La muskoloj estas tie, ĉirkaŭ la oreloj kaj sub la kranihaŭto, same la nervoj, kiuj sendas sensaĵojn al la cerbo, sed ili estas subevoluintoj pro nebezono.
Ne tiel estas ĉe Tarzan de la Simioj. El frua infanaĝo lia vivo dependas de akuteco rilate vidon, aŭdon, flaron, tuŝon, guston multe pli ol de la malpli rapide edukiĝanta organo de rezonado.
Malplej evoluinta en Tarzan estis la gusto-senso, ĉar li povis manĝi aŭ bongustegajn fruktojn aŭ krudan karnon, antaŭlonge enterigitan, ken preskaŭ egala ŝato; sed tiurilate li preskaŭ ne malsamis de pli civilizitaj epikuranoj.
La simiulo preskaŭ silente rapidis laŭ la spuro de Terkoz kaj ties predo, sed la sono de lia alveno atingis la orelojn de la fuĝanta besto, kaj spronis tiun ĝis plia rapideco.
Pasis tri mejloj antaŭ ol Tarzan atingis ilin, kaj tiam Terkoz, komprenante, ke senutila estas plua fuĝado, falis al la tero en malgranda senarbejo, por povi turni sin kaj batali por sia kaptaĵo aŭ senĝene eskapi se li vidos, ke la sekvanto estas pli forta ol li.
Li ankoraŭ tenis Jane-on sub unu granda brako kiam Tarzan leoparde saltis en la arenon, kiun la naturo provizis por tiu pratempeca batalo.
Kiam Terkoz vidis, ke lin persekutas Tarzan, li tuj konkludis, ke jen la virino de Tarzan, ĉar ili estas samspecaj — blanka kaj senhara — kaj li tial ĝojis pro la okazo duoble venĝi sin je la malamato.
Por Jane, la stranga apero de tiu disimila viro estis kvazaŭ vino por malsanaj nervoj.
Laŭ la prirakontado kiun ŝi ricevis de Clayton kaj sia patro kaj s-ro Philander, ŝi sciis, ke ĉi tiu certe estas la sama mirinda estaĵo, kiu savis ilin, kaj ŝi vidis en li nur protektanton kaj amikon.
Sed kiam Terkoz forte flankenpuŝis ŝin por renkonti la atakon de Tarzan, kaj ŝi vidis la grandecon de la simio kaj la fortajn muskolojn kaj ferocajn dentegojn, ŝia koro ŝrumpis. Kiel iu ajn povos venki tiel grandegan kontraŭulon?
Kiel du atakantaj virbovoj ili kuniĝis, kaj kiel du lupoj ili serĉis ĉiu la alies gorĝon. Kontraŭ la longaj dentegoj de la simiego staris la maldika klingo de la tranĉilo de la homo.
Jane — kun sia gracia, juna formo plata kontraŭ la trunko de granda arbo, kun manoj forte premitaj al la anhelanta brusto, kun okuloj larĝaj pro miksaĵo de hororo, fasciniĝo, timo, admiro — rigardis la pratempan simion batali kontraŭ la pratempa viro por posedi virinon — por ŝi.
Dum la muskolegoj de la dorso kaj ŝultroj de la viro nodiĝis pro la streĉiteco de liaj streboj, kaj la dikaj brakmuskoloj kaj antaŭbrako fortenis tiujn dentegojn, la vualo de jarcentoj da civilizo kaj kulturo malaperis de antaŭ la malklara vidkapablo de la knabino de Baltimoro.
Kiam la longa tranĉilo dekon da fojoj eltrinkis la korsangon de Terkoz, kaj la granda kadavro falis senviva sur la tero, pratempa virino saltis antaŭen, kun etenditaj brakoj, al la pratempa viro, kiu batalis por ŝi kaj gajnis ŝin.
Kaj Tarzan?
Li faris tion, kiun ĉiu ruĝasanga viro povas fari sen lecionoj. Li brakumis sian virinon kaj ŝmiris kisojn sur ŝiaj levitaj, anhelantaj lipoj.
Jane momente kuŝis tie kun duonfermitaj okuloj. Dum momento — la unua en sia juna vivo — ŝi konsciis la signifon de amo.
Sed same subite kiel la vualo detiriĝis, ĝi refalis, kaj kolera konscienco skarlatigis ŝian vizaĝon, kaj subite hontanta virino forpelis Tarzanon de la Simioj kaj kaŝis la vizaĝon kontraŭ la manoj.
Tarzan surpriziĝis, kiam li trovis volonta kaptito en liaj brakoj la junulinon, kiun li lernis iom malklare kaj abstrakte ami. Nun li surpriziĝis pro tio, ke ŝi forpuŝis lin.
Li ankoraŭfoje alproksimiĝis al ŝi kaj ektenis ŝian brakon. Kiel tigrino ŝi turnis sin kontraŭ lin, batante lian larĝan bruston per siaj manetoj.
Tarzan ne povis kompreni tion.
Antaŭ momento, li tute intencis rapide redoni Jane-on al ŝia popolo, sed tiu momenteto jam perdiĝis en la senluma kaj fora pasinteco de aferoj estintaj sed neniam plu estontaj, kaj kun ĝi liaj bonaj intencoj iris kiel neeblaĵoj.
Post tio, Tarzan de la Simioj sentis varman, gracian formon premata al li. Varma, dolĉa spiro ĉe vango kaj buŝo vartis novan flamon en lia brusto, kaj perfektaj lipoj ligiĝis kun liaj en brulaj kisoj, kiuj fajre markis lian animon — markis novan Tarzanon.
Li refoje metis la manon sur ŝia brako. Ŝi refoje forpelis lin. Kaj tiam Tarzan de la Simioj faris ĝuste kion farus lia unua praavo.
Li kaptis sian virinon inter siaj brakoj kaj portis ŝin en la ĝangalon.
Frue la postan matenon, la kvar homojn en la apudmara kabaneto vekis la muĝado de kanono. Clayton la unua elkuris, kaj tie, ekster la havenbuŝo, vidiĝis du ŝipoj ankritaj.
Unu estis la Sago, kaj la alia — malgranda franca krozoŝipo. Ĉe la flankoj de tiu lasta homoj amasis, rigardante la bordon, kaj evidentis ĉe Clayton, same kiel ĉe la ceteraj kiuj jam elvenis, ke la aŭditan kanonon oni pafis por allogi ilian atenton se ili restis en la kabano.
Ambaŭ ŝipoj flosis sufiĉe for de la bordo, kaj estis dubinde, ĉu iliaj lornoj povos trovi la flirtiĝantaj ĉapeloj de la eta grupo, longe interne de la havengardaj terlangoj.
Esmeralda jam demetis sian ruĝan antaŭtukon kaj freneze flirtigis ĝin super la kapo; sed Clayton, ankoraŭ timante ke eĉ tio restos nevidata, forrapidis al la norda terlango, kie lia signala fajro atendis alumeton.
Por li, same kiel por tiuj senspire atendantaj, ŝajnis pasi epoko antaŭ ol li atingis la grandan amason da sekaj branĉoj kaj arbustoj.
Kiam li eliris el la densa arbaro kaj reekvidis la ŝipojn, lin konsternis vidi, ke la Sago jam forvelas, kaj ke la krozoŝipo jam levas la ankron.
Rapide fajrigante la amason en deko da lokoj, li rapidis al la plej fora pinto de la terlango, kie li demetis sian ĉemizon kaj, liginte ĝin al falinta branĉo, staris kaj flirtigis ĝin flanken-reen super si.
Sed la ŝipoj ankoraŭ forveladis; kaj li rezignis pri ĉia espero, kiam la granda fumnubo, leviĝanta super la arbaro laŭ unu densa vertikala strio, allogis la atenton de gvatisto sur la krozoŝipo, kaj oni tuj celis la marbordon per deko da lornoj.
Clayton baldaŭ vidis la du ŝipojn returni sin; kaj dum la Sago kviete drivis sur la maro, la krozoŝipo malrapide vaporveturis borden.
Je ioma distanco ĝi haltis, kaj oni mallevis boaton kaj forsendis ĝin al la bordo.
Kiam ĝi atingis la sablon, juna oficiro elpaŝis.
"Sinjoro Clayton, mi supozas?" li demandis.
"Dank' al Dio, ke vi venis!" respondis Clayton. "Kaj eble ne estas tro frue, eĉ nun."
"Kion vi diras, Sinjoro?" demandis la oficiro.
Clayton rakontis pri la kapero de Jane Porter, kaj la bezono de armitoj por helpi serĉi ŝin.
"Dio mia!" elkriis la oficiro, malfeliĉe. "Hieraŭ ne estus tro malfrue. Hodiaŭ, eble estus pli bone, ke ni neniam trovu la kompatindulinon. Estas hororige, Sinjoro. Estas tro hororige."
Aliaj boatoj nun forveturis de la krozoŝipo, kaj Clayton, indikinte al la oficiro la enirejon de la haveno, eniris kun tiu la boaton, kaj oni turnis ĝian nazon al la malgranda terŝirmata golfeto, en kiun sekvis la aliaj boatoj.
La tuta grupo baldaŭ surteriĝis ĉe la loko, kie staris Profesoro Porter, S-ro Philander, kaj la ploranta Esmeralda.
Inter la oficiroj en la finaj boatoj forveturintaj de la krozoŝipo troviĝis la ŝipa komandanto; kaj aŭdinte la historion de la forporto de Jane, li malavare petis volontulojn por kuniri kun Profesoro Porter kaj Clayton dum ilia serĉado.
Eĉ ne unu oficiro aŭ subulo inter tiuj kuraĝaj kaj simpatiaj francoj ne tuj petis la rajton partopreni en la ekspedicio.
La komandanto elektis dudek subulojn kaj du oficirojn, Leŭtenanton D'Arnot kaj Leŭtenanton Charpentier. Oni sendis boaton al la krozoŝipo por provianto, municioj, kaj fusiloj; la subuloj jam portis revolverojn.