Выбрать главу

Kiam maldekstre, oriente, aperis neĝokovritaj montaj pintoj, kaj valoj iĝis pli krutaj kaj tranĉitaj, la makedonoj renkontis furiozan reziston de la persaj trupoj. En montopasejo, ĉe ambaŭ flankoj kunpremita de krutaj deklivoj, nomata la Pordego de Parso, la armeon de Aleksandro bremsis haste konstruita ŝtona muro. Atakojn de la makedonoj la persoj rebatis unu post la alia. Aleksandro haltis. La supra mallonga vojo evidentiĝis netrairebla.

La granda militestro sendis Filoton kun parto de la armeo laŭ la malsupra vojo, por kapti transirejon kaj fari pontojn trans la riveron Arason — la lastan grandan obstaklon sur la vojo al Persepolo.

Aleksandro mem, danke al amika rilato de indiĝenaj montaraj triboj, kiujn li ne tuŝis kaj eĉ pardonis al ili unuan atakon al la makedonoj, trairis laŭ montaj padoj kun la hetajroj, la tesalia kavalerio, la agrianoj kaj la Kretaj arkpafistoj al la malfronto de la taĉmento, defendanta la Pordegon de Parso. Atakitaj de du flankoj, la persoj disfuĝis. La vojo al la rivero kuŝis malfermita.

Tais, kune kun du centoj de tesaliaj rajdistoj trafis en la taĉmenton de Filoto, kiun atakis nesciate el kie aperinta azia surĉevala hordo. La makedonoj komence eĉ ne komprenis, kiun ili renkontis.

En antaŭmatena krepusko Tais surrajdis monteton akompane de la loĥago kaj la dua centestro. Ili haltis, ekvidinte la ebenaĵon, sterniĝintan antaŭe. Subite ambaŭ centestrojn kvazaŭ forblovis vento. Ili ekrajdis malsupren, vokante per batalaj krioj sian taĉmenton disde la bazo de la monteto. Ne tuj rimarkis la atenanino hordon da duonnudaj rajdistoj, freneze kurantan sur la griza, krepuska ebenaĵo. La ĉevaloj sterniĝis en balanciĝanta herbo, kurante flanko ĉe flanko per densa lavango. Iliaj grizaj konturoj ŝajnis ondoj sur rivero, leviĝinta dum altakvo, meze de kliniĝanta sub vento alta seka herbo.

Timo penetris en la kuraĝan koron de la hetajro. La fantoma hordo, silente rapidanta renkonten al la makedonoj… Ĉu ĝi eliris el subteraj foroj de Hadeso, revivigita per sorĉo de ĉi-tieaj pastroj-magoj?

Kontraŭ la minaca torento impetis la rajdistoj de Aleksandro. Sovaĝa hurlo, leviĝinta al la ĉielo, sobrigis Tais-on. Kvazaŭ responde al la hurlo, maldekstre, el trans la montoj, ekbrilis radioj de sunleviĝo, prilumante la tute realan batalon. La tesalianoj ĵetiĝis orienten, fortranĉante la azianojn disde la montoj, dekstre batis la agrianoj, kaj en la mezon, kunpremitan per tiu tenajlo, enkojniĝis la infanterio kun gigantaj lancoj-sarisoj, longaj je dek kvar ulnoj. La batalo finiĝis, kiel ĉiuj kolizioj de ĉevalaj trupoj, tre baldaŭ. Kun krioj de kolero kaj teruro la atakintoj ekkuris malantaŭen, donacinte al la makedonaj militistoj multajn bonegajn, kvankam malbone dresitajn, Nisajn ĉevalojn.

Plue ĝis Araso mem neniu renkontiĝis sur la vojo de la taĉmento. La pontoj estis farataj kun sovaĝa fervoro. Ĉiuj sciis, ke Aleksandro ne prokrastos aperi, tuj kiam li finos kun la barantaj persaj trupoj.

La prokrasto iĝis pli longa, ol atendis Filoto kaj Keno. La pontoj estis pretaj, sed la armeo kun Aleksandro ne venis. Kiel oni eksciis poste, la batalo sur la monta vojo iĝis amasa buĉado. Pelataj de la senkompataj malamikoj, la persoj faladis de sur krutaj deklivoj en ŝtonplenajn fluejojn de riveretoj. Kelkaj mem ĵetadis sin de sur rokoj, preferante liberan morton al sklaveco aŭ turmenta pereo pro glavoj kaj lancoj.

Aleksandro ne atendis tiom persistan reziston de la persoj kaj ekfuriozis. Tamen kiam la militestro nokte alveturis al la rivero kaj ekvidis, ke ĉio estas preta por transiro de la rivero, ĉe la pontoj brulas torĉoj, kaj la avangardo staras sur la transa bordo, atendante ordonojn, Aleksandro mildiĝis. Li ordonis al la hetajroj, la tesalianoj kaj la agrianoj tuj transiri sur la transan bordon. Aleksandro elrajdis sur sia fidela Bukefalo (li ne batalis sur ĝi en la monta pasejo, sed prenis pli malpezan ĉevalon, kutiman al krutaj montoj) sur la altan bordon de Araso, por observi la transiron kaj viciĝon de la trupoj. Atenton de Aleksandro altiris volvita en mantelo malalta rajdisto sur longvosta kaj longkolhara ĉevalo. La rajdisto same, kiel la reĝo, estis observanta militistojn, transirantajn la pontojn, sola kaj senmova. Aleksandro pro sia ĉiama scivolemo alveturis al la eta rajdisto, ordoneme demandis:

— Kiu vi estas?

La rajdisto deĵetis la mantelon, malferminte volvitajn ĉirkaŭ la kapo nigrajn harligojn, — tio estis virino. Aleksandro kun miro komencis fiksrigardi ŝian vizaĝon, malbone distingeblan en mallumo, penante diveni, kiu do povis trafi ĉi tien, je kvin mil stadioj for de Babilono kaj je tri mil for de Suzo?

— Ĉu vi ne rekonis min, reĝo?

— Tais! — ekscitita pro miro, ekkriis Aleksandro. — Por kio? Kiel? Mi ja ordonis al ĉiuj virinoj resti en Babilono!

— Sed mi ne estas ĉiuj virinoj, — trankvile kontraŭis la hetajro. — Mi estas via gastino, reĝo. Ĉu vi forgesis, ke vi trifoje invitis min, en Ateno, en Egiptujo kaj en Tiro?

Aleksandro malserene silentis. Kompreninte lin, la atenanino aldonis:

— Ne pensu pri mi malbone. Mi ne deziras uzi la renkontiĝon sur Eŭfrato kaj ne kuras post vin, por elpeti iun favoron.

— Do por kio vi entreprenis tiom malfacilan kaj danĝeran vojaĝon?

— Pardonu, reĝo! Mi deziris, ke almenaŭ unu helena virino eniru la koron de Persujo egale kun venkaj militistoj, sed ne treniĝu en trajnoj inter militakiro, provianto kaj sklavoj. Mi havas bonegan ĉevalon, vi scias, mi bone rajdas. Akceptu min ĉi tie nur kun tiu celo.

Ne vidante la vizaĝon de Aleksandro, Tais eksentis ŝanĝon de lia humoro. Al ŝi ŝajnis, ke la reĝo ridetas.

— Do, gastino, — per tute alia tono diris li, — ni veturu, tempas!

Bukefalo kaj Boanergo malleviĝis de sur la deklivo. Ĝis la sunleviĝo Tais veturadis apud Aleksandro, kiu irigis Bukefalon per larĝa troto, neglektante lacon de siaj militistoj, opiniantaj, ke la dieca militestro ne cedas al homa malforteco. La montoj estis malaltiĝantaj ekde la rivero kaj sud-oriente estis disirantaj en vastan ebenaĵon. La legenda kaj malagrabla por ĉiu heleno Parso estis kuŝiĝanta sub la hufojn de la makedona kavalerio. La leoforo — tiel nomis la helenoj oportunan vojon, adaptitan por pezaj ŝarĝveturiloj, kondukis al strebata Persepolo, la plej granda gazafilakio, trezorejo de Persujo, la sankta loko de kronadoj kaj tronaj aŭdiencoj de la Aĥemenida dinastio.

Leviĝis la suno, kiam la makedonoj ekvidis sur la vojo kelkcentan amason da maljunaj homoj kun verdaj branĉoj — simbolo de paco kaj obeo. Iris helenoj, militkaptitaj aŭ trompe forkondukitaj por laboro en la ĉefurbo de Persujo, lertaj metiistoj kaj artistoj. Por furiozo kaj indigno de la makedona armeo, ĉiuj senescepte helenaj majstroj estis kruele kaj intence kripligitaj. Ĉe iuj estis forhakitaj la piedoj, ĉe aliaj — la maldekstraj manoj, ĉe la triaj estis fortranĉitaj la nazoj aŭ la oreloj. Oni kripligis la homojn kun kalkulo, ke ili povu plenumi laboron laŭ sia metio, sed ne povu fuĝi en la patrujon en tiom mizera aŭ timiga aspekto.

En la okuloj de Aleksandro mem aperis larmoj de indigno. Kiam la kripluloj, falinte antaŭ lia ĉevalo, petis helpon, Aleksandro deĉevaliĝis. Vokinte al si kelkajn sennazajn gvidantojn de la homamaso, li diris, ke li helpos al ili senprokraste reveni hejmen. La gvidantoj konsiliĝis inter si, kaj, ree alirinte al Aleksandro, pacience atendinta ilin, komencis peti pri permeso ekloĝi ĉiuj kune en loko laŭ ilia elekto. Tie la kripluloj ne estos objektoj de mokoj kaj kompato, malkiel se ili disveturus al siaj hejmaj lokoj. Aleksandro aprobis ilian decidon, ordonis al ili iri renkonten al la ĉefaj trajnoj de Parmenio kaj poste en Suzon, kie al ĉiu oni donos po tri mil draĥmojn, po kvin vestojn, po du bovajn jungaĵojn, po kvindek ŝafojn kaj po kvindek mezurojn da tritiko.