— Ne. Pli ĝuste — por mi estas indiferente. Sed se vi ordonos…
— Certe, ordonos. Havu tion en la kapo, se estos proponite… kaj ne frotu min kun tia forto! Ja mi ne estas statuo.
— Vi estas pli bona ol ĉiuj skulptaĵoj en la mondo, sinjorino.
— Ĉu multajn vi vidis? Kaj kie?
— Multajn. Mi devis vojaĝi, estante knabino, en la sekvantaro de la ĉefpastrino.
— Mi nenion scias pri tio! — miris Tais.
La nigra pastrino permesis al rideto por momento prilumi ŝian vizaĝon.
Aleksandro ordonis konstrui por Lizipo grandegan atelieron ĉe palaco de persa grandsinjoro, donacita al la skulptisto por loĝado. En la ĉambroj, post dikaj muroj el ruĝa ŝtono, ĉiam regis malvarmeto, kaj vintre necesis hejti. En duonrondaj niĉoj bruladis sekaj cedraj ŝtipoj kun aldono de aromaj branĉoj de timiano, lavendo, rosmareno aŭ cisto.
Nun, en malfrua printempo, iĝis varmege. Lizipo akceptis la gastojn sur verando sub alta tegmento, apogita per palmaj fostoj kaj ĉirkaŭita de bariero el rozkolora granito. La verando servis kaj kiel ateliero kaj kiel aŭditorio por disĉiploj, kunvenintaj el Helenujo, Ionio, Kipro kaj eĉ el Egiptujo, kies majstroj komencis transpreni artifikojn de siaj antaŭaj disĉiploj — helenoj, kiuj antaŭ ĉirkaŭ sep jarcentoj komencis lerni de la egiptoj.
Ordinare ĉeestadis kelkaj filozofoj, riĉaj ŝatantoj de arto, poetoj, ĉerpantaj inspiron en saĝaj konversacioj, vojaĝantoj el foraj landoj, kiujn atingis sciigo pri malfermita domo de la fama artisto.
Lizipo, delonga amiko de la atenanino, orfeisto de alta grado de inico, brakumis Tais-on je la ŝultroj. Ĉirkaŭrigardinte, li manvokis Eris-on, rigidiĝintan ĉe la enirejo, kaj silente almontris larĝan benkon, kie sidis du liaj disĉiploj. La eksa nigra pastrino brileris per la okuloj en ilia direkto kaj eksidis sur la rando, pli malproksime de la gajaj junuloj. Tiuj sendadis al ŝi admirajn kaj signifoplenajn rigardojn, kompletigitajn per gestoj. Vanaj penoj! Kun sama sukceso ili povus altiri atenton de ajna el statuoj, abunde ornamantaj la atelieron, la domon kaj la ĝardenon de Lizipo!
— Iru kun mi, atenanino, mi montros al vi la malnovan amikon kaj vian samlandanon skulptiston Kleofradon. Li malestimas militon, ne faras statuojn de reĝoj kaj militestroj, nur de virinoj, kaj tial ne estas tiom fama, kiel li meritas. Krome li konas vin…
Tais intencis kontraŭi, sed la vortoj haltis en ŝia gorĝo. Tiuj malmildaj bluaj (glaŭkaj, kiel ĉe Ateno mem) okuloj, cikatroj sur la vizaĝo, sub la densa griza barbo kaj sur la mano revivigis en la memoro la preteran renkontiĝon ĉe la Tezea templo sur vojo al la Nimfa monteto!
— Mi promesis revidi vin post kelkaj jaroj, — diris Kleofrado per sia malalta voĉo, — jen, pasis du olimpikoj, kaj mi vidas ne knabinon, sed virinon en disfloro de fortoj kaj belo. Vi, verŝajne, aĝas nun dudek ses. — La skulptisto senceremonie pririgardis Tais-on. — Ĉu vi naskis?
— Jes, — ial obeeme respondis Tais, — unu fojon…
— Malmulte — necesus du. Al virino de tiaj forto kaj sano, kiujn havas vi, tio nur plibonigos la korpon.
— Gneziotes ap'amfojn, — diris Lizipo en la atika dialekto, almontrante Tais-on, kaj ŝi subite ruĝiĝis pro la rekta rigardo de la unua kaj la rektaj vortoj de la dua artisto.
— Jes, vi pravas! — konsentis severa Kleofrado. — Pureco de deveno laŭ ambaŭ linioj — la patra kaj la patrina. Vi estos mia modelo, atenanino! La sorto destinis vin por mi! Vidu, mi atendis pacience vian maturecon, — li enpikis en Tais-on ordoneman rigardon.
Silentinte iom, Tais kapjesis.
— Vi elektas ree tion, kio ne donos al vi riĉon, — mediteme diris Lizipo. — Tais estas tro tenta por aspekto de diino, tro malalta kaj fleksiĝema por kariatido, ne minaca por batalistino. Ŝi estas virino, sed ne kanono, la aspekto, kiu dum jarcentoj establiĝis en la helena arto.
— Mi pensas, ke vi pravas kaj ne pravas, granda majstro. Kiam vi kreis vian Apoksiomenon[28], la bildon de atleto, vi kuraĝe foriris de la Polikleta kanono kaj antaŭ ĉio de Doriforo[29]. Kaj mi komprenas, kial. Doriforo estas la kanono de potenca spartano, militisto, kiun kreis la lakonoj dum jarmilo da elektado de gepatroj, mortigado de malfortuloj kaj malfacilega edukado de forto kaj eltenemo. Grandega torako, ventraj muskoloj — speciale la oblikvaj flankaj — de nekredebla dikeco. Tia homo povas kuri en peza kiraso multajn stadiojn, batali kun masiva ŝildo kaj lanco pli longe ol ajna militisto de ajna popolo, restos nedamaĝita sub radoj de peza ĉaro. Ĝuste tiel estis ĝis la apero de fortaj pafarkoj kaj ŝtonĵetiloj. Spartanoj venkadis ĉiujn malamikojn senescepte.
— Vi tre ĝuste komprenis min, Kleofrado, malgraŭ tio ke vi skulptas virinojn. Mia Apoksiomeno estas pli malpeza kaj moviĝema. Tamen nune ĉio ree ŝanĝiĝis. Militistoj surĉevaliĝis, kaj infanterio batalas ne unu kontraŭ unu, kiel antaŭe, sed per centoj da batalistoj, kunigitaj en unu maŝinon per disciplino kaj scipovo batali kune. Forpasis la tempoj kaj de Doriforo, kaj de Apoksiomeno!
— Ne tute, ho Lizipo, — diris Tais, — rememoru la hipaspistojn de Aleksandro, konkerintaj la nomon «Arĝentaj Ŝildoj». Ili bezonis kaj pezan armilaron, kaj rapidan kuradon, kaj batan forton.
— Vere, atenanino. Sed tio estas speciala parto de armeo, kiel batalaj elefantoj, sed ne ĉefa amaso de militistoj.
— Batalaj elefantoj, kia komparo! — ekridis Tais, eksilentis kaj aldonis: — Tamen mi konis unu spartanon. Li povus servi kiel modelo por Doriforo…
— Certe, tiaj viroj ankoraŭ ekzistas, — konsentis Lizipo. — Ili iĝis raraj ĝuste tial, ke ili ne plu estas bezonataj. Tro multe necesas por krei ilin, tro longe tio okazas. Armeo nun postulas ĉiam pli multe da homoj kaj plej baldaŭ!
— Ni parolas pri viroj, — basis Kleofrado, — ĉu por tio ni vokis Tais‑on?
— Jes! — rekonsciiĝis Lizipo. — Tais, helpu al ni. Ni komencis disputon pri nova statuo ankaŭ kun niaj gastoj, — la skulptisto almontris grupon el kvar homoj kun densegaj barboj kaj en strangaj kaptukoj, kiuj staris aparte disde la frekventuloj de la domo, — hindaj skulptistoj — kaj disiris en ĉefaj kriterioj de la virina belo. Ili negas elstaran ĉarmon de la statuo de Agesandro, kaj ĝenerale la moda nun skulptarto de virinoj al ili ŝajnas staranta sur malĝusta vojo, ĉu tiel? — Li turnis sin al la hindoj, kaj unu el ili, evidente interpretisto, rapide diris ion en bela kanteca lingvo.
Unu el la gastoj kun la plej densa barbo energie kapjesis kaj diris pere de la interpretisto:
— Nia impreso estas: la helenaj artistoj ĉesis ami virinojn kaj nun pli amas virojn.
— Stranga impreso! — levis la ŝultrojn Lizipo, kaj Kleofrado unuafoje larĝe ridetis, kun nuanco de malica ĝojo.
— Mi nenion scias! — diris Tais. — Kiu estas Agesandro kaj pri kiu statuo temas?
— Nova skulptisto aperis, granda majstro. Lia statuo de Afrodito por templo sur Meloso, — klarigis Lizipo, — famiĝis inter skulptistoj, kvankam, al mi ŝajnas, ĝi pli similas al Hera.
— Kiel modelo servis evidente ne helenino, sed pli verŝajne sirianino. Tiuj virinoj havas belegajn mamojn kaj ŝultrojn, sed malhavas talion, la postaĵo estas plata kaj pendanta. La kruroj ĉiam estas malharmonie maldikaj, — interrompis Kleofrado.
— Ĉion ĉi Agesandro lerte drapiris, — diris Diosfoso, ankoraŭ unu skulptisto, konata de Tais.
— Sed ne sukcesis kaŝi la mallertan mezan parton de la korpo, — kontraŭis Lizipo, — kaj la malbone evoluigitan malsupran parton de la ventro.