Выбрать главу

Li ne sukcesis post tago, aŭ semajno, aŭ monato, aŭ jaro; sed malrapide, treege malrapide, li lernis, post kiam li ekkaptis la eblaĵojn de tiuj insektetoj, kaj jam je la dek-kvina jaroj li konis la diversajn literkombinojn, kiuj simbolis ĉiun bildan formon en la eta lernolibro kaj en unu aŭ du el la bildlibroj.

Pri la signifoj kaj utiloj de la artikoloj kaj konjunkcioj, verboj kaj adverboj kaj pronomoj, li nur svage konceptetis.

Unu tagon, kiam li estis dek-dujara, li trovis plurajn krajonojn en antaŭe nerimarkita tirkesto sub la tablo, kaj, utiligante unu el ili por skrapi sur la tablosupro, li feliĉiĝis rimarki la nigran linion, kiun ĝi postlasis.

Tiom penege li laboris je tiu nova ludilo, ke la tablosupro baldaŭ fariĝis amaso da serpentumaj maŝoj kaj neregulaj linioj, kaj la krajonopinto forrodiĝis ĝis la ligno. Poste li prenis alian krajonon, sed tiufoje li havis difinitan celon.

Li intencis provi kopii kelkajn el la insektetoj, kiuj rampis sur la paĝoj de liaj libroj.

La tasko estis malfacila, ĉar li tenis la krajonon same kiel oni tenas ponardon, kio ne multe faciligas aŭ la skribadon aŭ la legeblecon de la rezulto.

Sed dum monatoj li malrezignis, kiam ajn li povis veni al la kabano, ĝis finfine, per ripeta eksperimentado, li trovis metodon por teni la krajonon, kiu plej bone permesis, ke li gvidu kaj regu ĝin, kaj li fine povis, almenaŭ neperfekte, reprodukti iun ajn el la insektetoj.

Tiel li komencis skribi.

Kopiado de la insektetoj instruis al li alian aferon — ilian nombron; kaj kavankam li ankoraŭ ne povis nombri, kiel ni komprenas tion, li tamen havis ideon pri kvanto, bazante siajn kalkulojn je la nombro de fingroj sur unu mano.

Lia serĉado de la diversaj libroj konvinkis lin, ke li jam eltrovis ĉiujn diversspecajn insektetojn plej ofte ripetatajn en kombinaĵoj, kaj tiujn li tre facile aranĝis laŭ ĝusta ordo pro la ofteco, je kiu li trafoliumis la fascinan bildlibron.

Lia kleriĝado progresis; sed liaj plej gravaj eltrovoj venis el la neelĉerpebla konservejo de la ilustrita vortarego; ĉar li pli lernis pere de bildoj ol pere de teksto, eĉ jam komprenante la signifon de la insektetoj.

Kiam li eltrovis la aranĝon de vortoj laŭ aboca ordo, li ĝuis serĉi kaj trovi la kombinojn, kiujn li jam konas, kaj la vortoj ilin sekvantaj, ties definoj, plukondukis lin tra la labirinto de erudiĝado.

Kiam li estis dek-sepjara, li jam lernis legi la simplan infanan lernolibron, kaj plene konsciis la veran kaj mirindan celon de la insektetoj.

Li jam ne sentis honton pri sia senhara korpo aŭ homaj trajtoj, ĉar lia rezonivo jam informis lin, ke li estas de alia raso ol siaj sovaĝaj kaj haraj kunuloj. Li estas H-O-M-O, ili estas S-I-M-I-O-J, kaj la simietoj trakurantaj tra la arbarosupro estas S-I-M-I-E-T-O-J. Li cetere sciis, Sabor estas L-E-O-N-I-N-O, kaj Histah S-E-R-P-E-N-T-O, kaj Tantor E-L-E-F-A-N-T-O. Kaj tiel li lernis legi. De tiam, li rapide progresis. Helpe de la vortarego kaj la aktiva intelekto de sana menso herede dotita je pli ol ordinara rezonkapablo, li lerte konjektis pri multo, kiun li ne povis vere kompreni, kaj sufiĉe ofte liaj konjektoj trafis proksime al la vero.

Multajn interrompojn pri lia kleriĝado kaŭzis la migremo de lia tribo, sed eĉ apartigite de siaj libroj, li cerbe aktivis, daŭre serĉante la misterojn de lia fascina maroto.

Pecojn de ŝelo kaj plataj folioj, eĉ glataj regionetoj de nuda tero, provizis al li la kajerpaĝojn, sur kiuj li povis skrapi, per la pinto de sia ĉastranĉilo, la lecionojn lernatajn.

Ankaŭ li ne neglektis la pli severajn devojn de la vivo, sekvante sian emon solvi la misteron de la libraro.

Li ekzercadis je sia ŝnuro kaj ludis per la akra tranĉilo, kiun li lernis teni akra per frotado je plataj ŝtonoj.

La tribo kreskis post la alveno de Tarzan, ĉar estrate de Kerĉak ili povis fortimigi la ceterajn tribojn el sia ĝangalregiono; tial ili havis sufiĉe da manĝaĵoj, kaj preskaŭ ne suferis pro la predemo de najbaroj.

La junaj virsimioj, maturiĝante, do lernis, ke estas pli komforte trovi edzinojn elinter sia tribo, aŭ, kaptinte inon el alia tribo, revenigi tiun por loĝi en la bando de Kerĉak kaj amike vivi kun li, ol provi starigi proprajn novajn grupetojn aŭ batali kontraŭ la preskaŭ nevenkebla Kerĉak por hejmtriba supereco.

Unu pli feroca ol siaj kunuloj foje provis tiun lastan alternativon, sed ĝis nun aperis neniu, kiu povus venki tiun fortan kaj brutecan simiegon.

Tarzan okupis nekutiman lokon en la tribo. Ili ŝajnis opinii lin unu el ili, tamen iel malsama. La pli aĝaj virsimiegoj aŭ entute malatentis lin aŭ tiom terure malamegis lin, ke, manke siajn mirindajn flekseblecon kaj rapidecon kaj la ferocan protektemon de la grandega Kala, li estus junaĝe mortigita.

Plej konsekvence malamikis lin Tublat, sed pere de Tublat, kiam li estis dektrijara, subite ĉesiĝis la persekutado fare de liaj malamikoj, kaj ili entute lasis lin neĝenata, krom okaze de la fojaj amokoj — la strangaj frenezoj, kiuj trafas multajn el la pli ferocaj ĝangalaj bestoj. Tiam, neniu povis esti sekura.

Je la tago, kiam Tarzan akiris siaj rajton de estimo, la tribo grupiĝis en natura amfiteatreto, kiun la ĝangalo lasis libera de la enplektemaj lianoj kaj rubusoj, en kavo inter kelkaj montetoj.

Tiu apertejo estis preskaŭ precize ronda. Ĉiuflanke staris la gigantoj de la netuŝita arbaro; la matiĝinta vepraro tiom kunpuŝiĝis inter la trunkegoj, ke eblis eniri la etan, ebenan arenon nur pere de la supraj branĉoj de la arboj.

Ĉi tie, sekure kontraŭ interrompo, ofte grupiĝis la tribo. Centre de la amfiteatro staris unu el tiuj strangaj elgrundaj tamtamegoj, kiujn la homsimiluloj konstruas por siaj strangaj ritoj, kies sonojn homoj aŭdas en la profundoj de la ĝangalo, sed kiujn neniu iam ajn vidis.

Multaj vojaĝantoj vidis la tamburojn de la simiegoj, kaj kelkaj aŭdis la sonojn de ilia batiĝado kaj la bruon de la sovaĝa kaj stranga festivalado de tiuj unuaj ĝangalaj moŝtoj, sed Tarzan, Lordo Greystoke, sendube estas la unusola homo, kiu iam ajn partoprenis la ferocan, frenezan, ebriigan diboĉon de la DumDumo.

El tiu primitiva funkcio sendube kreskis ĉiuj formoj kaj ceremoniaĵoj de la modernaj eklezio kaj ŝtato, ĉar tra la sennombraj epokoj, de antaŭ la plej praaj remparoj de naskiĝanta homeco, niaj ferocaj, harkovritaj prapatroj dancis la ritojn de la DumDumo je la sono de ilia grunda tamtamego, sub la brila lumo de tropika luno en la profundejo de ĝangalego, kiu staras hodiaŭ neŝanĝita de tiu longe forgesita nokto en la svagaj, nepripenseblaj epokoj de la jam longe mortinta pasinteco, kiam nia unua hirta prapatro alteriĝis de flirtanta branĉo kaj malpeze saltis sur la molan torfon de tiu unua kunvenejo.

Je la tago kiam Tarzan gajnis sian liberiĝon de tiu persekutado, kiu senkompate sekvis lin dum dekdu el liaj dektri jaroj da vivo, la tribo, jam kun cent anoj, silente grupvojaĝis tra la plej malalta teraso de la ĝangala arbaro kaj sensone falis sur la grundon de la amfiteatro.

La ritoj de la DumDumo signis gravajn okazojn en la vivo de la tribo — venkon, kapton, mortigon de iu grandega kaj feroca ĝangalano, morto aŭ estiĝo de reĝo; kaj ili okazis kun konvena ceremonieco.

Hodiaŭ temis pri la mortigo de simiego, ano de alia tribo, kaj kiam la popolo de Kerĉak eniris la arenon, ili vidis du virsimiegojn, kiuj portis inter si la kadavron de la venkito.

Ili kuŝigis la ŝarĝon antaŭ la tamtamego, poste gardkaŭris tie apud ĝi, dum la ceteraj tribanoj faldis sin en herbaj niĉoj por dormi ĝis la lunleviĝo signalos komenciĝon de la sovaĝa orgio.

Dum horoj regnis absolute silenteco en la maldensejeto, krom se temis pri la raŭkaj grakoj de brile plumitaj papagoj, aŭ la kriĉado kaj pepado de la mil ĝangalaj birdetoj, kiuj senĉese saltflugis inter la buntaj orkideoj kaj multkoloraj floroj, kiuj girlandis la milnombrajn, muskozajn branĉojn de la reĝarboj.

Finfine, kiam mallumo volvis la ĝangalon, la simioj komencis vekiĝi, kaj ili baldaŭ faris grandan rondon ĉirkaŭ la tamtamego. La inoj kaj idoj kaŭris laŭ maldika linio ĉirkaŭ la ekstera periferio de tiu rondo, dum ĝuste antaŭ ili rangis la viraj plenkreskuloj. Antaŭ la tamtamego sidis tri maljunulinoj; ĉiu portis nodoplenan branĉon longan je 40–50 centimetroj.

Malrapide, mallaŭte ili komencis frapetadi la resonan supraĵon de la tamtamego dum la unuaj malbrilaj radioj de la leviĝanta luno arĝentis la ĉirkaŭajn arbosuprojn.