Выбрать главу

«La unua jaro de la cent dek tria olimpiko. Hesiona, — ĝoju. Mi pensas, vi devas alveturi en Ekbatanon kaj ĉi tie atendi la revenon de la armeo el la hinduja militiro. Mi loĝas en tiu ĉi urbo jam dum tri jaroj. Foje vintre dum kelkaj minutoj falis neĝo! Tiel rememoriĝis la hejma Ateno, kie okazas severaj vintroj, kaj neĝo unufoje dum jaro kuŝiĝas preskaŭ por tuta tago! Similecon kun via Tebo vi rimarkis jam dum la unua veno! Kaj la aero ĉi tie, sur altaĵo, iom similas la radian, fajnan kaj vivigan aeron de nia Helenujo, blovon de Olimpo kaj de la flugiloj de sanktaj birdoj. Ĉie en Azio, escepte de tri benitaj urboj de Ionio: Ĥio, Klazomeno kaj Efeso, la suno estas peza, blindiga, premas la menson kaj la sentojn, kaj polvo ŝirmas la horizonton. Eĉ en Egiptujo la lumo estas tro forta, kaj la aero ne ĵetas fajrerojn, ŝanĝbrilante per sorĉaj radioj, en kiuj tiom klaraj estas ĉiuj aĵoj, tiel ĉarmaj iĝas virinoj kaj statuoj, ke ĉiu heleno iĝas artisto. Estas tempo por ke vi ripozu de la humida varmego kaj muŝoj de Babilono. Mi timas pri Aleksandro, Ptolemeo, Hefestiono kaj ĉiuj niaj homoj, pasigintaj tiujn ĉi tri jarojn en bataloj kaj militiroj ekster Persujo, de la Hirkana Maro de Birdoj, en stepoj kaj montoj, kie vintro portas neĝajn ventojn kaj malvarmon, neniam spertitan en Helenujo. Rezisto de la baktrianoj, sogdoj kaj speciale de la skitoj superis la imagon de Aleksandro kaj la kapablojn de lia armeo. Trabatiĝante plu orienten, la armeo de elprovitaj veteranoj iom post iom degelos, kaj loĝantoj de la konkeritaj landoj, konsistigintaj preskaŭ duonon de la militistaro, estas multe malpli fidindaj.

Glorigita de venkoj, neaŭditaj en la historio, Aleksandro, la dieca faraono de Egiptujo, al kiu oni jam kultis, kiel al dio en la plej antikvaj urboj de Mezopotamio — la Patrino de Popoloj, komencis ĵaluze rilati al ajna kontraŭdiro. Antaŭe certa pri sia saĝo kaj forto, li trankvile aŭskultadis kamaradojn, disputantajn kun li. Nun tio ŝajnas al li malaltiganta la dignon de la granda reĝo kaj konkeranto. Malfeliĉe, la azianoj evidentiĝis lertaj flatantoj, pretaj al ajnaj humiliĝoj. Mia instruisto en Egiptujo iam diris, ke la plej terura veneno eĉ por tre saĝa kaj forta homo estas konstanta laŭdado de li kaj de liaj agoj. Aleksandro eltrinkis plenan kalikon da tiu veneno kaj iĝis kapabla al aferoj, antaŭe tute ne konformaj kun lia vere granda persono. Vi scias jam pri la murdo de heroa, kvankam stulte glorama Filoto, la estro de la hetajroj kaj de la persona gardistaro de Aleksandro — Agemo. Mortiginte Filoton, Aleksandro senprokraste sendis murdistojn ĉi tien, en Ekbatanon, kie estris maljuna elprovita lia militisto Parmenio, kaj tiun oni murdis, antaŭ ol li ekaŭdis pri la ekzekuto de la filo. La akuzoj pri komploto kontraŭ Aleksandro, al mi ŝajnas, estas elpensitaj de servemaj konsilistoj, por pravigi la murdojn. Tiujn ĉi manifestiĝojn de maljusteco sekvis aliaj. Mi dubas, ke vi aŭdis pri buĉado de branĉuloj? Kiam nia armeo kun granda peno kaj danĝeroj transiris multakvan kaj rapidan Oksoson, nomatan ankoraŭ la Rivero de Maro, renkonten aperis grandega amaso da ĉifonaj, sovaĝaj kaj malpuraj homoj. Ili svingadis verdajn branĉojn (de tio devenas ilia nomo), dancis kaj kriegis pro ĝojo en la kojneo, kripligita ĝis nerekonebleco. Tiel aspektis posteuloj, nepoj kaj pranepoj de helenaj kaptitoj, elveturigitaj de Kserkso en la profundon mem de Persujo por laboroj ĉe ĝiaj orientaj limoj. Aleksandro, derajdinte flanken, kuntirante la brovojn, pririgardadis la sovaĝiĝintajn ĉifonulojn kaj, subite ferociĝinte, ordonis buĉi ĉiujn ĝis la lasta. La mizera homamaso ne sukcesis disfuĝi.

En la komenco de la militiro tra bestoriĉaj arbaroj kaj stepoj sur la rando de la Maro de Birdoj Aleksandro ĉasadis leonojn, tigrojn kaj ursojn, stimulante siajn amikojn al unuopa luktado kontraŭ potencaj bestoj per mallongaj lancoj. Nur Ptolemeo ne partoprenis en la sovaĝaj amuzoj, trankvile tolerante mokojn de Aleksandro mem. Tamen, kiam Krateron terure mordis urso, Aleksandro ĉesigis la ĉasadon…»

Tais laciĝis skribi. Vokinte Rojkon, ŝi ordonis prepari ĉevalojn: Boanergon por si kaj Salmaaĥ-on por Eris. La nigra pastrino ne pensis promenadon de sia sinjorino alie, ol sub sia gardo.

— Tutegale ni devos iam disiĝi, — riproĉadis ŝin Tais, — ne povas ja ni morti kune en unu sama momento.

— Povas! — trankvile respondadis Eris. — Mi iros post vin, — ŝi signifoplene tuŝis la harnodon sur la nuko.

— Kaj se vi mortos la unua? — demandis la atenanino.

— Mi atendos vin sur la bordo de la Rivero de la Morto. Man-en-mane ni iros en la regnon de Hadeso. Mi jam petis la Grandan Patrinon lasi min atendi sur la asfodelaj kampoj.

Tais atente pririgardis tiun ĉi strangan ĉu sklavinon, ĉu diinon, malleviĝintan al la mortemuloj por ŝia defendo. Ŝia pura kaj firma vizaĝo ne esprimis sangavidon, mortan minacon por malamikoj, kiel iam ŝajnis al Tais, — sed kredon je io tia, kion ne konis la liberpensema atenanino, venkon super timo kaj doloro, kiel iam ĉe la virgaj pastrinoj de Artemiso en Efeso, naskintaj la legendojn pri amazonoj. Tamen tiuj faladis en sanktan frenezon de menadoj, batalante kun furiozo de sovaĝaj katinoj. Sed por Eris estis karaktera la esprimo, kiun skulptistoj de Ateno devus doni al la statuo de la amikino de la tiranomurdintoj, heroino Leajna, sed ne montri simbolan leoninon kun fortranĉita lango. La severa konduto de Eris, evidente, estas nur reflekto de ŝia koncentriteco kaj seriozeco — en rekta rigardo de ŝiaj kristale puraj bluaj okuloj, de la facile kuntiritaj brovoj, en la klara, iomete metala sono de ŝia voĉo. Kaj nur malheleco de ŝiaj haŭto, haroj kaj lipoj rememorigadis pri tio, ke ŝi estas filino de la Nokto, posedanta sekretan scion de Geo-Kibela.

La helenoj speciale respektis tiujn siajn atletojn-venkintojn en olimpikoj, kiuj venkadis kontraŭulojn per la kvalito, mankanta al simplaj mortemuloj, — per trankvilo, la donaco kaj trajto de la dioj.

Poeto diris, ke «dum tuta sia vivo ili konservadis mielan trankvilon, la plej gravan el iliaj altaj agoj. Nenio estas pli alta ol tiu nobleco, ornamanta ĉiun travivitan tagon…»

La trankvileco de olimpika venkinto distingigis ankaŭ Eris-on, donante specialan nuancon al ĉiu ŝia gesto kaj vorto. Kaj nun Tais kun plezuro rigardis al ŝia rekta sido sur dancanta, kutime kapricema Salmaaĥ. Gardeme, kiel rompeblan miletan vazon, transdonis la sklavino-sirianino kalcitrantan kaj jelpetantan pro ekstazo Leontiskon. Tais neglekte surĵetis lin sur la ŝvitkovrilon antaŭ si. La knabo tuj alkroĉiĝis al la nigra kolhararo de la adorata amblulo. Ambaŭ virinoj ekrajdis laŭ pavimitaj stratoj, elektante mallongajn kaj krutajn malsupreniĝejojn kaj ne atentante admirajn rigardojn de preterpasantoj. Tais kaj Eris jam antaŭlonge kutimiĝis al ili. Vere, tiu ĉi duopo, kiel siatempe Tais kun Egesiĥora, ne povis ne altiri atenton. Kaj junuloj simple perdadis la spiradon, kaj longe akompanadis per la okuloj la belegajn rajdistinojn.

Post furioza rajdado sur konkura kampo, dezerta kaj forlasita post kiam ĉesis la persaj konkuroj de ĉaroj, ankoraŭ ne rekomencitaj de la makedonoj, Tais revenis pacigita. Forlavinte polvon kaj kuŝiginte la lacan filon, ŝi revenis al la letero en alia humoro.

«Aleksandro, — skribis ŝi, — ĉiam pli malproksimiĝas disde siaj militistoj kaj eĉ disde la militaj konsilistoj, filozofoj, geografoj kaj meĥanikistoj.

La granda makedono faris heroaĵon, superantan agojn de la mitaj herooj — Heraklo, Tezeo kaj Dionizo. Helenujo ĉiam estis turnita pli al la oriento, ol al la obskura kaj sovaĝa okcidento. Ĝi kvazaŭ tiradis sin al antikvaj artoj kaj granda scio, akumulita en la malaperintaj regnoj, tra Ionio, alkroĉiĝinta al la rando de Azio, tra la legenda Kreto. Aleksandro larĝe malfermis pordegon de la Oriento. Tien, sur liberajn aŭ senhomigitajn de la milito terenojn verŝiĝis torento da entreprenemaj helenoj: metiistoj, komercistoj, artistoj, instruistoj. Makedonoj kun siaj rabitaj en la milito mono kaj sklavoj ricevadis vastajn bienojn kaj ekloĝadis en lokoj, multe pli fekundaj kaj varmaj, ol ilia montara patrujo. Novaj urboj postulis manĝaĵojn, lignon kaj ŝtonon por konstruaĵoj. La militistoj vivis sate kaj rapide riĉiĝadis. Tiel grandaj evidentiĝis la konkeritaj landoj, ke en Helenujo oni komencis senti mankon de homoj, simile al tio, kiel okazis pli frue en Sparto, fordoninta siajn virojn kiel dungosoldatojn kaj definitive velkinta en la lasta peno de la lukto kontraŭ Aleksandro. Simile al Makedonujo, fordoninta la batalkapablan loĝantaron en la armeon de Aleksandro por kompensi ties perdojn. Tuta Helenujo iom post iom senhomiĝos, strebante en Azion, dissemiĝante inter amasoj de ties loĝantaro kaj en senfinaj spacoj de stepoj kaj montoj. Se ĉio iros tiel, do en kian Helenujon ni revenos?..»