Kun feliĉaj krioj, glorante la reĝon, la kripluloj ekiris pluen. Aleksandro ekrapidis al la plej malamata urbo de Azio, kiel li nomis Persepolon.
— Mi nombris ilin, — diris Ptolemeo, subite elrajdinte el la flanka vojo, — estas ĉirkaŭ mil homoj! Kripligi tian amason da homoj, lertaj metiistoj, — kiel povis persoj detruadi kun tia malico belon de homa korpo?
— Kiel ili povis detrui la belan Atenon — templojn, portikojn, fontanojn. Por kio? — demandis siavice Tais.
Aleksandro ĵetis oblikvan rigardon al Ptolemeo:
— Kion ĉi tie respondos mia plej bona observanto de landoj kaj ŝtatoj?
— Tre simple, granda reĝo! (La nekutima titolado ne restis nerimarkita de la hetajro). — Tre simple, — ripetis Ptolemeo, — belo servas kiel apogo de la animo de la popolo. Rompinte ĝin, frakasinte, disĵetinte, ni rompas la fundamenton, devigantan homojn batali kaj fordoni por la patrujo siajn vivojn. Sur malpurigita, eltretita loko ne elkreskos amo al sia popolo, al sia pasinteco, batala kaj civitana kuraĝo. Popolo, glora pro siaj agoj, iĝas amaso da ĉifonuloj, dezirantaj nur ŝtopi la ventron kaj drinki vinon!
— Bonege, amiko! — ekkriis Aleksandro. — Ĉu vi tamen ne konsentas? — turnis li sin al la hetajro, obstine skuinta la kapon. Tais ruĝiĝis pro la rekta alparolo de la reĝo al ŝi.
— Ptolemeo pravas, kiel ĉiam, sed ne ĉiuflanke, same kiel ĉiam. Kserkso trapasis kun detruado kaj incendioj tutan Atikon kaj forbruligis la Akropolon de Ateno. En la sekva jaro lia satrapo Mardonio bruligis Atenon denove, tion, kio restis post Kserkso. Ptolemeo pravas — Mardonio forbruligadis kaj detruadis antaŭ ĉio templojn, portikojn kaj galeriojn de skulptaĵoj kaj pentraĵoj. Sed miaj samcivitanoj nenion rekonstruis. Faligitaj muroj, nigriĝintaj kolonoj, frakasitaj statuoj, eĉ cindroj de incendioj restis ĝis tiu tempo, kiam la persoj estis elpelitaj el Helenujo. La helenoj ĵuris, ke la nigraj vundoj sur nia bela lando firmigados ilian malamon kaj furiozon en bataloj kontraŭ la aziaj konkerintoj. Kaj la batalo ĉe Plateo frakasis tiujn — post longaj tridek jaroj! Kaj aperis Periklo, Aspazio, Fidio, kaj la Partenono!
— Ĉu vi volas diri, ke ne nur la belo mem, sed ankaŭ vido de ĝia detruo firmigas la animon en la popolo? — demandis Aleksandro.
— Ĝuste tiel, reĝo! — respondis Tais. — Sed nur se la popolo antaŭe akumulis, kreis la belon de sia lando kaj vidis mem ĝian detruon, komprenante, kio okazis!
Aleksandro enprofundiĝis en silenton.
La ĉevaloj, kvazaŭ antaŭsentante proksiman finon de la vojo, reviviĝis kaj vigle ekkuris laŭ la vojo, malleviĝanta ĉiam pli malsupre en densan arbaron. Dikeco de maljunaj kverkoj atestis, ke la arbaro ekde la antikveco estis netuŝata, defendante la ebenaĵon de Persepolo kontraŭ nordaj ventoj. Poste aperis kulturitaj kampoj, zorgeme irigaciitaj per montaj rojoj. Pacaj terkulturistoj, plej verŝajne — sklavoj de reĝaj bienoj, estis plugantaj la teron per potencaj nigraj grandegaj virbovoj, apatiaj kaj malrapidemaj, kun la kornoj, fleksitaj internen. La makedonoj jam konis tiujn animalojn, ilian neordinare grasan lakton kaj bongustan viandon. Malproksime antaŭe, sur la plata ebenaĵo, estis kvazaŭ naĝantaj super la tero la blankaj palacoj de Persepolo. Eĉ el granda distanco netolereble brilis sub la suno iliaj tegmentoj el pura arĝento.
La infanterianoj kaj la arkpafistoj ŝanĝis paŝadon al kurado, per lastaj fortoj penante ne postresti de la kavalerio. La armeo disvolviĝis per larĝa fronto. Disdividiĝinte al etaj taĉmentoj, la makedonoj estis trairantaj inter ĝardenoj, irigaciaj kanaletoj kaj malriĉaj domoj de la urborando. Loĝantoj kun teruro kaj krioj kaŝiĝadis kie ajn, pordegoj estis fermataj aŭ restadis malfermitaj en fuĝa timo. Aleksandro sciis, ke lia plano de subita kapto de Persepolo sukcesis. Neniu suspektis la urĝan alvenon de grandaj makedonaj trupoj. Tial li ne konstruis planon de batalo kaj de batalordo, disponiginte iniciaton al taĉmentestroj kaj eĉ al centestroj. Li mem kun la plej eltenemaj hetajroj kaj tesalianoj ekrajdis al la trezorejo, antaŭ ol ties gardantoj povus entrepreni ion por kaŝi arĝenton, oron, juvelŝtonojn, purpuran farbon kaj aromaĵojn.
Dum en ĉerizaj kaj persikaj ĝardenoj la infanterianoj estis ekbatalantaj kontraŭ haste kunkurintaj militistoj de la malforta persa gardistaro de la urbo, la rajdistoj, kovritaj de koto pro ŝvito kaj polvo, impetis al la palacoj, starantaj sur altaj platformoj. Malpezaj, blankaj, kovritaj per maldikaj kaneloj kolonoj, po kvardek ulnojn altaj, staris kiel arbaro, kaŝante la misteran rezidejon de la persaj regantoj. En la norda angulo de la palaca platformo la ŝtuparo, kondukanta en la pordegon de Kserkso, estis defendata de arkpafistoj kaj de taĉmento de la elita reĝa gardistaro de «Senmortuloj» en kirasoj, brilantaj per orumo. La plej granda parto de tiuj kuraĝaj militistoj pereis ĉe Gaŭgamelo, parto foriris kun Dario norden. La restintaj en Persepolo povis fari nur mallongan reziston al la furioza impetego de la elita makedona kavalerio. Ne sukcesis rekonsciiĝi la palacaj servistoj, kiam ĉevalaj hufoj ekfrapis, trakurinte la nefermitan pordegon de Kserkso kun ties grandegaj skulptaĵoj de flugilhavaj virbovoj. La furiozaj ĉevaloj surflugis sur la grandegan nordan ŝtuparon, kondukantan de la platoj de la platformo tra portiko el 12 rondaj kolonoj en la apadanon — la Halon de Aŭdiencoj, kvadratan ejon je 200 ulnoj laŭ ĉiu muro, kies altan tegmenton apogis masivaj kvadrataj kolonoj, starantaj per regulaj vicoj en la tuta halo, samkiel en ĉiuj ceteraj gigantaj haloj de la persepolaj palacoj.
Deĉevaliĝinte, Aleksandro restis en la malvarmeta apadano, dum Ptolemeo, Hefestiono, Filoto diskuris, estrante siajn militistojn, tra haloj en serĉoj de la trezorejo, dispelante ĉiuflanken timigitajn virojn kaj virinojn de la palaca servistaro. Ili atingis la trezorejon, aparte starantan en la orienta parto de la palaco, tra triobla pilono kaj tra la suda fasado, turnita al la ebenaĵo. Tie, en la haloj de «Cent kolonoj», «Naŭdek naŭ kolonoj» kaj en implikitaj koridoroj de la orienta angulo de la palaca platformo, lokiĝis la fama gazafilakio. La lastan mallongan batalon la makedonoj eltenis en mallarĝa pasejo inter la trezorejo kaj la suda palaco. La heroo de la batalo en la Persa Pordego Kratero tiutempe sukcesis kapti ejojn por gardistaro, situantajn apud la trezorejo post la Trona Centkolona halo. Post kelkaj minutoj la reĝaj trezoristoj en la apadano sur la genuoj estis etendantaj al Aleksandro ruzajn ŝlosilojn, per kiuj estis malfermeblaj la pordoj de la ĉambroj kun la trezoroj. Sigelitaj, kun fidinda gardistaro, ili transiris en posedon de la granda militestro.
Ĝislime forkonsumitaj, la makedonoj falis por ripozo samloke, en la palacaj haloj, konfidinte la ĉevalojn al la palaca servistaro. La militistoj ne havis fortojn eĉ por rabado. Aleksandro ne deziris tuŝi la lokajn loĝantojn, laŭ la ekzemplo de Suzo, kvankam Persepolo ne kapitulacis kaj ne sendis anticipe parlamentariojn. Ilin senkulpigis la subita apero de la makedonoj, penetrintaj en la urbon, kiam decidi ion jam estis malfrue.
Leontisko kaj Kratero ĉirkaŭveturis placojn kaj ĉefajn stratojn, disstarigante gardistojn — ne troa antaŭgardo, ĉar en la urbo povis embuski nemalgrandaj taĉmentoj da malamikaj militistoj. Pro laco la makedonoj ne povis manĝi, kaj trinki vinon ili timis. Militistoj kuŝis, kiel ajn, en ombro de arboj kaj muroj, sur eltrenitaj sur stratojn tapiŝoj, kovriloj kaj matoj, forprenitaj disde la loĝantoj.
En tiun dorman regnon eniris Tais, atendinta en eksterurba ĝardeno kun negranda gardistaro. Laŭ la interkonsento, ŝi alrajdis al la okcidenta ŝtuparo sur la platformo, kie palacaj servistoj estis diligente forlavantaj sangon, abunde disfluantan sur la blankaj ŝtupoj. La kadavroj de la pereintaj defendintoj de la palaco estis jam forigitaj, sed la akra odoro de sango plu staris en antaŭsunsubira senventeco.