Выбрать главу

Tais etendis antaŭen la manojn, kvazaŭ demandante la tutan halon. La militistoj aprobe kaj minace ekzumis. La hetajro subite rektiĝis, kiel liberigita pafarka kordo.

— Morgaŭ vi foriras norden, lasante netuŝita la neston de la despotio, frakasita de vi! Ĉu vere mi sola portas en mia koro la cindron de Ateno? Kaj la suferoj de la kaptitaj helenoj, daŭrintaj ĝis nun, larmoj de patrinoj, eĉ se tio estis antaŭ okdek jaroj?! Ĉu la dieca Aleksandro trovis plezuron eksidi sur la trono de la ruiniginto de Helenujo, kvazaŭ servisto, enŝteliĝinta en ĉambrojn de la sinjoro?

La voĉo de la atenanino, alta kaj sonoranta, batis per la vortoj, kiel vipo. Aleksandro salte ekstaris, kvazaŭ pikita. La homoj rigidiĝis. En la halo aŭdeblis intermita spirado kaj kraketado de lumigiloj.

Aleksandro silentis, rigardante al Tais, kiu klinis la kapon, kvazaŭ atendante baton.

— Kion do vi deziras, atenanino? — demandis la reĝo per tia leona murmurego, ke la harditaj militistoj tremeris.

Tuta streĉiĝinta en vola strebo, Tais komprenis la grandan potencon de la militestro super homoj, la magian forton de lia voĉo kaj de liaj moviĝoj, obeigantaj grandegajn homamasojn.

Tais levis al Aleksandro la grandegajn brulantajn okulojn kaj etendis la manon.

— Fajron! — sonore kriis ŝi por la tuta halo. Aleksandro ĉirkaŭprenis ŝin je la talio, deŝiris de sur la benko kaj alkondukis al muro.

— Prenu! — Li demetis torĉon kaj donis al la hetajro, kaj mem prenis la duan. Tais retiriĝis en respekta riverenco.

— Ne mi estu la unua! Komenci decas al tiu, kies dieca racio kaj forto kondukis nin ĉi tien!

Aleksandro turniĝis kaj ekkondukis Tais‑on je la mano laŭlonge de la muroj. La du torĉoj momente bruligis kurtenojn sur fenestroj, pendaĵojn kaj ŝnurojn, malpezajn lignajn plektaĵojn por floroj.

Detrua frenezo kaptis la kunulojn de Aleksandro. Kun ekstazaj kaj batalaj krioj la militistoj kaptadis torĉojn kaj diskuradis en la palacoj, bruligante ĉion, frakasante lampionojn, renversante tasegojn kun brulanta graso kaj oleo. La konsternitaj persoj ekbaraktis, ŝirmante la vizaĝojn. Ne perpleksiĝinta Ptolemeo elpuŝis ilin en la portikon.

Pasis nur kelkaj minutoj post la fino de la parolo de Tais, kaj la halo de Kserkso, la malplena trezorejo kaj la ejoj de gardistaro estis en fajro. Oni bruligis ankaŭ la apadanon, de kie la fajro transiris (aŭ estis transportita) al la loĝaj palacoj de Dario kaj Kserkso en la sud-okcidenta angulo de la platformo. Resti sur ĝi plu jam ne eblis. Aleksandro, ne forlasante la manon de Tais, dekuris laŭ la norda ŝtuparo sur la urban placon. Ĉi tie, ĉirkaŭita de la militestroj, li staris, fascinite rigardante al la titana flamo, kirle leviĝanta en la nigriĝintan ĉielon. Traboj de tegmentoj kaj plafonoj, starintaj dum jarcentoj en seka varmego, ekbruladis, kiel priverŝitaj per brulema oleo. Arĝentaj folioj de tegmentoj fandiĝadis, falegante per riveretoj da likva metalo sur ŝtuparojn kaj platojn de la platformo, frakasiĝadis kaj, rigidiĝante, flugadis per sonoraj ardaj flanoj en polvon de la urba placo. La flamo muĝis kaj fajfis, superbruante kriegojn de loĝantoj, amasiĝintaj ĉe la rando de la placo, timante alproksimiĝi.

La stela ĉielo ŝajne estingiĝis. Neniu iam ajn vidis pli nigran nokton, ĉirkaŭantan la blindigan ardon de la giganta lignofajro. La homoj rigardis al la incendio kun superstiĉa teruro, kvazaŭ ne la manoj de Aleksandro kaj de la malalta atenanino faris tion, sed fortoj de la subtera mondo kaj de la faligitaj tien titanoj elŝiriĝis sur la supraĵon de Geo. La urbanoj falis sur la genuojn en antaŭsento de granda malfeliĉo. Kaj vere, nek Aleksandro, nek liaj militestroj decidis reteni militistojn, por kiuj la incendio servis kiel signalo al rabado. Baldaŭ apartaj flamoj komencis bruli en la nokta nigro inter ĝardenoj. La amaso de perpleksaj urbanoj disfuĝis por savi la havaĵon disde la furioziĝintaj makedonoj. Kun orelŝira krakado unu post la alia komencis fali plafonoj, elĵetante kirlajn fostojn da fajreroj.

Aleksandro tremeris, kaj, rekonsciiĝinte, ellasis la manon de Tais, sensentiĝintan en la fortika polmo de la reĝo. Li direktis al la hetajro atentan rigardon, kiel post la parolo en la halo, kaj subite ekkriis:

— Foriru!

Tais levis la manon antaŭ la vizaĝo, kvazaŭ defendiĝante.

— Ne! — eĉ pli firme diris la reĝo. — Ne por ĉiam. Mi vokos vin.

— Ne vokos! — respondis Tais.

— Kiel povas vi scii?

— Vi scias viajn malfortaĵojn, venkas ilin, kaj tio donas al vi forton kaj potencon super homoj.

— Do ĉu mia malfortaĵo estas virinoj? Neniu diris al mi tion!

— Kaj ne mirinde. Ne en virinoj, sed en diece freneza strebo al ĉio neatingeble fora estas via koro. Nenio estas en la mondo pli nekaptebla, ol virina belo. Kaj vi evitas tiun senesperan lukton, fari kiun estas destinitaj nur poetoj kaj pentristoj. La belo forglitas, kiel la linio de la horizonto. Vi elektis la horizonton kaj foriros tien.

— Kaj kiam mi revenos?

— Pri tio scias nur la Mojroj. Geliajne, granda reĝo.

— Mi petas, restu dume ĉi tie. Mi forlasas Nigran Klejton, kiu estas malsana, kaj dezirus…

— Mi komprenis.

— Nur gardu vin, ne eliru sen gardistoj. Onidiro pri tiu, kiu forbruligis Persepolon, disflugos pli rapide kaj vaste, ol la fabelo pri amazonoj!

Tais, ne respondinte, turniĝis kaj malrapide ekiris en mallumon. Malantaŭe, atente rigardante ĉiuflanken, estis neaŭdeble ŝteliranta Eris.

Ĉapitro XII. Heredantoj de Kreto

Monta vento, malvarmeta eĉ en la brilanta somera tagmezo, subkaptis pergamenan folion, kuŝintan antaŭ Tais. Ŝi alpremis la leteron per tenilo de ora ponardo.

La mensa bildo de la amikino foriĝis, malaperis en la arda ebenaĵo, kiu etendiĝis orienten for de la sep muroj de Ekbatano.

Hesiona post dujara silento sendis longan leteron! La fidela amikino de Nearĥo devis sperti multe, por esti apud la amato. Oni povas envii al la kretano, kiu trovis en la tebanino tian amon kaj paciencon. La grandiozaj intencoj de Aleksandro postulis grandan floton. La ŝipoj estis konstruataj en la enfluejo de Eŭfrato kaj sur Tigriso. Tie komandis nova asistanto de Nearĥo — moviĝema, kiel viva arĝento, duonkretano-duonfenico Onesikrito.

Cedroj, nigraj pinoj, kverkoj kaj ulmoj el montoj ekde la fontoj de Eŭfrato kaj Tigriso estis flosigataj ĝis la ŝipkonstruejoj de Nearĥo. Hesiona per la karaktera por la tebanino eposa stilo priskribis sian vagadon inter Babilono kaj malgrandaj urbetoj de ŝipkonstruistoj, inter palmaj oazoj, solecaj temploj kaj malriĉaj fiŝistaj vilaĝoj, perdiĝintaj en maro de kanaj densejoj.

Muŝoj, la plago de Babilono kaj Suzo, per nigraj amasoj svarmantaj en bazaroj, en loĝejoj kaj eĉ en temploj, montriĝis bagatelo kompare kun la plago de miriadoj da mordantaj sangosuĉantoj, nube ŝvebantaj super kvietaj akvoj. Vento, feliĉe, ne tiom malofta, alportadis savon. La tutan ceteran tempon la homoj pasigadis en fumo, kaj Hesiona kredigis la amikinon, ke ŝi bukaniĝis plene kaj iĝis malputrema, kiel mumio de Egiptujo.