Выбрать главу

Tiun nokton Tais pasigis en riĉa domo de fuĝinta kortegano, kie sklavoj kaj sklavinoj kun timo penadis plenumi ajnajn dezirojn de la fremdlandanino, laca, nigra pro la suno kaj polvo, ŝajnanta al ili minaca, malgraŭ sia beleco kaj negranda alto. Eble, ilian timon pligrandigis elokventaj gestoj de Leontisko kaj Ptolemeo. Ili montris, ke pro unu hareto el la densaj harligoj de la hetajro estos tuj murditaj ĉiuj loĝantoj de la domo kaj tuta ilia idaro ĝis la lasta hundido. Nemalmultajn timojn aldonis ankaŭ la rajdista taĉmento, kiu lokiĝis por ripozo en la ĝardeno, kaj siajn ĉevalojn instalis ne nur en la malpleniĝintajn ĉevalejojn, sed ankaŭ en la domon. Instalinte ĉi tien Tais-on, ambaŭ makedonaj militestroj malaperis. Tais eksentis sin soleca antaŭ tuta amaso da servistoj, forlasitaj de la mastroj por arbitro de la sorto, sed konscience konservantaj ilian posedaĵon. Tais unue postulis banujon kaj ekiris en grandan rondan ejon, ŝovinte ponardon sub la zonon de la mallonga ĥitonisko. Tie ŝin renkontis maljuna sklavino, helenino el Ionio, kiu ekparolis en dialekto, komprenebla por Tais. Ŝi komencis patrinece zorgi la unuan liberan helenan virinon, venintan en la koron de Persujo kune kun la nevenkebla armeo de la teruraj konkerantoj. Post la bano ŝi zorgeme frotis la tutan korpon de la hetajro, kaj speciale la krudiĝintajn, skrapvunditajn genuojn, ŝmiris per iu bruna, akre odoranta drogo. Ŝi klarigis, ke tio estas valorega kuracilo, pli multekosta, ol arĝento. Ĝin oni kolektas en dezertaj montoj trans Persepolo, kie ĝi aperas kiel vakseca aglomeraĵo sur nudaj rokoj.

— Eble, tio estas bruligebla verda oleo? — demandis Tais.

— Ne, sinjorino. Da bruligebla oleo estas kiom ajn en la oriento kaj la nordo, sur la bordoj de la Hirkana maro. Sed tio ĉi estas rara donaco de Geo, havanta forton por kuraci ĉion, speciale vundojn. Vi vidos, ke morgaŭ ĉiuj viaj skrapvundoj kuraciĝos.

— Mi dankas vin! Preparu por morgaŭ tiun ĉi drogon por kuraco de vundoj de miaj amikoj, — diris Tais. En la batalo ĉe la pordego ricevis malgravajn vundojn Ptolemeo kaj la maljuna loĥago.

La sklavino obeeme ekbalancis la kapon, envolvante Tais-on en maldensan ŝtofon, por ne malvarmigi post la frotado, kaj vokis du servistinojn, kiuj komencis kombi per eburaj kombiloj la nigrajn harojn de la atenanino, brilantajn post la lavo. Tais jam nenion sentis. Ŝi estis firme dormanta, retrofleksinte la kapon kaj malfermetinte la malgrandan buŝon kun la infaneca supra lipo. La minaca konkerantino iĝis laca knabinaĉo.

La maljuna sklavino, tuj kiam la kombistinoj finis sian aferon, kovris la heleninon kun tenero, kiel propran filinon.

En la sekva tago Aleksandro, pura kaj freŝa, kiel juna dio de Helenujo, en ora kiraso, akceptis la kŝatron, aŭ, helene, la satrapon de Parso kaj liajn proksimajn altrangulojn en la Trona halo de la Daria Palaco, kiun tute antaŭnelonge estis okupanta la malfeliĉa «reĝo de reĝoj». La persoj alportis listojn de valora havaĵo, troviĝanta en la urbo, kaj dankis pro tio, ke la granda konkeranto ne permesis disrabi Persepolon. Aleksandro estis mistere ridetanta, interŝanĝante rigardojn kun siaj militestroj. Ili sciis, ke reteni la militistojn de prirabo de la legenda ĉefurbo povis nur nekredebla laco, faliginta ilin ĉe la atingita celo. Instali ordon nun, kiam forpasis la batala fervoro, estis facile, kaj Aleksandro vere ordonis nenion tuŝi en la urbo.

La makedonoj kvazaŭ rompiĝis en tiu lasta impeto kaj nun apatie rigardis al neaŭdita lukso de la palacoj kaj al riĉeco de la loĝataj domoj de pastroj kaj korteganoj. Maljunaj veteranoj, lacigitaj de vico de militiroj kaj teruraj bataloj, ploris pro feliĉo, vidante sian diecan gvidanton sur la trono de la persaj regantoj. La milito estas finita. Ili atingis la finon de la militiro kaj bedaŭris la pereintajn kamaradojn, kiuj ne ĝisvivis tian gloron.

Aleksandro opiniis, ke, ekposedinte Azion, li povas iri orienten ĝis la rando de la mondo, sed tenis siajn planojn en sekreto eĉ por la plej proksimaj amikoj. Estonte atendis neevitebla militiro persekute al Dario, ĉar, dum la reĝo de la persoj ne estas neniigita, Aleksandro, malgraŭ tuta obeemo de la popolo, ne povis okupi la lokon de la reganto. Ĉiam restis danĝero de subita bato, se Dario sukcesos kolekti sufiĉan armeon. Tuj kiam printempo venos en la nordajn montojn, estos la tempo komenci la persekuton kaj samtempe transloki la rezidejon en Ekbatanon.

Ekbatano, situanta je kvin mil stadioj norde de Persepolo kaj pli alte, ol ĝi, en montoj, estis malvarmeta somera ĉefurbo de Aĥemenidoj kaj samtempe fortikigita urbo, tute ne simila al orgojle malfermita ĉiuflanke Persepolo. Aleksandro decidis transporti tien la trezorojn de la tri gazafilakioj — de Suzo, Persepolo kaj Babilono. Samtien li ordonis turni ankaŭ la gigantan trajnon de Parmenio, ĉar li intencis fari Ekbatanon kaj Babilonon siaj du ĉefurboj, kaj la unuan ankaŭ bazo por preparo de la militiro orienten.

Neatendite venis Eris, antaŭinta eĉ akcesorajn taĉmentojn de infanterianoj. Ŝi alveturigis al Tais leteron de Hesiona, kiu anstataŭ Persepolo ekveturis en Ekbatanon kune kun Nearĥo, decidinta atendi tie Aleksandron kaj ripozi de grandaj laboroj pri preparado de la floto. Nearĥo promesis trovi domon ankaŭ por Tais. Ptolemeo insiste konsiladis al la atenanino lokiĝi en Ekbatano por tuta tempo de la orienta militiro. La hetajro ne hastis, ankoraŭ ne plene rekonsciiĝinte de la kolrompa rajdado al Persepolo.

La nigra pastrino alveturis sur Salmaaĥ kaj nun akompanadis Tais-on en ŝiaj promenoj en la urbo kune kun du malnovaj amikoj — Likofono kaj la loĥago, ree nomumita por gardo de la bela atenanino. Za-Aŝt-on, malvolonte disiĝintan de la juna tesaliano, forveturigis Hesiona en Ekbatanon por aranĝi la loĝejon de Tais.

Kaj la atenanino vagadis kun ili tra grandegaj haloj de palacoj, tra ŝtuparoj kaj portaloj, mirante pri tio, kiel malmulte elfrotiĝis la ŝtupoj, malakriĝis la akraj eĝoj de la pordaj kaj fenestraj niĉoj de kvadrataj kolonoj. La palacoj de Persepolo, la grandegaj haloj de aŭdiencoj kaj tronaj kunvenoj estis vizitataj de malgranda kvanto da homoj kaj aspektis tute novaj, kvankam la plej fruaj konstruaĵoj staris ĉi tie dum ĉirkaŭ du jarcentoj. Ĉi tie, ĉe la bazo de la montoj de Favoro, la regantoj de Persujo konstruis specialan urbon. Ne por servado al dioj, ne por gloro de sia lando, sed sole por grandigo de si mem.

Gigantaj flugilhavaj virbovoj kun homaj vizaĝoj, kun rondaj, pufaj, kiel ĉe infanoj, vangoj estis opiniataj portretoj de reĝoj, spirantaj sanon kaj forton. Belegaj bareliefoj de leonoj, metitaj ĉe la bazo de la norda ŝtuparo al la apadano, kiuj por longe alkatenis atenton de la atenanino, gloris kuraĝon de la reĝoj-ĉasistoj. Da kuraĝo necesis, eble, pli, ol en la danĝera ĉasado al aproj, iam interesinta la hetajron en marĉoj de Sparto. Krom flugilhavajn diojn kaj leonojn, bareliefoj montradis nur vicojn de irantaj per etaj paŝoj militistoj en longaj maloportunaj vestoj, rektaj, kvazaŭ glutintaj bastonon; kaptitojn, tributulojn, fojfoje kun ĉaroj kaj kameloj, per monotona vico tirantajn sin al riverencado al la «reĝo de reĝoj», sidanta sur la trono. Tais penis nombri la figurojn ĉe unu flanko de la ŝtuparo, atingis cent kvindek kaj ĉesis. En gigantaj palacaj ejoj staris multegaj kolonoj: po kvindek, naŭdek kaj cent en tronaj haloj — similaĵo al arbaro, en kiu homoj vagadis, perdante direkton. Ĉu tio estis farita intence aŭ pro nescipovo alimaniere apogi la tegmenton, Tais ne sciis. Al ŝi, filino de Helenujo, kutima al abundeco de lumo, al vasteco de temploj kaj publikaj konstruaĵoj de Ateno, ŝajnis, ke aŭdiencaj haloj aspektus multe pli majeste, se ili ne estus tiel obstrukcitaj per kolonaroj. Pezaj ŝtonaj fostoj en la temploj de Egiptujo servis al alia celo, kreante etoson de mistero, duonmallumo kaj fremdiĝo disde la mondo, tamen tion oni ne povus diri pri la blankaj, altaj je kvardek ulnoj, palacoj de Persepolo. Neniu bildo de virino troviĝis inter grandega multo da skulptaĵoj. La afekta manko de tuta duono de la homa gento ŝajnis al la atenanino provoka. Simile al ĉiuj landoj, kie Tais renkontadis subpremadon de virinoj, la regno de la persoj devis fali en malklerecon kaj generi malkuraĝulojn. Por la hetajro iĝis pli kompreneblaj la mirindaj venkoj de la negranda armeo de Aleksandro. Kolero de la diinoj — regantinoj de la sortoj, de la fekundeco, de la ĝojo kaj de la sano neeviteble devis fali sur tian landon. Kaj la baraktanta ie norde reĝo de la persoj, kaj liaj superaj grandsinjoroj nun eltrinkis plenan kalikon da puno pro la troa levado de la viroj!