Persepolo ne estis urbo en tiu senco, kiun enmetadis en tiun vorton helenoj, makedonoj, fenicoj. Ne estis ĝi ankaŭ loko de sanktejoj, simila al Delfo, Efeso aŭ Hierapolo.
Persepolon oni kreis kiel lokon, kie la regantoj de la Aĥemenida regno plenumadis ŝtatajn aferojn kaj akceptadis omaĝojn. Pro tio ĉirkaŭ la platformoj de la blankaj palacoj staris nur domoj de korteganoj kaj ejoj por gastoj, zonitaj ĉe la suda flanko per larĝa duonringo de kabanoj de metiistoj, ĝardenistoj kaj cetera sklava servistaro, kaj norde — per ĉevalejoj kaj fruktaj ĝardenoj. La stranga urbo, belega kaj sendefenda, orgojla kaj blindiga, komence forlasita de persa nobelaro kaj riĉuloj, nun estis rapide plenigata de homoj. Scivolemuloj, serĉantoj de feliĉo, restaĵoj de dungitaj armeoj, senditoj de foraj landoj de la sudo kaj la oriento estis kunveturantaj nesciate el kie, dezirante vidi la vizaĝon de la granda kaj dieca venkinto, de la juna, bela, kiel helena dio, Aleksandro.
La makedona reĝo ne kontraŭis al la kunvenado. La ĉefaj trupoj de lia armeo same kolektiĝis ĉi tie, prepariĝante al la festo, kiun promesis Aleksandro antaŭ la ekiro norden.
Tais preskaŭ ne vidis Ptolemeon kaj Leontiskon. Okupataj ekde sunleviĝo ĝis malfrua nokto, la helpantoj de Aleksandro ne havis tempon por ripozo aŭ amuzoj. De tempo al tempo en la domon de Tais venadis senditoj kun iu donaco — rara juvelaĵo, skulptita kesto el eburo, perla bidaro aŭ stefano (diademo). Foje Ptolemeo sendis malgajan sklavinon el Edomo, lertan en farado de pano, kaj kun ŝi tutan sakon da oro. Tais akceptis la sklavinon, kaj la oron fordonis al la loĥago por disdono al la tesaliaj rajdistoj. Ptolemeo ekkoleris kaj ne sendadis sciigojn pri si ĝis kiam li mem alveturis kun speciala komisio de Aleksandro. La reĝo invitis la atenaninon pro urĝa afero. Li akceptis ŝin, akompanatan de Ptolemeo, sur la suda teraso, ĉirkaŭita de kontinua blank-rozkolora tasego da floranta migdalo. Tais ne vidis Aleksandron post la transiro trans Arason kaj trovis, ke li ŝanĝiĝis. Malaperis la nenatura brilo de la okuloj, ili iĝis, kiel kutime, profundaj kaj atente rigardantaj malproksimen. La vizaĝo, maldikiĝinta pro la superhoma streĉo, ree ricevis florantan ruĝon kaj glatecon de juna haŭto, kaj la moviĝoj iĝis iomete pigraj, kiel ĉe sata leono. Aleksandro gaje salutis la hetajron, sidigis ŝin apude, ordonis alporti frandaĵojn, faritajn de lokaj majstroj el nuksoj, daktiloj, mielo kaj bubala butero. La atenanino metis la fingrojn sur la larĝan manradikon de la reĝo kaj demande ridetis. Aleksandro silentis.
— Mi pereas pro scivolemo! — subite ekkriis la hetajro. — Por kio vi ekbezonis min? Diru, ne turmentu!
La reĝo forĵetis la maskon de seriozeco, rememoriginte al Ptolemeo la malnovan kamaradon en infanaj petoloj.
— Vi konas mian revon pri reĝino de amazonoj. Vi mem penis mortigi ĝin en Egiptujo!
— Mi nenion mortigis! — indignis Tais. — Mi penis diri la veron.
— Mi scias! Fojfoje oni deziras vidi revon realigita, almenaŭ en fabelo, kanto, teatra spektaklo…
— Mi komencas kompreni… — malrapide diris Tais.
— Nur vi, rajdistino, aktorino, ĉarma, kiel diino, kapablas plenumi mian deziron vidi ĉe mi…
— Ĉu reĝinon de amazonoj? En teatraĵo? Por kio?
— Tio ne estos ludo en teatro, ne! Vi traveturos apud mi tra amasoj de kunvenintoj por la festo. Pasos onidiro, ke la reĝino de amazonoj venis al mi, por iĝi mia edzino kaj regatino. Aperos legendo, al kiu kredos ĉiuj. Cent mil atestantoj disportos la mesaĝon tra tuta Azio.
— Kaj poste? Kien malaperos la «reĝino»?
— Forveturos en «sian landon», al Termodonto. Kaj vi, Tais, venos kiel gastino al mia festeno en la palaco.
La hetajro ride ronkis.
— Mi konsentas. Sed kie mi prenu akompanantinojn-amazonojn?
— Trovu du, pli ne necesas. Ja vi veturos apud mi.
— Bone, mi prenos unu — mian Eris-on, ŝi estos mia «militestrino». Ŝia minaca aspekto konvinkos iun ajn.
— Mi dankas vin. Ptolemeo, ordonu, ke la plej bonaj majstroj faru por Tais oran helmon…
— Kaj por Eris — arĝentan. Kaj rondajn ŝildojn kun bildoj de serpento kaj falko. Kaj pafarkojn kun sagujoj kaj sagoj. Kaj mallongajn lancojn. Kaj malgrandajn glavojn kun oraj teniloj. Ankoraŭ — bonan leopardan felon.
— Ĉu vi aŭdis, Ptolemeo? — diris tre kontenta Aleksandro.
— Certe! Sed kion pri kiraso? Ĝin oni ne faros tiel baldaŭ. Kaj ne eblas trovi konvenan por virinoj. Se kirasoj ne estos tute konformaj, rezultos histrionoj.
— Ĝuste! — diris Tais. — Ni veturos, kiel veraj amazonoj, nudaj, nur en zonoj por glavoj kaj rimenoj por sagujoj.
— Bonege! — ekkriis Aleksandro, brakumante kaj kisante Tais-on.
La atenanino kune kun Eris kaj tuta cento da tesaliaj rajdistoj — honora eskorto de la estonta «reĝino de amazonoj» — direktis sin al reĝaj banejoj sur unu el grandaj lagoj je dek parasangoj sude for de Persepolo. Tien estis enfluanta la rapida Araso. Feĉo, alportita de ĝiaj printempaj akvoj, jam sedimentiĝis, kaj la blua spegulo de la lagoj rericevis virgan purecon kaj diafanecon. Blankaj konstruaĵoj de malgranda palaco, verandoj sur la bordo, ŝtuparoj, malleviĝantaj al la akvo, estis tute senhomaj, same kiel la ĉirkaŭaĵoj kaj foraj bordoj, malaperantaj en blua nebuleto de tagmezaj vaporoj. Unuafoje dum la tuta tempo de vojaĝado ekde Egiptujo ĝis Persepolo Tais eksentis sin en la loko, kiu povus esti loĝejo de diino aŭ dio. Ĉi tie, kiel en la hejma Helenujo, konstruaĵoj de la homo estis kunfandiĝantaj kun la ĉirkaŭanta naturo, iĝantaj ties nedeprenebla parto. La konstruintoj de la palacoj kaj temploj de Egiptujo, Babilono kaj Persujo strebis forbariĝi disde la naturo. Ĉi tie troviĝis la escepto. Sur tiu ĉi kvieta lago Tais unuafoje dum kelkaj jaroj spertis paciĝon kaj trankvilon, dissolviĝante en la pura monta aero, en brilado de la suno, en apenaŭ aŭdebla plaŭdado de etaj ondoj kaj en bruo de larĝbranĉaj pinoj.
Ambaŭ virinoj elektis kvadratan pavilonon. Ŝtuparo, kondukanta al la akvo, estis ĉirkaŭbarita per alta parapeto, plene kaŝanta ilin de fremda rigardo. Tais longe kuŝadis sur marmoro apud la akvo mem, egaligante sian kupran sunbrunon, kaj Eris sidadis ĉe la ŝtupo, penseme rigardante al la akvo kaj aŭskultante venton. Ili mergiĝadis en beatan rigidiĝon, senmovaj kaj mutaj, kvazaŭ statuoj. Kiam varmego iĝadis malpli granda, sur malpeza boato el blanka ligno alnavigadis maljuna servisto, sklavo el fora Kadusio.
Li alveturigadis freŝajn fruktojn kaj promenveturigadis Tais-on sur la lago. Iam la maljuna kadusiano servis ĉe helena dungosoldato kaj ellernis paroli en la kojneo. Per simplaj kaj konvinkaj vortoj li rakontadis legendojn pri la lagoj, pri belaj feinoj — nimfoj de fajro, amo kaj saĝo, loĝintaj en najbaraj montoj, pri mornaj kaj malicaj ĝinoj — viraj diaĵoj de senhomaj montofendoj, subuloj de la feinoj.
La boato malrapide glitadis sur la diafana akvo, egalmezure plaŭdadis la remilo. Sub nelaŭta rakontado de la maljunulo Tais sonĝis kun malfermitaj okuloj. Aeraj, kun fajraj briloj, en malpezaj vestoj, senzorgaj kaj kruelaj belulinoj glitadis super la akvo, tente fleksiĝante dum flugo, logadis al la ŝtupegoj de nudaj ventoronĝitaj rokoj, starantaj mure por gardi la malpermesitajn loĝejojn de la dezertaj spiritoj. Kaj Tais deziris iĝi sama feino — nek homo, nek diino, libera de maltrankviloj, interesoj, malpacoj kaj rivaleco, kiuj plenigas egale la homojn kaj la diojn de Olimpo. Ŝi eĉ provis voki feinojn, por ke ili helpu al ŝi ŝanĝi la aspekton kaj instruu ŝin pri la ĝua libero de flugo. Vekiĝante de la revoj, Tais kun rido palpadis sian densan, glatan, tre teran korpon kaj, suspirinte, ĵetadis sin en malvarman profundon de la lago, neatingeblan por la fajraj belulinoj.