— Mi ne komprenas admirojn, — trankvile diris Kleofrado, — mi ne pridiskutas majstrecon de Agesandro, kaj ne havas envion al lia granda scipovo, sed havas nur malakcepton de la elekto de la modelo. Ĉu lia diino havas helenan vizaĝon? Li donis al ŝi la kanonan profilon, sed la kapaj ostoj ŝajnos rompiĝemaj kaj mallarĝaj, kiel konvenas al sirianino aŭ alia virino el popoloj de la orienta bordo. Ĉu neniu rimarkis, kiel proksimaj estas ŝiaj okuloj kaj mallarĝaj la makzeloj?
— Kio do en tio estas malbona? — subridis Stemlo.
— Tio estas malbona eĉ por viaj ĉevaloj, — rebatis Kleofrado. — Rememoru la larĝan frunton de Bukefalo. Kaj por ni, helenoj, antikvaj kretanoj kaj egiptoj la plej ŝatata bildo estas Eŭropo, traduku, kiel vi deziras, tiun ĉi antikvan nomon: eŭriopis — larĝokula aŭ eŭropis — larĝvizaĝa, kaj pli ĝuste — kaj tio, kaj tio ĉi. Ĝis nun la ostojn de Eŭropo oni portadas dum la festo de Elotio sur Kreto en grandega mirta krono. Indus ankaŭ al ni, artistoj, pli rigardi al niaj virinoj kaj iliaj prapatrinoj, sed ne fanfaroni per serĉado de fremdlandaj modeloj, kiuj, eble, estas belaj, sed la niaj estas pli belaj.
— Sanon al vi, Kleofrado! — ekkriis Lizipo. — Unu el multaj kromnomoj de mia amikino Tais estas ĝuste — larĝokula. Ĉu vi ne rimarkis, kiel similas ŝi per la vizaĝo al la Atena Partenos de Fidio? Ĉu vi scias, tiu paradigmo — modelo por kelkaj kopioj, en krono kaj kun okuloj el krizolito?
Por miro de la ĉeestantoj, ankaŭ la hindoj komencis riverenci, kunigante la manojn kaj ekkriante ion aproban.
— Por vi ja estas bone, Eŭriopis, — ridetis Lizipo al la atenanino, ĵetis rigardon al Eris kaj aldonis: — Por ŝi same. Sed ni ja vokis vin por ke vi servu kiel modelo por la disputo. Vi kaj Eris devos iom stari nudaj.
— Por kio Eris?
— Ni deziras vidi en vi kombinon de la antikva Kreta kaj de nia, helena, sangoj. Kaj en Eris same kuniĝis la antikva nubia kaj alia, ĉu libia.
— Mi ne sciis, — kuntiris la brovojn Tais, — kaj ne farbis la cicojn.
— Ili ĉe vi estas nature malhelaj, — kontraŭis Lizipo.
— Vi por ĉio havas persvadon, — suspiris la atenanino.
— Ĝuste kiel devas instruisto, — flustris la skulptisto. — Ekstaru ĉi tien, — li almontris pezan larĝan tabureton por modelo. Tais obeeme deĵetis la veston sur la manojn de Eris, ne perdanta trankvilon. Komuna admira suspiro traflugis la atelieron. Ĉi tie ĉiuj adoris virinan belon, aprezante ĝin kiel la plej grandan valoraĵon de la naturo.
— Morfe teliteres goetis (Ho ĉarmaj, sorĉaj virinaj formoj)! — ekkriis unu el junaj poetoj, ĥiano. Kleofrado rigidiĝis, almetinte la manplaton ŝilde al la maldekstra tempio, kaj ne deŝiradis la okulojn disde la kupre sunbruna figuro, staranta senĝene, kvazaŭ sole kun spegulo, sed ne sur podio antaŭ kunvenintoj. Trankvila certeco pri propra perfekteco kaj pri tio, ke ŝi povas voki inter artistoj nenion, krom respektegon, ĉirkaŭigis la junan virinon per sentebla protekto de la senmortuloj.
— Ĉu trovis vi tion, kion serĉis? — demandis Lizipo.
— Jes! — preskaŭ kriis Kleofrado.
La hindoj tremeris, kun miro rigardante al la inspiriĝinta heleno.
— Jen la plej antikva aspekto de virino, — kun jubilo diris Lizipo, — fortika, nealta, larĝkoksa, rondvizaĝa, larĝokula — ĉu ŝi ne estas bela? Kiu el vi povas kontraŭi? — turnis li sin al la disĉiploj.
Leptino, skulptisto el Efeso, diris, ke ĝuste tiun aspekton antaŭ du jarcentoj reproduktadis artistoj de Ionio, almenaŭ Ekzekio kaj Psiakso.
— Ili kvazaŭ kopiis ŝian vizaĝon kaj korpon, — la skulptisto almontris Tais-on, — ĉion, inklude la krute elstarajn malantaŭajn muskolojn, tiom malfortajn en la statuo de Agesandro kaj en verkoj de multaj atenaj samtempanoj.
— Mi ne povas klarigi al vi la kialon, — diris Lizipo, — nur du skulptaj kanonoj estas modaj ekde la pasinta jarcento. Unu — imite al la nesuperitaj kariatidoj de Akropolo — reproduktas altan virinon kun potenca torako, kun larĝe dismetitaj mamoj, larĝaj ŝultroj kaj ventraj muskoloj, similan al atletoj-viroj. Ili estas nemoviĝemaj kaj ne bezonas fortan evoluon de la malantaŭaj muskoloj, tial ili estas pli plataj malantaŭe. La dua kanono, enkondukita de Polikleto, de Kresilao, eble, eĉ de Fradiono, — tio estas larĝŝultra, mallarĝkoksa, malgrandmama virino, sen talio, pli simila al knabo, same kun neevoluigitaj malantaŭaj muskoloj. Tiaj estas kuristinoj, amazonoj, atletinoj de tiuj artistoj. Vi, efesano, ĉu konas la statuojn, kiujn kreis por la sanktejo de Artemiso en via urbo la nomitaj de mi skulptistoj antaŭ cent aŭ pli da jaroj?
— Ili kripligis la aspekton de Artemiso kaj amazonoj, — ekkriis Leptino. — Enamiĝintaj en junulojn-efebojn, ili penis en virino trovi la saman aspekton de knabo. Sed por kio vera viro bezonas knabon anstataŭ virino? La simpla kaj severa vivo de miaj prauloj, fuĝintaj de la doriaj konkerintoj sur la bordojn de Malgranda Azio, kreis fortikajn, fortajn, fleksiĝemajn virinojn de negranda alto. De ili kaj de kariaj kaj frigiaj virinoj, kiuj foriris pli norden kaj atingis Ponton-Eŭksenon sur la rivero Termodonto, aperis la urbo de amazonoj. Ili servis al Artemiso kun slogano «Nenia subiĝo al ajna viro».
— Kiel interese vi parolas, skulptisto, — ekkriis Tais, — do ĉu mi estas virino por malfacila vivo?
— Aŭ el pura antikva gento de tiuj, kiuj vivis malfacile, — respondis Leptino.
— Efesano, vi fortiris nin flanken, — enmiksiĝis Lizipo, — kvankam vi parolas interese. Eris, ekstaru ĉi tien! — li almontris duan tabureton, apud Tais.
La nigra pastrino ĵetis demandan rigardon al la mastrino.
— Ekstaru, Eris, kaj ne ĝeniĝu. Tio estas ne ordinaraj homoj, tio estas artistoj. Kaj ni ĉi tie estas ne simple virinoj, sed enkorpiĝo de diinoj, nimfoj, muzoj, — de ĉio, kio levas viron-poeton, strebigante liajn revojn en vastojn de la mondo, la maro kaj la ĉielo. Ne rezistu, se ili palpos vin. Ili devas scii, kiaj muskoloj estas kaŝitaj sub la haŭto, por montri la korpon ĝuste.
— Mi komprenas, sinjorino. Kial ĉi tie estas nur viroj, sed ne estas skuptistinoj?
— Vi faris profundan demandon. Mi demandos Lizipon. Mi mem pensas, ke inter ni ne ekzistas tia amo kaj strebo al aspekto de virino, kiel ĉe viroj. Kaj komprenon de belo ekster personaj rilatoj ni ankoraŭ ne ĝiskreskis… eble, inter sekvantinoj de Sapfo Lesba ekzistas ankaŭ skulptistinoj?
Eris ekstaris apude, malhela, kiel egipta bronzo, sen tiu certa koketa supereco, kiu estis superpleniganta Tais-on, sed kun eĉ plia trankvilo de indiferenta al teraj klopodoj diino, nur kies juna vigleco forigas impreson de severa, eĉ malgaja sorto.
— Bombaks! — eligis ekkrion de mirego Leptino. — Ili estas similaj!
— Mi ĝuste tiel supozis, — diris Lizipo. — Sama destino de iliaj korpoj kaj egala grado de harmonio kondukas al neevitebla simileco. Sed ni analizu tiujn trajtojn aparte, por kompreni Agesandron kaj liajn antaŭulojn, turnintajn la modon de la helena skulptarto al fremdaj aspektoj kaj modeloj. Vi, Kleofrado, kaj vi, Leptino, kvankam juna, sed, verŝajne, komprenanta la veran lingvon de korpaj formoj, korektu kaj kompletigu min, ne tro grandan eksperton pri virina belo.
Ne ripetu la disvastiĝintan eraron de artistoj de Helenujo, kiun ne faris la skulptistoj kaj pentristoj de Egiptujo kaj Kreto. Speciale tio gravas, kiam vi penas krei ĝeneralan bildon, destinitan alporti belon al la tuta popolo, sed ne nur faritan por unu mendanto kaj naskiĝanta por servi nur al du homoj: al li kaj al la kreanto mem. Ofte la dioj, dotante artiston per donaco de vido kaj ripeto, enmetas en lin delikatan, senteman animon, forprenante pro tio parton de kuraĝo…
Lizipo rimarkis, kiel ruĝiĝis la vangoj kaj kuntiriĝis la brovoj de liaj aŭskultantoj.