, kian vojon ŝi trairis.

Tais tiel ekĝojis, ke brakumis la nigran pastrinon, kiu ne respondis al la brakumo, nur stranga tremo trakuris tutan ŝian fortikan, ardigitan korpon.

En la difinita loko la boatoj estis atendantaj la rajdantojn. «Tio estas ne boatoj, sed tutaj ŝipoj, — pensis Tais, — mallertaj, platfundaj konstruaĵoj». En la plej granda el la «boatoj» libere povis lokiĝi dek du ĉevaloj. Leontisko decidis preni kun si siajn ĉevalojn kaj la eskorton kun ties ĉevaloj. La loĥago kun ceteraj rajdistoj ekrajdis senŝarĝe laŭ la bordo, por granda ĝojo de la severa centestro, al kiu tedis zorgo pri la vunditoj en la urbeto de Kibela kaj ĉe la transirejo. Sur la prua platformo de la antaŭa boato oni metis apude malpezajn markezojn por Leontisko kaj Tais.

— Ĉu ne eblas instali vian diinon de malharmonio pli malproksime? — rideme demandis Leontisko, brakumante je la talio la atenaninon, observantan surŝipigon de siaj ĉevaloj.

— Ne eblas! Ŝi ne iros sur la poŭpon, kie estas ĉevalistoj kaj boatistoj.

— Kaj se mi deziros kisi vin? Ĉu ŝi murdos?

— Vi kisu kaŝe, — konsilis Tais.

Dum tri tagoj la boatoj iris preter seninterrompaj ĝardenoj, larĝe borderantaj la bordojn de la rivero. Sed ĝardenoj de Babilono mem turnigis la kapojn eĉ al la plej spertaj veteranoj. Facila plumeca ombro alternadis kun humida duonmallumo de densaj aleoj. Arboj estis surkurantaj sur tegmentojn de tutaj kvartaloj kaj sur stratojn kaj placojn, alte levitajn super la rivero.

La famaj pendantaj ĝardenoj de Semiramiso, pri kiuj en la tuta Oriento cirkulis legendoj, elrevigis Tais-on, probable same, kiel la ruinoj de Trojo — Aleksandron.

Leontisko ordonis elŝipiĝi sur komerca varfo ekster la kvin vicoj de la urbaj muroj. La ĉevaloj, tro longe senmovaj en la boatoj, malpacience batadis per la hufoj, postulante promenon, kaj la atenanino kun la tesaliano trarajdis ĉirkaŭ parasangon, ĝis iliaj ĉevaloj trankviliĝis tiom, ke ili povis iri paŝe laŭ stratoj, troplenigitaj de homoj.

Ili enveturis en la urbon laŭ la Akada vojo tra duobla pordego de Iŝtar (la hetajro vidis en tio feliĉan antaŭsignon), kies turoj estis plene tegitaj per bluaj kaheloj. Vico de bildoj de drakoj, alternantaj kun bildoj de longkruraj sovaĝaj bovoj el flavaj kaj blankaj kaheloj, ornamis la bluan ebenon, brilantan sub la suno. Rekta Vojo de Procesioj el blankaj kaj ruĝaj platoj, larĝa je dek kvin ulnoj, iris al Esagilo, eksa sankta interna urbo, kie lokiĝis grandega templo de Marduko — la ĉefa dio de Babilono, tre potenca jam antaŭ du jarcentoj. De Tais la templon ŝirmis giganta turo Etemenanko, forte damaĝita de la tempo, sed plu fama en la tuta ekumeno, el sep diverskoloraj ŝtupoj, kronitaj per eta blua templo. Ĝi dominis super la tuta urbo, kvazaŭ rememorigante al ĉiu loĝanto, ke la sendorma okulo de la dio rigardas al li el la ducent-ulna alto.

Dekstre situis vasta palaco, nun okupita de neniu kaj ruiniĝinta, poste trans la muroj estis dua palaco, kaj maldekstre — malgrandaj ĝardenoj de Semiramiso sur altaj arkoj, same ŝtupaj, kiel preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj de Babilono. Mirigis abundo de verdaĵo malproksime de la rivero. Ĉe la suda muro de la palaco fluis profunda kanalo, sed, por akvumi la alte situantajn ĝardenojn de la malnova urbo, necesis miloj kaj miloj da sklavoj. Simile al Egiptujo. Tamen tie malnovaj ĝardenoj ĉe postmortaj temploj de reĝoj kaj ĉe antikvaj palacoj antaŭlonge pereis sub sablo. Nur ĉe grandaj kaj riĉaj temploj, posedantaj multegajn sklavojn, restis grandaj ĝardenoj sur altoj, neatingeblaj por kanaloj, la tuta cetera verdaĵo de egiptaj urboj kreskis sur la nivelo de Nilo. Ĉi tie, en Babilono, ankoraŭ konserviĝis la antikva ordo — eble, pro densa koncentriteco de la urbo, malsimile al Egiptujo. Ĉiuokaze, la turo Etemenanko impresis la hetajron multe pli, ol la ĝardenoj de la legenda reĝino.

Rajdisto, sendita antaŭen, revenis sur la ŝaŭmkovrita ĉevalo kun sciigo, ke Ptolemeo forestas. Li direktis sin al Suzo, kaj la ĉefaj militestroj lokiĝis en palacoj de la malnova urbo. Leontisko ekĝojis. Tais promesis al li aranĝi malgrandan simpozion por festi la finon de la longa vojo.

La Vojon de Procesioj plenigis tesalianoj, renkontantaj sian estron. En ilia amaso Tais kaj Leontisko ekveturis pluen, preteris grandan bluan muron, ornamitan per glazuritaj reliefoj de leonoj kun blankaj kaj ruĝaj kolhararoj, trairis kelkajn bruajn stratojn kaj, turninte sin dekstren, elveturis en limojn de la sankta urbo laŭ vojo inter Etemenanko kaj Esagilo, la templo de Marduko. La kolosa turo kun oblikvaj ŝtuparoj sur du flankoj malice altis super vojaĝantoj, kaj Tais ekĝojis, kiam ree elveturis al la bordo de Eŭfrato.

Ĉi tie estis flosanta ponto, kunliganta la malnovan urbon, la orientan duonon de Babilono, kaj la okcidentan — la novan urbon, kun malpli granda kvanto de temploj, internaj muroj kaj fortikaĵoj, eĉ pli verdan. En ĝia norda parto, inter pordego de Lugalgiro kaj la rivero, troviĝis belega dometo.

Kiel en multaj urboj de Azio, Tais-on ĉiam iom perpleksigadis abrupta transiro disde bruaj, malpuraj kaj polvaj stratoj, suferantaj en varmego kaj muŝa zumado, al kvieta malvarmo de ombritaj ĝardenoj-kortoj kun kanaloj da lirlanta kuranta akvo trans dikaj, firmaj muroj. Baldaŭ venis Eris kun ĉiuj aĵoj, kaj iom pli poste venis ankaŭ Za-Aŝt, disiĝinta de Likofono sur la varfo de la malnova urbo. Tais, kun ŝia scipovo ĉion aranĝi, ĝis vespero trovis bonan ĉevaliston (ĝardenisto loĝis ĉe la domo), sklavinon, scipovantan kuiri manĝaĵojn, agrablajn por helena gusto, kaj vespere dancis por siaj tesalianoj en improvizita simpozio.

Onidiro pri apero en Babilono de fama atena hetajro disiris momente. La domon apud Lugalgiro komencis sieĝi scivolantoj, kvazaŭ ne estis la milito, kvazaŭ en la urbo ne staris fremda venka armeo. Leontisko devis sendi militistojn por gardo de la pordego kontraŭ trudiĝemaj babilonanoj. Rakontoj pri milita povo de makedonoj kaj pri nevenkeblo de la dieca Aleksandro disiradis ĉiam pli malproksime. Suzo, kien direktis sin Ptolemeo, kaj eĉ situanta malproksime norde Ekbatano — la somera rezidejo de la persaj reĝoj kaj unu el la ĉefaj trezorejoj — montris humilecon, kapitulacinte sen batalo kaj enmaniginte ĉiujn ŝlosilojn al senditoj de Aleksandro.

Malgraŭ la aŭtuno, varmegon alportadis al Babilono ventoj el senfinaj vastaĵoj de Persujo kaj ŝtonplenaj altebenaĵoj de Sirio, Elamo kaj la Ruĝmaraj dezertoj. Noktoj dronadis en humida sufoko. Tais ŝajnis al si mem glueca kaj malpura, kvankam Za-Aŝt kaj Eris briladis pro ŝvito, kiam Tais restadis seka. Kaŝita malamikeco inter ambaŭ virinoj lacigadis la hetajron — ŝi ĉiam deziris pacon kaj trankvilon en sia hejmo. Estis bone almenaŭ, ke la fenicino terure timis «la sorĉistinon» kaj ne kuraĝis montri sian sovaĝan ĵaluzon malkaŝe.