Li ne volis malamikigi anglan oficialulon, ĉar la forta brako de la Reĝino tenis punarmilon, kiun li agnoskis kaj timis — la mondskalan mararmeon de Anglio.
La du maristoj levis sin; la malpli juna helpis al sia vundita kamarado leviĝi. La grandulo, konata inter siaj amikoj kiel Nigra Miĥaelo, zorge provis sian kruron, kaj, sciiĝinte, ke ĝi toleros lian pezon, turnis sin al Clayton kun bruska danko.
Kvankam la tono de la ulo estis malafabla, liaj vortoj estis evidente bonintencaj. Tuj fininte sian paroladeton, li forturnis sin kaj forlamis al la teŭgo.
Dum kelkaj tagoj ili ne revidis lin, kaj la ŝipestro proponis al ili nenion krom malafablaj gruntoj, kiam li devis paroli kun ili.
Ili manĝis en lia ĉambreto, same kiel antaŭ la bedaŭrinda okazaĵo; sed la ŝipestro zorge certigis, ke liaj devoj neniam permesas al li samtempe manĝi.
La ceteraj oficiroj estis nekleraj, analfabetaj uloj, similaj al la fia ŝipanaro, super kiu ili tiranis, kaj tre kontentis eviti socian interagadon kun la edukita angla nobelo kaj ties edzino; tial la gesinjoroj Clayton restis tute solaj.
Kaj tio tute akordis kun iliaj deziroj, sed ĝi ankaŭ iom izolis ilin de la vivo de la ŝipeto, pro kio ili ne povis sekvi la ĉiutagajn okazaĵojn, kiuj baldaŭ kulminos en sanga tragedio.
En la tuta etoso de la ŝipo senteblis tiu nedifinebla io, kiu aŭguras katastrofon. Ekstere, kiel supozis la gesinjoroj Clayton, ĉio daŭris kiel antaŭe sur la ŝipeto; sed ambaŭ sentis, ke ia subfluo kondukas ilin al iu nekonata danĝero, kvankam pri tio ili ne parolis inter si.
La duan tagon post la vundo de Nigra Miĥaelo, Clayton venis sur la ferdekon ĝustatempe por vidi la malrigidan korpon de unu ŝipano portata malsupren de kvar kamaradoj, dum la mato, tenante bitegon en la mano, grimacis kolere kontraŭ la grupeto de malkontentaj maristoj.
Clayton ne faris demandojn — tio ne necesis — kaj la postan tagon, kiam la imponaj trajtoj de brita batalŝipo kreskis el fora horizonto, li duone decidis postuli, ke oni transportu lin kaj Damon Alicia al ĝi, ĉar daŭre kreskadis liaj timoj, ke nenio krom malbono povos rezulti el restado sur la minacanta Fuwalda.
Antaŭtagmeze ili atingis paroldistancon de la brita ŝipo, sed kiam Clayton preskaŭ decidis peti, ke la ŝipestro transirigu ilin al ĝi, subite ekevidentis la ridindeco de tia peto. Kiel li povus klarigi al komandanto de ŝipo de Ŝia Moŝto, ke li deziras reiri al la direkto, de kiu li ĵus venis!
Ĉu li informu ilin, ke du malobeemajn maristojn malĝentile traktis iliaj superuloj? Ili nur kaŝridus malantaŭ la manikoj kaj kulpigus lian deziron forlasi la ŝipon al unusola afero — malkuraĝo.
Johano Clayton, Lordo Greystoke, ne petis transirigon al la brita militŝipo. Malfruposttagmeze li vidis ĝian supron malaperi sub la fora horizonto, sed nur post kiam li eksciis tion, kiu konfirmis liajn plej profundajn timojn, kaj igis lin damni la falsan fierecon, kiu malhelpis al li serĉi sekurecon por sia juna edzino antaŭ nuraj horoj, kiam tiu sekureco estis atingebla — sekureco nun por ĉiam malaperinta.
La meza posttagmezo venigis la malgrandan, nejunan mariston, tiun faligitan de la ŝipestro antaŭ kelkaj tagoj, al tiu loko, kie Clayton kaj lia edzino staris ĉe la ŝipa flanko por rigardi la malkreskantajn trajtojn de la granda batalŝipo. La maljunulo poluradis latunaĵojn, kaj, proksimiĝante al Clayton, li sufloris:
"H'infero pagiĝos, sinjor', sur ĉi boato, ja kredu min, sinjor'. H'infero pagiĝos."
"Mi ne komprenas, sinjoro," diris Clayton.
"Nu, ĉu vi ne vidis, kio h'okazas? Ĉu vi ne h'aŭdis tiun diablidon-ŝipestron kaj liajn matojn senlumigi la duonon h'el la ŝipanaro?
"Du kapojn frakasitajn 'ieraŭ kaj tri 'odiaŭ. Nigra Miĥaelo tute resaniĝis, kaj ne tiu ŝipulo toleros tian, ne li, ja kredu min, sinjor'."
"Estimata sinjoro, ĉu vi volas diri, ke la ŝipanoj pripensas ribelon?" demandis Clayton.
"Ribelon!" elkraĉis la maljunulo. "Ribelon! H'ili h'intencas murdon, sinjor', ja kredu min pri tio, sinjor'."
"Kiam?"
"Tio h'okazos, sinjor'; tio h'okazos, sed mi ne diros kiam, kaj mi jam tro damninde multan diris, sed vi kondutis bone h'antaŭ tagoj, kaj mi h'opiniis justa, h'averti vin. Sed fiksu la langon h'en la buŝo, kaj kiam vi h'aŭdas pafadon, subeniru kaj restu tie.
"Jen ĉio, nur fiksu la langon h'en la buŝo, h'alie h'oni kuracos vin per plumba pilolo, ja kredu min, sinjor'," kaj la maljunulo daŭrigis sian poluradon, kiu forkondukis lin de la loko, kie staris gesinjoroj Clayton.
"Diable gajan aŭguron, Alicia," diris Clayton.
"Vi devos tuj averti la ŝipestron, Johano. Eble la problemo restas evitebla," ŝi diris.
"Mi supozas, ke mi devos, tamen pro tute singardaj kialoj min tentas la emo 'fiksi la langon h'en la buŝo. Kion ajn ili nun faros, ili almenaŭ lasos nin vivaj pro mia protekto de tiu ulo Nigra Miĥaelo, sed se ili informiĝos, ke mi perfidis ilin, ili tute ne kompatos nin, Alicia."
"Vi havas unusolan devon, Johano, kaj tiu restas flanke de la rajtigitaj aŭtoritatuloj. Se vi ne avertos la ŝipestron, vi kulpos pri la sekvo tute same kvazaŭ vi mem helpis projekti kaj plenumi la aferon per viaj propraj menso kaj manoj."
"Kara, vi ne komprenas," respondis Clayton. "Pri vi mi pensas — jen mia unusola devo. La ŝipestro mem instigis la aferon, kial mi do risku plonĝigi mian edzinon en nepripensendajn hororaĵojn per atendeble senrezulta provo savi lin de lia propra bruta stulteco? Vi tute ne povas koncepti, kara, kio sekvus, se tiu gorĝoŝirema luparo ekkaptus la Fuwaldan."
"Devo tamen estas devo, Johano, kaj tion ŝanĝos tute neniom da sofismoj. Mi estus maltaŭga edzino por angla Lordo se pro mi li evitus evidentan devon. Mi komprenas la eventualan danĝeron, sed kun vi mi povos fronti ĝin."
"Laŭ via volo, do, Alicia," li ridetante respondis. "Eble ni misatendas problemojn. Kvankam ne plaĉas al mi la ŝajno de aferoj sur ĉi tiu ŝipo, ili tamen eble ne estas tiel minacaj, ĉar povas esti, ke tiu 'Antikva Maristo' nur elparolis la dezirojn de sia malbona koro kaj ne diskutis verajn faktojn.
"Surmaraj ribeloj eble oftis antaŭ jarcento, sed en ĉi tiu bona jaro 1888 ili preskaŭ neniam okazas.
"Sed jen la ŝipestro ĝuste nun eniras sian ĉambreton. Se mi devos averti lin, mi tuj faru tiun aĉan taskon, ĉar tute ne plaĉas al mi konversacii kun tiu brutulo."
Tion dirinte, li senzorge promenis al la irejo, tra kiu ĵus pasis la ŝipestro, kaj post momento li frapis je ties pordo.
"Envenu," base graŭlis tiu malafabla oficiro.
Kaj, kiam Clayton eniris, kaj malantaŭ si fermis la pordon:
"Nu?"
"Mi venis por raporti la enhavon de konversacio, kiun mi hodiaŭ aŭdis, ĉar mi opinias, ke, kvankam ĝi eble estas sensignifa, prefere vi estu antaŭpreta. Mallonge: la ŝipanoj intencas ribelon kaj murdon."
"Mensogaĉo!" muĝis la ŝipestro. "Kaj se vi ankoraŭfoje intervenis en la disciplinon de mia ŝipo, aŭ diletis en aferoj, kiuj tute ne koncernas vin, vi ricevu la sekvojn kaj damniĝu. Tute ne gravas al mi, ke vi estas angla Lordo. Mi estas ŝipestro de ĉi ŝipo, kaj ekde nun vi detenu vian diletantan nazon de miaj aferoj."
La ŝipestro tiom koleregigis sin, ke li vizaĝo purpuriĝis, kaj li plenvoĉe ŝrikis la finajn vortojn, emfazante siajn rimarkigojn per bategado sur la tablo per unu granda pugno dum la alian li skuis antaŭ la vizaĝo de Clayton.
Greystoke neniam lasis eĉ unu haron taŭzi, sed rekte okulis la ekscititon.
"Ŝipestro Billings," li fine lantis, "se vi bonvolos pardoni mian honestemon, mi rimarkigu, ke vi ja estas azeno."
Post kio li forturnis sin kaj foriris de la ŝipestro kun la sama indiferenta facilanimeco, kiu estis ĉe li kutima, kaj kiu pli certe kolerigos homon kiel Billings ol tuta elverŝo da sakroj.