Tais finis la kuracadon de Eris, donis al ŝi papavan dekokton kaj, spite al protestoj, kuŝigis. Venis Rojko kun letereto de la kuracisto, kiu jam eksciis la tutan okazintaĵon.
«Mi suturis la ventron de la kanajlo per dika fadeno, — skribis Alkandro, — se ne malhelpos la graso, li vivos». Kaj la lidiano vere restis viva. Post tri semajnoj li aperis ĉe Lizipo kun plendo pri Tais, montrante la abomenan cikatron, oblikve kaj kurbe dissekcantan lian dorlotitan korpon. Tais decidis rakonti ĉion al la urbestro. La lidiano estis elpelita kun malpermeso aperi en Ekbatano, Suzo kaj Babilono.
En la sekva tago post la atako Tais vokis al si Eris-on kaj renkontis la sklavinon starante, neordinare serioza kaj severa.
En oportunaj foteloj, faritaj en Babilono, sidis kun mienoj de juĝistoj Lizipo kaj Kleofrado. Laŭ tremo de la naztruoj Tais rimarkis kaŝitan maltrankvilon de la nigra pastrino.
— Mi atestas antaŭ du respektataj kaj de ĉiuj konataj civitanoj, aĝaj pli ol tridek jarojn, — prononcis la atenanino la leĝan formulon, — ke tiu virino, nomata Eris, ne estas mia sklavino, sed estas libera, nenion ŝuldas al iu ajn kaj en siaj agoj estas mastrino por si mem!
Miregigita Eris larĝe malfermis la okulojn. Ŝiaj okulblankaĵoj ŝajnis grandegaj sur la bronza vizaĝo.
Kleofrado, kiel la plej aĝa, ekstaris, kaŝante subridon en la griz-nigra barbo.
— Ni devas pririgardi ŝin, por determini maleston de ajnaj malhonorigaj markoj kaj stampoj. Sed tio ne necesas, ĉar antaŭ ne pli ol kvin tagoj ni ambaŭ vidis ŝin sen vesto. Mi proponas subskribi. — Li kliniĝis super anticipe preparita dokumento kaj strekis sian signon per eterna inko el kverkaj gajloj. Subskribinte siavice, Lizipo kaj Tais aliris al ŝtoniĝinta Eris. Lizipo per potencaj fingroj de skulptisto malfleksis kaj demetis la arĝentan braceleton super la maldekstra kubuto.
— Ĉu vi forpelas min, sinjorino? Post ĉiuj miaj ĵuroj? — malgaje diris Eris, forte spirante.
— Ne, tute ne. Nur oni ne plu povas opinii vin mia sklavino. Sufiĉas da vana portado de masko. Opiniis sin sklavino ankaŭ Hesiona, same eksa pastrino, kiel vi, sed de alia diino. Kaj nun, vi scias, la «Serpentidino» estas mia plej bona amikino, anstataŭinta por mi la belegan Egesiĥora-n.
— Kiun do anstataŭos mi?
— Vi ne devas anstataŭi iun, vi estas per si mem.
— Kaj ĉu mi vivos ĉi tie kun vi?
— Kiom vi deziros! Vi iĝis por mi proksima kaj kara homo. — La atenanino firme brakumis ŝin je la kolo kaj kisis, eksentinte, ke la korpo de la nigra pastrino rimarkeble tremas.
Du grandaj larmoj ruliĝis laŭ ŝiaj malhelaj vangoj, la ŝultroj malleviĝis, kaj suspiro elŝiriĝis post rideto, malaperinta, kiel fulmobrilo.
— Kaj mi pensis, ke venis mia morta horo, — simple, sen ajna pozo, diris la nigra pastrino.
— Kiel do?
— Mi mortigus min, por atendi sur la bordo de la Rivero!
— Kaj mi divenis vian eraron, — diris Kleofrado, — kaj observis, por malhelpi al vi.
— Ĉu ne estas tutegale — pli aŭ malpli frue? — levis la ŝultrojn Eris.
— Ne estas tutegale. Poste vi komprenus ĉion, kion ne sukcesis kompreni nun, kaj metus Tais-on kaj nin en pezajn emociojn pro stulta sendankeco.
Eris dum minuto rigardis al la skulptisto kaj subite malleviĝis sur unu genuon kaj alportis al la lipoj lian manon. Kleofrado levis ŝin, kisis en ambaŭ vangojn kaj sidigis en la fotelon apud si, kiel decis al libera virino. Tais ekstaris kaj kapsigninte al Eris — mi tuj revenos, — eliris.
— Rakontu al ni pri vi, Eris, — petis Lizipo. — Vi devas esti filino de famaj gepatroj, el bona familio laŭ ambaŭ linioj — la vira kaj la virina. Tia perfekteco, kalokagatio, estas akirebla nur en longa tajlado de generacioj. Tio estas malsama, ol talento.
— Mi ne povas, granda skulptisto! Mi scias nenion kaj nur malklare memoras iun alian landon. Oni prenis min en la templon de la Patrino de Dioj, kiam mi estis tute eta.
— Domaĝe, al mi estus interese ekscii. Sendube konfirmiĝus tio, kion ni scias pri niaj famaj belulinoj: Aspazio, Lais, Frine, Tais kaj Egesiĥora…
Tais revenis, portante sur la mano blankan eksomidon kun helblua rando.
— Surmetu! Ne ĝeniĝu, ne forgesu, ke tio estas artistoj.
— Jam dum la unua vizito mi eksentis, ke ili estas aliaj, — respondis Eris, tamen kaŝiĝante post la mastrinon.
Tais kombis Eris-on kaj surmetis ŝian belegan oran diademon. Anstataŭ simplaj sandaloj, eĉ kun batalaj ungegoj, la atenanino ordonis surmeti la belajn, el arĝentumita ledo, kies ĉefa rimeneto estis alligata per du bantoj kaj arĝentaj bukoj al tri ledaj strioj, ĉirkaŭkaptantaj la kalkanon, kaj al larĝa braceleto kun sonoriletoj sur la maleolo. La efekto estis drasta. La artistoj komencis frapadi siajn femurojn.
— Ja ŝi estas etiopa reĝino! — ekkriis Lizipo.
— Mi respondos al vi same, kiel al tiu malica lidiano. Ŝi estas ne reĝino — ŝi estas diino! — diris Tais.
La granda skulptisto ĵetis elprovan rigardon al la atenanino — ĉu ŝi ŝercas aŭ parolas serioze, ne komprenis kaj por ajna okazo diris:
— Ĉu konsentos la diino servi kiel modelo por mia plej amata disĉiplo?
— Tio estas nepra devo de diinoj kaj muzoj, — respondis anstataŭ Eris ŝia eksa mastrino.
Ĉapitro XIII. La moro de Keo
La vivo en Ekbatano post kiam Kleofrado komencis skulpti ŝin, kaj Eĥefilo — Eris-on, ekfluis monotone. Ili ambaŭ devis ellitiĝi kun unuaj sunaj radioj. La skulptistoj, samkiel Lizipo mem, ŝatis matenajn horojn, kiam la suno estas apenaŭ leviĝinta el post la orientaj montetoj kaj nuboj super la giganta okcidenta granita montovico rozkoloriĝas kaj diskuras pro la potenco de Helioso. Eĥefilo ne hastis, laboris malrapide — kaj ne tro laborigis Eris-on. Tamen Kleofrado, kvazaŭ obsedata de sankta frenezo, laboregis furioze. La pozo, kiun li elektis, estis tre malfacila eĉ por tiom fortika virino, kiel Tais.
Lizipo, debarinta por la skulptistoj parton de la verando, plurfoje venadis por savi la amikinon.
De Ptolemeo venadis mirinde malmulte da informoj. Li ĉesis skribi longajn leterojn kaj nur dufoje sciigis pri si per buŝaj raportoj de malsanaj kaj vunditaj militestroj, revenintaj en Persujon. Ĉio iris bonorde. Ambaŭ taĉmentoj, al kiuj disiĝis la armeo, — tiuj de Hefestiono kaj de Aleksandro, per malsamaj vojoj trairis glaciajn montopasejojn de terura alto, kie homo ne povis varmiĝi kaj suferis pro dorma malviglo. Nun la trupoj estis malleviĝantaj al la strebata Induso.
Foje Lizipo forkondukis Tais-on en sian ĉambron. Tie, post skrupule kaŝita pordo, troviĝis absido kun alta fenda fenestro, rememoriginta al Tais la memfisan templon de Nejto. Blindiga radio de la tagmeza suno estis iranta tra la dika muro kaj falanta sur platon de pura blanka marmoro, reflektante al Lizipo fosteton da lumo. Severa seriozeco kaj tiu lumo sur la kapo de la skulptisto donis al li aspekton de pastro de sekreta scio…
— Nia granda kaj dieca instruisto Orfeo malkovris ovomancion, aŭ antaŭdiradon laŭ ovo. En ovaj flavo kaj blanko oni fojfoje sukcesas rekoni troviĝantan en ĝi estontecon de la birdo. Tion, kion ĝi, naskiĝinte, devas travivi en sia vivo. Certe, nur inicitoj, scipovantaj trovi signojn kaj poste diveni ilin per multŝtupaj matematikaj kalkuloj, povas antaŭdiri. Birdoj havas malsaman vivan destinon. Por tio, kion mi deziras ekscii, necesas ovo de longe vivanta kaj alte fluganta birdo, plej bone de grifo. Jen ĝi, — la skulptisto prenis el ŝafa lano grandan grizan ovon, — por helpo al ĝi estos la dua, de montara korvo! — Lizipo lerte dissekcis per akra ponardo la grifan ovon laŭlonge kaj permesis al la enhavo disflui sur la marmoro. La korvan ovon li elverŝis sur nigralakan plateton, atente rigardante al ambaŭ, komparante, ion flustrante kaj metante nekompreneblajn signojn sur randoj de la marmora plato. Ne aŭdacante eĉ moviĝeti, Tais, sen eĉ eta kompreno, observadis la okazantan.