Dum Kulonga daŭrigis sian ekskurson, Tarzan proksimiĝis al li ĝis li iris preskaŭ rekte super la kapo de la nigrulo. Sian ŝnuron li nun tenis volvita en la dekstra mano; li estis preskaŭ preta por mortigi.
La momento estis prokrastata nur ĉar Tarzen volis informiĝi pri la celo de la nigra batalanto; kaj baldaŭ li estis kontentigita, ĉar ili subite ekvidis grandan senarbustan apertejon, ĉe kies unu flanko staris multaj strangaj nestoj.
Tarzan estis rekte super Kulonga, kiam li eltrovis tion. La arbaro abrupte finiĝis, antaŭ ducent metroj da plantitaj agroj inter la ĝangalo kaj la vilaĝo.
Tarzan devis tuj agi por malebligi ke la predo eskapu; sed lia vivedukado lasis tiom malmulte da spaco inter decido kaj ago okaze de urĝaĵo, ke inter la du restis eĉ ne spaco por la nura ombro de penso.
Tiel okazis, ke kiam Kulonga elvenis el la ombro de la ĝangalo, maldika ŝnuro sinue rapidis super lin de la plej malalta branĉo de arbego rekte ĉe la rando de la agroj de Mbonga, kaj antaŭ ol la filo de la reĝo faris duondekon da paŝoj el la ĝangalo, rapide maŝo striktiĝis ĉirkaŭ la kolo.
Tiel rapide Tarzan de la Simioj retiris sian predon, ke la alarmokrio de Kulonga strangoliĝis en la laringo. Manon post mano, Tarzan levis la baraktantan nigrulon ĝis tiu mezaere pendis de la kolo; tiam Tarzan grimpis al pli alta branĉo, tirante la ankoraŭ mansvingantan viktimon plene en la ŝirmajn verdaĵojn de la arbo.
Tie li sekure ligis la ŝnuron al fortika branĉo, kaj tiam, grimpante malsupren, plonĝigis la ĉastranĉilon en la koron de Kulonga. Jen venĝiĝis Kala.
Tarzan zorge pristudis la nigrulon, ĉar neniam antaŭe li vidis homon. Lian okulon kaptis la tranĉilo kun sia ingo; li akiris ilin. Lian ŝaton ankaŭ allogis kupra maleoliero, kaj tion li transigis al la propra kruro.
Li studis kaj admiris la tatuaĵojn sur la frunto kaj brusto. Li miris pri la akraj fajlitaj dentoj. Li pristudis kaj akiris la pluman kapaĵon, kaj tiam li pretigis sin por pli gravaj aferoj, ĉar Tarzan de la Simioj malsatis, kaj tie estis viando; viando de mortigito, kiun laŭ la etiko de la ĝangalo li rajtis manĝi.
Kiel ni juĝu lin, laŭ kiuj normoj, tiun simio-homon kun la koro kaj kapo kaj korpo de angla nobelo, kaj la edukado de sovaĝa besto?
Tublaton, kiun li malamis kaj kiu malamis lin, li mortigis en egala batalo, tamen neniam eniris lian cerbon la ideo, manĝi la karnon de Tublat. Tio naŭzus lin same kiel la hommanĝado naŭzas nin.
Sed kiu estis Kulonga, ke oni ne manĝu lin same egale kiel Horta, la apron, aŭ Bara, la cervon? Ĉu li ne simple estis alia el la sennombraj sovaĝaj estaĵoj de la ĝangalo, kiuj predas unu ĉe alia por satigi la dezirojn de la malsato?
Stranga dubo subite haltigis lin. Ĉu liaj libroj ne instruis, ke li estas homo? Kaj ĉu ankaŭ La Arkpafisto ne estas homo?
Ĉu homoj manĝas homojn? Ve, li ne sciis. Kial, do, tiu hezitemo? Ankoraŭfoje li provis, sed lin venkis eknaŭziĝo. Li ne komprenis.
Li nur sciis, ke li ne povos manĝi la karnon de tiu nigra homo, kaj tiel heredita instinkto, epokojn antikva, uzurpis la funkciojn de lia neklera menso kaj savis lin kontraŭ malobeo al tutmonda leĝo, pri kies ekzisto mem li sciis nenion.
Li rapide faligis la kadavron de Kulonga al la tero, deprenis la maŝon, kaj denove enarbiĝis.
Ĉapitro 10 Terurfantomo
De sia alta rigardejo, Tarzan pristudis la vilaĝon de pajle tegitaj dometoj trans la agraro.
Li vidis, ke ĉe unu loko la arbaro tuŝas la vilaĝon, kaj al tiu loko li movis sin, allogate de scivolemo-febro por vidi bestojn de la propra speco, kaj por informiĝi pri iliaj kondutmanieroj kaj vidi la strangajn nestojn, en kiuj ili loĝis.
Lia sovaĝa vivo inter la ferocaj sovaĝaj brutoj de la ĝangalo lasis nenian spacon por la ideo, ke ĉi tiuj povus esti aliaj ol malamikaj. Formo-simileco ne instigis en li eraran koncepton pri la bonvenigo, kiun li ricevus se lin eltrovus ĉi tiuj, la unuaj liaspeculoj, kiujn li iam ajn vidis.
Tarzan de la Simioj ne estis sentimentalema. Li sciis tute nenion pri la frateco de la homaro. Ĉiuj ekster lia tribo estis ĝismortaj malamikoj, kun malmultaj esceptoj, ĉefe Tantor, la elefanto.
Kaj li komprenis tion tute sen malico aŭ malamo. Mortigi, tio estis la leĝo de la sovaĝa mondo, kiun li konis. Malmultaj estis lia primitivaj plezuroj, sed el tiuj la plej granda estis ĉasi kaj mortigi, kaj tial li agnoskis en aliaj la rajton ĝui precize la samajn dezirojn, eĉ se li mem estus la predo en ilia ĉaso.
Lia stranga vivo lasis lin nek malgaja nek sangavida. Ke li ĝojis mortigi, kaj ke li mortigis kun ĝoja rido sur la belaj lipoj, tio ne indikis fundamentan kruelecon. Li plejofte mortigis por manĝi, sed, estante homo, li foje mortigis por plezuro, kion faras neniu alia besto; ĉar sole la homo inter ĉiuj estaĵoj mortigas sensence kaj sencele, nur por la plezuro suferigi kaj mortigi.
Kaj kiam li mortigis por venĝo, aŭ sindefende, tion li faris ankaŭ sen histerio, ĉar temis pri tute afereca procedo, sen spaco por amuzo.
Tiel okazis, ke nun, kiam li singarde alproksimiĝis al la vilaĝo de Mbonga, li estis tute preta aŭ mortigi aŭ esti mortigita se oni eltrovus lin. Li antaŭeniris kun nekutima silenteco, ĉar Kulonga instigis en li grandan estimon por la akraj lignaj splitetoj, kiuj tiel rapide kaj senerare mortigadis.
Li finfine atingis arbegon, ŝarĝitan de densa foliaro kaj pendantaj volvaĵoj de gigantaj lianoj. De tiu preskaŭ nepentrebla laŭbo super la vilaĝo li kaŭre spektis la suban scenon, mirante pri ĉiu nova parto de tiu nova, stranga vivo.
Nudaj infanoj kuris kaj ludis sur la vilaĝa strato. Virinoj pulvorigis sekigitajn bananojn en krudaj ŝtonaj pistujoj, dum aliaj fabrikis kukojn el la faruno. Li povis vidi aliajn virinojn sur la agroj, erpantajn, sarkantajn, kolektantajn.
Ĉiuj portis strangan elstarantajn talizonojn el sekaj herboj ĉe la koksoj, kaj multajn ŝarĝis latunaj kaj kupraj maleolieroj, braceletoj kaj brakieroj. De multaj malhelaj nukoj pendis kurioze vinditaj dratoj, kaj kelkajn krome ornamis nazringegoj.
Tarzan de la Simioj rigardis, kun kreskanta mirego, tiujn strangajn estaĵojn. Dozantajn en la ombroj li vidis plurajn virojn, kaj ĉe la rando de la senarbusta tereno li foje rimarkis armitajn batalantojn, kiuj ŝajne gardis la vilaĝon kontraŭ surprizo de atakantaj malamikoj.
Li rimarkis, ke sole la virinoj laboras. Nenie evidentiĝis viro, kiu plugis la agrojn aŭ faris iun ajn ĉiutagan laboron en la vilaĝo.
Fine liaj okuloj fiksiĝis al virino rekte sub li.
Antaŭ ŝi sidis kaldroneto, super nevarma fajro, kaj en ĝi bobelis densa, rufa, asfalteca amaso. Unuflanke de ŝi sternis amason da lignaj sagoj, kies pintojn ŝi trempis en la bolanta substanco, kaj poste kuŝigis ilin sur mallarĝa rako el branĉetoj, kiu staris ĉe ŝia alia flanko.
Tarzan de la Simioj fasciniĝis. Jen la sekreto de la terura detruivo de la sagetoj de La Arkpafisto. Li rimarkis la eksterordinaran prudentecon, kiun ekzercis la virino por malebligi, ke neniom el la substanco tuŝu al ŝi la manojn, kaj iam kiam ereto ĵetiĝis sur unu el ŝiaj fingroj, li vidis ŝin plonĝigi la membron en akvujon kaj tuj forviŝi la etan makulon per manpleno da folioj.
Tarzan sciis nenion pri veneno, sed lia saĝa rezonado informis lin, ke mortigas tiu substanco, ne la sageto, kiu estas nura kuriero, portanta ĝin en la korpon de la viktimo.
Kiom li volus havi pli el tiuj mortigaj splitetoj. Se la virino nur lasos sian laboron dum momenteto, li falos, prenos manplenon, kaj reenarbiĝos antaŭ ol ŝi povos tri fojojn spiri.
Dum li provis elpensi iun planon por forlogi ŝian atenton, li aŭdis laŭtan krion de trans la agroj. Li rigardis kaj vidis nigran batalanton, kiu staris sub la mema arbo, en kiu li mortigis la mortinton de Kala antaŭ unu horo.
Tiu ulo kriis kaj flirtigis la lancon super la kapo. Li foje indikis ion sur la tero antaŭ li.
La vilaĝo tuj ektumultis. Armitoj elkuris el la internoj de multaj dometoj kaj freneze pelmelis trans la agrojn al la ekscitita gardanto. Post ili promenis la maljunuloj, kaj la virinoj kaj infanoj ĝis, post momento, la vilaĝo estis sen homoj.