Finfine Lizipo komencis kalkuli kaj cerbumi. Tais, ĝuante ripozon post la senkompata tiraneco de Kleofrado, eĉ ne rimarkis, kiel la suna radio ŝoviĝis maldekstren, derampante de sur la tabulo. Lizipo abrupte ekstaris, viŝante ŝviton de sur la granda kalva frunto.
— La hindujan ekspedicion atendas fiasko!
— Kio? Ĉu ĉiuj pereis tie? — rekonsciiĝis Tais, ŝin ne tuj atingis la senco de la vortoj, diritaj de la skulptisto.
— Pri tio ne estas kaj ne povas esti indikoj. La fluo de la sorto estas malfavora, kaj la spaco, kiun ili intencas trairi, en la realo estas netrairebla.
— Sed Aleksandro ja havas mapojn, lertajn geografojn, kriptiojn, navigaciistojn — ĉion, kion povis doni al li la helena scienco kaj gvidado de la granda Aristotelo.
— Aristotelo evidentiĝis blinda kaj surda ne nur al la antikva saĝo de Azio, sed eĉ al la propra scienco de helenoj. Tamen, tiel ĉiam okazas, kiam glora, fama homo, sukcesinta sur sia vojo, forgesas, ke li estas nur disĉiplo, iranta laŭ unu el multaj vojoj de ekkono. Forgesas neceson resti vidkapabla, konservante en la memoro la antikvecon, komparante kun ĝi la novon.
— Kion do li forgesis, ekzemple?
— Demokriton kaj Anaksimandron Miletan, la pitagoristojn, Platonon, kiuj instruis, konsente kun niaj orfeismaj legendoj, ke la Tero estas duonglobo aŭ eĉ globo. Tial ĉiuj kalkulitaj por la plata Tero distancoj de la mapo de Hekateo estas malĝustaj. Eŭdokso Knida, loĝinta en Egiptujo, kalkulis laŭ stelo Kanopo amplekson de la globo de Geo kiel 330 stadioj laŭ cirklo. Tiuj saĝuloj skribis, ke distancoj ĝis steloj estas neimageble grandaj por la homa menso, ke ekzistas malhelaj steloj kaj ekzistas multegaj teroj loĝataj, simile al nia Geo. Ke, krom la konataj planedoj, ekzistas ankaŭ malproksimaj, kaj ni ilin ne povas vidi per niaj okuloj, kiel ne ĉiu vidas la kornojn de la planedo de Mateno, dediĉita al via diino.
Tais retrorigardis maltrankvile, kvazaŭ timis ekvidi post la dorso iun el kolerigitaj olimpanoj.
— Kiel do povis ekscii Demokrito pri planedoj, nevideblaj por li?
— Mi pensas, de instruistoj, posedintaj sciojn de antikvuloj. En unu babilona templo oni montris al mi malgrandan turon kun kupra kupolo, turniĝanta sur dika akso. En la kupolon estis enmuntita fenestro el konveksa peco de diafana kristalo, bonege polurita. Tiu ronda fenestro, kun diametro je tri podesoj, estis nomita en la antikveco, jam fare de ĥaldeoj, la Okulo de la Mondo. Tra ĝi en la nokta ĉielo pastroj sukcesis vidi kvar nanajn steletojn ĉe la plej granda planedo kaj vidis verdetan planedon pli malproksime ol la morna Krono. Vidis ĝin ankaŭ mi…
— Kaj ĉu Aristotelo nenion sciis pri tio?
— Mi ne povas diri al vi: ĉu li ignoris aŭ ne sciis. La unua estas pli malbona, ĉar krima por filozofo! Ke la Tero estas globo — li skribas mem, tamen lasis Aleksandron nescianta.
— Kion do ankoraŭ ne scias la instruisto de Aleksandro?
— Vi faras demandon, neallaseblan por orfeisto, kredanta je senlimeco de la mondo kaj ekkono!
— Pardonu, instruisto! Mi estas malklera kaj ĉiam penas ĉerpi el la fonto de viaj scioj.
— Aristotelo devus scii, — mildiĝis Lizipo, — ke antaŭ kelkaj jarcentoj fenicoj laŭ ordono de egipta faraono faris maran vojaĝon ĉirkaŭ tuta Libio, malŝparinte por tiu heroaĵo du jarojn kaj duonon, kaj pruvis, ke Libio estas insulo, per sia grandeco superanta ajnan imagon. Ili ne renkontis randon de la mondo, diojn aŭ spiritojn, nur la suno komencis fari strangajn aferojn sur la ĉielo. Ĝi leviĝadis en tagmezo rekte super la kapo, poste la ombro iĝis denove klina, kvankam la maristoj plu direktis sin suden. Poste la suno komencis leviĝi ne ĉe la maldekstra, sed ĉe la dekstra mano.
— Mi ne komprenas, kion tio ĉi signifas?
— Antaŭ ĉio tion, ke ili ĉirkaŭiris Libion kaj turniĝis norden, navigante ĉiam laŭlonge de la bordoj. Kaj la ŝanĝiĝo de la tagmeza punkto de la suno dum ilia vojaĝo jen al la sudo, jen al la nordo diras pri unu afero, kiun jam delonge sciis la orfeistoj kaj pastroj de Hindujo kaj Babilono, elektintaj radon simbolo de la mondo.
— Sed ankaŭ sur la mapoj de Hekateo la Tero aspektas rado!
— Plata rado. La orfeistoj delonge scias, ke tiu rado estas sfero, kaj la hindoj delonge opinias la Teron globo.
— Sed se estas tiel, do Aleksandro penas atingi limojn de la mondo, ne sciante ties veran aranĝon kaj amplekson. En tiu okazo Aristotelo…
— Miloj da falsaj profetoj trompadis milojn da reĝoj, certaj pri vereco de siaj mizeraj scioj.
— Ilin necesas mortigadi!
— Ĉu vi estas tiom sangavida?!
— Vi scias, ke ne! Tiuj, kiuj predikas falsajn sciojn, ne sciante la veron, kaŭzos terurajn katastrofojn, se ilin sekvas tiaj potencaj konkerantoj kaj reĝoj, kiel Aleksandro.
— Dume Aristotelo ne alportis malfeliĉon al Aleksandro. Eĉ male. Konvinkinte lin pri proksimeco de la limoj de la mondo, li igis lin strebi per ĉiuj fortoj al tiu celo. Aleksandro havas parton de frenezo de sia bakĥa patrino. Li enmetis ĝin en siajn diecajn fortojn kaj kapablojn de militestro.
— Kaj kiam la vero malkovriĝos? Ĉu Aleksandro pardonos al li la malklerecon en geografio?
— Parte ĝi jam estas malkovrita. Ne vane Aleksandro turnis sin en Hindujon laŭ la vojo de Dionizo. Eble, li eksciis pri la Meza imperio?
— Vi intencis montri al mi homon el tie!
— Bone! Morgaŭ! Kaj nun iru al Kleofrado, aŭ li frakasos tutan mian kolekton de egiptaj statuetoj. Mi negarde lasis ilin en la ateliero.
Vere, ŝi trovis la atenan skulptiston ĵetiĝanta laŭ la verando kiel leopardo. Kaj estis punita per pozado ĝis la vespero. Eris, antaŭlonge liberiĝinta, longe atendis ŝin en la ĝardeno de Lizipo.
— Diru, sinjorino, — demandis Eris dum la revenado hejmen, — kio devigas vin obeeme servi kiel modelo, laciĝante pli forte, ol de ajna afero, perdante tiom multe da tempo? Aŭ ili donas multan monon? Mi ne kredas, ke Kleofrado estas riĉulo.
— Vidu, Eris, ĉiu homo havas siajn devojn, respektive al tio, kiel dotis lin la sorto. Ju pli alta estas la doto, des pli grandaj devas esti la devoj. Reĝo havas zorgojn pri siaj regatoj, pri prospero de sia lando, artisto devas krei tion, kio ĝojigus homojn, poeto…
— Mi ĉion komprenis! — interrompis Eris. — Oni min instruis, ke se estas donita belo, kaj pli granda, ol ĉe la amikinoj, do mia servo devas esti same granda kaj malfacila.
— Vi mem respondis al via demando. Ni estas dotitaj de Afrodito, kaj ni devas servi al la homoj, alie malaperos la dia doto, antaŭ ol estos plenumita la destinitaĵo. Ekzistas nemalmultaj skulptistoj kaj pentristoj, kiuj pagus al ni manplenon da oro por ĉiu horo da pozado, sed mi sen eĉ unu obolo estos obeema modelo de Kleofrado. Kaj ĉu vi?
— Eĥefilo demandis min, kaj mi rifuzis, sentante, ke mi servas al la Granda Patrino, kaj pro tio, kiel vi scias, oni ne rajtas preni monon. Kvankam fojfoje mi deziras multan monon!
— Por kio? — miris Tais.
— Por fari al vi donacon, karan-karan, belan-belan!
— Vi antaŭlonge faris tion, donacinte al mi vin.
— Tute ne. Vi aĉetis, pli ĝuste interŝanĝis min, kondamnitan.
— Ĉu vi ne komprenas, pastrino de la Alta Diino, de la Reĝino de la Tero kaj Fekundo? Kiel mi vin trovis kaj ricevis — tio estas hazardo. Tiel povis esti akirita ajna sklavino. Sed vi ne iĝis sklavino, sed tute alia, neripetebla kaj simila al neniu. Ĝuste tiam mi akiris vin en dua fojo, kaj vi — min.