— Ne necesas. Kun mi veturu unu el viaj gardistoj-tesalianoj.
— Kiel vi deziras! — obeeme respondis la hetajro.
Izoliĝinte en sia dormoĉambro, Tais eliris nur vespere kaj ordonis al Eris alporti kiuron el la rezervo, kiun ŝi faris kune kun neforgesebla Egesiĥora jam en Sparto. Eris alportis platan ŝtonan pistujon kaj komencis helpi al la sinjorino en preparado de danĝera infuzaĵo. La bluaj okuloj de la nigra pastrino, ne harmoniantaj kun la malhela haŭto kaj la severaj brovoj, estis atente pririgardantaj la kaviĝintajn vangojn, la ŝvelintajn lipojn, la bluajn subokulaĵojn de la sinjorino.
Neatendite Eris etendis la manon kaj facile tuŝis per la varmegaj fingroj la manradikon de la atenanino.
— Ne venenu vin, sinjorino, — diris la nigra pastrino.
— Kion vi scias pri tio? — malgaje kaj konvinkite respondis la hetajro. — Kiam okazas tiel, Geo estas senkompata. Sed mi ne rajtas permesi al mi havi infanon de la estonta reganto de la ekumeno.
— Kial, sinjorino?
— Kiu mi estas, ke la filo, naskita de mi, heredu la grandan imperion? Krom kaptiteco kaj frua morto, li nenion ricevos de la sorto, ludanta per ĉiuj, kiuj kovas pensojn pri estonteco, tutegale — ĉu helajn aŭ malhelajn.
— Sed se knabino?
— Ne devas esti, ke la dieca sango de Aleksandro spertu kruelan sorton de virino!
— Sed filino devus esti belega, kiel Afrodito mem!
— Des pli malbone por ŝi…
— Ne timu, sinjorino, — ŝanĝante la tonon, firme diris Eris, — nenio estos al vi. Kaj ne trinku kiuron.
— Kiel vi povas scii?
— Mi povas kaj scias. Ni ĉiuj estis inicitaj en antikvan scion de Kibela pri la sekreto de influo de la luno al koncipo de homo. De ĝi dependas ĉio en la virina korpo. Kiam la luno situas inter certaj steloj, en unu el siaj aspektoj, tiam ĉio estas permesita, kaj koncipo ne okazos. Vi renkontiĝis kun la reĝo ĝuste en tia tempo…
— Kial do ni, instruataj pri tuta saĝo de la virina arto, ne scias tion? — miregigita Tais eĉ saltetis.
— Ĉar tiu scio estas sekreta. Ne eblas liberigi la virinon disde la potenco de Geo-Kibela, alie ĉesos la homa gento. Oni opinias peko uzi la scion de la sorĉo de la Luno nur por sia profito. Sed ni, la servistinoj de Kibela, devas scii…
— Alie ĉiuj vi ĉiam estus gravedaj, — ridetis Tais, — mi komprenis. Sed eble, vi malkovros al mi tiun sekreton?
— Al vi eblas. Vi servas al alia diino, sed ŝiaj celoj estas la samaj, kiel de la Granda Patrino. Tamen, dum mi estas kun vi, mi ĉiam diros al vi, kiuj tagoj estos sen sekvaĵoj.
— Dum vi estas kun mi. Sed kiam vi ne estos…
— Mi estos kun vi ĝis la morto, sinjorino. Mortante, mi rakontos al vi ĉion…
— Kiu intencas morti? — sonoris gaja voĉo.
Tais, ŝrikinte pro ĝojo, ĵetis sin renkonten al Hesiona.
La virinoj brakumis unu la alian kaj longe ne forprenadis la manojn. Ĉiu el ili atendis tiun ĉi renkontiĝon, post kiam disiris en kontraŭaj direktoj la vojoj de la rajdistino Tais kaj de la maristino Hesiona.
La atenanino ektrenis la amikinon al suna lumo de la verando. La «serpentidino», kiel iam nomis ŝin ĵaluza Klonaria, tre maldikiĝis, ŝia vizaĝo kaj la manoj krudiĝis, ŝi tondis la harojn, kiel edzino, punita pro malfideleco, aŭ fuĝinta sklavino.
— Al kio vi iĝis simila! — ekkriis Tais. — Nearĥo prenos alian ĉi tie, en Babilono, plena je ĉarmulinoj.
— Ne prenos, — kun tia certeco kaj trankvilo respondis la tebanino, ke la hetajro eksentis — vere ne prenos.
— Ĉu vi tuta tiel nigriĝis? Malligu la agrafojn! — ekridis la atenanino. Hesiona, obeema kiel antaŭe, nudiĝis ĝis la zono. Ŝiaj sunbrunaj mamoj, plu malmolaj, defie levitaj supren en la sama ĉarma belo de juna korpo, tuj diris al Tais, ke al la amikino okazis nenio malbona. Balancinte la kapon, ŝi kisis Hesiona-n kaj, subite eksentinte teruran malsaton, ektiris la gastinon al la tablo. — Ĉu por longe? — demandis Tais, karesante la krudiĝintan manon de la «serpentidino».
— Por longe! Nearĥo post la venko ĉe Gaŭgamelo aranĝos ĉi tie ŝipkonstruejon kaj stacion de ŝipoj. Li navigos al Arabio, sed nelonge kaj sen mi. Kiel bone, stelo mia! La venko, fina!
— Ne ĉio estas finita pri Persujo… kaj poste, kiom mi komprenas Aleksandron, okazos ankoraŭ longa militiro ĝis la rando de la ekumeno. Vi kaj mi, certe, ne iros tien, restos ie ĉi tie.
— Al mi ne plaĉas Babilono! Kaduka urbo de eksa gloro. Disfaliĝantaj muroj, delonge ne riparataj palacoj kaj temploj! Kaj por mi oni ankoraŭ ne trovis loĝejon!
— Ĉu kun Nearĥo?
— Nearĥo loĝos apud la ŝipoj, alveturante ĉi tien.
— Do loĝiĝu ĉe mi. Da loko sufiĉas.
— Tais, file, la plej bona, pri kio mi povis pensi, estis — trovi vin kaj loĝi kun vi!.. Mi dume ankaŭ ne havas urban servistinon.
— Troviĝos. La miaj same estas ne babilonaj, sed el malproksime.
— Estas tre interesa tiu, la nigra. Kia estas ŝia nomo?
— Eris.
— Terura nomo: la diino de malharmonio el la obskura mondo.
— Ili ĉiuj havas tiajn nomojn. Ja ŝi estas eksa pastrino, samkiel vi, nur falinta, sed ne kaptita. Ŝi servis al la multe pli minaca Patrino de Dioj. Mi rakontos al vi pri ŝi poste, unue mi devas ekscii pri via navigado.
— Bone… ĉu vi scias, Eris havas strangajn okulojn.
— Ha, vi rimarkis!
— Al mi ŝajnis, ke en ŝi estas tuta virina profundo, malhela, kiel en mita antikveco, kaj samtempe avida al novo kaj belo, kiel en Helenujo!
— Kaj forto! Sed sufiĉas pri la sklavino, rakontu pri vi.
La rakonto de Hesiona ne estis longa. Ĉio estis multe pli simpla, ol ĉe Tais. Komence ŝi akompanis Nearĥon ĝis la supra fluo de Eŭfrato, kie estis haste aranĝitaj rezervoj de ligno por ŝipoj. Poste ili ĉirkaŭveturis kelkajn urbojn de Sirio, kie eblis trovi rezervojn de seka, multjara ligno. Senfinaj trajnoj transportadis lignon al la «reĝa vojo», tiu sama, kiun preteris Tais el Efeso en Suzon. Laŭ tiu vojo la lignon oni veturigadis, kaj laŭ la rivero flosigadis ĝin ĝis la malsupra transirejo trans Eŭfraton. Tie Nearĥo aranĝis ŝipkonstruejojn por batalaj ŝipoj.
— Nur imagu! Mi navigis preter ili, nokte, — ekkriis Tais, — kaj ne pensis pri vi!
— Sed mi jam ne estis tie. Post sciigo pri la granda venko Nearĥo eknavigis malsupren, kaj mi kun li estis ĉe la kunfluiĝo mem de ambaŭ riveroj, tie, kie marĉoj okupas grandegan spacon. Tien, eble, necesos veturi ankoraŭfoje, kaj tio estas tre malbona loko…
— Kiu do direktis vin ĉi tien, en Lugalgiron?
— Via heroo — tesaliano Leontisko. Kiel li estas enamiĝinta en vin, kara Tais!
— Mi scias kaj ne povas respondi al li per la samo. Sed li konsentas ĉion, nur por esti apud mi.
— Tiujn kondiĉojn konsentus ankoraŭ miloj da viroj. Vi iĝas ĉiam pli bela kaj, eble, neniam estis tiom bela.
Por grandega miro de Hesiona, Tais ekploregis.
En la granda trona halo de la suda palaco el malhel-bluaj glazuritaj brikoj kun ornamo en aspekto de flavaj fostetoj Aleksandro prezidis en konsiliĝo de militestroj. Ĵus alveturinta Ptolemeo, apenaŭ sukcesinte forlavi ŝviton kaj polvon de arda vojo, raportis pri trezoroj, kaptitaj en Suzo, kapitulacinta sen batalo. Krom arĝento, oro, valorega armilaro, en Suzo estis konservataj statuoj, elveturigitaj de Kserkso el prirabita de li Helenujo, kaj speciale la atena bronza grupo de la tiranomurdintoj — Harmodio kaj Aristogejtono. Aleksandro ordonis senprokraste sendi la skulptaĵon en Atenon. Tiu duopo de la fortikaj batalistoj, farantaj kunan paŝon antaŭen, levinte la glavojn, dum estontaj jarmiloj inspirados skulptistojn, kiel simbolo de batala frateco kaj inspirita celstrebado.
Ptolemeo lasis la trezorojn sur la loko, sub gardo de tuta sia taĉmento, tro malgranda, por batali en malfermita stepo, sed sufiĉa, por defendi la akiraĵon en fortikigita urbo. Kvin mil talantoj kuŝis en Suzo — tiom da arĝento la minejoj en la patrujo de Aleksandro apenaŭ povis akiri dum duonjarcento. Sed, laŭ sciigoj de persoj, la ĉefa gazafilakio — trezorejo de la persa ŝtato — estas akumulita en la regiono Parso, en la samnoma ĉefurbo de la reĝoj Aĥemenidoj, nomita de helenaj geografoj Persepolo. Grandaj amasiĝoj de militistaro ne estas en Parso, Dario dume troviĝas norde.