La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta ŝipo. Tio estas Strorkso la Rinocero baniĝanta sen sia haŭto. Strorkso estis sub sia haŭto same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.
Kiel la unua letero estis skribata
Oni ne scias antaŭ kiom longe — en tre frua tempo estis Neolitika viro. Li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido, kio li bone estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis Primitivulo, kaj li loĝis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre malmulte da vestaĵoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi kaj li eĉ ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata li estis sufiĉe feliĉa. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antaŭen-tro-rapide"; sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la nomo de lia edzino estis Teŝumaj Tevindraŭ, kaj tio signifas: "Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho Plej Amata, nomos ŝin Teŝuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas: "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed mi nomos ŝin Tafinjo. Kaj ŝi estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj ŝi ne estis frapata eĉ duonon da fojoj kiom estus bone por ŝi; kaj ili ĉiuj tri estis tre feliĉaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri ĉirkaŭe, ŝi iris ĉien kun sia Paĉjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo ĝis ili estis tre malsataj, kaj tiam Teŝumaj Tevindraŭ kutime diris: "Kie en la mondo vi du estis, ke vi fariĝis tiel ŝoke malpuraj? Vere, Tegumo mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo."
Nun atentu kaj aŭskultu!
En iu tago Tegumaj Bopsulaj foriris tra la kastoro-marĉo al la rivero Vagajo por sage kapti karpo-fiŝojn por vespermanĝo, kaj ankaŭ Tafinjo iris kun li. La sago de Tegumo estis farita el ligno kun ŝarko-dento je la fino, kaj antaŭ ol li kaptis iujn ajn fiŝojn, li rompis ĝin tute, frapante ĝin tro forte al la fundo de la rivero. Ili estis multajn mejlojn fore de la hejmo (kompreneble ili kunhavis lunĉon en malgranda sako), kaj Tegumo estis forgesinta kunpreni rezervajn sagojn.
"Jen tre fiŝodora afero!" diris Tegumo. "Mi bezonos duonon de la tago por ripari ĝin."
"Estas hejme via granda nigra sago," diris Tafinjo. "Mi rekuru al la Kavo kaj petu Panjon por doni ĝin al mi."
"Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj," diris Tegumo. "Cetere, vi puvus fali en la kastoro-marĉon kaj droni. Ni devos fari plej bonan el malbono." Li eksidis kaj elprenis malgrandan ledan riparo-saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo, kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon. Tafinjo eksidis ankaŭ, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam ŝi diris: -
"Mi diru, Paĉjo, estas terura ĝeno ke vi kaj mi ne scias skribi, ĉu ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesaĝon por ekhavi la novan sagon."
"Tafinjo," diris Tegumo, "kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon? "Terure" ne estas plaĉa vorto, — sed ja estus tre utile, nun kiam vi diras, se ni povus skribi hejmen."
Ĝuste tiam iu Fremdulo-viro venis laŭlonge de la rivero, sed li apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis eĉ vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis al Tafinjo, ĉar li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj komencis ripari sian sagon.
"Venu ĉi tien," diris Tafinjo. "Ĉu vi scias kie mia Panjo loĝas?" Kaj la Fremdulo-viro diris "Um!" — estante, kiel vi scias, Tevaro.
"Stulte!" diris Tafinjo, kaj ŝi stamfis per sia piedo, ĉar ŝi vidis aron da tre grandaj karpoj suprennaĝantaj la riveron ĝuste nun kiam ŝia Paĉjo ne povis uzi sian sagon.
"Ne ĝenu al plenkreskuloj," diris Tegumo, tiel okupata de sia sago-riparado ke li eĉ ne turnis sin.
"Mi nek ĝenas," diris Tafinjo. "Mi nur volas ke li faru kion mi volas ke li faru, kaj li ne komprenas."
"Do ne ĝenu min," diris Tegumo, kaj li daŭrigis tiradon kaj streĉadon de rangifero-tendenoj kun sia buŝo plena de pecetoj. La Fremdulo-viro — vera Tevaro li estis — eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al li kion faras ŝia Paĉjo. La Fremdulo-viro pensis: "Ĉi tio estas mirakla infano. Ŝi stamfas per sia piedo antaŭ mi kaj ŝi faras grimacojn. Ŝi devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta ke li ne volas rimarki min." Do li ridetis ankoraŭ pli ĝentile.
"Nu," diris Tafinjo, "mi volas ke vi iru al mia Panjo, ĉar viaj kruroj estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-marĉon, kaj demandu pri la alia sago de Paĉjo — tiu kun la nigra tenilo kiu pendas super nia fajrejo."
La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas tre, tre mirakla infano. Ŝi svingas siajn brakojn kaj ŝi krias al mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion ŝi diras. Sed se mi ne faros kion ŝi volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro, Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera." Li ekstaris kaj deŝiris grandan platan pecon da ŝelo de betulo-arbo kaj donis ĝin al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas tiel blanka kiel betula ŝelo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed Tafinjo ne tute komprenis.
"Ho!" ŝi diris. "Mi komprenas! Vi volas la loĝ-adreson de mia Panjo? Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la ŝarkodenton de via kolĉeno."
La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ne diris ion ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega bido-kaj-semo-kaj- ŝarkodenta kolĉeno ĉirkaŭ lia kolo.
La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas tre, tre, tre mirakla infano. La ŝarkodento sur mia kolĉeno estas magia ŝarkodento, kaj oni ĉiam diris ke se iu tuŝas ĝin sen mia permeso tiu senprokraste ŝvelos kaj eksplodos. Sed ĉi tiu infano ne ŝvelas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro, Viro-kiu-atentas-ekskluzive-siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis min ĝis nun, ŝajne ne timas ke ŝi ŝvelos aŭ eksplodos. Mi prefere estu pli ĝentila."
Do li donis al Tafinjo la ŝarkodenton, kaj ŝi ekkuŝis plate sur la ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kuŝas sur la planko en la loĝoĉambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj ŝi diris: "Nun mi desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia ŝultro, sed ne puŝu kontraŭ mi. Unue mi desegnos mian Paĉjon fiŝanta. Ne tre similas al li; sed Panjo scios, ĉar mi desegnis lian sagon rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazaŭ ĝi pikas en la dorson de Paĉjo, sed tio estas ĉar la ŝarkodento glitis kaj ĉi tiu peco da ŝelo ne estas sufiĉe granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun mi desegnos vin. Mi pensas ke vi estas tre plaĉa, vere, sed mi ne povas desegni vin plaĉa en la bildo, do ne estu 'fendita. Ĉu vi estas 'fendita?"