Выбрать главу

— Bone, sinjorino!

Kaj la nigra pastrino ekmovis la ŝultrojn, tordiĝante ŝraŭbe jen al unu, jen al la alia flanko, kelkfoje fleksiĝis, varmigante sin.

La ĉirkaŭantoj haste depaŝis, puŝante unu la alian.

Eris elprenis el la haroj la ponardon kaj respektege donis ĝin al Tais. Leptino penis pririgardi la armilon, sed Eris tiel brileris al li per la okuloj, ke li rapide retiris la manon. Tamen al Lizipo ŝi permesis preni la ponardon. La granda artisto rigidiĝis, ekvidinte la antikvan valoraĵon. La mallarĝa klingo el malmolega nigra bronzo, inkrustita per paralelaj oraj sulkoj, kronis la fajne elfaritan fuston el elektrono en formo de «taŭ». La supra horizontala transversaĵo, facile fleksita, kun kapoj de grifoj sur ambaŭ finoj, estis gisita kune kun meze dikigita cilindra tenilo, trastrekita transverse per ringformaj sulkoj. Inter la sulkoj ĉe la ekstera flanko la tenilon ornamis tri rondaj nigraj agatoj. Ĉe la klingo la fusto estis disduiĝanta, ĉirkaŭkaptante la dikigitan bazon per du ungegaj manegoj de la grifoj. La armilon kreis majstroj, mortintaj antaŭ nemalmultaj jarcentoj. Ĝi kostis grandan monon, tamen ĉiuj nigraj pastrinoj estis armitaj per ĝuste tiaj ponardoj. Tais prenis la tranĉilon disde Lizipo, kaj Eris faciligite suspiris. Turninte la kapon al Tais, ŝi petis kanti la matenan himnon de la Patrino de Dioj, konatan de la atenanino.

— Komencu malrapide, sinjorino, kaj rapidigu la ritmon post ĉiu duonstrofo.

— «En frua printempo mi iras sur blanka florar' asfodela, — komencis Tais, — alten leviĝas la suno, forglitas la ombro de nokto…»

Eris levis la manojn super la kapo, kunmetinte ilin en speciala maniero — per la manplatoj supren, kaj malrapide komencis fleksiĝi malantaŭen, direktinte la okulojn al sia brusto. Kiam la malhelaj pintoj de ŝiaj mamoj, larĝaj, kiel stepaj montetoj, ekstaris vertikale, kvazaŭ almontrante la zeniton de la ĉielo, Eris turnis la vizaĝon dekstren kaj, frapante la ritmon per la dekstra piedo, komencis turniĝi el dekstre maldekstren, levante kaj etendante por ekvilibro la dekstran piedon. Inter la duonfermitaj palpebroj de ŝiaj okuloj estis trabrilantaj strietoj de la helaj bluetaj okulblankoj, kaj la buŝo formis malbonkoran blankdentan subridon.

Tais plirapidigis la ritmon de kantado. Ne ŝanĝante la pozon, Eris estis turniĝanta jen en unu, jen en alia direkto, nerimarkeble transĵetante la nudajn piedojn.

Lizipo estis ĝoje almontranta ŝin — kiu, krom speciale trejnita dancistino, povus fari tielaĵon?

Tais manklakis, haltigante la nigran pastrinon, kaj tiu, abrupte rektiĝinte, rigidiĝis.

— Kaj nun montru al ili ankoraŭ la sanktan dancon de «mu», — diris la atenanino.

— Ĉu ĉi tie, antaŭ aro da viroj? — ekdubis Eris.

— Mi diras al vi, tio estas ne simple viroj, sed artistoj kaj poetoj. Montru nur la enkondukon…

Eris obeeme ekstaris en la pozon de oreado de dionizaj sakramentoj: la manoj interplektitaj per la fingroj kaj metitaj sur la kapon, la korpo rektigita, la piedoj krucigitaj, apogante sur la fingroj. La atenanino petis tamburon aŭ tamburinon. Tia muzikilo ne troviĝis en la domo de la skulptisto. Oni alportis grandegan sistron — krescenton el forte sonoranta arĝenta alojo, pendigitan sur du ĉenetoj. Tais frapis per ligna martelo. Longa sonoro plenigis la tutan domon. Eris tremeris, kaj la sistro plu sonoris, ne donante ritmon. Tais komencis alpremadi per la fingroj la kornon de la serpo post la frapoj. Rezultis necesa rompiĝo de ritmo.

Frapo — la dekstra femuro de Eris elŝoviĝis en akra fleksiĝo, por fali kun sekva sonoro de la sistro, dum la muskoloj ĉe ambaŭ flankoj de la ingveno ŝvelis, profundigante la malsupran parton de la ventro. Ankoraŭ frapo — elŝoviĝis la maldekstra femuro, kaj la talio enpremiĝis per forta kavo, kvazaŭ ĝin oni ligis per ŝnuro. Ŝajnis, laŭ linioj de la korpo de Eris desegniĝis litero «mu», la sankta virina signo. Kun ripetado de la melodio de la sistro signo post signo trairadis laŭ la korpo de la nigra pastrino, plirapidigante sian kuron.

La fragmento de la danco, kiun sukcesis vidi plene nur nemultaj, fortege impresis la hindajn artistojn. La plej aĝa el ili kliniĝis antaŭen, etendante la manojn. Eris haltis. Li deŝiris juvelŝtonon, brilintan super lia frunto en la kaptuko, kaj etendis al Eris, dirinte ion en sia nekomprenebla lingvo. Eris ĵetis rigardon al la mastrino, tiu — al la interpretisto.

— Nia fama majstro donacas sian solan valoraĵon kiel signon de ekstrema admiro pri perfekteco de la animo, la korpo kaj la danco: de ĉiuj tri ĉefaj partoj de ĉitrini, — diris la interpretisto.

— Ĉu vi vidas, Eris? Vi devos preni la donacon. Tian signon de estimo oni ne rifuzas. La fremdlandano vidis en vi perfektecon de la animo, sed al niaj majstroj via stato malhelpas, — mallaŭte aldonis Tais al sia sklavino. — Kiel diris la hindo? Ĉitrini? Kio estas tio? — laŭte demandis ŝi.

— Ni petu la respektindan gaston klarigi, — subtenis Lizipo.

La maljuna hindo petis tabulon, kovritan per tavolo da alabastro. Tiajn tabulojn uzadis pentristoj por grandaj skizoj. La interpretisto elpaŝis antaŭen, riverencis, levis la manojn kaj kunmetis ilin antaŭ la frunto kiel signon de preteco servi al la gasto kaj la gastiganto.

— Kultado al virino, al ŝia belo ĉe ni, al mi ŝajnas, estas pli forta, — komencis la hindo, — kaj forto de la belo en nia lando estas pli granda, ol ĉe vi. Ni opinias, ke amora kuniĝo de viro kaj virino en konvenaj cirkonstancoj pligrandigas spiritecon de ili ambaŭ kaj plibonigas Psiĥon — la animon de la koncipata idaro. La grandaj kaj grandegaj dioj mem ne nur obeas al sorĉo de la ĉielaj belulinoj — apsaroj, hetajroj en via kompreno, sed ankaŭ uzadis ilin, kiel potencegan armilon. La ĉefa ĉiela hetajro Urvaŝi estas nomumita por tenti saĝulojn, kiam ili atingas tro altan perfektecon en potenco kompare kun la dioj. Ĉe ni korpa amo estas levita ne nur ĝis servo al la belo kaj al misteroj de la naturo, kiel en Helenujo, sed ankaŭ ĝis servo al la dioj, kiel tio estis ĉe prauloj de la hinda popolo sur Kreto, en Azio kaj Fenicujo.

En la aro de dioj kaj diinoj multas la sunaj belulinoj de ĉieloj — surasundari, aŭ apsaroj, helpantinoj de Urvaŝi. Unu el la ĉefaj aferoj de ili estas inspirado de artistoj al kreo de belo por kompreno kaj konsolo de ĉiuj homoj. La sunaj junulinoj portas al ni, artistoj, sian propran bildon, kaj tial ili nomiĝas ĉitrini: de la vorto «ĉitra» — bildo, skulptaĵo, vorta poezia priskribo. Donacante sorĉan forton de arto, kapablon krei miraklon de belo, ĉitrini obeigas nin al la universala leĝo: kiu ne plenumos sian taskon, perdos forton kaj blindiĝos pri la nevidebla, iĝinte simpla metiisto…

— Kiel tio similas al la orfeisma instruo pri muzoj, — flustris Lizipo al Tais. — Ne vane, laŭ legendo, Orfeo alportis siajn sciojn el Hindujo.

— Aŭ el Kreto, — apenaŭ aŭdeble respondis la atenanino.

— Unu el la ĉefaj sekretoj de majstreco de artistoj, — daŭrigis la hindo, — estas neelĉerpebla diverseco de koloroj kaj formoj de la mondo. Animo de ajna homo ĉiam trovos respondon al sia voko (se ĝi vokos), kaj mistero instigos intereson. Sed ekzistas ĉefaj formoj, samkiel ĉefaj dioj. Esprimado de ili estas la plej malfacila kaj postulas de majstro altan heroecon. Sed tiam la kreitaĵo transvivos montojn kaj riverojn sur la vizaĝo de la Tero, iĝinte simila al la eterna vivo de la supra mondo.

Jen kial la tuta aro de ĉitrini-oj distingiĝas per komunaj trajtoj, karakterizaj por ili ĉiuj. Tiu virina aspekto estis priskribita de poeto je milo kaj duono da jaroj antaŭ ni.

La hindo etendis la manojn, ekparolis kante en iu alia lingvo, evidente citante. La interpretisto senhelpe retrorigardis. Tiam alia hindo komencis traduki al li en la ordinaran, kompreneblan por li lingvon.