«Tiu virino estas ĝoja dancantino, kuraĝa amoratino, fleksiĝema kaj forta ĉitrini — malalta, kun tre maldika talio kaj krute fleksitaj koksoj, kun forta svelta kolo, kun malgrandaj manoj kaj piedoj. Ŝiaj ŝultroj estas rektaj, pli mallarĝaj, ol la koksoj, ŝiaj mamoj estas tre fortikaj, altaj, proksimaj inter si, ĉar estas larĝaj en la bazo. Ŝia vizaĝo estas ronda, la nazo estas rekta kaj malgranda, la okuloj estas grandaj, la brovoj estas mallarĝaj, la haroj estas pli nigraj ol la hinduja nokto. Ŝia natura odoro estas miela, la oreloj estas malgrandaj kaj alte metitaj…» — la hindo interrompis sin mem, kaj haltis la tuta traduka ĉeno.
— Kaj nun rigardu al ili, — subite diris li, etendante la manon al Tais kaj Eris, — la inspirita de dioj poeto, tiom antaŭlonge mortinta, priskribis ilin ambaŭ. Ĉu necesas alia pruvo de senmorteco de la belo de ĉitrini?
La helenoj eligis bruajn ekkriojn de aprobo kaj admiro. Flatita de la sukceso ĉe la helenaj majstroj, la hinda skulptisto faris signon, ke oni alŝovu la alabastran tabulon. Preninte pecon de karbo, li komencis kun mirinda precizeco desegni liniojn de virina figuro per la mano, ne tremerinta eĉ unu fojon, malgraŭ la kruda surfaco de la tabulo.
— Antikvaj simboloj de la korpo de ĉitrini, alie Vero, alie Muzo — laŭ vi (Lizipo facile puŝetis Tais-on), estas jenaj… — La hindo desegnis renversitan triangulon de pubo kaj el ties pinto, kiel el centro, ĉirkaŭliniis cirklon, enskribinte ĝin en la femurojn sen sola kaveto, per strikta kaj pura linio.
— Malsupren de tiu potenca centro de la virina forto al la genuoj la linioj mallarĝiĝas kaj transiras en la sveltajn krurojn — la malpezan kaj moviĝeman subtenon. Tio signifas, ke la virina povo ne alkreskas al la tero, sed facile disiĝas de ĝi. Kiel ofte skulptistoj faras eraron, kreante krurojn, similajn al traboj, enkreskintaj en la teron — la falsan simbolon de fekundeco.
Supren tiu rondo de virina forto kaj belo akre mallarĝiĝas en la maldikan talion — la kolonon, portantan la celitajn antaŭen mamojn — la simbolon de vivokrea kaj neprofita dono kaj servo de patrino. Rigardu ree al viaj ĉitrini-oj — la kuprahaŭta, nutrinta infanon, kaj la malhelhaŭta, ne naskinta kaj ne nutrinta. Vi, atenano, ŝajnas al mi, maltroigis la eraron de Agesandro pri la situo de la mamoj de lia Afrodito. Mi mem mezuris la statuon en Meloso. Laŭ nia kanono de ĉitrini la centroj de la mamoj devas situi iomete pli alte, ol la kaveto de la muskolo sur la ŝultro, kiu disduiĝas kaj estas nomata de la helenoj delta. Kaj tio estas je unu daktilo kaj duono pli alte, ol ĉe la modelo de Agesandro. Mezuru ajnan: ĉu la kuprahaŭtan, ĉu la malhelhaŭtan vian modelon, kaj vi vidos, ke ni, hindoj, estas pli postulemaj pri la naturo de la belo de la mamo, ol vi, sed ne ol la egiptoj kaj kretanoj, kiuj komprenis la ĝustajn proporciojn. Plue, rigardu, la centroj estas proksimigitaj inter si pli, ol ĉe Agesandro, do la rondoj de la bazoj iomete tuŝas unu la alian en la meza kaveto. Kaj tio estas ne marmoro kaj ne bronzo — viva korpo estas antaŭ vi. Ĉe ili ambaŭ la mamoj estas egale malmolaj kun la turnitaj supren cicoj, kiel devas esti ĉe ideale sanaj virinoj. Tial ĉitrini povas esti kaj junulino kaj virino, sed forto de la korpo de unu kaj de la alia devas esti sama, kion ni penas montri en niaj skulptaĵoj.
Pli alte super la torso estas disvolvitaj la ŝultroj, levita la kapo sur la svelta kolo, malfermitaj la brakoj, brakumantaj la mondon per amo kaj kareso. Tion ni nomas la vojo de Tantroj! El la tera, malhela kaj senkonscia forto de la virina cirklo leviĝas kaj kreskas strebo al la ĉielo, strebo brakumi kaj ami la mondon. Tia estas la simbolaro de la skulptistoj de Hindujo, tia estas la signifo de ĉitrini.
La hindo finis la paroladon kaj desegnadon, riverencis kaj depaŝis.
Lizipo, kiu antaŭ ioma tempo ordonis alporti skatolon el alia ĉambro, aliris al la oratoro, garde portante statueton el eburo kaj oro, altan je unu podeso.
— Donaco al vi, hindo, konfirme al la dirita de vi. — Lizipo levis la skulptaĵon sur la polmo, subtenante ĝin ĉe la malantaŭa flanko.
La statueton de duonnuda virino la tempo damaĝis nemulte, difektinte la vizaĝon, la kapveston kaj la dekstran manon. Per la maldekstra la virino estis subtenanta larĝan ĝiskalkanan jupon kun du ondoj, alkurantaj el supre per profundaj triangulaj pecoj, mallevitaj malsupren laŭ la meza linio, simile al la litero «mu» kun plilongigita kaj akra mezo. Libera larĝa zono pendis oblikve, malfermante preskaŭ la tutan ventron, la vespan talion kaj la supran parton de kruta fleksiĝo de la koksoj. La grandaj, duonsfere elstarantaj, alte kaj proksime situantaj mamoj ŝajnis tro evoluintaj por la mallarĝa torso kaj la nelarĝaj ŝultroj. La vizaĝo, damaĝita de la tempo, konservis sian rondan konturon kaj persistan rigardon de la longaj, larĝe dismetitaj okuloj.
— Ĉu ĉitrini? — demandis, ridetante, Lizipo.
— Ĉitrini! — kapjesis la hindo. — El kie?
— El la insulo Kreto. Spertuloj opinias, ke ĝi aĝas mil kvincent jarojn. Do, ĝi estas samaĝa kun via poeto. Prenu.
— Ĉu al mi? — la hindo retropaŝis en pia teruro.
— Al vi! Portu ĝin en vian landon, kie kredoj, artaj kanonoj kaj rilato al virinoj tiel konformas kun la granda pereinta arto de Kreto.
La hindo ion diris al la kamaradoj, kaj tiuj ekparolis laŭte kaj ekscitite, svingante la manojn, kvazaŭ atenanoj en la agoro.
— Hodiaŭ por ni en via domo estas vera festo, ho saĝa instruisto, — ree ekparolis la plej aĝa hindo, — ni antaŭlonge aŭdis pri via gloro, de la plej nekoruptebla kaj la plej granda artisto de Helenujo, veninta en Azion kune kun Aleksandro. Kaj ni konvinkiĝis pri tio, ke estas multe pli da gloro en profundeco kaj malavareco de viaj scioj, ni ekvidis en via domo samtempe du surasundari-ojn — ĉitrini-ojn. Sed tiu ĉi via donaco estas tute speciala. Eble, kun tuta via saĝeco vi ne scias pri la legendo, ke en la okcidento ekzistis lando, pereigita de teruraj tertremoj, subakvaj erupcioj de vulkano…
— Mi scias, scias ankaŭ ŝi, — respondis Lizipo, almontrante Tais-on, — kaj tiuj el miaj disĉiploj, kiuj legis «Krition» kaj «Timeon» de Platono. Okcidente kuŝis riĉa kaj plej potenca mara regno kun ĉefurbo — Urbo de Akvoj, pereinta pro kolero de Pozidono kaj Geo. Egiptaj pastroj, de kiuj eksciis la legendon Platono, ne indikis precizan situon de tiu lando, nomita Atlantido. Disĉiploj de Platono opinias, ke Atlantido kuŝis okcidente de la Heraklaj Kolonoj en la granda oceano. Tamen, «Kritio» restis nefinita — kaj ni ne scias, kion ankoraŭ dirus al ni la saĝulo mem.
— Tiuokaze vi scias alion. Nia legendo diras, ke la mara regno situis en via maro. Ĝia situo, priskribo kaj tempo koincidas kun la insulo Kreto. La tempo de pereo — ne de la lando, sed de ĝia saĝo kaj de la elito de la popolo — okazis antaŭ dek unu jarcentoj.
— Ĝuste la tempo de la falo de la Kreta regno dum terura tertremo kaj inundo, — diris Lizipo, turnante sin al Tais.
— Kelkaj el la plej lertaj kaj sciantaj homoj de Kreto, saviĝintaj de pereo kaj kapto fare de popoloj, atakintaj Kreton, tuj kiam falis ĝia potenco kaj pereis la floto, fuĝis orienten, en sian prapatrujon en Likaonion kaj Kilikion, kaj ankaŭ en Frigion. Trovinte la lokojn por loĝiĝo okupitaj, ili vagadis plu. La legendo diras nenion pri tio, kiel ili atingis la riveron Induson, kie ili fondis siajn urbojn, trovinte parencajn al ili popolojn, dravidojn, kaj instruinte ilin pri artoj. Ĉu pasis ili laŭ seka vojo tra Partujo, Baktrio kaj montoj aŭ sukcesis navigi malsupren laŭ Eŭfrato kaj trafi en la enfluejon de Induso tra maro, uzante scipovon de elstaraj marvojaĝistoj, la legendo ne diras eĉ vorton. Nun vi vidas, ke donaco via estas sankta, ĉar tra mil jaroj ĝi transdonas al ni verkon de skulptisto el tiuj, kiuj fondis la arton de nia lando. Mankas vortoj de danko al vi, Lizipo!