Выбрать главу

Tais ĉirkaŭrigardis. En la pura aero de Ekbatano muŝoj ne estis ĝenaj. Hesiona estus pli feliĉa en tiu ĉi urbo, kiu rememorigadis al ŝi la hejman, detruitan Tebon.

Sur marmoraj platoj de la alta teraso ekplaŭdis nudaj infanaj piedoj. Leontisko — trijar-aĝa filo de Tais — kure impetis al la patrino, kaj ŝi apenaŭ sukcesis subkapti lin sur la manojn. La filo de Ptolemeo similis pli al la patrino, ol al la patro. La militestro persvadis Tais-on iĝi lia oficiala edzino, tuj kiam la makedonoj revenis post la persekuto de Dario. Lamante kaj grumblante, en la fino de la teraso aperis kripligita tesaliano, restinta en Ekbatano ĉe Tais kiel prizorganto de la domo kaj de la ĉevaloj, post kiam la tesaliaj rajdistoj kune kun ceteraj helenaj militistoj estis forpermesitaj de Aleksandro en la patrujon. Nun Rojko estis prizorganta ankaŭ la knabon, kiu bezonis viran manon kaj sperton de militisto. Ne revenis en la patrujon ankaŭ la kavaleriestro Leontisko, ekirinta orienten kune kun Aleksandro. Tais ne ŝatis rememori tion — la vundo ankoraŭ doloris.

La knabo estis peteganta permeson promeni sur Boanergo. Rojko estis persvadanta, ke prefere li atendu, ĝis estos fine dresita la malgranda ĉevalo el trans montoj de Iberio, sendita de Ptolemeo. Tais pacigis ilin ambaŭ per promeso, ke ŝi mem promenveturigos la filon dum vespera rajdo, kiun ŝi sankte plenumadis, por konservi trejnitecon por okazo de subita forveturo.

Viglige plaŭdfrapita malantaŭe, Leontisko eksaltis laŭ la larĝaj ŝtupoj malsupren en la ĝardenon, al la pavilono el kruda griza ŝtono, elektita de Eris por izoliĝo. Neniu aŭdacis rompi ŝian trankvilon en tiuj horoj, kiam la eksa nigra pastrino sidadis kaj sonĝadis nesciate kion kun malfermitaj okuloj. Al la filo de Tais estis permesite alkuradi al la pavilono kaj voki Eris-on por lukto kaj kura konkurado. En la sovaĝa tumulto nemalofte partoprenadis ankaŭ la patrino, ekstaze kurante sur la vasta placeto antaŭ la domo. La fenicino Za-Aŝt, malgraŭ ĉio, forveturis en Tesalion kun sia Likofono. En la hejmo aperis Okiale — malgaja, bonkora kaj sinĝenema junulino el norda Sirio, kies malfacilan nomon Tais anstataŭigis per nomo de amazono, hazarde renkontita sur ruĝfigura lutroforo. Por Okiale ekzistis neniu super Leontisko. Ŝi dorlotadis la knabon super ajna mezuro, ne obeante eĉ Eris-on, kiun ŝi ege timis. Tamen, sola infano, ĉirkaŭita de seninfanaj virinoj, ne povis ne esti trodorlotata, des pli tiom vigla, komprenema kaj beleta infano, kiel la filo de Tais. La ĉefan danĝeron konsistigis la kuiristino, ĉiam preta tromanĝigi la knabon en kaŝita angulo, malproksime de severaj Rojko kaj Eris. Nur nun Tais komprenis la sencon de la tradicio, disvastiĝinta en tuta Helenujo: nepre fordoni filojn por edukado al multinfanaj parencoj. Aŭ knabojn oni kunigadis en grupojn sub gvido de spertaj edukistoj. Ĉiuokaze — for el la patrina hejmo, speciale se ĝi estas riĉa, kun multegaj sklavinoj kaj servistoj. Spartanoj opiniis, ke militistoj povas iĝi nur tiuj infanoj, kiuj kreskis aparte de la parencoj en specialaj militistaj komunloĝejoj. Pli kleraj atenanoj, beotoj, tesalianoj praktikis militistan edukadon, kombinante ĝin kun necesa klereco. Observante la kreskantan filon, dotitan per energio kaj vigleco de ambaŭ liaj gepatroj, Tais estis malpacience atendanta revenon de Ptolemeo, por ke la patro aranĝu edukadon de la knabo en medio de samaĝuloj kaj spertaj instruistoj. Ial neniam venis la penso, ke Ptolemeo en nekonataj foroj de la oriento, ĉe la rando de la tero kaj sur la Tegmento de la Mondo, povas perei, kiel pereis Leontisko ĉe Aleksandrio Esĥate — la Plej Malproksima, tie, trans Sogdujo kaj la Sabla Rivero — Jaksarto, post kruela batalo kontraŭ skitoj. Lia korpo estas kovrita per fidinda plato en la urbo-fortikaĵo Aleksandrio Esĥate, kiun makedonaj militistoj nomis «Nimfe Tanaton» — Fianĉino de morto. Multajn viktimojn forportis sagoj de tro rapidaj por la peza makedona kavalerio rajdistoj kun longaj glavoj kaj krute fleksitaj pafarkoj. Aleksandro mem longe lamadis pro sago, rompinta al li la fibulon en la kruro. Li malvarmigadis sian koleron per freneza kuraĝo, ĵetante sin al la malamikoj antaŭ ĉiuj. Kaj ricevis tian baton en la kranion per ŝtono el ĵetilo, ke dum dek du tagoj li vidis malbone kaj ĝis la fino de la militiro ne povis pensi tiel diece klare kaj rapide, kiel antaŭe. La lastaj bataloj kun skitoj rompis liajn fortojn. De Aleksandrio Esĥate la reĝo revenis sur brankardo, jam post kontraktado de paco kun tiuj mirindaj triboj el la stepoj, etendiĝantaj malproksime en la malvarman landon de obskuro trans la Birdan Maron, Tanais-on kaj Ponton-Eŭksenon. Kiu povus pensi, ke post kelkaj jarcentoj sur la loko de Aleksandrio Esĥate elkreskos belega urbo kaj ĝin oni nomos en lingvoj de estontaj popoloj Tirozi Ĉaĥon — Fianĉino de la mondo!

Plurfoje rememoradis Tais la rakonton de Leontisko pri la masageto, kiun ordonis mortigi Aleksandro post la batalo ĉe Gaŭgamelo. La juna tribestro montriĝis profeto. La metodoj de batalo, pri kiuj li parolis al Aleksandro, estis uzitaj de skitoj kaj finfine haltigis la nevenkeblan armeon en ĝia moviĝo orienten. Aleksandro turnis la armeon suden, kontraŭ la fluo de la Sabla Rivero, al gigantaj glaciaj krestoj de la Tegmento de la Mondo kaj Parapamizo, kiuj flagris ĉe la horizonto jam en la komenco de la militiro, preskaŭ antaŭ tri jaroj. Senmezure kuraĝa, modesta kaj revema, kiel ĉiu tesaliano, Leontisko foriris el ŝia vivo… Li mortis pro vundo en tria tago post la batalo, ridetante, kiel devas heleno. Vokinte Hefestionon, li transdonis al Tais la lastan saluton kaj la tutan havaĵon, lasitan en Ekbatano — nemalgrandan kvanton da oro kaj juvelaĵoj. Post jaro, laŭ komisio de Tais, oni trovis parencojn de la kavaleriestro en vilaĝo apud Ftio, al kiuj la atenanino sendis ĉion, krom pormemoraj aĵoj.

Ptolemeo — kuraĝa kaj singarda, tre antaŭvidema, ne strebanta al afekta brilo, scianta sian valoron, sed tute ne fanfaronema, iom post iom leviĝis super la ceteraj ses militestroj de Aleksandro kiel la plej fidinda kaj ĉiuflanke sagaca. Li kondukis taglibron de la ekspedicio kaj en detalaj leteroj al Tais montris talenton de verkisto. Al lia edzino ŝajnis, ke nenio povas okazi al tiu saĝa militisto, kiun la sorto kondukis al alta ekflugo. Nur proksimeco de la superhoma Aleksandro lasadis lin en ombro…

Tais revenis al la interrompita legado de la letero de Hesiona.

La tebanino estis vokanta ŝin en Babilonon, en sian domon, aĉetitan de Nearĥo antaŭ lia forveturo. Aleksandro alvokis lin por helpo al alia maristo — Onesikrito, la asistanto de Nearĥo pri determino de vojoj kaj legado de mapoj. Nearĥo direktis sin en Baktrion kun taĉmento da ŝipkonstruistoj por partopreno en ekspedicio trans Hindujon, al tiuj limoj mem de la mondo sur la rando de la oceano, kiujn oni ne sukcesis aliri tra stepoj. Post la kolosaj montoj de Parapamizo kaj Hindukuŝo fluis la rivero Induso, ie okcidente kunfluiĝanta kun Nilo. Pli sude, nur je kelkaj miloj da stadioj situis la limoj de la firma tero.

Nearĥo por longe adiaŭis Hesiona-n. «Kaj imagu al vi… — Tais mense aŭdis sonoran ridon de Hesiona, — …la lastan sciigon de Nearĥo! Mia kuraĝa maristo estas nomumita komandi agrian kavalerion, krom siaj samgentanoj, Kretaj arkpafistoj, da kiuj restis tute malmulte…»

«Mi same, verŝajne, devas forlasi la esperon pri baldaŭa reveno de Ptolemeo kaj mem devas zorgi pri edukistoj de la filo», — pensis Tais kaj rapide tralegis la finon de la letero. Hesiona skribis pri granda teatro, konstruata en Babilono. Por akcelo de liverado de materialoj Aleksandro ordonis rompi kaj detrui la turon Etemenankon, farinte barbaraĵon, nepenseblan por vera heleno, eĉ se la turo estis forte damaĝita de la tempo.

Statuo de Aleksandro, kreita de Lizipo, estas starigita en la korto de unu el temploj. Troviĝis pastroj de nova kulto, ili faras antaŭ ĝi diservojn… Kaŝante la leteron sub la ponardon, Tais dum longa tempo sidis en medito, aŭskultante venton en malmola foliaro de grandegaj arboj, ombrantaj la terason. Ŝi abrupte rektiĝis, frapis la arĝentan diskon, en la orienta maniero vokante sklavinon, kaj ordonis alporti al ŝi skribilaron.