Jane vidis la noteton, kaj malatentis ĝin, ĉar ŝi estis aparte kolera kaj vundita kaj embarasita, sed ― ŝi estis virino, kaj tial ŝi finfine levis ĝin kaj legis ĝin.
Estimata fraŭlino Porter ―
Mi ne rajtis sugesti tion, kiun mi sugestis. Mia sola pravigo pri tio estas, ke miaj nervoj estas streĉitaj ― kio certe ne estas vera pravigo.
Mi petas, ke vi provu kredi, ke mi efektive ne diris tion. Mi ege bedaŭras. Mi ne volus vundi vin, super ĉiuj aliaj en la mondo. Diru, mi petas, ke vi pardonas min.
Wm. Cecil Clayton
"Li tamen ĝin pensis aŭ li ne estus dirinta ĝin," rezonis la junulino, "sed ĝi ne povas esti vere ― ho, mi ja scias, ke ĝi ne estas vera!"
Unu frazo en la letero timigis ŝin: "Mi ne volus vundi vin, super ĉiuj aliaj en la mondo."
Antaŭ semajno, tiu frazo plenigus ŝin per ĝojo; nun, ĝi deprimis ŝin.
Ŝi volis, ke ŝi neniam estu konatiĝinta kun Clayton. Ŝi bedaŭris, ke ŝi iam ajn vidis la arbardion. Ne, ŝi ĝojis. Kaj estis tiu alia noto, kiun ŝi trovis sur la herbaro antaŭ la kabano, la tagon post ŝia reveno de la ĝangalo, la amnoton subskribitan de Tarzan de la Simioj.
Kiu estas tiu nova svatanto? Se li estas alia el la sovaĝaj loĝantoj de tiu terura arbaro, kion li povus fari por havigi ŝin al si?
"Smeralda! Vekiĝu," ŝi ekkriis.
"Vi tiom agacis min, pace dormante kiam vi tute bone scias, ke la mondo estas plena je malĝojo."
"Gabirelo!" elŝrikis Smeralda, eksidante. "Kio okazas nun? Ĉu hiponocero? Kie li estas, Fraŭlino Jane?"
"Sensence, Smeralda, estas nenio. Redormu. Vi estas malbona kiam vi dormas, sed senfine pli malbona kiam vi maldormas."
"Jes, karulin', sed, precioza, kio ĝenas vin? Vi kondutas tute malafeble ĉe vespere."
"Hu, Smeralda, mi estas tute aĉa ĉivespere," diris la junulino. "Ne atentu min, kara."
"Jes, kara; vi tuj dormu. Viaj nervoj estas agititaj. Pro tiuj rinopotamoj kaj hommanĝantaj genroj, pri kiuj parolas s-ro Philander ― — Dio, ne mirinde, ke ni suferas pro nerva prostateco."
Jane ridante transiris la ĉambreton kaj, kisante la fidelan virinon, diris bonan nokton al Smeralda.
Ĉapitro 23 Homfratoj
D'Arnot rekonsciiĝinte trovis sin kuŝanta sur lito farita el molaj filikoj kaj herboj sub eta "A"-forma ŝirmilo el branĉoj.
Ĉe liaj piedoj, sojlo frontis herbaron, kaj iom longe for videblis la densa muro de ĝangalo kaj arbaro.
Li estis tre lama kaj dolora kaj malfortika, kaj kiam revenis plena konscieco, li sentis la akran turmentadon de multaj kruelaj vundoj kaj la malakran doloradon de ĉiu osto kaj muskolo en sia korpo pro la terura batado, kiun li suferis.
Eĉ turni la kapon estigis en li tiom da angorego, ke li longatempe kuŝis senmove kun fermitaj okuloj.
Li provis kunligi la detalojn de sia aventuro antaŭ sia konscioperdo, por ekscii, ĉu ili klarigos lian nunan situacion — li scivolis, ĉu li estas inter amikoj, ĉu malamikoj.
Fine li rememoris la tutan hidan scenon ĉe la fostego, kaj en lian menson revenis la stranga blanka formo, en kies brakoj li falis en senkonsciecon.
D'Arnot scivolis, kiu sorto nun atendas lin. Li povis nek vidi nek aŭdi vivsignojn ĉirkaŭ si.
La senĉesa zumado de la ĝangalo — la susurado de milionoj da folioj — la zumado de insektoj — la voĉoj de birdoj kaj simietoj ŝajne kunsolviĝis en strange trankviliga ronronado, kvazaŭ li kuŝus aparte, for de la multegaj vivaĵoj, kies sonoj atingis lin nur en senforma eĥo.
Li finfine falis en kvietan dormadon, kaj ne revekiĝis ĝis la posttagmezo.
Refoje li spertis la strangan senton de plena nekompreno kiu signis lian pli fruan vekiĝon, sed li baldaŭ rememoris la ĵusan estintecon, kaj trarigardante la malferman specon ĉe siaj piedoj, li ekvidis formon de homo, kiu kaŭris sur la koksoj.
La larĝa, muskola dorso estis turnita al li, sed, kvankam ĝi estis sunbruna, D'Arnot vidis, ke ĝi estas la dorso de blankulo, kaj li dankis al Dio.
La franco mallaŭte vokis. La viro turnis sin kaj leviĝinte li venis al la ŝirmejo. Lia vizaĝo estis tre bela — la plej bela vira vizaĝo, D'Arnot pensis, kiun li iam ajn vidis.
Klinante sin, li rampis en la ŝirmejon apud la vunditan oficiron, kaj metis malvarmetan manon sur ties frunton.
D'Arnot parolis al li franclingve, sed la viro simple kapneis — malfeliĉe, ŝajnis al la franco.
Poste D'Arnot provis la anglan lingvon, sed la viro ankoraŭ kapneis. La itala, la hispana, kaj la germano simile senkuraĝigis.
D'Arnot sciis kelkajn vortojn de la norvega, la rusa, la greka, kaj ankaŭ iomete scipovis la lingvon de unu el la Okcidentafrikaj nigrulaj popoloj — la viro komprenis neniun el ili.
Kontrolinte la vundojn de D'Arnot, la viro forlasis la ŝirmejon kaj malaperis. Post duona horo li revenis kun fruktoj kaj kava kukurbeca legomo plena je akvo.
D'Arnot iomete trinkis kaj manĝis. Lin surprizis tio, ke li ne febras. Li denove provis konversacii kun sia stranga flegisto, sed la provo estis senutila.
Subite la viro forrapidis de la ŝirmejo, kaj post kelkaj minutoj revenis kun kelkaj pecoj de arboŝelo kaj — mirindaĵo! — grafita krajono.
Kaŭrante apud D'Arnot, li skribis dum minuto sur la glata interna supraĵo de la ŝelo; tiam li enmanigis ĝin al la franco.
Mirige estis por D'Arnot vidi, en ordinaraj presliteroj, mesaĝon en la angla:
Mi estas Tarzan de la Simioj. Kiu vi estas? Ĉu vi povas legi ĉi tiun lingvon?
D'Arnot ekprenis la krajonon — kaj haltis. Tiu fremdulo skribis anglalingve — li evidente estis anglo.
"Jes," diris D'Arnot, "mi legas la anglan. Mi ankaŭ parolas ĝin. Nun ni povos interparoli. Unue, mi danku vin pro ĉio, kiun vi faris por mi."
La viro nur kapneis kaj indikis la krajonon kaj la ŝelon.
"Mon Dieu!" ekkriis D'Arnot. "Se vi estas anglo, kial do vi ne povas paroli angle?"
Kaj subite trafis lin la respondo — la ulo estas muta, eble surda kaj muta.
Do d'Arnot skribis mesaĝon sur la ŝelo, angle.
Mi estas Paul d'Arnot, Leŭtenanto en la franca mararmeo. Mi dankas vin pro tio, kiun vi faris por mi. Vi savis al mi la vivon, kaj ĉio mia nun estas ankaŭ via. Ĉu mi rajtas demandi, kial iu kapabla skribi angle ne parolas tiun lingvon?
La respondo de Tarzan estis eĉ pli miriga por d'Arnot.
Mi parolas nur la lingvon de mia popolo — la simiegoj, kiuj estis de Kerĉak; kaj iomete la lingvojn de Tantor, la elefanto, kaj Numa, la leono, kaj de la aliaj ĝangalaj popoloj mi komprenas. Kun homo mi neniam parolis, nur unu fojon kun Jane Porter, per gestoj. Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam mi parolis kun alia samrasano pere de skribaj vortoj.
D'Arnot estis konsternita. Ŝajnis al li nekredeble, ke ekzistas sur la tero plenkreskulo kiu neniam interparolis kun alia homo, eĉ pli nekredeble, ke tia homo povus kaj legi kaj skribi.
Ankoraŭfoje li rigardis la mesaĝon de Tarzan — "…nur unu fojon kun Jane Porter." Tiu estis la usonanino, kiun forportis en la ĝangalon gorilo.
Subite io eklumis en la menso de d'Arnot — jen do la «gorilo». Li ekprenis la krajonon kaj skribis:
Kie estas Jane Porter?
Kaj Tarzan sube respondis:
Ree kun sia popolo en la kabano de Tarzan de la Simioj.
Ŝi do ne mortis? Kie ŝi estis? Kio okazis ĉe ŝi?
Ŝi ne mortis. Ŝin forportis Terkoz, por esti lia edzino; sed Tarzan de la Simioj liberigis ŝin de Terkoz kaj mortigis lin antaŭ ol li povis mistrakti ŝin.