Выбрать главу

— Mi ne deziras akuzi artistojn pri malgranda kuraĝo kompare kun averaĝa, ordinara homo. Mi parolas pri herakla kuraĝo en kolera animo, pleniganta heroojn kaj elstarajn homojn. Kompare kun ili vi estas delikataj…

— Kaj kio en tio estas malbona? — ne eltenis Leptino, interrompinte la instruanton.

— Nenio. Sed oni postulas de granda artisto same, kiel de heroo, ne malpli, se li intencas fari grandan verkon! Kaj malgranda kuraĝo kondukas nin al eraro en elekto de modelo kaj aspekto de virino — ni parolas pri virinoj, kaj ĉi tie tio estas la plej grava. Kiel ofte skulptisto elektas modelon kaj kreas skulptaĵon de junulino aŭ diino kun grandaj vizaĝtrajtoj, virsimilan, larĝŝultran kaj altan, cedante al sia delikata malvirto. Heroo neniam elektos tian, ne elektos ŝin ankaŭ forta, kuraĝa viro, gvidanto de homoj. Heroo bezonas virinon kun etaj trajtoj, plenan je virina forto, nealtan kaj fleksiĝeman, kapablan esti por li amikino kaj kreskigi fortan idaron. Tiaj elektitinoj estis konataj de la artistoj de la fruaj tempoj, ĉar ili mem estis samtempe kaj militistoj, kaj terkulturistoj, kaj ĉasistoj… Rigardu kaj aŭskultu! La alto de ambaŭ, kiel konvenas al Haritoj, estas negranda kaj preskaŭ sama. Ĉe Tais ĝi estas, — Lizipo mallarĝigis la seneraran okulon, — tri ulnoj kaj tri palestoj, ĉe Eris je duonpalesto pli. Tio estas malpli, ol ĉe nia moderna kanono de persaj kaj fenicaj virinoj en la vivo.

Dua grava detalo estas kombino de la mallarĝa talio kun kruteco de la koksoj, kreantaj kontinuajn sen eĉ etaj kavetoj liniojn de amforo, ekde la antikveco prikantitajn de niaj poetoj kaj iam tiom aprezataj de la skulptistoj. Nun, ekde Polikleto ĝis novmoda Agesandro, virinoj havas la ventrajn muskolojn samajn, kiel ĉe la viroj, kaj la koksoj… — pri ili oni forgesis. Profunda eraro! Jen rigardu. — Li aliris Tais-on, pasigante la polmojn laŭ ŝiaj koksoj. — La larĝa pelvo de virino-naskantino postulas ekvilibron. Per kio? Certe, per evoluo de tiuj muskoloj, kiuj estas malfortaj ĉe la viroj kaj estas malpli necesaj al ili. Anstataŭ dika tavolo de supraj ventraj muskoloj bonstatura virino havas profunde kuŝantajn muskolojn, jen tiujn. — Lizipo premis la flankon de Tais tiel, ke el ŝi elŝiriĝis duonsuspiro, duonĝemo.

Eris senkonscie levis la manon al la nodo de siaj haroj.

— Ne prenu la tranĉilon, gardantino, — ridetis al ŝi la artisto. — Pro via feroco mi montros sur vi. — Kaj Lizipo transiris al Eris, metante siajn asprajn manojn, heligitajn de laboro en malseka argilo, sur ŝian malhelan haŭton. — Jen, vidu, ankaŭ ŝi havas tre fortan muskolon, kaŝitan sub la oblikva ventra. Ĝi per larĝa folio etendiĝas el ĉi tie, ekde la malsupraj ripoj ĝis la ostoj de la pelvo kaj ĝis la pubo. Al la meza linio ekde ĝi etendiĝas ankoraŭ unu en formo de piramido. Vidu, kiel akre ĝi distingiĝas sub la glata haŭto. — Lizipo tuŝis per la fingroj tubereton sur la pubo. Eris ne tremeris. — Tiuj muskoloj subtenas la malsupran parton de la ventro kaj enpremas ĝin inter la konveksaj antaŭaj flankoj de la koksoj, ĉe la ingveno. Tio same estas rezulto de ilia plifortigita evoluo. Memorfiksu plej bone, ĉar ĉi tie tre demonstraj estas la proporcioj, malaj al la statuo de Agesandro, kies ventro malsupre tro forte elstaras. Kiom mi komprenas, la admirindan konveksecon de la koksoj antaŭe donas ekzercoj de la muskoloj, levantaj la krurojn antaŭen. Sed tio ne sufiĉas. Ĉe ŝi, — la skulptisto transiris al Tais, — estas treege fortaj tiuj profundaj muskoloj, kiuj altiras la kruron al la pelvo. Kaj la kret-helenino, kaj la nubianino ne havas eĉ etan kaveton kontraŭ la kuniĝo de la kruro kun la pelvo. Tio same ne estas hazardo. Multaj posedas tiun donacon de Haritoj ekde la naskiĝo. Ĉe Tais la konturoj de la koksoj estas eĉ pli krutaj pro ekzercado de la muskoloj, irantaj de poste kaj supren: de jen tiu, meze inter du grandaj, kaj de aliaj, kiujn ne eblas pripalpi, sed ili levas la tavolon de la supraj. Ĉiuj ili kunigas la pelvon kaj la femuron, turnas la kruron, movas ĝin malantaŭen kaj flanken, rektigas la korpon. Mi nomus ilin dancaj, kaj tiujn, kiuj kuntiras la krurojn — rajdaj! Memoru, la virinoj devas evoluigi siajn profundajn muskolojn, kaj la viroj — la eksterajn. Havu tion antaŭ vi, kiam vi kreas imagon belan, sanan kaj harmonian, fortan sen krudeco, ĝuste tian, kiaj devas esti filinoj de Helenujo. Kaj ne nur de Helenujo — de la tuta ekumeno! Fleksiĝemo sen perdo de la forto de Eroso kaj de patrineco! Jen la idealo kaj la kanono, malproksima disde la melosa statuo de Agesandro kaj egale disde la kuristinoj kaj amazonoj de Polikleto. Virino ne estas delikata junulo, ŝi estas kontraŭa kaj pli forta. Ĉe virinoj de ĉiuj popoloj estas disvastiĝintaj dancoj kun sinuado de la talio, kun balancado de la koksoj. Tio estas naturaj por ili moviĝoj, ekzercantaj la profundajn muskolojn, kreantaj fleksiĝeman talion kaj polurantaj la internajn organojn de ŝia sino, kie koncipiĝas kaj kreiĝas infano. Tie, kie ne estas tiaj dancoj, ĉar, kiel mi aŭdis, kelkaj popoloj ilin malpermesas, tie akuŝado estas sufera kaj idaro estas pli malforta.

La granda skulptisto finis la paroladon kaj retiris sin, kontenta, dum admira ekstazo de la disĉiploj, aŭskultintaj senspire, esprimis komunan konsenton.

Kleofrado transiris de sia loko kaj ekstaris inter Tais kaj Eris.

— Neniu povis diri pli klare kaj saĝe, ol vi. Mi aldonos nur unu aferon, eble tial, ke la agesandra Afrodito enmemoriĝis kiel ekzemplo, al mi antagonisma. Rigardu, antaŭ vi estas du belegaj virinoj de tre malsamaj popoloj. La granda Lizipo tuj montris al vi, kiom ili estas similaj, kreitaj de la dioj laŭ unu kanono. Sed li forgesis pri unu tre grava trajto de la belo — ĉe ili ambaŭ la mamoj situas alte, estas larĝtasaj kaj pli rondaj, ol ĉe la modelo de Agesandro. Ĉe lia Afrodito, malgraŭ matureco de la korpo, la mamoj estas pintaj, kiel en juneco, kaj samtempe iliaj mezuraj centroj almenaŭ je tuta daktilo estas mallevitaj pli malalte, ol ĉe Tais kaj Eris. Tio ne estas eraro de la majstro, sed nur blinda sekvado al la modelo — ĉe sirianinoj nemaloftas tiaj proporcioj.

— Vi pravas, Kleofrado, mi malpli bone, ol vi, enmemorigis la verkon de Agesandro, kaj mi konsentas kun vi, — respondis Lizipo.

Kaj la granda skulptisto de Helenujo, kaj la restinta nekonata majstro de nemultaj virinaj skulptaĵoj, se ili povus vidi la estontecon, ĉagreniĝus multe pli, eksciinte, ke post jarmiloj la malĝustan trakton de virina korpo fare de Agesandro artistoj de la estonteco akceptos kiel veran kanonon de helena belo…

— Ĉu ankaŭ vi deziras aldoni ion, Leptino? — demandis Lizipo. La efesa skulptisto etendis la manon, alvokante al silento.

— Vi same nenion diris pri la malantaŭa parto de la korpo.

— Tie ne estas specialaĵoj kompare kun Agesandro, pli ĝuste kun la statuo, vekinta la disputon inter ni, — kuntiris la brovojn Lizipo.

— Ne, granda majstro, estas! Kaj vi mem diris pri la mallevitaj kaj plataj sidvangoj de la siria modelo de Agesandro. Kiel vi vidas, nia modelo estas sfajropigeon (rondpuga), — li movis la manplaton en aero, ripetante la konturojn de Tais kaj ne aŭdacante tuŝi la korpon de la fama belulino.

— Jes, certe! La kaŭzo estas la sama — evoluo de la dancaj muskoloj, fleksantaj la korpon antaŭen kaj malantaŭen. Ilia plej granda konvekseco estas movita supren kaj pli elstaras, kreante akran rondaĵon. La melosa statuo estas plata en la supra parto, la modeloj de Polikleto kaj Kresilao estas entute platdorsaj. Rigardante al tiuj modeloj, oni klare vidas, ke, dancante ne nur balariton, sed eĉ eŭmelejon, ili ne atingos superecon. Sed niaj gastinoj kapablas al ajna plej malfacila danco, ĉu vere, Tais?

— Por kio demandi «la kvaran Hariton»? — ekkriis Leptino. — Ĉu povas ŝi? — li almontris Eris-on.

— Montru al ili, Eris, mi petas, ion el la dancoj de la Granda Patrino, — diris Tais, — tio estas necesa por ili.

— Por kio?

— Por kompreno de virina forto kaj belo, por kreo de bildoj de diinoj, absorbantaj imagon de tiuj, kiuj ne havis en la vivo okazon renkonti similajn al vi.