Piedŝirante kontraŭ tero kaj aero, Sabor rulis kaj ĵetis sin tien-reen, provante forfaligi tiun strangan kontraŭulon; sed ĉiam pli kaj pli streĉe tiris la feraj bendoj, kiuj puŝis al ŝi la kapon pli kaj pli malalten al la flavbruna brusto.
Pli kaj pli alten rampis la ŝtalaj antaŭkruroj de la simio-homo sur la nuko de Sabor. Malpli kaj malpli fortaj fariĝis la luktoj de la leonino.
Clayton finfine vidis la muskolegojn de la ŝultroj kaj brakoj de Tarzan eknodiĝis en la arĝenta lunlumo. La simio-homo faris longan, senĉesan kaj senegalan strebon — kaj ekkrake apartiĝis la vertebroj en la nuko de Sabor.
Tuj Tarzan saltis sur siajn piedojn, kaj jam la duan fojon en tiu tago Clayton aŭdis la sovaĝan venkomuĝon de la virsimiego. Tiam li aŭdis la angorantan krion de Jane:
"Cecil — S-ro Clayton! Ho, kio estis tio? Kio estis?"
Rapide kurante al la kabanpordo, Clayton vokis, ke ĉio estas bona, kaj kriis, ke ŝi malfermu la pordon. Kiel eble plej rapide, ŝi levis la grandan barilon kaj ektiris Claytonon al la interno.
"Kio estis tiu terura bruo?" ŝi flustris, time proksimiĝante al li.
"Ĝi estis la venkokrio el la gorĝo de la viro, kiu ĵus savis al vi la vivon, F-ino Porter. Atendu, mi alvokos lin, ke vi povus danki lin."
La timanta knabino rifuzis resti sola, do ŝi kuniris kun Clayton al la flanko de la kabano, kie kuŝis la kadavro de la leonino.
Tarzan de la Simioj estis malaperinta.
Clayton plurajn fojojn vokis, sed venis nenia respondo, tial la du reiris al la plia sekureco de la interno.
"Kia terura sono!" kriis Jane. "Mi tremas pro la nura penso pri ĝi. Ne diru al mi, ke homa gorĝo eligis tiun hidan kaj timigan ŝrikon."
"Tamen jes, F-ino Porter," respondis Clayton; "aŭ almenaŭ, se ne homa gorĝo, tamen tiu de arbara dio."
Kaj tiam li rakontis al ŝi pri siaj spertoj kun tiu stranga estaĵo — pri tio, kiel la sovaĝulo du fojojn savis al li la vivon — pri la mirinda forteco, kaj lerteco, kaj kuraĝo — pri la bruna haŭto kaj bela vizaĝo.
"Mi estas tute konfuzita," li konkludis. "Komence, mi opiniis, ke jen Tarzan de la Simioj; sed li nek parolas nek komprenas la anglan, do tiu teorio estas nepre erara."
"Nu, kio ajn li estas," elkriis la junulino, "ni ŝuldas al li niajn vivojn, kaj Dio benu lin kaj tenu lin sekura en lia sovaĝa ĝangalo!"
"Amen," fervore diris Clayton.
"Je la bona Dio, ĉu mi ne mortiĝis?"
La du turnis sin kaj vidis Esmeraldan, kiu jam sidis sur la planko, kun la grandaj okuloj balanciĝantaj flanken-flanken kvazaŭ ŝi ne povis kredi je iliaj atestaĵoj pri ŝia aktuala loko.
Kaj nun, por Jane Porter, venis la reago, kaj ŝi ĵetis sin sur la benkon, singultante pro histeria ridado.
Ĉapitro 16 "Ege rimarkinde!"
Plurajn kilometrojn sude de la kabano, sur strio da sabla strando, du maljunuloj disputis.
Antaŭ ili etendiĝis la vasta Atlantiko. Ĉe la dorsoj estis la Nigra Kontinento. Proksime ĉirkaŭ ili turis la nepenetrebla nigreco de la ĝangalo.
Sovaĝaj bestoj muĝis kaj graŭlis; iliajn orelojn atakis bruoj, hidaj kaj strangaj. Kilometrojn ili vagis, serĉante sian loĝlokon, sed ĉiam laŭ la malĝusta direkto. Ili estis same senespere perdiĝintaj kvazaŭ ili estus subite transportitaj al alia mondo.
Je tia momento, certe, ĉiu fibro de iliaj ligitaj intelektoj devis koncentriĝi je la vivosava demando de tiu momento — la demando, pri vivo aŭ morto, kiel resekvi siajn paŝojn al la loĝloko.
Tiumomente parolis Samuel T. Philander.
"Sed, kara profesoro," li estis diranta, "mi ankoraŭ insistas, ke, se ne estus okazintaj la sukcesoj de Ferdinand kaj Isabella super la maŭroj de la dek-kvina jarcento en Hispanio, la mondo hodiaŭ starus mil jarojn preter la situacio, en kiu ni nun trovas nin. La maŭroj esence estis tolerema, pensema, liberala raso de agrokulturistoj, metiistoj kaj komercistoj — ĝuste tia popolo, kia ebligas tian civilizaĵon, kiun ni hodiaŭ trovas en Ameriko kaj Eŭxropo — sed la hispanoj —»
"Tamen, kara s-ro Philander," interrompis Profesoro Porter, "ilia religio absolute malebligis la eblecojn, kiujn vi sugestas. Islamo estis, estas, ĉiam restos pesto rilate tiun sciencan progreson, kiu signas —»
"Benu min! Profesoro," interrompis s-ro Philander, kiu ĵus turnis sian atenton al la ĝangalo, "ŝajnas, ke iu alproksimiĝas."
Profesoro Archimedes Q. Porter turnis sin al la direkto indikita de la miopa s-ro Philander.
"Tamen, s-ro Philander," li riproĉis. "Kiom ofte mi devos insisti, ke vi celu tiun absolutan koncentriĝon de via mensa kapablo, kiu sola permesos al vi celi per la alta intelekto la plej gravajn problemojn nature pritraktendajn de grandaj mensoj? Kaj nun mi trovas vin kulpa pri fia malĝentilaĵo, interrompante mian doktan klarigon por atentigi pri nura kvarpiedulo de la genro felis. Kiel mi komencis diri, s-ro —»
"Nom' de ĉielo, profesoro, ĉu leono?" elkriis s-ro Philandar, streĉante siajn malfortikajn okulojn al la malhela formo siluetanta ĉe la senluma tropika arbustaro.
"Jes, jes, s-ro Philander, se vi insistas uzi slangaĵon en via diskurso, 'leono'. Sed, kiel mi komencis diri —»
"Benu min, profesoro," ankoraŭfoje interrompis s-ro Philander; "permesu, ke mi sugestu, ke la maŭroj, konkeritaj en la dek-kvina jarcento, sendube restos en tiu bedaŭrinda stato, almenaŭ provizore, eĉ se ni prokrastos diskuton de tiu tutmonda katastrofo ĝis post kiam ni atingos la ravan vidon de jena felis carnivora, kiun laŭproverbe donas granda distanco."
Dume, la leono kviete kaj digne alproksimiĝis ĝis eble dek paŝoj de la du viroj, kie ĝi staris, scivoleme rigardante ilin.
La lunlumo inundis la strandon, kaj la stranga grupo staris siluete kontraŭ la flava sablo.
"Ege riproĉinde, ege riproĉinde," eldiris profesoro Porter, kun iometa malkontenteco en la voĉo. "Neniam, s-ro Philander, neniam en la tuta vivo mi spertis, ke unu el tiuj bestoj rajtas vagi ekster sia kaĝo. Mi certe raportos ĉi tiun netolereblan etiko-malatenton al la estroj de la apuda zoologia ĝardeno."
"Tute bone, profesoro," konsentis s-ro Philander, "kaj ju pli baldaŭ, des pli bone. Ni ekiru."
Kaptinte la profesoron ĉe la brako, s-ro Philander ekiris al tiu direkto, kiu metos la plej grandan distancon inter ili kaj la leono.
Nur mallongan distancon ili iris, kiam retrovido rivelis antaŭ la horora rigardo de s-ro Philander, ke la leono sekvas ilin. Li pli strikte tenis la protestantan profesoron kaj plirapidiĝis.
"Kiel mi komencis diri, s-ro Philander," rediris profesoro Porter.
S-ro Philander faris ankoraŭ unu hastan retrorigardon. Ankaŭ la leono plirapidigis sian paŝadon, kaj obstine tenis nevarian distancon inter ili.
"Ĝi sekvas nin!" anhelis s-ro Philander, ekkurante.
"Tamen, s-ro Philander," riproĉis la profesoro, "ĉi tiu netaŭga hastemo tre malkonvenas al doktuloj, Kion pensos pri ni niaj amikoj, kiuj hazarde troviĝos ĉe la strato kaj atestos niajn frivolajn mallertaĵojn? Ni bonvole pli dece promenu."
S-ro Philander ŝtelis alian rigardon al la malantaŭo.
La leono sekvis per facilaj saltoj nur kvin paŝojn poste.
S-ro Philander lasis la kruron de la profesoro, kaj ekkuris je freneza orgio de rapideco, kiu honorus iun ajn universitatan kuratletulon.
"Kiel mi komencis diri, s-ro Philander — " hurlis profesoro Porter, dum, se paroli metafore, ankaŭ li "altigis la rapidumilon". Ankaŭ li rimarkis, malantaŭe, tiujn kruelajn flavajn okulojn kaj duone malfermitan buŝon, surprize proksimajn al lia memo.
Kun postfluantaj frakvostoj kaj brila silka ĉapelo profesoro Archimedes Q. Porter fuĝis tra la lunlumo, proksime al la kalkanumoj de s-ro Samuel T. Philander.
Antaŭ ili duoninsulo da ĝangalo etendiĝis al mallarĝa terkapo, kaj ĝuste al la ĉielo da arboj, kiujn li vidis tie, s-ro Samuel T. Philander direktis siajn prodigajn saltegojn; dum el la ombroj de tiu sama loko rigardis du akravidaj okuloj, interesite aprecante la vetkuradon.