Ses tagoj pasis rapide, venis la antaŭtago de la festo. Konsiliĝinte kun la tesalianoj, la atenanino decidis aperi en la urbo vespere. Kun hot-kriado kaj fajfado, frapante la ŝildojn, sub tintado de la armilaro kaj rimenaro, hufofrapado kaj henado de la ĉevaloj, freneza hordo kun torĉoj enkuris la urbon kaj trarajdis al la nord-orienta rando en anticipe preparitan vastan domon. Onidiro pri la veno de la reĝino de amazonoj disflugis en la urbo momente. Centoj da homoj, konsternitaj de la brua invado, rakontadis pri la evento. Opiniinte la tesalianojn amazonoj, ili nombris preskaŭ mil ferocajn rajdistinojn, kun ĵettranĉiloj en la dentoj.
Neniu plu vidis eĉ unu virinon de Termodonto, ĝis sur homplenan placon, ĉe la suda flanko de la palacoj, elveturis la dieca venkinto de la «reĝo de reĝoj» mem, la nova reganto de Azio Aleksandro, akompane de famaj militestroj. La hela suno ludis sur la ora kiraso kaj la helmo en formo de leona kapo de la grandega kaj bela makedono. La ora brido akre distingiĝis sur la nigra hararo de la potenca batala virĉevalo Bukefalo, ne malpli fama, ol ĝia rajdanto.
Ĉe la maldekstra, honora flanko de Aleksandro veturis la reĝino de amazonoj, same en ora armilaro. La popolo reteninte la spiradon rigardis al Aleksandro kaj lia belega, kiel diino, kunulino. La amazono en pura kaj malestima nudeco sidis sur neaŭdite bela virĉevalo — or-rufa, kun longa nigra vosto kaj kolhararo, en kiun estis enplektitaj oraj fadenoj. La amblulo, negranda kaj fleksiĝema, ŝajnis lacerto apud grandega Bukefalo. La kuprohaŭtan korpon de la amazona reĝino estis kuntiranta zono el oraj kvadratetoj kun mallonga glavo, la dorson estis kovranta leoparda felo, sur kiu lokiĝis pafarko kaj sagujo en kadro de longaj oraj harligoj, falantaj el sub surnukaĵo de la neelteneble brilanta helmo. La vizaĝon de la reĝino ĉirkaŭprenis dika rubando de la helmo, kio kune kun la malalta viziero donis al ŝi bataleman kaj necedeman aspekton. Sur la maldekstra brako, super la kubuto, la amazono portis ŝildon kun bildo de ora falko de Kirka en la centro.
Je paŝo malantaŭ la reĝino sur malhel-cindra ĉevalino veturis alia amazono, malhelhaŭta, en arĝenta helmo, kun arĝenta armilaro. En la centro de ŝia ŝildo sinuis arĝenta serpento, kaj el sub la helmo brilis sovaĝaj bluaj okuloj, atentaj kaj nebonkoraj. En la dekstra mano la malhelhaŭta amazono tenis mallongan arĝentumitan lancon. Ŝia ĉevalino rapide movadis la krurojn, eksidadis, dancante, svingadis la voston, ornamitan per arĝentaj fadenoj.
Aleksandro kun la militestroj kaj la amazonoj malrapide rajdis tra homamasoj al la suda rando de Persepolo. Tie, sur ebena peco de stepo, oni konstruis sidilojn kaj markezojn, glatigis placeton por konkuro de atletoj, faris scenejon por aktoroj kaj dancistinoj. Ŝajnis mireginde, kiel rapide kunveturis ĉi tien prestidigitistoj, famaj muzikistoj kaj akrobatoj…
Sur interkruciĝo de du grandaj stratoj nobelaj persoj estis distingeblaj per bunteco de la vestoj kaj manko de virinoj. Riĉaj urbaninoj, envolvitaj en malpezaj kovriloj, alpremiĝadis al muroj de domoj kaj al bariloj, dum sklavinoj, antaŭante la virojn, preskaŭ ŝoviĝadis sub hufojn. La persa nobelaro estis admire pririgardanta bonegajn ĉevalojn kaj majestajn rajdistojn de la reĝaj proksimuloj.
— Rigardu! — ekkriis alta, batalem-aspekta homo, turnante sin al amiko, kies vizaĝtrajtoj atestis pri almikso de hinda sango. — Mi opiniis, ke la legendo pri amazonoj estas mensoga, almenaŭ tial, ke ili devus esti same kurbakruraj, kiel la virinoj de la masagetoj, pro rajdado ekde la infana aĝo.
— Kaj nun vi komprenis, ke la sidmaniero de amazonoj…
— Estas tute alia!
— Jes, iliaj tibioj ne estas mallevitaj, sed kuŝas sur la dorso de la ĉevalo, la kruroj estas forte fleksitaj en la genuoj, la kalkanoj estas forŝovitaj al la spino…
La duonhindo, rigidiĝinte, estis sekvanta per la okuloj la amazonan reĝinon, malproksimiĝantan kune kun Aleksandro en alian kvartalon, kie la strato estis ankoraŭ pli larĝa kaj multehoma.
— En aristera! (Maldekstre!) — Homoj tremeris pro la akra kriego de la malhelhaŭta amazono. La reĝino momente ŝirmis sin per la ŝildo. Laŭte frapis peza, kun forto ĵetita tranĉilo. La ĉevalo de la nigra amazono ĵetiĝis maldekstren, disŝovinte la homamason. Antaŭ ol iu sukcesis kapti la atencinton, li jam iĝis kuŝanta sur la tero kun lanco, profunde enpikita en la kaveton super la maldekstra klaviklo — la bato, de kiu ne ekzistis saviĝo. Tais rekonis la manieron de la templo de Kibela…
Ankoraŭ momento — kaj furioziĝintaj gvardianoj-hetajroj enŝiriĝis en la homamason, dispremante per la ĉevaloj ĉiujn, kiuj ne sukcesis retiriĝi. Ili ĉirkaŭigis per ŝnuro grupon da spektantoj ĉirkaŭ la murdito kaj ekpelis ilin en la flankan straton. Du homojn, kiuj penis transsalti la ŝnuron, ili tuj pikmortigis. Eĉ eta timo ne reflektiĝis sur la vizaĝo de la reĝino. Ŝi senzorge ridetis al Aleksandro. La reĝo ĵetis kelkajn vortojn al Ptolemeo, kiu turnis la ĉevalon kaj ekrajdis post la gvardianojn.
La solena defilado ne malrapidiĝis eĉ por minuto. Ekster la limoj de la urbo militistoj, starigitaj per multvicaj spaliroj, renkontis la reĝon per tondra batalkrio. La argiroaspidoj en la unuaj vicoj komencis frapadi siajn sonorantajn ŝildojn. Ekmurmuris tamburoj. La ĉevalino de la nigra amazono neatendite ekdancis, frapante la takton per la hufoj kaj riverencante dekstren kaj maldekstren. Tiam brakplenoj da bluaj, rozaj kaj flavaj floroj ekflugis sub la piedojn de la ĉevaloj. Ambaŭ amazonojn oni priĵetadis per floroj, kaj ili, ridante, ŝirmadis sin per la ŝildoj kontraŭ la aromaj faskoj, vokante eĉ plian ekstazon.
Ptolemeo atingis Aleksandron jam nemalproksime de la konstruaĵoj de la improvizita teatro.
— La nigrulino havas tro precizan kaj rapidan manon! — malkontente diris li, turnante sin al la reĝo.
— Ĉu vi sukcesis tamen ekscii la kaŭzon de la atenco? — ne turniĝante, demandis Aleksandro. — Por kio kaj kiu bezonis murdi belon, senutilan en milito kaj ne vokantan venĝon?
— Tiuj popoloj sur rando de dezertoj malestimas virinojn, ne sentas belon kaj, entuziasmiĝinte pri ideo, pretas al ajna murdo, ne timante sekvojn, sed tamen atencante el post angulo.
— Kion do faris al ili la amazona reĝino?
— Oni diras, ke la tranĉilĵetinto estas parenco de iu belulino, kiun oni destinis por vi kiel edzinon…
— Ĉu ne demandinte min? — ekridis Aleksandro.
— Oni diras, ke ili scias specialan magion. Neniu povas rezisti ĉarmon de iliaj virinoj.
Aleksandro diris malestime:
— Kaj, ekvidinte la belegecon de la amazona reĝino, ili decidis murdi ŝin eĉ per kosto de la vivo?
— Ili vivas malbone kaj aprezas nenion, krom servado al siaj dioj, — diris Ptolemeo, aspektanta iomete konfuzita, male al sia ordinara trankvileco.
— Ordonu mortigi ĉiujn, kiuj helpis al tio… Kaj lian belulinon edzinigu al unu el ĉevalistoj de hetajroj!
Aleksandro deĉevaliĝis kaj akceptis la desaltintan de sur Boanergo «reĝinon de amazonoj». Preninte ŝian manon, li ekkondukis ŝin sur la plej altan vicon de benkoj sub markezo el valorega purpura ŝtofo, prenita el trezorejoj de la orienta palaco.
La suno kaŝiĝis trans montetoj, kiam Aleksandro forlasis la feston. Ili ĉiuj veturis vice — Tais, plu en la aspekto de amazono, Ptolemeo, Hefestiono kaj Kratero. La ceteraj militestroj sekvis je paŝo poste, kaj ĉe la flankoj per duobla ĉeno veturis gardistaro el gvardianoj-hetajroj, vestitaj en kirasoj. Maldika serpeto de la nova luno ekbrilis super la pinto mem de la nigriĝintaj orientaj montoj, tuj kiam estingiĝis la palflava bordero de la sunsubiro.