"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo.
"Je la bona ĉielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvaĵon! Ĉu iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro ĵetas sin al li? Vi estas tre enmiksiĝema popolo."
"Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Paĉjo," diris Tafinjo. "Kaj kion vi faras al mia kara Fremdulo-viro?"
Ili estis batpuŝantaj lin duope kaj triope kaj dekope ĝis liaj okuloj turniĝis kaj turniĝis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.
"Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris Teŝumaj Tevindraŭ.
"Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ĉi-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Ĉu vi ĉiuj malbone sentas, aŭ ĉu vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?"
"Li alvenis kun terura bildo," diris la Ĉefa Estro, — "bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj."
"E... um... — Eble mi p'fere 'spliku ke mi donis al li tiun bildon," diris Tafinjo, sed ŝi ne sentis sin tre komforte.
"Vi!" diris la Tribo de Tegumo ĉiuj kune. "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Ĉu vi?"
"Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris ŝia Paĉjo, kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝin, por ke ŝi ne zorgu.
"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.
"Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Paĉjo, do mi dezegnis ĝin," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi dezegnis ĝin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis kvazaŭ ĝi trafis la kapon de Paĉjo — ne estis sufiĉe da loko sur la betulo-ŝelo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marĉo; kaj mi dezegnis Panjon ĉe la buŝo de la Kavo kun ĝoja aspekto ĉar li estas kara Fremdulo-viro, kaj mi pensas ke vi ĉiuj estas la plej plejstulta popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre plaĉa viro. Kial vi plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!"
Neniu diris ion ajn dum longa tempo, ĝis la Ĉefa Estro ekridis; tiam la Fremdulo-viro (kiu almenaŭ estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis ĝis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis pli multe kaj pli fuŝe kaj pli laŭte. La solaj homoj kiuj ne ridis estis Teŝumaj Tevindraŭ kaj ĉiuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre ĝentilaj al ĉiuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufiĉe ofte.
Tiam la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis: "Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi trafis grandiozan inventon!"
"Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Paĉjo," diris Tafinjo.
"Sed tamen. Ĝi estas grandioza invento, kaj iam estonte la homoj nomos ĝin skribado. Nun temas ankoraŭ nur pri bildoj, kaj, kiel ni vidis hodiaŭ, bildoj ne estas ĉiam ĝuste komprenataj. Sed venos tempo, ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn — ĉiujn dudek ses aŭ dudek ok aŭ kiom do — kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni ĉiam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!"
"Mi ĝojos pri tio," diris Tafinjo, "ĉar, finfine, kvankam vi alportis ĉiun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la nigratenilan de mia Paĉjo."
Tiam la Ĉefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara, sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun ĝi homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi mem ne gravas, ĉar mi estas Ĉefa Estro, sed estas tre malbone por la resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la fremdulo."
Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel membron de la Tribo de Tegumo, ĉar li estis ĝentilhomo kaj ne faris problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en liajn harojn. Sed de tiu tago ĝis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam ŝatis lerni legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi kun siaj Paĉjoj — precize kiel Tafinjo.
Tio ĉi estas la historio de Tafimaj Metalumaj ĉizita sur malnova dentego antaŭ tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi legas mian rakonton, aŭ laŭtlegigas ĝin, vi povas vidi kiel ĉio estas rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en ĝi per najlo aŭ io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra vakso, sed ĉiujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn malsupre oni plenigis per ruĝa vakso. Kiam ĝi estis nova, estis iuspeca retaĵo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj ŝtonoj je la fino; sed tio rompiĝis kaj perdiĝis — ĉio krom la malgranda iometo kiun vi vidas. La literoj ĉirkaŭ la dentego estas magio — Runa magio, — kaj se vi povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura — tre flava kaj defrotiĝinta. Ĝi mezuras du futojn laŭlonge kaj du futojn ĉirkaŭe, kaj pezas dek unu funtojn kaj naŭ uncojn.
Kiel la alfabeto estis farata
Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daŭre nomos ŝin Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia Paĉjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj ĉio tio, ŝi denove iris fiŝi karpojn kun sia Paĉjo. Ŝia Panjo volis ke ŝi restu hejme kaj helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia Neolitika Kavo, sed Tafinjo kaŝe foriris al sia Paĉjo tre frue, kaj ili fiŝkaptis. Subite ŝi komencis fari ridajn sonetojn, kaj ŝia Paĉjo diris: "Ne faru stulte, infano."
"Sed ĉu ne estis incite!" diris Tafinjo. "Ĉu vi ne memoras kiel la Ĉefa Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro kun la koto en siaj haroj?"
"Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn — molajn kun franĝoj — al la Fremdulo-viro pro ĉio kion ni faris al li."
"Ni nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj Neolitikaj sinjorinoj — kaj la koto."
"Pri tio ni ne parolu," diris ŝia Paĉjo. "Ni lunĉu."
Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj minutoj, dum ŝia Paĉjo gratis sur pecoj da betulo-ŝelo per ŝarkodento. Tiam ŝi diris: "Paĉjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon — iun ajn sonon."
"Aa!" diris Tegumo. "Ĉu tio sufiĉas kiel komenco?"
"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiŝo kun buŝo malferma. Diru ĝin denove, mi petas."
"Aa! aa! aa!" diris ŝia Paĉjo. "Ne estu malĝentila al mi, filino mia."
"Mi ne celas esti malĝentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo. "Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensaĵo. Ja diru aa, Paĉjo, kaj tenu vian buŝon malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos buŝon de karpo-fiŝo plene-malferman."
"Kial?" diris ŝia Paĉjo.
"Ĉu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-ŝelo. "Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fiŝon kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo — se Panjo ne protestos — ĝi memorigos vin pri tiu aa-sono. Tiam ni povos ludi kvazaŭ estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono — same kiel mi faris en la kastoro-marĉo pasintvintre."