Выбрать главу

— Kaj vi mem estas sekreto, atenanino! Tiel ofte vi evidentiĝas prava, kvazaŭ vi estas saĝa pitio, sed ne konkerantino de viroj!

Ili ĝustatempe turniĝis for de la fluo, portinta ilin al la flosanta ponto, kaj alnaĝis en la kvietan golfeton, kie Eris, revinta, rigardante al la steloj, salte ekstaris kun siblo kaj rapideco de sovaĝa katino.

— Eris, tio estas la venka reĝo mem! — rapide diris la hetajro. La junulino malleviĝis sur la genuojn en respekta riverenco. Aleksandro rifuzis proponitan mantelon, ekiris tra la interstrato kaj la ĝardeno senveste, kaj eniris en la malforte prilumitan antaŭĉambron en tuta belego de sia potenca korpo, simila al Aĥilo aŭ alia belega heroo de la antikveco. Laŭlonge de la muro ĉi tie laŭ babilona kutimo estis alkonstruitaj oportunaj kuŝejoj. Tais ordonis al ambaŭ servistinoj viŝi, ŝmiri kaj kombi la reĝon, kio estis plenumita kun emocio. La atenanino foriris en sian dormoĉambron, ĵetis sur la larĝan kuŝejon la plej valoran kovrilon el mola lazura lano de Taŭraj kaproj kaj baldaŭ venis al la reĝo en tuta brilo de sia mirinda belo, en lazura ĥitono, kun turkisa kroneto — stefano — en la alte kombitaj haroj, en la berila koliero de la templo de Kibela.

Aleksandro ekstaris, flankenigante Za-Aŝt-on. La hetajro geste ordonis al ambaŭ sklavinoj foriri.

— Ĉu vi deziras manĝi? — demandis ŝi, malleviĝante sur dikan tapiŝon. Aleksandro rifuzis. Tais alportis bizaran persan tasegon kun vino, diluis per akvo kaj verŝis en du vojaĝajn poterionojn el verda kipra vitro. Aleksandro kun karaktera por li rapideco levis la kalikon, iomete elverŝinte.

— Por Afrodito! — mallaŭte diris li.

— Atendu, reĝo, unu momenton! — Tais prenis de sur la pleto la flakonon el roza turmalino, ornamitan per stelo, — tio estas por mi, — flustris ŝi, elverŝante tri gutojn en sian vinon, — kaj tio por vi — kvar…

— Kio estas tio? — sen malfido, kun intereso demandis la makedono.

— Donaco de la Patrino de Dioj. Ŝi helpos al vi forgesi por hodiaŭ, ke vi estas reĝo — reganto kaj venkanto de popoloj, demetos la ŝarĝon, kiun vi portas ekde tiam, kiam vi prenis la ŝildon de Aĥilo en Trojo!

Aleksandro atente rigardis al Tais, ŝi ridetis al li kun tiu nekaptebla nuanco de supereco, kiu ĉiam altiradis la reĝon. Li levis la pezan vitran vazon kaj sen hezito eltrinkis la bruligantan kaj adstringan trinkaĵon. Tais verŝis ankoraŭ, kaj ili drinkis duan fojon.

— Ripozu iomete! — Tais kondukis Aleksandron en la internan ĉambron, kaj li ekkuŝis sur la lito, neordinara por virino, kun matraco, kudrita el feloj de leopardoj.

Tais eksidis apude, metinte la varmegan polmon sur lian ŝultron. Ili ambaŭ silentis, sentante nevenkeblon de Ananko (la sorto), altiranta ilin unu al la alia.

Tais eksentis la konatan senton de flamo, kuranta supren laŭ ŝia dorso, disfluanta en la brusto kaj la ventro. Jes, tio estis tiu terura drogo de Rea-Kibela! Ĉi-foje ŝi ne ektimis.

Batado de la propra koro eĥis en la kapo de la hetajro per frapoj de dionizaj tamburinoj. Ŝia konscio komencis disduiĝi, ellasante al libero alian Tais-on, ne homan estaĵon, sed praan forton, apartan kaj samtempe nekompreneble kunfanditan kun ĉiuj ekstreme akriĝintaj sentoj. Tais, ĝemante, fleksiĝis arke kaj estis subkaptita de la potencaj manoj de Aleksandro, kies okuloj, kiel ĉe leono, ĵetiĝinta sur la predon, ekbrulis per preskaŭ fizike sentebla flamo…

…Tra obtuza kovrilo de dormo Tais aŭdis malklaran bruon, retenitajn ekkriojn, malproksiman frapadon. Malrapide leviĝis sur la kubuto, malfermante la okulojn, Aleksandro. La voĉoj aŭdiĝis ĉiam pli laŭte. Leontisko, Hefestiono, Nigra Klejto — la hetajro rekonis ilin ĉiujn. La amikoj kaj gardantoj de la reĝo haltis sur la sojlo, ne kuraĝante eniri en la domon.

— Hefestiono! — subite laŭte vokis Aleksandro. — Diru al ĉiuj, ke ili iru al korvoj[26]! Kaj vi same! Ne aŭdacu malkvietigi min, eĉ se Dario irus al la urbo!

Hastaj paŝoj laŭ la ŝtuparo estis la respondo.

Aleksandro turniĝis al Tais, mergiĝante en ŝiajn larĝe malfermitajn okulojn, kaj kun sama furiozo kisis ŝiajn ŝvelintajn lipojn.

…La granda militestro rekonsciiĝis nur malfrue vespere. Li ektiris sin, profunde suspirinte, skuis la kapon, ankoraŭ plenigitan de senekzemplaj impresoj. Tais elkuris el la ĉambro kaj revenis kun brakpleno da vesto, kiun ŝi silente metis antaŭ la reĝo.

— Mia! — kun miro ekkriis Aleksandro. — Kiu alportis?

— Ili! — mallonge respondis Tais, silentema kaj koncentriĝinta, subkomprenante la amikojn de la makedono, kiuj venis sur ŝaŭmkovritaj ĉevaloj, post serĉado de la reĝo en la tuta urbo.

Eris kaj Za-Aŝt jam rakontis al ŝi pri terura maltrankvilo, okazinta matene, kiam Aleksandro ne revenis post la baniĝo.

— Kiel oni sukcesis trovi min ĉi tie? — ne komprenis Aleksandro.

— Estis Leontisko, kiu divenis. Li sciis, ke mi banas min nokte en Eŭfrato, aŭdis, ke vi same naĝas en la rivero, kaj kuniginte la du aferojn, ricevis unu…

Aleksandro nelaŭte ekridis. La voĉo malbone obeis lin, kaj li rompis la ridon.

— Vi estas danĝera, atenanino. Via nomo kaj Morto komenciĝas per la sama litero. Mi sentis, kiel facile estis morti en via brakumo. Kaj nun mi tuta estas tre malpeza kaj kvazaŭ diafana, sen deziroj kaj zorgoj. Eble, mi jam estas ombro de Hadeso?

Tais levis la pezan manon de la reĝo kaj alpremis al sia brusto.

— Ho ne, en vi estas ankoraŭ multe da karno kaj forto! — respondis ŝi, malleviĝante sur la plankon al liaj piedoj.

Aleksandro longe rigardis al ŝi kaj finfine diris:

— Vi estas kiel mi sur batalkampo. La sama sankta forto de la dioj plenigas vin… dieca frenezo de penoj. En vi ne estas elemento de singardemo, konservanta la vivon…

— Nur por vi, reĝo!

— Des pli malbone. Mi ne povas. Unufoje mi permesis al mi esti kun vi, kaj diurno estas elŝirita el mia vivo plene…

— Mi komprenas, parolu nenion, kara, — unuafoje Tais nomis tiel la reĝon, — la ŝarĝo de la Aĥila ŝildo!

— Ankoraŭ — la ŝarĝo de tiu, kiu intencas ekkoni la limojn de la ekumeno!

— Mi memoras ankaŭ tion, — malgaje diris Tais, — mi ne plu vokos vin, kvankam mi estos ĉi tie. Sed ankaŭ vi same ne voku. Ĉenoj de Eroso por virino forĝiĝas pli rapide kaj tenas pli firme. Ĉu vi promesas?

Aleksandro ekstaris kaj, kiel lanugeron, levis Tais-on. Alpreminte al la larĝa brusto, li longe tenis ŝin, poste subite ĵetis sur la liton. Tais eksidis kaj, mallevinte la kapon, komencis plekti la sovaĝe implikiĝintajn harligojn. Subite Aleksandro kliniĝis kaj levis de sur la kuŝejo la oran ĉeneton kun la stelo kaj la litero «mu» en la centro.

— Donu ĝin al mi por memoro pri tio, kio okazis, — petis la reĝo. La hetajro prenis sian zoneton, enpensiĝis, poste, kisinte la ornamaĵon, etendis ĝin al Aleksandro. — Mi ordonos al la plej bonaj juvelistoj de Babilono dum du tagoj fari por vi alian. El valorega ruĝa oro kun dekkvar-radia stelo kaj litero «ksi».

— Kial «ksi»? — nekomprene leviĝis la longaj okulharoj de Tais.

— Memoru. Neniu klarigos al vi, krom mi. Antikva nomo de la rivero, en kiu ni renkontiĝis, estas Ksarando. En Eroso vi similas al glavo — ksifos. Sed por viro esti kun vi — epe ksiron eĥestaj, kiel sur la eĝo de razilo. Kaj la tria: «ksi» estas la dekkvara litero en la alfabeto…

La okuloj de la atenanino malleviĝis sub la longa rigardo de la reĝo, kaj la paliĝintaj vangoj ruĝiĝis…

— Pozidono-tertenanto! Kiel mi deziras manĝi! — diris subite Aleksandro, ridetante al la eksilentinta hetajro.

— Do ni iru! Ĉio estas preta! — vigliĝis la atenanino. — Poste mi akompanos vin ĝis la Suda palaco. Vi rajdos sur Boanergo, mi — sur Salmaaĥ…

вернуться

26

al diablo.