Tarzan de la Simioj
de
Edgar Rice BURROUGHS
Elangligis Donald J. HARLOW
Ĉapitro 1 Sur la maronde
Ĉi tiun historion mi aŭdis de iu, kiu rajtis rakonti ĝin nek al mi nek al iu ajn alia. Por la komenco mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino je la rakontanto — por la cetero de tiu stranga historio, mian propran skeptikan nekredemon dum la postaj tagoj.
Kiam mia gaja gastiganto rimarkis, ke li tiom jam rakontis al mi, kaj ke mi restas dubema, lia stulta orgojlo transprenis la taskon komencitan de la bonjara vino, kaj tiam li elterigis skribajn pruvaĵojn en la formo de mucida manuskripto kaj sekaj oficialaj registraĵoj de la Brita Kolonia Instanco por subteni multajn el la gravaj partoj de lia rimarkinda historio.
Mi ne insistas pri la vereco de la historio, ĉar mi ne observis la okazaĵojn, kiujn ĝi portretas, sed la sincerecon de mia propra kredo, ke ĝi eble estas vera, sufiĉe atestu la fakto, ke raportante ĝin al vi mi fiksas fiktivajn nomojn al la ĉefrolantoj.
La flavaj kaj ŝimaj paĝoj el la taglibro de homo jam delonge mortinta, kaj la registraĵoj de la Kolonia Instanco, perfekte akordas kun la rakonto de mia gaja gastiganto, kaj tial mi transdonas al vi la historion ĝuste kiel mi pene kunpecigis ĝin el tiuj pluraj diversaj fontoj.
Se vi ne trovos ĝin kredebla, vi almenaŭ kunsentos kun mi, agnoskante, ke ĝi estas unika, rimarkinda, kaj interesa.
El la registraĵoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informiĝas, ke iu juna angla nobelo — ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke — ricevis komision fari aparte delikatan enketon pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio, el kies naivaj indiĝenoj alia eŭropa potenco laŭscie varbis soldatojn por sia indiĝena armeo, kiun ĝi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kaŭĉuko kaj eburo de la sovaĝaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi. La indiĝenoj de la brita kolonio plendis, ke oni forlogis multajn el iliaj junuloj per belaj kaj instigaj promesoj, sed ke malmultaj, eble neniuj, iam ajn poste revenis al siaj familioj.
La angloj en Afriko parolis eĉ pli emfaze, dirante, ke tiujn malfeliĉajn nigrulojn oni tenas kvazaŭ sklavojn, ĉar post la fino de la varboperiodoj, iliaj blankaj oficiroj profitis de ilia nescio kaj informis ilin, ke ili devos deĵori ankoraŭ kelkajn jarojn.
Kaj tial la Kolonia Instanco komisiis Johanon Clayton al nova posteno en Brita Okcidentafriko; sed liaj konfidencaj instrukcioj centris je ĝisfunda enketo pri la nejusta traktado de nigraj britaj regatoj fare de la oficiroj de amika eŭropa potenco. Tamen, la kialo de lia komisio preskaŭ tute ne gravas en tiu historio, ĉar li neniam faris la enketon; efektive, li neniam atingis sian celon.
Clayton estis tia anglo, kian oni plej ofte ligas kun la plej noblaj monumentoj de historia sukceso sur mil venkaj batalkampoj — fortika, vireca homo — mense, morale, korpe.
Lia alteco estis pli ol meza; liaj okuloj estis grizaj, liaj trajtoj — rektaj kaj fortaj; lia pozmaniero — tiu de perfekta, fortika saneco, influita de liaj jaroj da armea edukado.
Politika ambicio instigis lin peti transiron de la armeo al la Kolonia Instanco, kaj tial ni trovas lin, ankoraŭ junan, konfidita de delikata kaj grava komisio serve al la Reĝino.
Ricevinte tiun komision, li sentis kaj feliĉon kaj timon. Tiu prefero ŝajnis al li kvazaŭ bone meritita rekompenco por pena kaj inteligenta servado, kaj ŝtupo al pli gravaj kaj respondecaj postenoj; sed, aliflanke, li edziniĝis al la Honorinda Alicia Rutherford antaŭ nur tri monatoj, kaj la timo rezultis de la penso, ke li devos konduki tiun junan belulinon en la danĝerojn kaj izolecon de tropika Afriko.
Pro ŝi, li estis preta rifuzi la komision, sed ŝi rifuzis permesi tion. Ŝi anstataŭe insistis, ke li akceptu, kaj cetere, ke ŝi vojaĝu kun li.
Diversajn opiniojn pri la temo certe esprimis patrinoj kaj fratoj kaj fratinoj, kaj onklinoj kaj gekuzoj; sed pri iliaj konsiloj, la historio silentas.
Ni scias nur, ke je iu suna maja mateno de jaro 1888, Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia forvelis de Dovro survoje al Afriko.
Post monato ili alvenis ĉe Freetown, kie ili dungis malgrandan velŝipeton, la Fuwalda, kiu portos ilin al la fina celo.
Kaj tiam Johano, Lordo Greystoke, kaj Damo Alicia, lia edzino, malaperis el la okuloj kaj la scio de la homaro.
Du monatojn post kiam ili levis la ankron kaj forveturis el la haveno Freetown, duondeko da britaj militŝipoj estis traserĉantaj la sudan Atlantikon por ia ajn spuro de ili aŭ de ilia ŝipeto, kaj oni preskaŭ tuj eltrovis la restaĵojn sur la bordoj de Sankta Helena, kiuj konvinkis la tutan mondon, ke la Fuwalda sinkis kun ĉiuj vojaĝantoj; tial la serĉado ĉesis preskaŭ antaŭ ol ĝi eĉ komenciĝis; tamen esperoj restis en sopirantaj koroj dum multaj jaroj.
La Fuwalda, barketo proksimume cent-tonela, estis tia ŝipo, kian oni ofte vidas en la marborda komerco de la suda Atlantiko; iliaj ŝipanaroj konsistas el la skorio de la maro — nependigitaj murdintoj kaj gorĝotranĉintoj de ĉiu raso kaj ĉiu nacio.
La Fuwalda tute ne estis escepto de tiu regulo. Ĝiaj oficiroj estis dikaj tiranoj, malamantoj kaj malamatoj de la ŝipanoj. La ŝipestro, kvankam kompetenta maristo, tamen brutece traktis siajn subulojn. Li konis, aŭ almenaŭ li uzis, sole du argumentojn negocante kun ili — biton kaj pafilon — kaj supozeble tiu miksita homgalimatio estrata de li komprenus nenion alian.
Tiel okazis, ke post la dua tago for de Freetown, Johano Clayton kaj lia juna edzino vidis sur la ferdeko de la Fuwalda scenojn tiajn, kiajn ili supozis neniam okazantaj ekster la kovriloj de marromanoj.
Matene de la dua tago forĝiĝis la unua ero en tiu ĉeno de cirkonstancoj rezultonta je la vivo de persono ankoraŭ ne naskita, vivo neniam paralelita en la homa historio.
Du maristoj lavadis la ferdekon de la Fuwalda, la mato deĵoris, la ŝipestro haltis por interparoli kun Johano Clayton kaj Damo Alicia.
La maristoj retrolaboris al la grupeto, kies anoj siavice frontis for de la maristoj. Pli kaj pli proksimen ili venis, ĝis unu el ili staris rekte malantaŭ la ŝipestro. Post momento li estus preterironta kaj ĉi tiu stranga historio neniam estus registrita.
Sed ĝuste en tiu momento la oficiro turnis sin por forlasi Lordon kaj Damon Greystoke, kaj tion farante, li falpuŝiĝis kontraŭ la maristo kaj sterniĝis sur la ferdekon, renversante la akvositelon kaj trempante sin en la malpurega enhavo.
Dum momento la sceno estis ridinda — sed nur dum momento. Elsputante terurajn sakrojn, kun vizaĝo skarlata pro hontego kaj kolero, la ŝipestro restariĝis kaj per batego faligis la mariston sur la ferdekon.
Tiu estis malgranda kaj ne juna, pro kio akcentiĝis la brutecon de la ago. La alia maristo estis tamen nek malgranda nek maljuna — grandega ursohomo kun feroca nigra liphararo kaj taŭrokolo inter vastaj ŝultroj.
Vidante la falon de sia amiko, li ekkaŭris, kaj, graŭlante, saltis sur la ŝipestron, faligante tiun sur la genuojn per unusola batego.
La vizaĝo de la oficiro tuj paliĝis, ĉar temis pri ribelo; kaj ribelon li jam antaŭe renkontis kaj subpremis dum sia bruta kariero. Ne restariĝinte, li eltiris revolveron el la poŝo kaj ne celante li pafis kontraŭ la muskolmontego, kiu turis super li; sed, kiom ajn rapida li estis, Johano Clayton estis preskaŭ same rapida, pro kio la kuglo intencita por la koro de la maristo anstataŭe ekloĝis en lia kruro, ĉar Lordo Greystoke faligbatis la brakon de la ŝipestro tuj kiam li vidis la ekbrilon de la armilo sub la suno.
Clayton kaj la ŝipestro interŝanĝis vortojn; la unua klarigis, ke lin naŭzas la bruteco kontraŭ la ŝipanaro, kaj li rifuzis permesi ion tian dum li kaj Damo Greystoke restis pasaĝeroj.
La ŝipestro estis preta eligi koleran respondon, sed, pripensante tion, forturnis sin kaj, nigrahumora, forpaŝis poben.