Выбрать главу

Hefestiono diris ion al Kratero, kaj ili ambaŭ ekridegis. Tais strabis, mirante pri la neatendita gajeco de ĉiam serioza Kratero.

— Ili rememoras la finon de la spektaklo, — klarigis Ptolemeo.

Al Tais enmemoriĝis la mirinda danco kun serpento en milda antaŭsunsubira lumo kaj silento. Alta, maldika, neordinare fleksiĝema nubianino kaj babilonanino, palhaŭta, kun pufaj formoj, kreis impreson, kvazaŭ ringoj de la nigra serpenta korpo vere ĉirkaŭvolvas la blankan junulinon. La nigra «serpento», ŝajnis, jen leviĝadis el post la dorso de sia «viktimo», metante la kapon sur ŝian ŝultron, jen supreniĝadis de sur la tero, traglitante inter la kruroj de la babilonanino.

— Ĉu vi parolas pri la danco kun serpento? — demandis Tais.

— Tute ne. Ĉu tiu fajna arto povas tuŝi Krateron? Ne, li rememoras la kompanion de babilonaj akrobatoj, kiuj montris pantomimon de amoro.

— Kio do estis bona en ĝi? — miris la hetajro. — Kvankam, la junulinoj estis tre belaj, sed la viroj, preskaŭ ĉiuj — sirianoj, kun iliaj grasetaj, grandpugaj figuroj, montris aĉaĵon.

— Sed kiel ili estas lertaj en la pozoj! Tielaĵo ne venos en la kapon eĉ al la servantoj de Kotito!

— Ĉu vin same ravis tiu spektaklo? — demanis Tais.

— Vi malmulte konas min! Aŭ vi ŝajnigas?

Tais ruze mallarĝigis la okulojn, korektante post la dorso la ĉeneton, kunligantan ŝiajn «prunteprenitajn» harligojn.

— Ajna viro ne povas rigardi al tielaĵo alie, ol kun indigno! Nematuraj hundidoj aŭ eŭnukoj estas alia afero! — ekkoleris Ptolemeo.

— Estas interese, kial? Mi indignas pro tio, ke la sankta servo al Afrodito kaj Kibela, la sekreto, kiun scias nur la diino kaj la duopo, leviĝinta al ŝi, estas demonstrata publike, malaltigas la homon ĝis bruto kaj servas al nasko de malaltaj sentoj, al prirido de la belo. Fia rompo de la testamento de la dioj! — indigne diris Tais.

— Tion mi bone komprenas. Sed ankoraŭ mi sentas min priŝtelita, — ridetis Ptolemeo.

— Ha, vi deziras esti sur la loko de la sirianoj! — divenis Tais.

— Vere! Ne sur podio, certe, sed bela virino — ajna — devas esti mia. Se ĝi apartenas al aliulo, mi ne vidas kaj ne scias tion. Sed se ŝin oni brakumas kaj karesas antaŭ miaj okuloj, tio ofendas min. Mi ne povas akcepti tian spektaĵon!

Aleksandro kun intereso aŭskultis la konversacion, aprobe balancante la kapon.

— Mi deziras demandi vin, — turnis li sin al Tais.

— Mi aŭskultas vin, reĝo. — Laŭ signo de Aleksandro la atenanino alrajdis proksime.

— Ĉu dezirus vi esti reĝino de amazonoj en la realo? — duonvoĉe demandis Aleksandro.

— Por vi — jes, por mi — ne! Vi ne povas daŭrigi la fabelon, kiun vi elpensis.

— Probable! Kial vi scias?

— La fabelon eblas realigi nur per virino. Sed vi ne povis esti kun mi pli ol diurnon. Kaj foriris.

— Vi prenis min tutan kaj vi estas same furioza, kiel mi.

— Kun vi. La pastrino de Kibela diris, ke la Belo kaj la Morto estas nedisigeblaj. Mi tiam ne komprenis ŝin, sed nun…

— Kio nun?

— Kaj nun la kisoj de la granda Aleksandro estas en mia memoro ekde tiu eŭfrata nokto. Mi veturas kun vi… por momento realiĝis la legendo pri via amo… ne al mi, al la reĝino de amazonoj! Kaj la reĝino… malaperis! — Kaj Tais sendis Boanergon antaŭen en mallumon, ne atentante avertan ekkrion de Ptolemeo…

Hejme en lumo de tri lampionoj sklavinoj estis haste kombantaj Tais-on. Ŝiajn harojn matene necesis alte levi sub la helmon, por fari ŝin blonda amazono. La implikita krispa maso da bukloj estis apenaŭ cedanta al glitaj kombiloj el eburo. La atenanino malpacience stamfadis per la piedo, rigardante tra fendo en la kurteno al la prilumita platformo de la palaco. Gastoj de Aleksandro jam kunvenis. La lasta nokto antaŭ ekiro de la militestroj norden!

Tamen kiam venis Leontisko, por akompani la hetajron al la festeno, Tais iĝis tute preta. La tesaliano kun miro rigardis al ŝia modesta junulina vesto. Neĝblanka mallonga kaj diafana eksomido ne kaŝis eĉ unu linion de la korpo, nudigante la maldekstran ŝultron, la mamon kaj la fortajn krurojn en arĝentaj sandaloj kun altaj rimenoj. La nigrajn harojn Tais plektis en du dikajn harligojn, malleviĝantajn sub la genuojn. Estis neniaj aliaj ornamaĵoj, krom simplaj orelringoj kaj mallarĝa diademo-stefano super la frunto kun grandaj brilantaj topazoj de oreca koloro.

La kontrasto kun la antaŭhora «amazona reĝino» ŝajnis al Leontisko tiom forta, ke la militisto rigidiĝis, ĉirkaŭrigardante la atenaninon. Ŝi estis iomete pli alta, ol la ŝultro de Leontisko, sed tamen li ne povis liberiĝi de la sento, ke li rigardas al ŝi demalsupre supren.

Eris sencede akompanadis la mastrinon kaj kaŝiĝis ie en niĉo de la platformo kun firma intenco ĝisatendi la sunleviĝon kaj la finon de la festeno.

Aleksandro vokis al la festeno, krom siaj amikoj-militestroj, elektitaj kamaradoj-hetajroj, historiistoj kaj filozofoj, ankoraŭ ok homojn el la supera persa nobelaro.

Strange, neniun el virinoj, krom Tais, oni invitis ĉi tien, en la Tronan halon de Kserkso, kie ĉe la tablo kunvenis la tuta estraro de la venka armeo.

La platformo kun la gigantaj blankaj palacoj malhelis kiel tridek ulnojn alta klifo sub steloj de la frua suda nokto. Tra la denta barilo de la teraso estis trapenetrantaj larĝaj radioj de lumo de dancantaj en bronzaj kaldronoj langoj de flamo de brulanta oleo.

Leviĝante laŭ larĝa blanka centŝtupa ŝtuparo, Tais sentis, kiel kreskas en ŝi furioza ekscitiĝo, miksita kun malgajo, kvazaŭ antaŭ elpaŝo en sankta danco. Ŝi ekvidis la muron da orientaj montoj en rebrilo de la stela senluna ĉielo. Kvazaŭ kurteno ŝiriĝis antaŭ ŝia mensa rigardo. Ŝi transflugis en Helenujon, plenan je oro de la suno kaj pinoj, ekaŭdis lirladon kaj plaŭdadon de puraj rojoj en krutaj muskaj montofendoj; blankajn, rozkolorajn, bronzajn statuojn de nudaj diinoj, dioj kaj herooj, sovaĝajn kvaropojn de baŭmantaj ĉevaloj, rigidiĝintaj en skulptaĵoj, intensajn farbojn de freskoj kaj pentraĵoj en portikoj, pinakotekoj, loĝejoj. Ŝi pasis per la nudaj piedoj sur varma polvo de ŝtonaj padoj, malleviĝantaj al la lazura maro. Ĵetiĝis, kiel en brakumon de la patrino en la infaneco, en ondojn, portantajn al aromaj buntaj bordoj jen tenerajn nereidinojn — marajn junulinojn, akompanantinojn de Tetiso, jen furiozajn ĉevalojn de Pozidono, flirtigantajn siajn ŝaŭmajn kolhararojn en bruo de vento kaj en tondro de ondegoj.

— Tais, vekiĝu! — karese tuŝis ŝian nudan ŝultron Leontisko. La atenanino revenis sur la platformon de la palacoj de Persepolo, sub ombron de la grandegaj flugilhavaj virbovoj de la Kserksa pavilono. Tremerinte, ŝi komprenis, ke ŝi staris ĉi tie dum kelkaj minutoj, ĝis la pacienca tesaliano kuraĝis rememorigi, ke ĉiuj jam kunvenis en la Centkolona halo de Kserkso.

Tais trairis la ĉepordegan konstruaĵon kun kvar kolonoj kaj tri enirejoj, altaj po 25 ulnojn, preterante la dekstran elirejon, kondukantan al la apadano kaj al la palacoj de Dario. Ŝi direktis sin laŭ randa vojeto ekster la muro al la nord-orienta parto de la platformo, kie situis la ejoj de la Kserksaj palacoj kaj la trezorejo. Ĉi tie ŝi ne timis, ke sur ŝian puregan blankan veston trafos fulgo de grandegaj flamaj tasegoj. La nokto okazis kvieta, nuboj de nigra fumo estis leviĝantaj vertikale, kaj fulgo ne flugis flanken. Leontisko ekiris dekstren laŭ vojeto el platoj de brilanta kalkoŝtono, tra nefinkonstruita kvarkolona pavilono sur placeto antaŭ la trona halo de Kserkso. La larĝa portiko kun dek ses maldikaj kolonoj same estis prilumata per tasegoj. Ĉi tie brulis ŝafa graso, donanta nek odoron, nek fulgon, kaj uzata de persoj por lumigiloj en internaj ejoj.