Tais enpensiĝis, tiklis la mentonon per la kana trunketo kaj decidis ne plu filozofii, sed reveni al pli proksimaj sentoj.
«…Aleksandro kaj ĉiuj makedonoj krueliĝis en la malfacila milito, — daŭrigis la leteron la atenanino, — reciprokaj rilatoj inter la subuloj kaj la estro iĝis streĉitaj, kiel neniam antaŭe. Humila obeemo de novaj kunbatalantoj faris la militestron eĉ pli sentema. Forgesiĝis la antaŭa revo pri homonojo — egaleco de la homoj en racio. Diecon de la granda makedono oni komencis pruvadi per manieroj, pli konvenaj al estro de sovaĝa tribo, ol al la reganto de la mondo. Aleksandro helpe de persaj konsilistoj intencis enkonduki moron sterniĝi antaŭ li sur la tero, sed renkontis akran reziston de la malnovaj kunuloj. Kiam la veteranaj militestroj kaj la militistoj de la persona ĉirkaŭaĵo de Aleksandro — hetajroj ekvidis sian gvidanton sidi sur trono el oro, en longa persa vesto, kun alta cidaro sur la kapo, ili unue ekridis, demandante Aleksandron, kian maskeradon aŭ ludon li elpensis. Kalisteno, atena filozofo, sendita de Aristotelo, komence enuziasme ekkredis je la dieco de Aleksandro kaj ekverkis «Anabazon» — historion, glorantan liajn militirojn. Nun li unua deklaris, ke diigo neniam okazadis dum vivo de ajna heroo, eĉ de dia filo. Heraklo kun liaj grandegaj heroaĵoj, Dionizo, farinta la unuan ekspedicion en Hindujon, estis diigitaj nur post la morto. En sia surtera vivo Dionizo estis tebano, kaj Heraklo — argivano. Kultado al viva homo, eĉ al dia filo, kontraŭas al la spirito de helenismo kaj estas ne pli ol barbaraĵo.
«Aleksandro ne estas dio, — publike deklaris la filozofo, — ne estas filo de Zeŭso kaj tera virino. Li estas la plej kuraĝa inter kuraĝaj, la plej saĝa el ĉiuj talentaj militestroj. Nur liaj agoj, diecaj laŭ sia valoro, povas krei al li gloron de heroo kaj levi ĝis duondio».
Aleksandro ekkovis koleron kontraŭ Kalisteno. La filozofon subtenis la makedonaj veteranoj, sed li ne havis influajn amikojn. Finfine kune kun junuloj el proksimaj servantoj de la reĝo oni juĝis lin pro intenco murdi Aleksandron kaj ankoraŭ pro iaj krimoj. La junulojn batmortigis per ŝtonoj propramane la militestroj de Aleksandro, kaj Kalistenon katenis en ĉenojn, metis en kaĝon kaj, laŭ la lastaj onidiroj, pendumis en Baktrio. Tamen la sterniĝon antaŭ si Aleksandro abolis. Jam antaŭ tio, retiriĝinte de la Sabla Rivero en Marakandon, Aleksandro multe drinkis, strebante faciligi suferojn — kapdolorojn post la vundo per ŝtono. En paroksismo de furiozo li murdis Nigran Klejton, la fidelan, malspritan giganton, dufoje savintan lian vivon, la fraton de Lanisa, la vartistino de Aleksandro en Pelo. Post pezaj atakoj de melankolio kaj pento Aleksandro ekiris sturmi la transnuban fortikaĵon de Baktrio. Tie li edziĝis al filino de baktria grandsinjoro Roksana, kaptita kiel militakiro.
Ptolemeo skribis, ke la edziĝo ne mildigis la impetojn de krueleco, ripetiĝantajn ĉiam pli ofte. Eĉ ili, la plej proksimaj amikoj, devis konservi grandan singardemon en rilatoj kun la reĝo.
Jam en la komenco de vojaĝado tra la orientaj stepoj Aleksandro anstataŭigis sian helmon kun leona kapo per alia, ornamita per flugiloj de granda birdo. Indiĝenaj pastroj kredigadis, ke en la reĝon eniris Simurgo — la spirito de altaj montetoj, malleviĝanta sur la teron en aspekto de grifo, por helpi al la homoj en iliaj malfeliĉoj.
Mi ne scias, per kio helpis Aleksandro al la loĝantoj de la orientaj stepoj…»
Tais rompis la komencitan frazon, mallaŭte ekridis kaj alskribis: «vidu, mi trafis sub influon de Ptolemeo. La saĝa militisto ŝatas antaŭdiri plagojn kaj listigi pasintajn malfeliĉojn, kvankam tio neniom malhelpas al lia kuraĝo kaj gaja karaktero. Tro gaja li estas en tio, kio koncernas virinojn! Ĉi tie li vere egalas al Aleksandro en senlaceco de serĉado. Tamen, vi tion scias. Antaŭlonge, ankoraŭ en Egiptujo, vi antaŭdiris al li, ke li havos multajn virinojn, sed unu diinon. Nun tiu «diino» estas lia edzino, kaj kio do estos plu?
Sufiĉas, mi laciĝis skribi, kaj vi laciĝos legi. Alveturu ĉi tien, en Ekbatanon, tiam vi kaj mi ĝissate konversacios, promenos sur ĉevaloj, dancos. Mi konatigos vin kun amikoj. Ĉi tie kolektiĝis multaj poetoj, filozofoj, pentristoj, muzikistoj kaj aktoroj. Ĉi tie estas kaj Lizipo kun sia ateliero, kaj eŭbeano Stemlo, glora pro ĉevalaj statuoj, fama kantistino Aminomena… multe da bonegaj homoj. Ĉi tien en atendo de Aleksandro venas vojaĝantoj el tre malproksimaj landoj de Hindujo, Iberio. Venu, al vi estos pli gaje, ol sole en Babilono! Ni ne tre suferu pri niaj edzoj. Krom batalaj kaj vojaĝaj malfacilaĵoj, ili havas sian parton da feliĉo. Ptolemeo skribis pri senfinaj ebenaĵoj, prikreskitaj de aroma silfio, pri kapturna vidaĵo de gigantaj neĝaj montoj, kiuj vico post vico, pinto post pinto baras la vojon suden kaj orienten. Pri montaj lagoj de sorĉa blueco, same profundaj, kiel la ĉielo. Pri neimagebla vasteco de stepoj, kie plataj montetoj, kronitaj per strangaj skulptaĵoj de platvizaĝaj kaj larĝkoksaj virinoj, leviĝas per senfina vico, kiel ondoj de la maro inter Kreto kaj Egiptujo. Kaj probable, la plej alta por ili estas la sento de ĉiutagaj ŝanĝoj, atendo de neaŭditaj mirakloj dum proksimiĝo al la limoj de la tero…
Ptolemeo skribis, ke ju pli ili moviĝas al Hindujo, des pli multaj iĝas arboj, samaj kiel niaj en Helenujo. Piceoj kaj pinoj en montoj trans Parapamizo estas tute samaj, kiel en la montoj de Makedonujo, foje ŝajnas, ke oni venas ree en la patrujon. Tio estas neklarigebla…»
Tais finis la leteron, sigelis kaj, por ke ĝi foriru pli baldaŭ, ordonis porti ĝin en la domon de la urbestro kaj trezoristo Harpalo, anstataŭinta murditan Parmenion. Kvar mil kvincent stadioj — nemalgranda distanco — estis disiganta Ekbatanon disde Babilono, sed per angarejono — la ŝtata poŝto — letero iradis nur ses tagojn.
Laciĝinte pro skribado (Ptolemeo metis al Tais kondiĉon ne uzi lertajn skribistojn, malkovrantojn de ĉiuj sekretoj), la atenanino malleviĝis al la baseno ĉe la ŝtuparo, kien Ptolemeo kondukigis akvon de monta fonto, malvarman eĉ en la varmega sezono. Kun gaja kriego ŝi ĵetis sin en la konkosimilan kavaĵon, tra kiu, lirlante, fluis apenaŭ verdeta akvo. Al la krio alkuris Eris, neniam preterlasanta okazon priverŝi kaj poste froti la kuprahaŭtan sinjorinon per dika kaj malmola kovrilo.
Tuj kiam ŝi sukcesis sekigi grandajn gutojn, venis sendito de Lizipo. La granda skulptisto vokis Tais-on, ial kune kun Eris, viziti lian hejmon morgaŭ en matenaj horoj.
Tais etendis la leteron al la nigra pastrino kun vortoj:
— Oni invitas ankaŭ vin! Iu deziras fari de vi statuon. Delonge necesas, mi miras pri skulptistoj, almenaŭ foje vidintaj vin… kvankam Lizipo mem kaj liaj disĉiploj ŝatas montri virojn, militajn scenojn, ĉevalojn kaj malmulte interesiĝas pri beleco de virinoj!
Eris deklinis la manon de la atenanino kun la letero.
— Vi forgesis, mi ne scipovas legi en via lingvo, sinjorino. Kaj ĉu respektinda Lizipo same forgesis, ke mi devas iri kun vi?
— Vi ĉiam akompanas min, vere. Se Lizipo mencias vin en la invito, do, estas ia afero pri vi. Kia? Por skulptisto antaŭ ĉio estas skulptado. Super ĉio en la vivo ni, helenoj, opinias perfektecon de la homo, harmonion de lia evoluo, korpa kaj spirita, kalokagation, kiel ni diras. Kaj en la arto — montron de la homo. Pro tio estas nenombrebla la kvanto de statuoj kaj pentraĵoj en niaj urboj kaj temploj, en ĉiu jaro aldoniĝas novaj. Ĉu vi dezirus, ke laŭ vi oni faru statuon de diino aŭ nimfo?