Iom post iom la sklavinoj dividis siajn devojn. Por granda ĝojo de Za-Aŝt, Eris cedis al ŝi senperan prizorgon pri Tais, preninte al si prizorgon pri la domo, pri la ĉevaloj kaj gardadon de la sinjorino. La lastan, malgraŭ protestoj de Tais, ŝi opiniis sia plej grava devo.
La fenicino konfesis, ke Likofono deziras elaĉeti ŝin de la sinjorino, tuj kiam finiĝos la milito kaj li ekveturos en la patrujon. Tiam ili geedziĝos. Tais ekdubis, ĉu ekzistas epigamio inter Fenicujo kaj Tesalio, kaj kun miro eksciis pri vastigo de la leĝeco de geedzeco al la tuta nova imperio de Aleksandro kaj la unio de la helenaj ŝtatoj-civitoj, por kiuj la granda militestro plu nomadis sin la supera stratego, fakte estante la reĝo.
— Vidu, vi denove revas foriri de mi, — duonŝerce riproĉadis Tais sian sklavinon, — do kial vi koleras kontraŭ Eris?
— Mi nun neniam forlasus vin, sinjorino, sed… Likofono estas belega kaj ekamis min. Kaj vi ĉiam forpermesadis viajn sklavinojn por edziniĝo…
— Forpermesadis, — konsentis Tais, facile kuntirante la brovojn. — Afrodito ne permesas al mi reteni ilin… Sed estas domaĝe — ja ankaŭ mi kutimiĝas kaj alligiĝas…
— Ĉu ankaŭ al mi, sinjorino? — subite demandis Eris, ordigante florojn, ĵus alportitajn de la ĝardenisto.
— Ankaŭ al vi, Eris, — sen hezito respondis la hetajro.
La bluaj okuloj sub la mornaj brovoj subite eklumis. La neordinara esprimo tute ŝanĝis la vizaĝon de la nigra pastrino, glitis kaj malaperis.
— Kaj ankaŭ vi forlasos min por amo kaj familio! — ridetis Tais, dezirante moketi la strangan sklavinon.
— Ne! — indiferente respondis Eris. — Viroj al mi tedis en la templo. La sola, kion mi havas en la mondo, estas vi, sinjorino. Mi neniam kuros post amaton, kiel Za-Aŝt.
— Aŭdis mi tiajn parolojn! — brilis per la nigraj okuloj la fenicino. Eris majeste levis la ŝultrojn kaj foriris.
En unu el speciale varmegaj noktoj al Tais venis ideo naĝi en Eŭfrato. De la ĝardeno, tra mallarĝa interstrateto inter kontinuaj argilaj muroj, pado kondukis al malgranda varfeto sur kanaj faskoj. Tais iradis tien akompane de Eris, sed strikte malpermesis al ŝi baniĝi kune kun si. La atenanino naĝadis longe, kaj la filino de la suda lando povis forte malvarmumi. Eris, iomete plaŭdinte en la akvo, obeeme eliradis kaj pacience atendadis, sidante brakuminte la genuojn, en nokta silento de la dormanta urbo, kiun rompadis nur hunda bojado kaj eksplodoj de bruaj voĉoj de iu gaja kompanio, klare aŭdeblaj en humida rivera aero.
Kiam la malvarmeta akvo forigadis torporon de varmega nokto, Tais sentadis revenon de la energio, ordinara por ŝi. Tiam ŝi naĝadis, luktante kontraŭ la fluo, al la malnova urbo, elrampadis sur ŝtupojn de iu forgesita templo aŭ malgranda palaco kaj sidadis, ĝuante solecon, fidinde kaŝita de mallumo de obtuza senluna nokto. Ŝi pensadis pri Aleksandro, loĝanta ie proksime, en la suda palaco de la Malnova Urbo, pri Ptolemeo, eble ĉi-momente pace dormanta en vojo. Tri mil stadioj da sabloj kaj marĉoj estis apartigantaj la misteran Suzon disde Babilono. Ptolemeo devis baldaŭ veni. Tais eksciis de Leontisko, ke estis donita ordono prepariĝi al ekiro de la tuta armeo nesciate kien.
La atenanino revis pli detale ekkoni Babilonon — la plej antikvan urbon, tiom malsimilan al Ateno kaj Memfiso. Baldaŭ foriros orienten la armeo, kaj militistoj, superplenigantaj nun Babilonon, ĉesos salutadi ŝin ĉe ĉiu paŝo, rekonante la kompaninon de sia gvidanto, la amikinon de Ptolemeo, la amatan «diinon» de Leontisko. Nur en la dua tago post la veno de Tais en Babilonon, kiam ŝi iris laŭ la Vojo de Procesioj al la templo de Iŝtar, al ŝi renkontiĝis taĉmento de argiroaspidoj — «Arĝentaj Ŝildoj». La estro rekonis la atenaninon, vidis ŝin ankaŭ aliaj militistoj jam en la tendaro de Aleksandro apud Tiro. Tais ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam oni ĉirkaŭis ŝin, levis sur kunigitajn ŝildojn kaj, dispuŝante homamason, kun jubilo ekportis laŭ la Vojo de Procesioj al la templo, por mirego de babilonanoj. Post ŝin impetis maltrankviligita Eris. Sub kantado de laŭda himno al Haritoj ridegantan Tais-on oni alportis al la enirejo en la sanktejon de Iŝtar kaj mallevis, antaŭ ol timigitaj servistinoj de la diino sukcesis frapfermi la kradon antaŭ la minaca milita forto. Nature, el la vizito de la templo nenio rezultis. La hetajro pensis, ĉu ne ekkoleris la diino? Ĉe Tais akumuliĝis nepardonitaj pekoj antaŭ la potenca regantino de la persa lando. En la sekva tago ŝi penis per ofero kaj preĝo konvinki la diinon, ke ŝi tute ne aŭdacas rivali kun ŝi, kaj adorado de viroj estas laŭ moroj de Helenujo, kie virinan belon oni taksas super ĉio en la mondo… «Montan Ftion helenan, gloran pro ina beleco», — rememoriĝis al ŝi la ĉarma kantado de la poemo tiam, en la senfine malproksima Ateno…
Argesto — orienta vento, traflugis super tegmentoj de la Malnova Urbo. Ekbruis ĉebordaj aleoj, apenaŭ aŭdeble ekplaŭdis akvo sur la malsupra ŝtupo de la ŝtuparo. Tais ĵetis sin en la malhelan akvon de la nokta rivero. Subite ŝi ekaŭdis alian naĝanton. Egalmezurajn plaŭdojn de homo forta kaj bone scianta naĝi. La hetajro plonĝis, intencante sub la akvo eliri en la mezon de la ŝanelo kaj, preterinte ĝin, per dua plonĝo foriri en la golfeton, kie troviĝis la kana varfo kaj atendis ŝia Eris, pacienca, kiel rabobesto. En profundo la akvo evidentiĝis pli malvarma. Tais tranaĝis malpli, ol atendis, elmergiĝis kaj elspiris kun longa melankolia ĝemo, kiel tion faras plonĝistoj de Helenujo kaj Kreto. Kaj ekaŭdis severan: «Haltu, kiu vi estas?» — diritan kun tia ordona forto, ke la atenanino rigidiĝis. Tiu voĉo… ŝajne nelaŭta, sed profunda kaj potenca, kiel obtuzigita murmurego de leono… ĉu povas tio esti?!
— Kial vi silentas? Eĉ ne pensu plonĝi ankoraŭfoje!
— Ĉu tio estas vi, reĝo? Vi estas nokte sola en la rivero? Tio estas danĝera!
— Kaj ĉu por vi ne estas danĝere, sentima atenanino? — diris Aleksandro.
— Kiu min bezonas? Kiu serĉos min en la rivero?
— En la rivero vin neniu bezonas, vere! — ekridis la granda makedono. — Naĝu ĉi tien. Ĉu nur mi kaj vi inventis tiun manieron de ripozo? Ŝajne, jes!
— Eble, aliaj simple malpli bone naĝas, — diris Tais, alproksimiĝante al la voĉo de la reĝo, — aŭ… aŭ timas demonojn de nokto en fremda lando.
— Babilono estis la urbo de antikva magio longe antaŭ la persaj reĝoj, — Aleksandro etendis la manon kaj brakumis la ŝultrojn de la malvarmeta hetajro. — Lastfoje mi vidis vin nuda nur en la simpozio, kie vi konsternis ĉiujn per la amazona danco.
Tais turniĝis sur la dorson kaj longe rigardis al la reĝo per la okuloj, brilantaj en la stela lumo, apenaŭ movetante la disetenditajn manojn kaj surĵetinte sur la bruston mason de la pezaj, kiel algoj, nigraj haroj. Aleksandro metis sur ŝin la manplaton, eligantan varman forton.
— Liberigu vin almenaŭ foje, reĝo, — silentinte iom, diris Tais, dum la fluo de la rivero estis portanta ilin al la ponto.
— Ĉu kun vi? — rapide demandis Aleksandro.
— Kaj nur kun mi. Poste vi komprenos, kial…
— Vi scias flamigi scivolemon.
— Ĉu nur solan scivolemon?
La konkerinto de Azio respondis per kiso, pro kio ili ambaŭ mergiĝis sub la akvon.
— Ni naĝu al mia domo! — ordonis Aleksandro.
— Ne, reĝo! Al la mia. Mi estas virino kaj devas renkonti vin ordigita kaj kombita. Krome, ĉirkaŭ vi en la palaco estas tro multaj okuloj, ne ĉiam bondeziraj. Sed ĉe mi estas sekreto!