Aleksandro agis, kiel ĉiam, fulmorapide. Li ordonis prepariĝi dum sep tagoj al la plej bonaj kavaleriaj taĉmentoj, kaj al la infanterio post tri tagoj ekiri al Suzo. Trajnojn kun provianto sendi tuj. La ĉefaj fortoj kaj la tuta trajno sub komando de Parmenio devis iri poste, ne haste. Laŭ kredigo de babilonanoj, la varmego malfortiĝos post kelkaj tagoj. En ardaj valoj de Suzo kaj Parso tiu tempo, kaj, poste, la malvarmeta vintro estas la plej bonaj por militiroj. Da nutraĵo por ĉevaloj kaj da akvo ĉie estas sufiĉe. Aleksandro strikte ordonis lasi en Babilono la tutan multmilan amason da akompanantaj la armeon artistoj, virinoj, servistoj kaj komercistoj. Neniu aŭdacu sekvi la antaŭan taĉmenton. Nur post ekiro de la ĉefaj fortoj kaj de la trajnoj de Parmenio la neeviteblaj akompanantoj de la armeo rajtis ekiri al Suzo kaj Persepolo.
Post la konsiliĝo Aleksandro direktis sin en la templon de Marduko, kie pastroj de antikvaj dioj de Babilono aranĝis omaĝe al li sanktan riton. La granda venkinto sidis sur honora trono apud la ĉefpastro, ankoraŭ nemaljuna homo kun longa kaj mallarĝa, skrupule prizorgita barbo.
Procesio de pastrinoj en ruĝaj vestoj, tiom malpezaj, ke eĉ eta blovo levadis ilin kiel ekbrilojn de diafana fajro, portis sur la kapoj orajn vazojn, el kiuj striiĝis fostetoj de aromaj bluaj fumetoj.
Aleksandro, severa kaj senmova, estis plena de iaj malĝojaj pensoj. La ĉefpastro geste vokis junan templan serviston, kiu bone parolis en la kojneo, por interpreti.
— Venkinto de reĝoj, turnu vian favoran rigardon al tiu, kiu iras antaŭe, portante arĝentan spegulon. Tio estas filino de nobelega familio, pli nobela, ol Aĥemenidoj. Ŝi prezentas Ŝaran-on — proksimulinon de la diino Iŝtar.
Aleksandro jam pli frue rimarkis la altan junulinon kun mirinde blanka haŭto kaj serpentecaj maldikaj nigraj harligoj preskaŭ ĝis la kalkanoj. Li kapjesis al la pastro, distriĝante disde siaj pensoj, kaj tiu ridetis flateme kaj signifoplene.
— Parolu vorton de deziro, ho venkinto kaj reganto! Ŝi jam ĉi-nokte en la horo de vesperto atendos vin sur luksa kuŝejo de gloro de Iŝtar en la supraj ĉambroj de la templo. Oni vin kondukos… — la pastro eksilentis, ekvidinte negan geston de Aleksandro. — Ĉu amo de la nobla servistino de Iŝtar ne altiras vin? — silentinte iom, diris la pastro, evidente erarinta en siaj streboj.
— Ne altiras! — mallonge respondis la makedono.
— Pardonu, ho reganto, se mi aŭdacos demandi malpermesitan pro nescio de viaj diecaj vojoj… — La pastro eksilentis en hezito, kaj la interpretanto haltis, kvazaŭ stumblinte.
— Daŭrigu, mi ne punas pro maltrafaj vortoj, — diris Aleksandro. — Mi kaj vi estas el malsamaj popoloj, des pli grave estas kompreni unu la alian.
— Oni diras, ke la sola virino, kiun vi ĉi tie elektis, estas atena ĉiesulino. Ĉu nenion signifas por vi nobeleco, virgeco, sanktigita de diaĵo?
— Tiu, pri kiu vi parolas, ne estas ĉiesulino en via kompreno, do ne virino, atingebla por ajnulo kontraŭ certa pago. En Helenujo ĉiuj liberaj virinoj dividiĝas al edzinoj, hejmmastrinoj kaj patrinoj kaj, aliflanke, al hetajroj — amikinoj. Hetajro scias multajn diversajn artojn: de danco, de kanto, de vestiĝo, de distro per konversacio, versoj, ŝi povas gvidi festenon-simpozion. Hetajrojn ĉirkaŭas artistoj kaj poetoj, ĉerpantaj inspiron en ilia belo. Alivorte, hetajroj donas al viro eblon iniciĝi al belo de la vivo, forskui de si monotonecon de ordinaraj aferoj.
— Sed ili ja prenas monon kaj fordonas sin!
— Kaj grandan monon! Arto kaj longa lernado kostas multe, denaska talento — eĉ pli, kaj ni tion bone komprenas. Kaj en elekto de viroj hetajro estas libera. Ŝi povas fordoni sin kontraŭ granda prezo, povas rifuzi, povas preni nenian prezon. Ĉiuokaze, Tais-on oni ne povas ricevi sur kuŝejon tiel, kiel vi proponas vian «virgan» Ŝaran-on.
La pastro rapide mallevis la okulojn, por ne elmontri eksplodon de kolero. La konversacio rompiĝis, kaj Aleksandro ĝis la fino de la ceremonio restis same senmova kaj indiferenta, kiel en la komenco.
Dum tuta semajno, ĝis ekiro de ĉevalaj trupoj, Tais persvadadis Ptolemeon preni ŝin en la ekspedicion. Ptolemeo timigadis la hetajron per nekredeblaj danĝeroj de vojo tra nekonataj montoj, loĝataj de sovaĝaj triboj, per malfacileco de seninterrompa marŝado kun rapideco, ŝatata de Aleksandro, per neneceso de ĉiuj ĉi malfacilaĵoj. Ŝi povos oportune veturi en trajnoj de Parmenio. Tais opiniis, ke almenaŭ unu atena virino devas ĉeesti la konkeron de la sankta kaj neatingebla ĉefurbo de tiuj, kiuj senpune prirabis Helenujon kaj vendis en sklavecon dekmilojn da ĝiaj filinoj. Viroj ja estas per si mem kaj por si mem, sed el virinoj nur ŝi sola kapablas plenumi tiun militiron, hardiĝinte en la vojo kaj havante bonegan ĉevalon.
— Por kio do vi donacis al mi la amblulon? — ruze kaj moke demandadis ŝi.
— Ne pri tio mi revis! — koleris Ptolemeo. — Ĉio rezultis ne tiel… ne videblas la fino de la ekspedicio!
— Ĉu Aleksandro ne vintros en varma Parso?
— Sed ja «vintro» ĉi tie daŭras nur du monatojn! — grumblis Ptolemeo.
— Ju pli vi gloriĝas kiel militestro, des pli malkonsentema vi iĝas. Diru prefere, ke vi timas koleron de Aleksandro!
— Estas malmulte da agrableco, kiam li ekfuriozas…
Tais enpensiĝis kaj subite vigliĝis.
— Mi veturos kun la tesalia kavalerio. Tie estas amikoj, kaj ili kaŝos min de la okuloj de Aleksandro. Kaj Leontisko, ilia estro, estas nur militisto, ne militestro, kaj timas nenion kaj neniun! Decidite, vi nenion scias, kaj renkontiĝo kun Aleksandro en Persepolo estos mia problemo!..
Ptolemeo finfine konsentis. Multe pli malfacile sukcesis Tais persvadi Eris-on resti sen ŝi en Babilono. Ŝi estis preta kuri post la kavalerio — neimagebla entrepreno, kiu pereigus la tutan aferon.
Feliĉe, Hesiona amikiĝis kun Eris. La du ekspastrinoj trovis, probable, ion komunan unu en la alia. Kun la helpo de la tebanino la malserena obstino de Eris estis venkita. Hesiona promesis alveturi al la amikino, se ŝi restos en Persepolo, kaj alveturigi kun si ambaŭ sklavinojn kaj Salmaaĥ-on. La «serpentidino» kun sama ĝuo rajdadis sur la ĉevalino kaj eĉ dancis kun ĝi, kvankam ne tiom lerte, kiel Tais.
La hetajro estis skrupule preparanta sin sub gvido de Leontisko kaj de ŝia malnova amiko loĥago, nun reokupinta la postenon de estro de sia cento, ĝuste tiu cento, kun kiu estis veturonta Tais. La vojo devis esti longa — kvin mil stadioj estis disigantaj Babilonon de Persepolo, tra marĉoj, montoj, altebenaĵoj kaj intermontejoj.
Se la atenanino ne traveturus sur sia amblulo eĉ pli grandan distancon, eble, la rapida irado de tia longo timigus ŝin. Sed nun ŝi neniom hezitis kaj maltrankvilis pri nenio, kiam en malfrua aŭtuna mateno ŝi kisis Hesiona-n, brakumis silentan Eris-on, kaj Boanergo, alte sternante laŭ vento sian nigran voston, ekkuris laŭ senhomaj stratoj de Babilono, por aliĝi al la taĉmento de la tesalianoj post la pordego de Uraŝo sur la vojo al Nipuro.
Ĉapitro XI. Fato de Persepolo
Suzo, konstruita sur montetoj, kun alta centra parto, simila al la Akropolo de Ateno, vekis en Tais deziron dum almenaŭ unu tago spiri la benitan aeron de Helenujo, suriri marmorajn ŝtuparojn de temploj, kaŝiĝi de la suno en atenaj galerioj-portikoj, trablovataj de pura spirado de la maro! Eĉ pli multe rememorigadis pri la pasinteco festo kaj kurado kun torĉoj, permesitaj de Aleksandro, malgraŭ lia malpacienco plu iri suden, al Persepolo, kie troviĝis la ĉefa trezorejo de la persa ŝtato. Aleksandro bezonis veni al Persepolo, antaŭ ol Dario sukcesus kolekti kaj alirigi tien trupojn por rebati la avanajn taĉmentojn de la makedonoj kaj savi la trezorejon. Kaj la militestro prezentadis ekzemplon de nelacigeblo kaj en la selo, kaj en piediro, forlasante la ĉevalon, por trairi unu-du parasangojn apud infanterianoj.