La hindoj akorde kliniĝis en malalta riverenco antaŭ la iom konsternita granda skulptisto. Poste la plej aĝa hindo alproksimiĝis al Tais kaj Eris, blindige belaj en la sune flava kaj la malhele blua eksomidoj. Preninte la manon de ĉiu el ili vice, li almetis ilin al la frunto kaj diris nekompreneblajn, similajn ĉu al preĝo, ĉu al sorĉformulo, vortojn, restintajn sen traduko.
Poste la kvar hindaj gastoj, kovrinte la statueton per neĝblanka ŝtofo, pie ekportis ĝin hejmen. Eris staris mallevinte la rigardon, eĉ pli malhela pro arda ruĝiĝo. Lizipo, rigardante post la gastojn, nur dismovis la manojn.
— Mi konsentas kun la hinda majstro, ke en la vivo malofte okazas tiaj interesaj tagoj de renkontiĝoj kaj konversacioj, — deklaris li.
— Mi dezirus renkonti ilin ankoraŭfoje, — diris Tais.
— Baldaŭ vi renkontiĝos kun vojaĝanto el la eĉ pli malproksima kaj stranga Meza imperio, kiu ĵus venis en Ekbatanon.
— Ĉu mi invitu lin al mi?
— Ne, eble, tio estas kontraŭ iliaj moroj. Prefere venu al mi. Mi aranĝos tiel, ke ni evitos tumulton kaj konversacios izole. Mi estas certa, ke vin, kaj eĉ min, atendas nemalmulte da novaĵoj.
Tais ĝoje aplaŭdis kaj karese kisis sian amikon, anstataŭintan por ŝi la memfisan instruiston.
Tamen novaĵoj komenciĝis en tute alia maniero, ol tion atendis Tais.
Tagon post la konatiĝo kun Kleofrado al Tais venis unu el la partoprenintoj de la kunveno en la domo de Lizipo, ŝatanto de arto — riĉa juna lidiano, multobliginta sian kapitalon per vendado de sklavoj kaj brutoj. Li alveturis akompane de skribisto kaj forta sklavo, treninta ledan sakon.
— Vi ne rifuzos mian peton, sinjorino Tais, — komencis li sen prokrasto, ventumante sin per aroma lila viŝtuko.
Al la atenanino tuj ne plaĉis la tono de la duonpeto-duonaserto, neglekte ĵetita de sur la belaj lipoj de la lidiano. Ne plaĉis ankaŭ li mem. Tamen laŭ la leĝoj de gastamo ŝi demandis, en kio konsistas la peto.
— Cedu al mi vian sklavinon! — insiste diris la lidiano. — Ŝi estas pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis, kaj tra miaj manoj pasis miloj…
Tais apogis sin sur la balustrado de la verando, jam ne kaŝante malestiman subridon.
— Vi vane subridas, sinjorino. Mi alportis al vi, sciante prezon de bona aĵo, du talantojn. — Li almontris la potencan sklavon, ŝvitiĝintan sub la pezo de la negranda sako kun oro. — La prezo estas neaŭdita por malhelhaŭta sklavino, sed mi ne kutimas rezigni. Ekvidinte ŝin, mi ekbrulis pro nevenkebla deziro!
— Ne dirante pri tio, ke en tiu ĉi domo nenio estas vendata, — trankvile diris Tais, — pri tio, ke Eris ne estas sklavino, tiun virinon vi ne ekregos, ŝi estas ne por ordinara mortemulo.
— Sed mi ja ne estas ordinara mortemulo, — gravmiene diris la lidiano, — kaj estas kompetenta pri amo. Kaj se ŝi estas ne via sklavino, do kiu?
— Diino! — serioze diris Tais. La lidiano ekridegis.
— Ĉu diino servas al vi? Tio estas tro multe eĉ por tia fama kaj bela hetajro, kiel vi.
Tais rektiĝis.
— Estas tempo por foriri, gasto! Homon, malmoderan en parolo kaj ne sciantan decan konduton ĉe ni en Ateno oni elĵetas de sur ŝtuparo!
— Kaj ĉe ni oni memoras vortojn kaj akiras deziratan per ajnaj rimedoj. Celo pravigas rimedojn! — kun minaco diris la riĉulo, sed Tais, ne aŭskultante, surkuris la supran balkonon.
Tagon poste, kiam Eris ekiris akompane de Okiale por iaj aĉetoj, la lidia spertulo pri virinoj haltigis ŝin kaj penis tenti per ĉiaspecaj promesoj. Eris, ne finaŭskultinte, ekiris pluen. La furioziĝinta sklavovendisto kaptis ŝian ŝultron — kaj preskaŭ falis pro fortega bato. Furioziĝinte, li ĵetis sin al la sklavino kaj rigidiĝis antaŭ la klingo de la ponardo, precize celita en la lokon, kie disiras la ripoj.
Eris kun rido rakontis al la mastrino pri la malsukcesa adoranto, kaj la atenanino ridis kune kun ŝi. Malfeliĉe, ambaŭ junaj virinoj evidentiĝis facilanimaj, ne konante pezan kaj vantan koleron de aziaj vendistoj de viva varo.
Venis vica karavano el Baktrio. Tais estis beliganta sin, intencante renkontiĝi kun la karavanestro kaj ekscii lastajn militajn novaĵojn. Por sia ĉagreno, ŝi trovis, ke finiĝis malhel-purpura farbo el kipraj konkoj por kolorigo de mampintoj kaj piedfingroj. Eris proponis sin por kuri al la bazaro. Pli rapide ol ŝi povis iri nur rajdanto, sed ne en bazara tumulto. Tais konsentis.
Eris forestis multe pli longe. La maltrankviligita atenanino sendis rapidpiedan knabinon, duonfilinon de Rojko, por ekscii, ĉu okazis io. La knabino alkuris, peze spirante, pala, perdinte la zoneton, kaj sciigis, ke Eris estas ligita, ĉirkaŭita de amaso de viroj kaj oni intencas murdi ŝin.
Tais antaŭsentis malbonan ombron super Eris, kaj jen la malfeliĉo venis. La trankvila mastrino de grava domo momente iĝis aŭdaca amazono de la pasintaj jaroj. Rojko jam elirigis Boanergon kaj Salmaaĥ-on, armis sin per ŝildo kaj lanco. Tais sursaltis sur Salmaaĥ-on, ĉar la sovaĝa kolero de la ĉevalino povus esti konvena, prenis en la dentojn tranĉilon, kaj en la manojn pezan bastonon. Rapidege ekrajdis ili laŭ mallarĝa kruta strato. Eris ĉiam iradis laŭ tiu vojo. Tais ne eraris. En larĝa duonportiko — niĉo de alta muro — ŝi ekvidis negrandan homamason, ĉirkaŭintan kvin fortikegajn sklavojn, kaptintajn Eris-on. Ŝiaj brakoj estis senkompate fleksitaj malantaŭen, la kolon sub la gorĝo estis tiranta dika ŝnuro, kaj unu el la sklavoj estis penanta kapti ŝiajn piedojn. Sub la suno, en strata polvo antaŭ Eris kuŝaĉis la jam konata al Tais lidiano kun distranĉita ventro kaj elfalintaj intestoj. Dum momento Tais komprenis, kiel ŝi agu.
— I-i-i-eh! — sovaĝe ŝrikis ŝi super la orelo de Salmaaĥ. La ĉevalino, kvazaŭ freneziĝinte, impetis al la homoj, kalcitrante kaj mordante. Tais sen ajna kompato komencis batadi per la bastono la kapojn de la sklavoj. La perpleksigitaj homoj ellasis el la manoj Eris-on. En la sama momento Tais tranĉis per la maldekstra mano la ŝnuron, kaj Salmaaĥ mallevis la antaŭajn hufojn sur la dorson de homo, kliniĝinta al la piedoj de Eris. Rojko same ne perdis tempon. Pro forta bato per la ŝildo rekte en la vizaĝon falegis unu el la sklavoj, tordintaj la brakojn de Eris, la alia desaltis, kaptante tranĉilon, sed la maljuna militisto levis la lancon. El ĉiuj flankoj kun krioj estis alkurantaj homoj. Tais, ree preninte la tranĉilon en la dentojn, donis la manon al Eris, turnis la baŭmintan ĉevalinon. La nigra pastrino facile sursaltis la gropon malantaŭ Tais. La ĉevalino elportis la virinojn el la homamaso. Rojko defendus la retiriĝon, se tio necesus. La sklavoj ne aŭdacis persekuti la atenaninon, kompato de la homamaso estis plene sur la flanko de la belulinoj, kaj la iniciatinto de la atako kuŝis, lamentante kaj plorsingultante, subtenante per la manplatoj la grizbluetajn intestojn en sange flava graso.
Tais ordonis al Rojko diri al la homoj, ĉirkaŭintaj la vunditon, ke oni ne tuŝu lin ĝis veno de helpo, kaj kuri al la plej fama kuracisto de Ekbatano.
La atenanino rapidis hejmen, pririgardis Eris-on, ordonis al ŝi baniĝi en la baseno, kaj komencis ŝmiri per kuracilo multajn gratvundojn sur ŝia neordinare densa kaj elasta malhela haŭto. Eris, ege kontenta, ke ŝia sankta ponardo restis netuŝita, rakontis al la mastrino pri la aventuro.
La lidiano kun kvin fortuloj-sklavoj embuskis Eris-on, gvatinte ŝian vojon. Ili kaptis ŝin tiel, ke ŝi ne povis elŝiriĝi, kaj ekkondukis en la portikon. La lidiano frapis. La pordo en profundo de la portiko malfermiĝis. Verŝajne, Eris-on oni entrenus internen kaj firme ligus. Por sia malfeliĉo, la lidiano tro frue ekjubilis, dezirinte deŝiri la veston de la nigra pastrino.
— Por okazo de perforto ni portas en sandalo… — Eris levis la dekstran piedon. Sur la plandumo, antaŭ la interfingra rimeno, estis elstaranta laŭlonga leda rulaĵo. Ŝovinte la dikfingron flanken, Eris frapis la plankon per la piedpinto — kaj elsaltis kaŝita en la ledo, simila al leoparda ungego, razile akra klingo. Svingo de la terura ungego povis fari grandegan vundon. La eligita tripo de la lidiano estis demonstra ekzemplo.